Выбрать главу

La boato debordiĝis sensone, remiloj de lertaj remistoj pelis ĝin kun kreskanta rapido. Tie, kie situis la templo de Ĥnumo, flagris fajroj de torĉoj.

Ahaver kaj Neĥeb-ka jubile ekridis.

— Remu, remu! — gaje diris la direktilisto. — La vojo estas malproksima, baldaŭ mateniĝos… — Kaj per forta puŝo de la poŭpa remilo Ŭaĥeneb plirapidigis la boaton.

Neĥsi devigis la junulinon, sidantan sur la fundo de la boato, apogiĝi per la dorso al liaj genuoj, kaj penis malfleksi la fermilon de ŝia ĉirkaŭkolo, implikiĝante en la maso da densaj krispaj haroj. La ĉirkaŭkolo estis fermita per dika bronza agrafo.

La boato malproksimiĝis je ses mil ulnoj for de la urbo de Blankaj Muroj kaj estis iranta laŭlonge de la neloĝata okcidenta bordo de la granda rivero. Malantaŭe restis la giganta piramido kaj la urbo de mortintoj por nobeloj kaj riĉuloj, limanta kun la norda flanko de la piramido. La mallumo estis disiĝanta, la glataĵo de la rivero ekbrilis malhele kaj malafable.

La majstro de velo finfine sukcesis venki la agrafon. La ĉirkaŭkolo malfermiĝis, kaj Neĥsi ĵetis ĝin malproksimen sur la mezon de la rivero.

Ĉiuj, sidintaj en la boato, observis ĝian flugon. Kun facila plaŭdo la instrumento de humiligo kaj kapto por ĉiam sinkis sur la fundon de la rivero. Kaj en la sama momento malantaŭ la orienta dezerto leviĝis randeto de la suno, helaj radioj de ruĝa lumo ekfajris sur la rivero en la sama loko, kie dronis la ĉirkaŭkolo.

— Se ni povus dronigi tiel ĉion, kio premas nin! — penseme diris Ŭaĥeneb, espriminte per tio la malklarajn strebojn de siaj kunvojaĝantoj.

La boato albordiĝis apud du izole kreskantaj palmoj.

Je cent ulnoj for de la bordo, en limoj de alta senfrukta ebenaĵo, situis la urbo de mortintoj por simplaj rome-oj. Ĉi tie estis nenio simila al masivaj ŝtonaj aŭ brikaj tombegoj de nobeloj, nur senfinaj vicoj da malgrandaj montetoj indikis lokojn, kie estis konservataj restaĵoj de la foririntoj en la okcidentajn landojn.

— Ĉu Antef ne timas resti ĉi tie dum noktaj horoj? — miris la granda Neĥsi.

— Ho, mi foje estis ĉi tie malfrue vespere, — respondis Neĥeb-ka. — Hurlis ŝakaloj, ridegis hienoj, teruraj birdoj de nokto flugis super la kapo. Malproksime muĝis leono, per obtuza plaŭdo respondis en la rivero krokodiloj, — al mi ŝajnis, ke ĝemas la tero, plenigita per mortintoj. Mi apenaŭ detenis mian koron de fuĝo…

— Antef estas ne ĉi tie, li kaŝiĝas en antikva subteraĵo, proksime al la bordo. Se ĉiu el ni devos elekti inter malhonora morto kaj timo antaŭ la foririntoj, — mi pensas, ke li malpli timos la mortintojn, — trankvile diris Ŭaĥeneb. — Pro mortintoj ankoraŭ neniu pereis. Ĉi tie delonge loĝas maljuna gardisto kun la familio, kaj ĉiuj estas sanaj kaj sendifektaj. Ĉe ni, malriĉuloj, ne konantaj aĵojn[17], ĉi tie estas nenio — nek misteraj tombegoj, nek subteraĵoj. Pri la urbo de mortintoj por nobeloj oni rakontas terurajn legendojn… Sed eble, por tio, ke… neniu kuraĝu tuŝi aĵojn, konservatajn en la riĉaj tombegoj? — La direktilisto mallaŭte ekridis, kaj liaj kunuloj rigardis al li kun miro.

— Ĉu ni loĝos ĉi tie? — mallaŭte demandis la junulino, celinte al Ŭaĥeneb la okulojn, ankoraŭ plenajn je malgajo.

— Tute ne, — ekridis la direktilisto. — Vin morgaŭ prenos sur ŝipon mia fidela amiko, direktilisto Saanaĥt. Vi loĝos en la Delto, ĉe miaj parencoj, antaŭ ol turniĝos la vizaĝo de la dioj…

— Kaj la patro?

— Antef-on ne eblas sendi kun vi. Mi prenos lin sur mian ŝipon kaŝe, en la tago de ekvojaĝo. Oni ne permesos al ni longe ripozi — baldaŭ denove ni ekiros por akiri cedron por temploj en la Grandan Verdan maron…

En la domo de Ŭaĥeneb ree kunvenis gastoj — la direktilisto decidis festi la savon de Antef kaj de lia filino, klarigante al neniu la kaŭzon de la festo. Malpleniĝis du kruĉoj da vino, grandega argila ujo kun biero. Langoj de la ebriiĝintaj homoj liberiĝis, ĉiam pli kuraĝaj iĝadis elkrioj kaj emociaj paroloj pri maljusteco de la vivo en Ta-Kem, pri tio, ke la pastroj trompas la malriĉulojn, ke la ŝtato ne kompatas siajn regatojn.

— Sklavoj ĉe riĉuloj kaj en palacoj vivas pli bone, ol ni! — ekkriis la sama morna forĝisto, kiu minacis al Ŭaĥeneb per ŝtonminejoj en la pasinta fojo.

La direktilisto levis la manon:

— Aŭskultu fabelon pri la lando de feliĉo!

Malalta maljunulo kun ronda kalva kapo parolis pri malfacileco de vivo sen lumo kaj defendo.

La gastoj komencis kapjesi, konsentante.

La fabelo priskribis la miraklan landon Punt, la landon de spiritoj de feliĉo. Neniun fleksas timo kaj malsato, oro brilas en riveraj sabloj, arbojn pezigas miraklaj fruktoj, aromaj rezinoj fluas laŭ trunkoj, belaj junulinoj donacas al ĉiuj karesajn ridetojn. Ĉiuj estas egale sataj, ne estas malfacilaj laboroj kaj ferocaj bestoj…

— Tie, tie! Post la orienta dezerto, post la Lazuraj Akvoj[18], en senmezura foro!

La maljunulo ekstaris, montrante orienten; leviĝis ankaŭ ĉiuj gastoj, fiksrigardante la polvan nebulon super la orientaj montetoj, kvazaŭ penante tra ĝi ekvidi la fantoman vizion de la mirakla lando…

— Neniu, neniu, krom la potencaj homoj-dioj de la antikveco, atingis la limojn de Punt!

— Neatingebla, bela estas la dezirata lando, la ĝojo de mortemuloj, loĝantaj tie egale kun spiritoj, kaj similaj al ni, la idoj de la Nigra Tero!

Subite aŭdiĝis batoj de bastono je la pordeto de la ĝardeno. La laŭta frapado rompis la fabelon; la homoj serioziĝis, ekregis silento, plena je timoj. Morna homo, sulka kaj severa, aliris la direktiliston. Ŭaĥeneb atendis lin kun la vizaĝo, rigidiĝinta kiel ĉe statuo.

— Mia kaj via sinjoro, la trezoristo de la dio Baŭrĝed, ordonas al vi veni morgaŭ, post la taga dormo! — laŭte, per tono, ne permesanta kontraŭdirojn, diris la sendito, kaj Ŭaĥeneb faciligite suspiris. La voko de la trezoristo ankoraŭ ne estis malfeliĉo.

Buntaj kurtenoj en fenestroj estis balanciĝantaj sub facila venteto. Laŭ bruna polurita supraĵo de lignaj kolonoj kuradis malfortaj rebriloj de lumo. En la ĉambron, peze paŝante, eniris la granda reganto, la juna faraono Ĝedefra[19]. Post li rapidis du homoj kun oraj surbrustaj insignoj. Ili kun kutima lerteco sternis sin sur la planko antaŭ la faraono. Malpacienca moviĝo de la mano de Ĝedefra igis ilin ekstari. Unu, alta kaj maldika, havanta la titolon de gardanto de reĝaj sandaloj, demetis de la piedoj de la faraono sandalojn en origita ledo. La alia, la gardanto de skatolo kun enfrotaĵoj, singarde liberigis Ĝedefra-n de peza peruko, kovrita per striita kaptuko kaj per pŝento[20], kaj demetis la ujon, anstataŭigantan barbon. La faraono kun faciliĝo movis la manplaton laŭ la glate razita kapo.

La altranguloj foriris. Ĝedefra deĵetis la longan blankan veston el arĝenteca lino, elfarita tiel fajne, ke la ŝtofo estis travidebla. Li restis en mallonga ĉemizo, zonita per lazura zono kun pezaj bluaj rubandoj sur oraj bukoj.

La faraono lace ektiris sin. Estis malfacile konservi ŝtonan senmovecon de pozoj, postulataj de la ritaro ĉe publikaj aperoj.

La seka, malmilda vizaĝo de Ĝedefra estis morna kaj koncentrita. Li malrapide aliris la fenestron, elirantan okcidenten, kaj facile deŝovis la densan kurtenon.

En diafana aero sub densa bluo de la pura ĉielo ekstaris antaŭ Ĝedefra limoj de lia lando. La palaco de la faraono staris sur nealta monteto, apud kiu la fekunda malhela tero de la Nila valo kontraste limis kun la ruĝe-flava dezerto. Malproksime klare konturiĝis sinuoj de grandegaj sablaj buloj. Tie sabloj, leviĝantaj kiel montoj, altaj je kvincent ulnoj, brulas sub la varmega ĉielo, kiel giganta lignofajro, baranta al la vivuloj vojon en la landon de la okcidento, la regnon de foririntoj, la restadejon de mortintoj…

вернуться

17

ne konantaj aĵojn — egipta termino, signifinta malriĉulojn.

вернуться

18

la Lazuraj Akvoj — la Ruĝa Maro.

вернуться

19

Ĝedefra — faraono de la IV dinastio de la Malnova Regno (2877–2869 jj. antaŭ nia erao [laŭ modernaj fontoj, 2566–2558 — trad.]).

вернуться

20

pŝento — duobla krono de egipta reĝo.