La avo kaj la nepo direktis sin laŭlonge de densejo de bruniĝintaj kareksoj kaj kanoj tien, kie, elstarante malproksimen en la maron, kiel longa remparo altis mallarĝa kabo.
Du dikaj, larĝaj kverkoj kreskis sur la fino de la kabo. Inter ili el krudaj plataĵoj de kalkoŝtono estis kunmetita altaro, kaj poste staris malheliĝinta ligna fosto, tajlita en formo de homa figuro. Tio estis antikva templo, dediĉita al la loka dio — al la rivero Aĥeloo, enfluanta ĉi tie en la maron. La enfluejo de la rivero perdiĝis en verda densejo, abunda je birdoj, kiuj alflugadis el la nordo.
Antaŭe malfermiĝis la nebuliĝinta maro. De tie venadis ondoj, kun plaŭdo alkurantaj sur la akran finon de la kabo, similan al kolo de grandega animalo, merginta la kapon en la akvon.
Majesta murmuro de ondoj, akraj krioj de birdoj, fajfo de vento en kanoj kaj bruo de kverkaj branĉoj — ĉiuj ĉi sonoj estis kuniĝantaj en unu maltrankvilan kontinuan melodion.
Sur la kruda ŝtona altaro la maljunulo bruligis fajron. Li ĵetis en la flamantan lignofajron pecon de viando kaj flanon. Fininte la oferadon, la maljunulo alkondukis Pandionon al granda ŝtono ĉe kruta rando de muska roko kaj ordonis defaligi ĝin flanken. La junulo facile venkis la pezon kaj laŭ ordono de la avo ŝovis la manon en profundan fendon inter du tavoloj de kalkoŝtono. Tintis metalo — Pandiono elprenis kovritajn per verdaj oksidaj makuloj kupran glavon, helmon kaj larĝan zonon el kvadrataj kupraj platoj, kiu servis kiel karapaco por la malsupra parto de la korpo.
— Tio estas la armilaro de via frue pereinta patro, — mallaŭte diris la avo. Ŝildon kaj pafarkon vi devos akiri por vi memstare.
La junulo, emociita, kliniĝis super la batalaj armiloj, singarde purigante la metalon disde la oksida tavolo.
La maljunulo eksidis sur ŝtonon kaj, apoginte sian dorson al la roko, silente observis la nepon, penante kaŝi de li sian malgajon.
Pandiono, lasinte la armilaron, ĵetiĝis al la avo kaj impete brakumis lin. La maljunulo ĉirkaŭprenis per la mano la torson de la junulo, sentante malmolecon de liaj potencaj muskoloj. Al la avo ŝajnis, ke li kaj lia antaŭlonge pereinta filo kvazaŭ renaskiĝis en tiu juna korpo, kreita por lukto.
La maljunulo turnis al si la vizaĝon de la nepo kaj longe rigardis en la malfermitajn orecajn okulojn:
— Nun vi devos decidi, Pandiono: ĉu vi iros al la estro de nia fratrio, por iĝi lia batalisto, aŭ restos helpanto de Agenoro.
— Mi restos ĉe Agenoro, — sen pripensoj respondis Pandiono. — Se mi iros en la vilaĝon al la estro, mi devos loĝi tie, manĝi kune kun ĉiuj en la vira kunvenejo, kaj tiam vi restos sola. Mi ne deziras disiĝi kun vi kaj plu helpos al vi.
— Ne, nun ni devas disiĝi, Pandiono, — kun peno, sed firme diris la maljunulo.
La junulo mire deŝoviĝis, sed la mano de la avo retenis lin.
— Mi plenumis la promeson, donitan al mia filo — al via patro, Pandiono, — daŭrigis la maljunulo. — Nun vi eniras en la vivon. La komenco de via vojo devas esti libera, sed ne pezigita per zorgo pri senhelpa maljunulo. Mi foriros el nia Eniado en la fekundan Elidon[109], kie loĝas miaj filinoj kun siaj edzoj. Kiam vi iĝos fama majstro, vi trovos min…
Al ardaj protestoj de la junulo la maljunulo nur nege balancis la kapon. Multajn karesajn, petegajn, indignajn vortojn diris Pandiono, antaŭ ol li komprenis, ke la senceda decido de la avo estis kovita dum jaroj, firmigita per la viva sperto.
Kun malgajo, kiel ŝtono kuŝanta sur la animo, la junulo dum la tuta tago ne deiradis de la avo, helpante al li prepari sin al la forveturo.
Vespere ili ambaŭ eksidis ĉe la renversita, ĵus rekalfatrita boato, kaj la avo elprenis sian malnovan, eluzitan liron. La junece forta voĉo de la maljuna aedo ekflugis laŭ la bordo, silentiĝante malproksime. La malgaja melodio similis egalmezuran plaŭdon de maro.
Laŭ peto de Pandiono la maljunulo kantis al li legendojn pri deveno de ilia popolo, pri najbaraj teroj kaj landoj.
Konsciante, ke li aŭdas la avon lastfoje, la junulo avide kaptadis ĉiun vorton, penante enmemorigi la kantojn, ekde la infaneco firme ligitajn por li kun la bildo de la avo. Pandiono vive imagis al si antikvajn heroojn, unuigintajn diversajn tribojn.
La maljuna aedo kantis pri severa ĉarmo de sia patrujo, kie la naturo mem estas tera enkorpiĝo de dioj, pri grandeco de homoj, scipovantaj ami la vivon kaj venki la naturon, ne kaŝiĝante de ĝi en templojn, ne forturniĝante de la nuno.
Kaj la koro de la junulo emociite batis antaŭ vojoj, irantaj en nekonatan foron, malfermantaj post ĉiu turno ion novan kaj neatenditan.
Matene kvazaŭ revenis varmega somero. Pura bluo de la ĉielo spiris per ardo, la senmova aero pleniĝis per sonoro de cikadoj, kaj la suno blindige reflektiĝis de blankaj rokoj kaj ŝtonoj. La maro iĝis diafana kaj pigre balanciĝis ĉe la bordoj, akceptinte aspekton de malnova vino, ŝanceliĝanta en giganta tasego.
Kiam la boato de la avo malaperis malproksime, sopiro kunpremis la bruston de Pandiono. Li falis, alpreminte la frunton al la krucigitaj manoj. Li eksentis sin knabo, soleca kaj forlasita, perdinta kun la forveturo de la amata avo parton de sia koro. Larmoj fluis laŭ la manoj de Pandiono, sed tio jam ne estis larmoj de infano, ili ruliĝis per maloftaj pezaj gutoj, ne faciligante la malfeliĉon.
Malproksimen foriris la revoj pri grandaj aferoj. Nenio konsolis la junulon — li deziris esti kune kun la avo.
Malrapide kaj senkompate venis konscio de nerevenigeblo de la perdo, kaj la junulo ekregis sin. Hontinte pri la larmoj, mordinte la lipojn, li levis la kapon kaj longe rigardis en la maran foron, ĝis la konsternitaj pensoj ekfluis konsekvence kaj glate. Pandiono ekstaris, ĉirkaŭrigardis la bordon, brulantan sub la suno, la malgrandan dometon sub la platano, kaj ree la sopiro iĝis netolerebla. Li komprenis, ke la tagoj de juneco pasis, ke ne revenos jam neniam la senzorga vivo kun liaj naivaj, duoninfanaj revoj.
Malrapide ektrenis sin Pandiono al la hejmo. Tie li zonis sin per la glavo kaj volvis en la mantelon siajn aĵojn. La junulo dense firmigis la pordon, por ke tempesto ne penetru en la domon, kaj ekiris laŭ la ŝtona padeto, pure balaita de maraj ventoj. Seka kaj malmola herbo malgaje susuris sub la piedoj. La pado atingis monteton, kovritan de densa malhel-verda arbustaro, kies etaj folioj, varmigitaj de la suno, eligadis aromon de freŝaj olivaj rekrementoj. Ĉi tie la pado disforkiĝis je du: unu kondukis dekstren, al grupo da fiŝistaj kabanoj, starantaj sur la mara bordo, la alia iris laŭlonge de la rivera bordo al la vilaĝo. Pandiono turnis sin maldekstren; post la monteto liaj piedoj mergiĝis en varmegan blankan polvon, ĉirpado de cikadoj superis bruon de la maro. La piedo de ŝtona deklivo de la monto ĉe la rivero dronis en arboj. Mallarĝaj folioj de oleandroj, peza verdo de figarboj alternis kun pufaj foliaroj de grandaj juglandujoj — ĉio ĉi estis kuniĝanta en kontinuan fumantan mason, kiu ŝajnis preskaŭ nigra ĉe blankaj kalkoŝtonaj deklivoj. La padeto plonĝis en malvarmetan ombron kaj post kelkaj turnoj alkondukis al kampeto, prikonstruita per negrandaj dometoj, dense starantaj ĉe oblikvaj deklivoj de vinberĝardenoj.
La junulo plirapidigis la paŝojn kaj direktis sin al malalta blanka konstruaĵo, kaŝiĝanta post nodaj trunkoj de olivoj. Li eniris sub markezon, kaj renkonten al li levis sin nealta nigrabarba maljuna viro — majstro-artisto Agenoro.
— Vi venis, Pandiono! — ĝoje salutis la junulon la artisto. — Kaj mi jam pensis sendi iun por vi… Ha, jen kio! — Agenoro rimarkis la armilaron de Pandiono. — Permesu brakumi vin, mia knabo… Tessa, Tessa! — kriis li. — Rigardu, kia batalisto venis al ni!