Mordinte la lipojn, la junulo estis komparanta Tessa-n kun la statuo, streĉite penante trovi la eraron. Eraro ne estis — tion ne eblis nomi eraro: simple li ne sukcesis transdoni la vivon, haltigi ŝanĝiĝeman moviĝon de formoj de la korpo. Al li ŝajnis, ke forto de lia amo, lia admiro pri la belo de Tessa permesos al li leviĝi alte, fari grandegan krean heroaĵon — kaj al la mondo aperos senekzempla statuo… Tiel estis hieraŭ, estis ankoraŭ antaŭ duonhoro! Kaj jen li ne povas… ne scias… ne kapablas… Eĉ por Tessa, kiun li tiel amas! Kion do li faru nun? La tuta mondo malheliĝis por Pandiono, la instrumentoj falis sur la teron, la sango ĵetiĝis en la kapon. En malespero, konsciante sian senfortecon, la junulo ĵetis sin al la junulino kaj falis, brakuminte ŝiajn genuojn, antaŭ ŝi.
La junulino, ĝenita kaj perpleksa, metis la manplatojn sur la varmegan, supren levitan vizaĝon de Pandiono.
Kaj subite per instinkta sento de virino ŝi komprenis, kio okazas en la animo de la artisto. Kun patrineca amo ŝi kliniĝis super la junulo, parolis karesajn vortojn, alpremadis al si la kapon de Pandiono, glitante per la maldikaj fingroj laŭ ringoj de liaj mallongaj haroj.
La impeta malespero de la junulo kvietiĝis.
Malproksime aŭdiĝis voĉoj. Pandiono rigardis ĉirkaŭe; lia impeto estingiĝis, kaj kun ĝi foriris ankaŭ la fiera espero. Al li ŝajnis, ke lia junula revo neniam efektiviĝos. La skulptisto aliris al sia statuo kaj haltis en hezito. La eta mano de Tessa kuŝiĝis sur la fleksiĝon de lia kubuto.
— Ne faru tion, malsaĝa knabeto, — flustris la junulino.
— Mi ne povas, ne kuraĝas, Tessa, — konsentis Pandiono, ne deŝirante la rigardon disde la skulptaĵo. — Se tiu ĉi… — la junulo stumblis, — ne montrus vin, se ne vi, mi neniigus ĝin tuj. Tiu aĵo estas tiel kruda kaj malbela, ke ĝi ne devas ekzisti kaj per io rememorigi vian aspekton… — Kun tiuj vortoj la junulo facile ŝovis la ŝtonon kune kun la statuo en profundon de la kaverno. Li zorgeme kaŝmaskis la maldikan fendon per rompaĵoj de ŝtonoj kaj per manplenoj da seka pinglaro…
La gejunuloj direktis sin al la sono de la mara surfo. Ili longe iris silente. Pandiono ekparolis, penante transdoni al la amatino sian sopiron kaj elreviĝon. La junulino penis persvadi Pandionon ne lasi penojn, parolis pri sia certeco pri li, pri lia kapablo plenumi la ideon. Sed Pandiono estis malcedema. Hodiaŭ li komprenis, ke li ankoraŭ estas tre malproksima de la vera majstreco, kaj vojo al la vera arto iras tra longaj jaroj da persista laboro.
— Ne, Tessa, mi nun scias, ke mi ne povas enkorpigi vin en statuo! — pasie diris li. — Mi estas malriĉa ĉi tie kaj ĉi tie, — li tuŝis la koron kaj la okulojn, — por transdoni vian belon…
— Ĉu ĝi ne estas via, Pandiono? — La junulino impete ĵetis la manojn trans la kolon de la artisto.
— Jes, Tessa, sed kiel mi fojfoje suferas pro ĝi! Mi neniam laciĝos admiri vin kaj samtempe… mi ne povas tion esprimi… Ĉiu momento ŝajnas la lasta. Kvazaŭ tuj malaperos via belo, simile al forfluginta sono de kanto… Vi foriris, kaj mi ne povas montri viajn trajtojn, al mi mem rakonti pri ili! Sed mi devas realigi vin en argilo, ligno, ŝtono. Mi devas kompreni, kial estas tiel malfacile transdoni belon, ĉar se mi mem ne komprenos tion, do kiel mi povos fari vivaj miajn verkojn?
Tessa atente aŭskultis la junulon kaj, sentante, ke nun antaŭ ŝi estas malfermita la tuta animo de Pandiono, kun amaro komprenis sian senfortecon. La sopiro de la artisto transdoniĝis ankaŭ al ŝi, en la koro kreskis nedifinita maltrankvilo.
Subite Pandiono ridetis, kaj Tessa ne sukcesis rekonsciiĝi, kiam la potencaj manoj levis ŝin en la aeron. Pandiono ekkuris al la bordo, mallevis la junulinon sur malsekan sablon kaj mem malaperis post ronda monteto.
Momento — kaj la junulino ekvidis la kapon de Pandiono sur eĝo de proksimiĝanta ondo. Baldaŭ la junulo revenis. De la ĵusa malgajo ne restis eĉ spuro. Kaj la okazintaĵo en la bosko ekŝajnis al Tessa ne tiom serioza. Ŝi mallaŭte ekridis, rememorinte sian mizeran argilan similaĵon kaj la afliktitan vizaĝon de ĝia kreinto.
Ankaŭ Pandiono ridis pri si, kiel knabo, fanfaronis antaŭ la junulino pri sia lerteco kaj forto. Tiel, malrapide, ofte haltante, ili iris al la hejmo. Kaj nur sur la fundo mem de la animo de Tessa plu nestis maltrankvilo.
Agenoro tuŝis per la mano la genuon de Pandiono:
— Nia popolo estas ankoraŭ juna kaj malriĉa, mia filo. Necesas jarcentoj da vivo en bonhaveco, por ke centoj da homoj povu dediĉi sin al la alta metio de artisto, por ke centoj da homoj povu fordoni sin al esploro de belo de la homo kaj de la mondo. Kaj ni ankoraŭ tiel antaŭnelonge montradis niajn diojn, tajlante ŝtonajn aŭ lignajn fostojn… Sed jen vi strebas kompreni leĝojn de la belo, kaj mi povas antaŭdiri, ke nia popolo multe progresos sur la vojo de montro de belo. Sed nun en antikvaj kaj riĉaj landoj majstroj estas multe pli lertaj, ol ni…
La artisto ekstaris kaj prenis el angulo de la ĉambro grandan skatolon el flava ligno, elprenis el ĝi volvaĵon, kovritan per ruĝa ŝtofo. Demetinte ĝin, li singarde starigis antaŭ Pandiono statueton, grandan je ulno, faritan el eburo kaj oro. La eburo pro tempo rozkoloriĝis, kaj ĝia polurita surfaco kovriĝis per etegaj nigraj fendetoj.
La statueto montris virinon, tenantan en la etenditaj manoj du serpentojn, volviĝintajn ringe ĝis la kubutoj. Strikta zono kun rulaĵoj ĉe la randoj ĉirkaŭis la neordinare maldikan talion, subtenante longan, ĝis la kalkanoj, jupon, forte larĝiĝantan malsupre kaj ornamitan per kvin transversaj oraj strietoj. La dorson, la ŝultrojn, la flankojn kaj la suprajn partojn de la brakoj kovris malpeza mantelo, lasanta nudaj la bruston kaj la ventron ĝis la talio.
La pezaj ondaj haroj estis levitaj node ne sur la nuko, kiel ĉe helenaj virinoj, sed sur la verto. De la nodo estis deirantaj densaj tufoj, kovrante malantaŭe la kolon kaj la dorson.
Ion similan Pandiono ankoraŭ ne vidis. Senteblis, ke tiu statueto estas kreitaĵo de granda majstro. Speciale altiris atenton la strange indiferenta vizaĝo de la statueto — plateta kaj larĝa, kun peze montritaj vangostoj, kun dikaj lipoj, kun iomete elstaranta antaŭen malsupra parto.
La rektaj larĝaj brovoj plifortigis la esprimon de indiferenteco sur la vizaĝo de la virino, sed la pufa brusto altis, kvazaŭ en malpacienca suspiro.
Pandiono rigidiĝis! Se li posedus la arton de la nekonata majstro! Se lia ĉizilo povus kun sama precizeco kaj fajneco transdoni la formon, viviĝantan sub la roz-flava surfaco de la malnova osto!
Agenoro, kontenta pri la farita impreso, observis la junulon kaj malrapide glatigadis la vangon per la fingropintoj.
Ĉesiginte la silentan kontempladon, Pandiono metis la valoregan statueton pli malproksimen. Ne deŝirante la okulojn disde la briletanta verko de antikva majstro, la junulo mallaŭte kaj malgaje demandis la instruiston:
— Ĉu tio estas el la antikvaj orientaj urboj[112]?
— Ho ne! — respondis Agenoro. — Ĝi estas pli antikva, ol ili ĉiuj, pli antikva, ol la orriĉaj Mikeno, Tirinto kaj Orĥomeno[113]. Mi prenis ĝin de Ĥrizaoro, por montri al vi. Lia patro en juneco navigis kun taĉmento al Kreto kaj trovis ĝin inter restaĵoj de antikva templo je dudek stadioj[114] for de ruinoj de la urbo de maraj reĝoj[115], kiun detruis teruraj tertremoj.
— Patro, — la junulo, retenante emociiĝon, kun petego tuŝis la barbon[116] de la artisto, — vi scias tiel multe. Ĉu vi ne povus, se dezirus, transpreni la arton de antikvaj majstroj, instrui nin, konduki tien, kie konserviĝis belaj verkoj? Ĉu vi neniam vidis tiujn palacojn, prikantitajn en legendoj? Mi multfoje revis pri ili, aŭskultante la avon!
112
la antikvaj orientaj urboj — Pandiono subkomprenas la orientan parton de Helenujo, kie en antaŭhelena tempo, en la dua duono de la II jarmilo antaŭ nia erao (1600–1200 jj.), estis disfloro de tiel nomata mikena kulturo, anstataŭinta la kretan.