Pandiono rapide turniĝis. El la interna pordo elrigardis junulino en malhel-ruĝa himatio[110], surĵetita super velkinta lazura ĥitono[111]. Ĝoja rideto montris senriproĉajn dentojn, tamen post momento la junulino kuntiris la brovojn, kaŝinte la rideton, kaj malvarme ĉirkaŭrigardis la junulon.
— Vidu, Tessa koleras kontraŭ vi: dum du longaj tagoj vi ne povis alkuri al ni kaj averti, ke vi ne laboros, — riproĉis Pandionon la artisto.
La junulo staris silente, mallevinte la kapon, kaj el sub la klinita frunto rigardis jen al la junulino, jen al la instruisto.
— Kio okazis al vi, mia knabo… tamen jam ne knabo, sed batalisto? — demandis Agenoro. — Vi estas malgaja hodiaŭ. Kaj kio estas la volvaĵo, kiun vi alportis?
Per rompiĝanta voĉo, malkonsekvence, denove travivante la spertitan, Pandiono rakontis pri la forveturo de la avo.
Venis la edzino de la artisto — la patrino de Tessa.
La artisto metis ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de la junulo:
— Ni delonge amas vin, Pandiono, kaj ĝojas vin vidi. Kaj mi estas feliĉa, ke vi elektis la vojon de artisto kaj preferis ĝin al la vivo de batalisto. Ĝi ne preteros vin poste, sed nun vi devos atingi multon, kion donas nur longa laboro kaj medito.
Pandiono, laŭ la moro, kliniĝis antaŭ la edzino de Agenoro, kaj tiu kovris lian kapon per la rando de la mantelo, kaj poste karese alpremis al la brusto.
La junulino ĝoje ekkriis kaj, konfuziĝinte, kaŝiĝis en profundo de la domo, akompanata per rideto de la patro.
Agenoro, ripozante, eksidis ĉe la enirejo de la metiejo. Apud la hejmo kreskis maljunaj olivarboj. Iliaj grandegaj nodaj trunkoj estis bizare interplektitaj, kaj meditema rigardo de la artisto trovadis en ili konturojn de homoj kaj animaloj. Unu arbo similis starantan sur la genuoj giganton, levintan super la fleksita kolo larĝe dismetitajn manojn. Ĉe alia arbo kurbaj elstaraĵoj de la trunko estis kuniĝantaj en malbelan korpon, kripligitan de sufero. Kaj ĉiuj arboj estis fleksitaj, kvazaŭ kun peno puŝante supren la pezan mason da sennombraj branĉoj, kovritaj per arĝentecaj folietoj.
Ĉe la alia flanko de la hejmo glitis virina figuro en festa intense blua himatio kun oraj brilaĵetoj. La artisto rekonis la filinon ĝuste en la momento, kiam la junulino malaperis post deklivo de la monteto. Senbrue paŝante per la nudaj piedoj, al Agenoro proksimiĝis lia edzino kaj eksidis apude.
— Tessa ree ekiris en la pinan boskon al Pandiono, — diris la artisto kaj aldonis: — La infanoj pensas, ke ni ne scias pri ilia eta sekreto!
Lia edzino gaje ekridis, sed, subite iĝinte serioza, demandis:
— Kion vi pensas pri Pandiono nun, kiam li loĝis ĉe ni pli ol jaron?
— Mi ekamis lin eĉ pli, — respondis Agenoro, kaj la edzino konsente klinis la kapon. — Sed… — La artisto eksilentis, pripensante pluajn vortojn.
— Li deziras tro multe, — finis anstataŭ li la edzino.
— Jes, li deziras multon, kaj multon donis al li la dioj. Kaj estas neniu, kiu povus instrui lin — mi ne povas doni al li tion, kion li serĉas, — diris la artisto kun malgaja noto en la voĉo.
— Kaj al mi ŝajnas, ke li ĵetiĝas, ne trovante sin. Li ne similas al aliaj junuloj, — mallaŭte diris la edzino. — Kaj mi ne komprenas, kion li ankoraŭ bezonas, kaj iufoje mi simple kompatas lin.
— Ho, kara, vi pravas: ne donos al li feliĉon la strebo atingi tion, kion ankoraŭ neniu sukcesis fari. Kaj via maltrankvilo… Mi komprenas ĝian kaŭzon: vi timas pri Tessa, ĉu?
— Ne, mi ne timas, mia filino estas fiera kaj kuraĝa. Sed mi sentas, ke la amo al Pandiono povos alporti al ŝi multe da malfeliĉo. Estas malbone, kiam homo, kiel Pandiono, estas obsedata de serĉado — tiam amo ne kuracos lin de eterna sopiro…
— Kiel kuracis min, — karese ridetis la artisto al la edzino. — Kaj iam mi, ŝajne, similis Pandionon…
— Nu ne, vi ĉiam estis pli trankvila kaj pli fortika, — diris la edzino, karesinte la grizhariĝantan kapon de Agenoro.
Tiu rigardis malproksimen, post la arbojn, kien malaperis Tessa.
La junulino haste iris al la maro, ofte retrorigardante, kvankam sciis, ke tiel frue en festa tago neniu iros en la sanktan boskon.
De blankaj deklivoj de senfruktaj ŝtonaj montoj jam blovis ardo. Komence la vojo iris laŭ ebenaĵo, kovrita de dornoj, kaj Tessa iris singarde, por ne ŝiri la baskon de sia plej bona ĥitono el maldika, duondiafana ŝtofo, alveturigita el trans la maro. Poste la tero ŝvelis per monteto, plene kovrita de sangruĝaj floroj. Sub la hela suno la monteto brulis, kvazaŭ priverŝita per malhela flamo. Ĉi tie ne estis dornoj, kaj la junulino, alte levinte faldojn de la ĥitono, ekkuris.
Rapide preterinte unuopajn arbojn, Tessa iĝis en la bosko. Sveltaj trunkoj de pinoj lumis per vaksa lila rebrilo, larĝaj pintoj bruis pro vento, kaj branĉoj, kovritaj de molaj pingloj, longaj je mano, estis transformantaj helan sunan lumon en oran polvon.
Odoro de varmigita rezino kaj pinglaro miksiĝis kun freŝa spirado de la maro kaj disverŝiĝis laŭ la tuta bosko.
La junulino ekiris pli malrapide, senkonscie obeante al la solena kvieto de la bosko.
Dekstre inter trunkoj antaŭ ŝi altis griza roko, priŝutita per pinglaro.
Sur la kampeton estis falanta fosto de suna lumo, kaj la ĉirkaŭaj pinoj ŝajnis gisitaj el ruĝa kupro. Ĉi tien estis pli klare venanta murmurego de la maro — nevidebla, ĝi rememorigadis pri si per basaj egalmezuraj akordoj.
El post la roko renkonten al Tessa elkuris Pandiono kaj altiris la junulinon al si, poste facile depuŝis ŝin kaj atente pririgardis, kvazaŭ penante enpreni en sin tutan ŝian aspekton.
Bukloj de ŝiaj brilaj nigraj haroj tremetis ĉirkaŭ la glata frunto, la maldikaj brovoj estis leviĝantaj al la tempioj, apenaŭ rimarkeble rompiĝante, kaj tio donis al la grandaj bluaj okuloj apenaŭ kapteblan esprimon de ironia fiero.
Tessa per milda moviĝo liberiĝis.
— Hastu, ĉi tien oni baldaŭ venos! — diris ŝi, karese rigardante al la junulo.
— Mi estas preta. — Kun tiuj vortoj Pandiono aliris la rokon, dissekcitan de mallarĝa vertikala kaverno.
Sur pecego de kalkoŝtono staris nefinita statuo je duono de homa alto el densa argilo. Samloke estis dismetitaj lignaj instrumentoj de skulptisto — kurbigitaj segiletoj, tranĉiloj kaj truloj.
La junulino deĵetis la bluan himation kaj malrapide levis la manojn al la agrafoj, kiuj fiksis faldojn de la malpeza ŝtofo, distranĉita laŭlonge de la ŝultroj.
Pandiono observis ŝin, ridetante kaj remetante la instrumentojn, sed, kiam li forturniĝis al la statuo, la ravita rideto malrapide foriris de lia vizaĝo. Tiu ĉi kruda bildo estis ankoraŭ tre malproksima de la admirinda viva Tessa. Sed tamen en la argilo jam aperis ĉiuj proporcioj de ŝia korpo. Hodiaŭ estas la decida tago: la preparo estas finita. Li transportos sur la senmovan argilon ĉarmon de vivaj linioj.
Pandiono malserene kaj decideme turnis sin al Tessa. Tiu, oblikve rigardinte al li, kapjesis. Mallevinte la okulojn, la junulino apogis sin je pina trunko, submetinte unu manon sub la nukon. Pandiono silente enprofundiĝis en la laboron. La rigardo de la junulo iĝis akra, la okuloj kuradis de la korpo de la amikino sur la argilon kaj reen, enmemorigante, mezurante kaj komparante.
Jam dum multaj tagoj okazadis tiu lukto de la kreaj manoj kontraŭ la senviva, indiferente obeema argilo, kiun necesis devigi akcepti belan formon de vivaĵo.
La tempo estis pasanta. La sentiva orelo de la junulo jam kelkfoje kaptis subpremitajn suspirojn de la laca Tessa.
Pandiono ĉesigis la laboron, depaŝis de la statuo, kaj Tessa nevole tremeris, aŭdinte amaran ĝemon de elreviĝo. La bildo iĝis multe pli malbona. Tio, kio vivis en ĝi kaj altiradis per apenaŭ skizitaj trajtoj, nun, glatigita kaj difiniĝinta, mortis. La skulptaĵo iĝis nur peza similaĵo de la sunbruna korpo de Tessa, kiu staris antaŭ la granda pina trunko.
110
himatio — supera vesto de helenaj virinoj: rektangula peco de ŝtofo en aspekto de ŝalo. Oni surĵetadis ĝin trans la ŝultron, dum malbona vetero surmetadis ankaŭ sur la kapon.