La tri malgrandaj figuretoj estis plenumitaj kun granda majstreco. La ideo — frateco, amikeco kaj kuna lukto — estis esprimita en ili kun neordinara forto.
Profundeco de la diafana kaj hela ŝtono, servanta samtempe kiel fono kaj kiel materialo, plifortigis belecon de la verko. Varma humida rebrilo, ŝajne eliranta el interno de la ŝtono, aldonis al la korpoj de la tri brakumiĝintaj homoj orecan gajon de suna lumo…
Sub la figuroj kaj sur glata rompsurfaco de la malsupra rando eblis rimarki malglate kaj haste skrapitajn nekompreneblajn signojn.
— Ĉu vi satrigardis? Mi vidas, ke ĝi absorbis vin! — La voĉo de la sciencisto tremerigis ambaŭ gejunulojn. — Bone. Ĉu vi deziras, mi iomete rakontu pri la ŝtono? Tiu ĉi ŝtono estas unu el enigmoj, kiajn ni fojfoje renkontas en historiaj dokumentoj de antikveco. En kio estas la enigmo? Aŭskultu laŭ la ordo. Tio estas berilo[100], mineralo ne tre malofta. Sed tiaj blu-verdaj puregaj beriloj estas ekstreme raraj. En la tuta mondo ili troveblas nur en la sudo de Afriko. Tio estas unue. Plie, sur la ŝtono estas eltranĉita intajlo[101] — tielaĵojn oni ŝatis fari dum disfloro de la helena arto en Antikva Helenujo. Sed berilo estas tre malmola ŝtono. Por eltranĉi sur ĝi bildojn kun tia precizeco, oni devas tranĉi nur per diamantoj — helenaj majstroj ilin ne havis. Tio estas due. Plie, el la tri viraj figuroj la meza, sendube, montras negron, la dekstra — helenon, kaj la maldekstra — tio estas iu homo el aliaj mediteraneaj popoloj: eble, kretano aŭ etrusko. Kaj finfine, laŭ la teĥniko de montro de homa korpo la intajlo devus rilati al la epoko de disfloro de Helenujo; samtempe tuta vico da specifaĵoj indikas la tempon multe pli fruan. Mi jam ne diras pri tio, ke la lancoj, montritaj ĉi tie, havas tute apartan formon, karakterizan nek por Helenujo, nek por Egiptujo… Tuta vico da kontraŭdiraj, nekunigeblaj indikoj… Sed la intajlo ja ekzistas, jen ĝi…
La sciencisto silentis iom, poste daŭrigis same abrupte:
— Ekzistas ankoraŭ multaj historiaj enigmoj. Ĉiuj ili pruvas unu aferon: malmulte, malmulte ni scias! Malbone imagas la vivon de antikveco. Ekzemple, ĉi tie en la ora deponejo ni havas inter skitaj laboraĵoj unu oran bukon. Ĝi aĝas du mil sescent jarojn, sed sur ĝi estas montrita fosilia sabrodenta tigro[102] en ĉiuj detaloj. Jen. Kaj paleontologoj diros al vi, ke tiu tigro formortis antaŭ tricent mil jaroj… Ha!.. En egiptaj tomboj vi vidos freskojn, kie kun mirinda precizeco estas pentritaj ĉiuj specoj de animaloj, vivintaj en Egiptujo. Inter ili estas nekonata grandega besto, simila al giganta hieno, — tia estas konata nek en Egiptujo, nek en la tuta Afriko. Aŭ en la Kaira muzeo estas statuo de junulino, trovita en ruinoj de la urbo Aĥetaton, en Egiptujo, kiu estis konstruita en la XIV jarcento antaŭ nia erao, — de tute ne egiptino, kaj la verko tute ne estas egipta — kvazaŭ el alia mondo. Miaj kolegoj al vi tuj klarigos — sti-li-go, — ŝerce distiris la vorton la sciencisto. — Kaj mi en tiaj okazoj ĉiam rememoras unu historion. En la samaj egiptaj muraj pentraĵoj oni ofte renkontadis unu fiŝeton. Negrandan, per nenio specialan. Sed ĝi estis pentrita ĉiam per la ventro supren. Kiel tio povis esti: egiptoj estis tiaj precizaj pentristoj, kaj jen la nenatura fiŝo? Oni klarigis, certe: kaj stiligo ĉi tie estis, kaj religio, pro influo de la dio Ammon. Tute konvinke, kaj oni trankviliĝis. Kaj post dek kvin jaroj oni trovis: ekzistas en Nilo eĉ nun tia fiŝeto, kaj — tute ĝuste — ĝi naĝas ĉiam per la ventro supren. Instrue!.. Aĥ, tro longe mi parolas, absorbiĝis! Ĝis revido, gejunuloj, interesiĝu pri enigmoj de historio.
— Unu minuton… profesoro! — ekkriis la junulino. — Ĉu vi mem ne povas klarigi tiun aĵon? Nu tiel, por vi mem. Diru al ni… — La junulino konfuziĝis.
La sciencisto ridetis:
— Kion fari kun vi! Tio, kion mi diros al vi, estos simple konjekto, ne pli. Unu afero estas senduba: vera arto reflektas la vivon, vivas mem kaj leviĝas al novaj altaĵoj nur en lukto kontraŭ malnovo. En tiuj foraj tempoj, kiam estis kreita tiu intajlo, floris senrajteco kaj sklaveco. Multegaj homoj trenis sian seneliran vivon. Sed subprematoj levadis armilojn kontraŭ la senkompata sklaveco. Kaj jen, rigardante al la bildo de tri batalistoj, mi deziras pensi, ke ilia amikeco aperis en batalo por libero… Eble, ili kune fuĝis al la patrujo el kaptiteco… Al mi ŝajnas, ke tiu intajlo estas ankoraŭ unu atesto de malproksima lukto, kiu furiozis tiam, sed kiun kaŝis disde ni la jarcentoj. La nekonata artisto mem, eble, partoprenis la lukton… Ja tio eĉ ne povas esti alie… Ĝuste pro tio tiel perfekta estas lia verko. Tio estis, se eblas tiel diri, unuopa venko de novo super malnovo, farita en profundo de pasintaj jarcentoj. Tiaj atestoj, atingantaj nin, speciale altiras atenton de niaj homoj, kiuj leviĝis al lukto kontraŭ tio, kio malhelpas al kresko de novo. En ĉio — en la vivo, en la scienco, en la arto. Jen kial ankaŭ vi tuj atentis tiun intajlon inter multaj pritranĉitaj gemoj.
La gejunuloj ree alpremiĝis al la vitro, afekciitaj per la torento da informoj. La ŝtono ŝajnis al ili mistera kaj altira.
Profunda, hela kaj pura koloro de maro… Sur ĝi estis frata brakumo de tri homoj. La brilanta ŝtono, kvazaŭ transdonanta sian lumon al la belaj korpoj — ĉi tie, en la malhela, severa halo… La eltranĉita junulino, plena je vivo kaj virina ĉarmo, staris kvazaŭ ĉe la rando de maro.
La juna maristo kun suspiro rektigis la laciĝintan dorson. La junulino plu rigardis. El malproksime laŭ eĥoplenaj pasejoj aŭdiĝis paŝado de piedoj kaj bruo de proksimiĝanta ekskurso. Tiam ankaŭ la junulino deŝiriĝis de la vitro. Klakis la ŝaltilo, la kadro estis levita, kaj la blu-verda kristalo plu brilis sur la veluro.
— Ni ankoraŭ venos ĉi tien, ĉu? — demandis la maristo.
— Certe, venos! — respondis la junulino.
La junulo karese prenis ŝin sub la brako, kaj ili mediteme ekiris supren laŭ blankaj ŝtupoj de la ŝtuparo.
Ĉapitro unua
Disĉiplo de artisto
Plata ŝtono estis malproksimen elstaranta en la maron. Tiu, nevidebla en la nokta mallumo, malforte plaŭdis sube. La ŝtono ankoraŭ ne perdis tagan varmon, kaj al la junulo ne malhelpis blovoj de malvarmeta vento, trakurantaj inter rokoj.
La junulo mediteme rigardis malproksimen, tien, kie dronis en mallumo fino de la arĝenta strio de la Lakta Vojo. Li observis falantajn stelojn. Ili ekbriladis samtempe multope, penetradis la ĉielon per brilantaj pingloj kaj malaperadis post la horizonto, estingiĝante, kiel ardigitaj sagoj, falintaj en akvon. Denove disŝutiĝadis laŭ la ĉielo fajraj sagoj kaj forflugadis en nekonatan malproksimon, en fabelajn landojn, kuŝantajn trans la maro, ĉe la randoj mem de la Ekumeno[103].
«Mi demandos la avon, kien ili falas», — decidis la junulo kaj tuj pensis, kiel bone estus flugi tiel trans la ĉielon, rekte al nekonata celo.
Jes, li jam estas ne junulo — pasos ankoraŭ kelkaj tagoj, kaj li atingos la aĝon de batalisto. Tamen li estos ne batalisto, sed iĝos fama artisto, glora skulptisto. Li diferencas de multaj homoj per denaska kapablo vidi formojn de la naturo, senti kaj memori ilin… Tiel diris al li la instruisto — artisto Agenoro. Kaj vere, tie, kie aliaj homoj indiferente pasadis pretere, li haltadis, afekciita ĝis profundo de la animo, rimarkante tion, kion ankoraŭ ne povis kompreni kaj klarigi. Diversaj vizaĝoj de la naturo altiradis lin per siaj ĉiuhoraj ŝanĝiĝoj. Poste lia rigardo iĝis pli akra. La junulo povis mem elpreni kaj longe teni en la memoro tiujn trajtojn, kiujn li trovis belaj. Nekaptebla belo kaŝiĝis ĉie — en fleksiĝo de eĝo de kuranta ondo kaj en flirtigataj de vento bukloj de haroj de Tessa, la filino de la instruisto, en sveltaj kolonoj de pinaj trunkoj kaj en minacaj klifoj, orgojle altantaj super la maro. Ekde tiam strebo al kreo de belaj formoj iĝis lia celo. Montri belon al tiuj, kiuj ne kapablas kapti ĝin. Kaj kio povas esti pli bela, ol korpo de homo! Sed transdoni ĝin — tio estas ĝuste la plej malfacila…
100
berilo — mineralo el grupo de alumini-siliciatoj kun malmoleco 7.5–8. Ĝiaj specoj, diafanaj kaj havantaj verdan koloron, nomiĝas smeraldoj kaj estas multekostaj juvelŝtonoj. Bluaj specoj nomiĝas akvamarinoj, rozkoloraj — vorobjevitoj.
101
intajlo — eta bildo, eltranĉita sur ŝtono. La priskribita intajlo ekzistas nek en Ermitejo, nek en aliaj muzeoj.
102
sabrodenta tigro — Sabrodentaj tigroj — elmortinta grupo de grandaj felisedoj. Ili vivis en la fino de la terciaro kaj en la kvaternaro (antaŭ de 6 milionoj ĝis 300 mil jaroj). Distingiĝis per longaj (ĝis 0.3 m) kojnodentoj de la supra makzelo kaj per ligita kun ties grandeco kapablo tre larĝe malfermi la faŭkon. Probable, ili ĉasadis plej grandajn herbomanĝantojn.
103
Ekumeno — loĝata tero; laŭ konceptoj de antikvaj helenoj, ĉirkaŭita de ringo de dezerta, neloĝata firmaĵo, ĉirkaŭfluata de la oceano.