— Kaj kio poste? — maltrankviligite demandis Baŭrĝed.
— La tuta malriĉa popolo, ĝemanta sub la kalkano de la granda piramido, iros kun ni. Ni dispelos la militistojn, neniigos la oficistojn, frakasos domojn de grandaj homoj… Ankaŭ vi estis granda, vi konas vojojn kaj tenejojn de armilaro, kaj vi povas regi militan forton! — Ŭaĥeneb eksilentis pro emociego.
La ceteraj liberigitaj kunuloj de Baŭrĝed konsente ekbalancis la kapojn, ĉiuj okuloj turniĝis al la vojaĝinto.
Baŭrĝed senhelpe ĉirkaŭrigardis.
La amaso sur la bordo estis ĉiam pligrandiĝanta, militistoj kaj oficistoj malaperis, centoj da manoj faradis alvokajn gestojn al la boato, malklaraj krioj iĝadis pli laŭtaj, kaj la vojaĝinto distingis la nomon de Ŭaĥeneb.
Neniam pensis la eksa trezoristo de la faraono pri eblo de ribelo. Leviĝi kontraŭ la dia potenco ŝajnis al li la plej supera krimo. Absorbitaj ekde la infanaĝo edifoj ripetadis nur unu aferon: ke enviemaj kaj mallertaj malriĉuloj ĉiam estas malamikaj al riĉuloj kaj nobeloj, enkorpigantaj la bonon kaj la veron. «Justa estas tiu, kiu estas riĉa, ĉar li estas posedanto de aĵoj, ne havanta mizeron»[94] — tia estis la plej ŝatata aforismo de lia patro.
En siaj vagoj Baŭrĝed ekkonis mizeron, ekvidis la homan grandecon en simplaj homoj. Ĉio ĉi ŝancelis la komencajn konceptojn de la nobela kortegano pri la vivo. Sed ribelo! Iĝi estro de malpuraj malriĉuloj kaj sklavoj, konduki ilin al la ĉefurbo, al la palacoj, al proksimuloj de la faraono, eble al la reganto mem… Ne, tio estas neebla! Baŭrĝed nege elstarigis antaŭen la manon:
— Ne, Ŭaĥeneb, tion mi ne povas fari. Eĉ sen tio nin ĉiujn oni kulpigos pri tio, ke ni kolerigis la amason. Necesas rapide navigi malsupren, kaŝiĝi kaj plu fari tiel, kiel mi diris!
La vizaĝo de la direktilisto fermiĝis kaj iĝis netravideble severa.
— Tiam, sinjoro, remetu min sur la bordon. Mi ne kredas al favoro de la Granda Domo kaj ne povas lasi tiujn, kiuj dum longa tempo dividis kun mi kaj laboron, kaj malsaton, kaj batojn. Mi iros kun ili… Kaj vi? — potence turnis sin Ŭaĥeneb al la ceteraj kamaradoj.
— Ni estas kun vi! — sen pripensoj respondis dek kvar homoj; nur tri apartiĝis kaj petege rigardis al Baŭrĝed.
— Vi pereos, Ŭaĥeneb! — ekkriis mireginta kaj indigninta Baŭrĝed.
— Kaj vi, sinjoro, same, — trankvile, kun malgaja tono respondis la direktilisto. — Adiaŭ! Vi estis bona por ni kaj povus iĝi bona por la tuta Nigra Tero… Ordonu navigi al la bordo, sinjoro!
Densa amaso ĉirkaŭis la eksajn kunulojn de Baŭrĝed, elsaltintajn sur la varfon, salutante ilin per ekstaza kriego.
Ŭaĥeneb atente rigardis rekte en la vizaĝon de sia estro, kaj en la okuloj de la maljuna direktilisto Baŭrĝed legis la lastan demandon, peton kaj sopiran maltrankvilon.
— Ili sekvos min, — mallaŭte diris Ŭaĥeneb, — kaj mi scias, kie estas la vero, sed mi ne konas la vojojn… Kiel veni al alia, pli bona vivo, kien fari batojn?
— Ankaŭ mi ne scias, — same mallaŭte respondis Baŭrĝed, — kaj ne kredas, ke tio povas esti…
— Kaj mi kredas. Ni povas perei, sed ni pereos ĉiuj kune. Kaj la kamaradoj pardonos al mi mian nescion, se ĝis la fino mi estos kun ili… — La direktilisto eksilentis kaj subite vigliĝis, kvazaŭ rememorinte ion. — Kie konserviĝas armilaro por novaj militistoj en la urbo? Diru al mi tion, sinjoro, kaj ni ĉiam bone memoros vin…
— En granda tenejo ĉe la trezorejo de la dio, apud la strato de Forĝistoj, — sen hezitoj respondis Baŭrĝed. — Vi rekonos tiun domon laŭ ruĝa kaj blanka strio supre de la muroj, sub la tegmento…
Ŭaĥeneb riverencis al la estro.
Baŭrĝed suspiris kaj geste ordonis al la remistoj depuŝi la boaton.
Subite kvar remistoj — ĉiuj estintaj kamaradoj laŭ la vojaĝo en la Landon de Spiritoj — elsaltis sur la varfon.
Baŭrĝed ŝajnigis, ke nenion rimarkis. La remilojn kaptis tri remistoj el la restintaj. La boato debordiĝis.
La ribelantoj, ĉirkaŭintaj Ŭaĥeneb-on kaj atente aŭskultantaj lin, ne atentis la forveturantojn. Sentante sin laca, Baŭrĝed malleviĝis sur la poŭpan sidilon. Kaj denove, kiel tiam, tre antaŭlonge, dum la interparolo kun Ŭaĥeneb pri la ordono de la faraono iri en la Landon de Spiritoj, sopira malkontento pri si kaj honto ekposedis Baŭrĝed-on. Kvazaŭ denove lia direktilisto iĝis en io pli alta ol li, pli kuraĝa kaj pli prava.
— Ho inda Men-Kaŭ-Tot, ĉu vi memoras, kiel saĝe vi avertis nian gaston?
— Parolu plu! — ekkriis la maljuna pastro. — Diru ĉion, kion eksciis vi en la Blanka Muro.
— Baŭrĝed liberigis la ekzilitojn en la ŝtonminejon, ekscitis homamason. La ribelantoj atingis la urbon, okupis ĝiajn randojn. Ilin kondukis la kunuloj de Baŭrĝed, al kiuj li ordonis estri la ribelantojn. Ili akiris armilaron, sed ilia venko daŭris nelonge. La ribelantoj disiris, kaj la militistoj de la faraono, gardistaro de la temploj kaj junaj ĝamu-oj[95] kunigis sian forton, eksterminte ĉiujn dise. Baŭrĝed mem kaŝiĝis en la Delto, sed ial decidis reveni. La ribelanto el la Delto estas en la mano de la dio[96], kaj nun li malaperis sen spuro kaj vorto.
— Pasas vivo de la ribelanto sur la tero, ne daŭros ĝi, — morne balbutis la maljuna pastro, — batas la dio pekojn liajn per sango lia[97]! Ne atendis mi, ke Baŭrĝed iĝos gvidanto de ribelo… Tamen, li donis al ni ĉion, kion li havis, plenumis sian destinon kaj ne plu necesas. En granda sekreto ni konservos ĉion registritan. Estos ĝi malfermita nur al tiu reganto, kiun ni trovos kaj direktos laŭ niaj vojoj.
— Vere, ho saĝa Men-Kaŭ-Tot. Ne uzu la scion la servantoj de Rao kaj Ptaho, ne tentiĝu ankaŭ la simpla popolo per rakontoj pri libera vivo! Ĉio estos kaŝita en niaj subteraĵoj!
Sed la saĝa ĉefpastro eraris.
Plu en kabanoj de malriĉaj terkultivistoj, kazernoj de militistoj, templaj gardejoj, labordomoj oni rakontadis la rakonton pri la granda kaj kuraĝa vojaĝo de filoj de Kemt. Nekonataj kantistoj el popolo verkadis ĉiam novajn kantojn, enplektante en la realon delongajn revojn pri justeco kaj libero, kompletigadis la rakonton per tio, kion ĉiu dezirus vidi en sia reala vivo. Kaj ĉiam pli multa nombro da mensoj komencadis pensi pri serĉo de vojoj al la vero kaj dubi pri dieco de la grandeco de faraonoj.
Postparolo
La novelo estis verkita kun la celo konatigi la legantojn kun la plej antikva periodo de evoluo de la historia kulturo, pri kiu la scienco havas sufiĉajn informojn — pri la malnova regno de antikva Egiptujo.
En nia literaturo tute mankas verkoj, temantaj pri tiom malproksimaj epokoj de la historio, kaj juna leganto tute ne povas konatiĝi kun ili alie, ol per specialaj verkoj.
Samtempe mi opiniis interese peni rekrei antikvajn konceptojn pri la landoj, ĉirkaŭantaj Egiptujon kaj montri, kiel vastiĝadis la koncepto pri la mondo kaj detruiĝadis la malnova naiva mondkoncepto, fiksita kaj subtenata de la religio.
Tial la novelo rakontas pri la plej antikva ŝipvojaĝo en la oceanon — en la Grandan Arkon, kiu, laŭ la imagoj de egiptoj, ĉirkaŭis la firmaĵon.