La novelo baziĝas sur precizaj historiaj datumoj. La sola «licenco», permesita al si de la aŭtoro, estas transporto de la vojaĝo de Baŭrĝed el la tempo de faraono de la V dinastio Sahur al la tempo de faraono Ĝedefra (IV dinastio), do je 100–120 jaroj pli fruen. Tio estis farita kaj pro beletraj konsideroj, kaj pro tio, ke informoj pri komunikado kun Punt, kvankam fragmentaj kaj nefidindaj, ekzistas ankaŭ por pli fruaj etapoj de la historio de Egiptujo.
Plejmulto de skribaĵoj, diraĵoj, proverboj k.t.p., renkonteblaj en la novelo, estis prenitaj el aŭtentikaj antikv-egiptaj fontoj en tradukoj de niaj plej grandaj egiptologoj kaj precipe de B. A. Turajev. La aŭtoro penis konservi, kiom eblis, ilian sonon kaj samtempe aldoni guston de egipta etimologio al ĉiuj dialogoj kaj priskriboj de la novelo.
La Ruĝa maro kun ĝiaj koralaj rifoj en la ŝipvojaĝo de egiptoj estis priskribita tute ekzakte, pri kio povas konvinkiĝi ĉiu, konanta la maristan gvidlibron de tiu ĉi maro, kaj ankaŭ de la Hinda oceano ĉe la bordoj de Afriko.
Parto dua
Ĉe la rando de la Ekumeno
Prologo
Freŝa aŭtuna vento flugis super vastaĵo de Nevo[98], kovrita de faldetoj. La akra pinto de la Petropaŭla fortikaĵo en brilo de la suna tago ŝajnis ora radio, leviĝinta en bluan alton de la ĉielo. Sub ĝi glate ĝibigis sian larĝan, potencan dorson la Palaca ponto. Ondoj, balanciĝante kaj brilante, egalmezure plaŭdis sur helajn granitajn ŝtupojn de la kajo.
Sidinta sur benko juna maristo rigardis al la horloĝo, ekstaris kaj rapide ekiris laŭ la kajo laŭlonge de la Admiralejo. La flavaj muroj estis facile levantaj sian kronon de blankaj kolonoj en la diafana aŭtuna aero.
Aŭtoj estis milde kurantaj laŭ polurita asfalto, ludante per ĵetiĝantaj sunaj rebriloj sur puraj vitroj kaj sur diverskolora emajlo de karoserioj.
La junulo rapide iris laŭ la kajo, ne atentante la ĉirkaŭan festan viglon. Li paŝis certe kaj facile. Al la junulo iĝis varme, li ŝovis sur la nukon sian maristan kaskedon. Sonoris tramoj, derampante de sur la ponto. La maristo trais ĝardeneton kun arboj, brulantaj per aŭtuna skarlato, iris laŭlonge de granda placeto kaj por sekundo haltis antaŭ enirejo, kie gigantoj el polurita granito[99] estis apogantaj masivan balkonon super ĝiba leviĝo de la trotuaro. Kuracitaj cikatroj pro faŝistaj bomboj ankoraŭ videblis sur du kolosaj granitaj korpoj. La junulo eniris en la pezan pordon, demetis la nigran militistan mantelon kaj hastis al larĝa ŝtuparo el blanka marmoro, kiu strebis el la duonmalhela vestiblo al hela kolonaro, kadrita per vico de marmoraj statuoj.
Renkonten al li, ĝoje ridetante, iris svelta junulino. Ŝiaj atentaj, larĝe dismetitaj grizaj okuloj malheliĝis, iĝinte varmaj. La maristo iomete konfuzite rigardis al la junulino. Ŝi dum iro estis kaŝanta ĵetonon de la vestejo en la malfermitan mansaketon — sekve, li ne malfruis. La junulo vigliĝis kaj certe proponis komenci la pririgardon de malsupre, ekde fakoj de antikvaĵoj.
Trapuŝiĝinte tra amaso da vizitantoj, la gejunuloj trairis inter kolonoj, apogantaj la plafonon, farbitan per intensaj koloroj. Ili preteris kelkajn grandegajn halojn. Post rompaĵoj de vazoj kaj platoj kun nekompreneblaj surskriboj, post mornaj, nigraj skulptaĵoj de Antikva Egiptujo, sarkofagoj, mumioj kaj ĉiuj ceteraj entombigaj aĵoj, aspektantaj eĉ pli morne sub volboj de nehelaj haloj de la malsupra etaĝo, ili ekdeziris helajn kolorojn kaj sunon. La gejunuloj ekhastis supren.
Ili rapide trairis ankoraŭ du ĉambrojn, direktis sin al flanka ŝtuparo, kondukanta en la suprajn halojn el malgranda ejo kun mallarĝaj fenestroj, tra kiuj rigardis la pala ĉielo. Kelkaj okedraj konusaj vitrinoj staris inter blankaj kolonoj, — malgrandaj antikvaj artaĵoj, ekspoziciitaj en ili, ne estis altirantaj atenton de la preterpasantoj.
Subite antaŭ la okuloj de la junulino en la tria vitrino aperis makulo de mirakla blu-verda koloro, tiom hela, ke, ŝajnis, ĝi radiis sian propran lumon. La junulino alirigis sian kunulon al la vitrino. Sur arĝenteca veluro estis klinite alfiksita plata ŝtono kun rondaj randoj. Ĝi estis ekstreme pura kaj diafana, ĝia brilanta blu-verda koloro estis neatendite ĝoja, hela kaj profunda, kun varma nuanco de diafana vino. Sur la glata supra edro, evidente, polurita per homa mano, videblis klare eltranĉitaj homaj figuretoj, grandaj je etfingro.
La koloro, la brilo kaj la lumporta diafaneco de la ŝtono akre kontrastis kun la morna severeco de la halo kaj la palaj koloroj de la aŭtuna ĉielo.
La junulino aŭdis bruan suspiron de sia kunulo, ekvidis lian rigardon, nebuligitan per rememoro.
— Tia estas suda maro dum serena vetero, en tagmezaj horoj, — malrapide diris la juna maristo. Senceda certeco de vidinto sonis en liaj vortoj.
— Mi ne vidis tion, — respondis la junlino, — sed mi sentas en tiu ĉi ŝtono ian profundecon, lumon aŭ ĝojon, mi ne povas diri, kion ĝuste… Kie oni trovas tiajn ŝtonojn?
Nek granda, komuna por kvar vitrinoj subskribo «Orientslavaj tomboj de la VII jarcento, regiono de meza Dnepro, rivero Ros», nek eta etikedo en la vitrino mem: «Tombomonteto Grebeneckij, antikva genta sanktejo» — nenion klarigis al la gejunuloj. Nekompreneblaj estis ankaŭ la aĵoj, ĉirkaŭantaj la rimarkindan ŝtonon: rustiĝintaj ĝis nerekonebleco rompaĵoj de tranĉiloj kaj lancoj, plataj tasoj, iaj pendaĵoj en formo de trapezoj el nigriĝinta bronzo kaj arĝento.
— Tio estis elfosita en la Kieva regiono, — penis kompreni la junulo, — sed mi ne aŭdis, ke tie aŭ ie ajn en Ukrainio oni trovadus tiajn ŝtonojn… Kiun ni demandu? — La junulo ĉirkaŭrigardis la vastan halon.
Neniu gvidisto, kvazaŭ spite, estis apude, nur en angulo ĉe la ŝtuparo sidis gardistino.
Aŭdiĝis paŝoj: en la halon estis malleviĝanta alta homo en zorgeme gladita nigra vesto. Laŭ tio, ke la gardistino ekstaris de sur la seĝo kaj salutis lin respekte, la junulino senerare divenis, ke tiu homo estas ia estro ĉi tie. Li facile puŝetis sian kunulon, sed tiu jam estis paŝanta renkonten al la veninto kaj, rektiĝinte militiste, komencis:
— Permesu demandi?
— Mi permesas. Kion vi deziras? — diris la sciencisto, kaj liaj trankvilaj okuloj miope mallarĝiĝis, pririgardante la gejunulojn.
La junulo klarigis, kio ĝuste interesas ilin. La sciencisto ridetis.
— Vi havas intuicion, junulo! — aprobe ekkriis li. — Vi trafis al unu el la plej interesaj aĵoj de nia muzeo! Ĉu la bildon sur la ŝtono vi bone vidis?.. Ĉu ne?.. Malgranda! Sed por kio ja ĉi tie estas jena ilo? Rigardu!
La sciencisto kaptis lignan kadron, fiksitan sur la supra flanko de la vitrino, mallevis ĝin. Ĝuste kontraŭ la ŝtono ekstaris granda lupeo. Klakis ŝaltilo, hela lumo priverŝis la supraĵon de la ŝtono.
Interesigitaj eĉ pli, la gejunuloj rigardis en la lupeon. La figuretoj, eltranĉitaj sur la ŝtono, pligrandiĝinte, iĝis vivoplenaj. Ĉe unu rando de la diafana blu-verda plataĵo per maldikaj avaraj linioj estis skizita figureto de nuda junulino, staranta kun la dekstra mano, levita al la vango. Bukloj de la densaj krispaj haroj kuŝiĝis sur rondaĵon de la ŝultro, skizitan per klara arko.
La tutan ceteran supraĵon de la ŝtono okupis tri brakumiĝintaj viraj figuroj, plenumitaj kun eĉ pli granda majstreco, ol la bildo de la junulino.
La sveltaj, muskolaj korpoj rigidiĝis en momento de moviĝo. Turniĝoj de la korpoj estis fortaj, akraj kaj samtempe delikate moderaj. En la centro potenca homo, pli alta ol la du, starantaj flanke, larĝe dismetis la brakojn sur iliajn ŝultrojn. Ĉe liaj flankoj la du viroj, armitaj per lancoj, staris, atente klininte la kapojn. En iliaj pozoj estis streĉita preteco de povaj batalistoj, pretaj certe rebati ajnan malamikon.
99
gigantoj el polurita granito — atlantoj en portiko de Ermitejo (nun fama arta muzeo) (rim. de la tradukinto).