Jen kial tiel malsimilas tiuj ĉi vivaj trajtoj, kaptitaj de la memoro, al tiuj bildoj de dioj kaj herooj, kiujn li vidas ĉirkaŭe, kiujn li mem lernis fari! Eĉ verkoj de la plej lertaj majstroj de Eniado[104] ne povis doni konvinkan bildon de viva homa korpo.
La junulo malklare sentis, ke en ili estas artefarite emfazitaj kaj krude plifortigitaj nur apartaj trajtoj, esprimantaj ĝojon, volon, koleron aŭ kareson, sed ne pli. Por forto de impreso skulptisto oferadis ĉion ceteran. Ne, li devas sukcesi transdoni la belon! Tiam li iĝos la plej granda skulptisto de sia lando kaj homoj gloros lin, admirante liajn verkojn. En ili belo unuafoje estos por ĉiam fiksita en bronzo aŭ ŝtono!
La junulo forflugis malproksimen en la kuraĝaj revoj, sed tiam forta ondo brue plaŭdis malsupre. Kelkaj gutoj trafis sur ŝtonojn kaj sur la vizaĝon de la junulo. Li tremeris, rekonsciiĝinte, kaj konfuziĝinte ridetis en mallumo. Dioj! Verŝajne, ankoraŭ malproksima estas tiu tempo… Kaj nun Agenoro ofte skoldas lin pro mallerta laboro kaj ial ĉiam iĝas prava… Kaj la avo? Tiu malmulte interesiĝas pri liaj sukcesoj en arto. Li zorgas nur pri tio, kiel fari el sia nepo faman luktiston. Kvazaŭ por artisto necesas forto! Sed tamen estas bone, ke la avo tiel edukis lin!.. La junulo sciis, ke li estas rare forta kaj eltenema. Kiel agrable estas montri sian forton kaj lertecon en vesperaj konkuroj en la vilaĝo antaŭ Tessa, ĝoje rimarkante lumeton de aprobo en la okuloj de la junulino!
La junulo salte ekstaris kun brulantaj vangoj, ĉiuj muskoloj de lia korpo streĉiĝis. Li defie submetis la bruston al la vento, levis la vizaĝon al la steloj kaj subite mallaŭte ekridis.
Malrapide aliris li la randon de la ŝtono, rigardis en la mallumon, kiu ŝajnis senfunda, kaj, sonore ekkriinte, saltis malsupren. Tuj ekvivis la kvieta, silenta nokto. Malsupre estis la maro, karese malvarmiginta lian varmegan haŭton, ekbrilinta per etaj lumetoj ĉirkaŭ la brakoj kaj la ŝultroj.
Ondoj, ludante, elpuŝadis la junulon supren, strebis deĵeti malantaŭen. Li eknaĝis, divenante en mallumo balanciĝojn de la akvo, certe leviĝante sur altajn ondojn, kiuj subite ekstaradis antaŭ li. La koro facile svenadis — la maro kvazaŭ havis nek fundon, nek randon, kuniĝante kun la malhela ĉielo en unu tutaĵon. Li estis sola kun la steloj.
Granda ondo subĵetis la junulon; li ekvidis sur la bordo malproksiman ruĝan fajron. Facila movo — kaj ondoj obeeme ekportis la junulon al la bordo, al apenaŭ videbla griza makulo de sablaĵo.
Iomete tremante pro malvarmo, li ree grimpis sur la platan ŝtonon, levis sian mantelon el kruda lano, volvis ĝin kaj ekkuris laŭ la bordo al la lumeto de lignofajro.
Malproksimen ĉirkaŭe estis disiranta aroma fumo de la brulanta branĉetaĵo, kolektita en vepro.
En la malforta lumo de la nehela flamo aperis muro de malgranda domo, masonita el angulecaj ŝtonoj, kaj super ĝi — elstaraĵo de kana tegmento. Longe etenditaj branĉoj de unuopa platano kovris la loĝejon kontraŭ malbona vetero. Ĉe la lignofajro mediteme sidis maljunulo en griza mantelo. Aŭdinte la paŝojn, li kun rideto turnis al la aliranta junulo la faltan vizaĝon, kies malhelan sunbrunon kontrastigis la griza krispa barbo.
— Kie vi estis tiel longe, Pandiono? — kun riproĉo diris la maljunulo. — Mi jam antaŭlonge revenis kaj deziris paroli kun vi.
— Mi ne pensis, ke vi venos tiel baldaŭ, — ekskuzis sin la junulo, — kaj kuris por naĝi. Mi pretas aŭskulti vin eĉ tutan nokton.
La maljunulo nege balancis la kapon:
— Ne, la konversacio estos longa, kaj matene vi devos frue vekiĝi. Mi deziras morgaŭ fari elprovon por vi, kaj necesas, ke vi estu en plena forto. Jen freŝaj flanoj — mi alportis novan rezervon — kaj mielo. Hodiaŭ estas festa vespermanĝo: manĝu, sed, kiel decas al batalisto, nemulte kaj sen avido.
La junulo kun plezuro disrompis flanon kaj mergis ĝian blankan molan rompaĵon en la argilan poteton kun mielo. Li manĝis, ne deŝirante la okulojn disde la avo, kiu silente kaj karese rigardis al la nepo. Mirindaj kaj tute similaj estis la okuloj de la maljunulo kaj de la junulo — brilantaj, orecaj, similaj al densigita koloro de suna radio. Popola kredo diris, ke homoj kun tiaj okuloj devenis de teraj amoratinoj de la «filo de alto» Hiperiono[105] mem, la dio de suno.
— Mi pensis hodiaŭ pri vi, kiam vi forveturis, — ekparolis la junulo. — Kial aliaj aedoj[106] loĝas en bonaj domoj kaj sate manĝas, nenion sciante, krom siaj kantoj? Kaj vi, avĉjo, scias tiel multe, tiel lerte kreas novajn kantojn, sed devas labori ĉe la maro. La boato estas jam malfacila por vi, kaj nur mi sola estas via helpanto. Ja ni ne havas sklavojn!
La maljunulo ridetis kaj mallevis la vejnecan manon sur la krispan kapon de Pandiono:
— Ankaŭ pri tio mi deziris paroli kun vi morgaŭ. Nun mi diros nur, ke malsamajn kantojn oni povas krei pri dioj kaj homoj. Kaj se vi estas honesta antaŭ vi mem kaj viaj okuloj estas malfermitaj, do tiuj kantoj ne estos agrablaj por altaj terposedantoj kaj militestroj. Kaj vi havos nek riĉajn donacojn, nek sklavojn, nek gloron, vin oni ne vokos en grandajn domojn, kaj la kantoj ne donos al vi nutron… Tempas dormi, — interrompis sin mem la maljunulo. — Rigardu, la Nokta Ĉaro[107] jam turniĝas al la alia flanko de la ĉielo. Rapide kuras ĝiaj nigraj ĉevaloj, kaj ripozo necesas al homo, por esti forta. Ni iru. — Kaj la maljunulo direktis sin al la mallarĝa enirejo de la mizera kabano.
La maljunulo frue vekis Pandionon.
Estis proksimiĝanta la malvarma tempo de aŭtuno: la ĉielo estis en nuboj, penetra vento susuris per sekaj kanoj, la platano froste tremis per distranĉitaj folioj.
Sub severa kaj postulema observo de la avo Pandiono okupiĝis pri gimnastikaj ekzercoj. Miloj da miloj da fojoj, ekde la infanaj jaroj, faradis li ilin ĉe sunleviĝo kaj sunsubiro, sed hodiaŭ la avo estis elektanta la plej malfacilajn ekzercojn kaj ĉiam pligrandiganta ilian nombron.
La junulo ĵetadis pezan lancon, ŝtonojn, transsaltadis barojn kun sako da sablo sur la ŝultroj. Finfine la avo alligis al lia maldekstra mano pezan tuberon de juglandujo, en la dekstran donis nodan klabon, kaj al la kapo alfiksis rompopecon de ŝtona poto. Retenante ridon, por ne perdi la spiradon, Pandiono laŭ signo, donita de la avo, ekkuris norden, tien, kie la borda pado ĉirkaŭis krutan ŝtonan deklivon. Li kiel vento trakuris la padon, grimpis sur la unuan ŝtupegon de la deklivo, malleviĝis kaj eĉ pli rapide ekkuris malantaŭen. La maljunulo renkontis la nepon ĉe la kabano, liberigis de la tuta ekipaĵo kaj alpremiĝis per la vango al lia vizaĝo, penante laŭ la spirado determini gradon de laco.
La junulo, silentinte iom, diris:
— Mi povus fari ĉi tion ankoraŭ multfoje, antaŭ ol peti ripozon.
— Jes, estas tiel, — respondis la maljunulo malrapide kaj fiere rektigis sin: — Vi povas esti batalisto, kapabla batali senlace kaj porti pezon de kupra armilaro! Mia filo, via patro donis al vi sanon kaj forton, mi plifortigis ilin en vi kaj faris vin eltenema kaj kuraĝa. — La maljunulo ĉirkaŭrigardis la figuron de la junulo, aprobe rigardis la larĝan konveksan bruston, la fortajn muskolojn sub la glata senmakula haŭto kaj daŭrigis: — Vi ne havas parencojn, krom mi, malforta maljunulo, ne havas riĉaĵojn kaj servistojn, kaj tuta nia fratrio[108] estas tri negrandaj vilaĝoj sur ŝtona bordo… La mondo estas granda, kaj multaj danĝeroj minacas al soleca homo. La plej granda el ili estas — perdi liberon, esti prenita en sklavecon. Tial mi faris tiom da penoj, por fari el vi bataliston, kuraĝan kaj kapablan al ajna milita afero. Nun vi estas libera kaj povas servi al via popolo. Ni iru nun doni oferon al Hiperiono, nia protektanto, honore al la veno de via matureco.
104
Eniado — la suda angulo de Akarnanio, la lando sur la sud-okcidenta fino de Norda Helenujo. Temas pri Antikva Helenujo antaŭ ĝia unuiĝo kaj disfloro.
106
aedoj — popolaj kantistoj en antikvaj tempoj de Helenujo. Poste ili komencis nomiĝi rapsodoj.
108
fratrio — unuiĝo de kelkaj gentoj. El fratrioj konsistis tribo en antikvaj tempoj, kiam ankoraŭ forta estis genta socia vivordo.