Agenoro mallevis la okulojn. Ombro kovris la trankvilan kaj afablan vizaĝon.
— Mi ne sukcesos klarigi al vi, — respondis li post nelonga pripenso, — sed vi mem baldaŭ eksentos tion: tion, kio mortis, oni ne povas revivigi. Ĝi estas fremda por nia mondo, por nia animo… ĝi estas bela, sen senespera… ĝi ĉarmas, sed ne vivas.
— Mi komprenis, patro! — pasie ekkriis Pandiono. — Ni estos nur sklavoj de mortinta saĝo, kvankam perfekte imitos ĝin. Sed ni devas iĝi egalaj al antikvaj majstroj aŭ pli fortaj ol ili, kaj tiam… ho, tiam!.. — la junulo eksilentis, ne trovante vortojn.
Agenoro per la eklumintaj okuloj rigardis al sia disĉiplo, kaj lia malmola eta mano aprobe kunpremis la kubuton de la junulo.
— Vi bone diris tion, kion mi ne povis esprimi. Jes, la antikva arto por ni devas esti mezurilo kaj provilo, sed iri ni devas laŭ propra vojo. Kaj por ke tiu vojo ne iĝu tro malproksima, ni devas lerni de la antikva saĝo. Vi estas saĝa, Pandiono…
Subite Pandiono milde glitis sur la argilan plankon kaj brakumis la krurojn de la artisto:
— Patro kaj instruisto, forpermesu min rigardi antikvajn urbojn… Mi ne povas, la dioj estu atestantoj… mi devas vidi ĉion ĉi. Mi sentas en mi forton por atingi alton… Mi devas ekkoni la patrujon de tiuj raraĵoj, kiuj fojfoje renkontiĝas ĉe niaj homoj, afekciante ilin. Eble, mi… — La junulo eksilentis, ruĝiĝinte ĝis la oreloj, sed lia rekta kuraĝa rigardo plu serĉis rigardon de Agenoro.
Tiu koncentrite rigardis flanken, sulkigis la brovojn kaj silentis.
— Ekstaru, Pandiono, — finfine diris la artisto. — Mi delonge atendis tion. Vi ne estas knabo, kaj mi ne povas reteni vin, kvankam dezirus. Vi rajtas iri kien vi deziras, sed mi diras al vi, kiel al filo, kiel al disĉiplo… eĉ pli, kiel egalulo al amiko… ke via deziro estas pereiga. Ĝi minacas al vi per teruraj malfeliĉoj.
— Mi timas nenion, patro! — Pandiono deĵetis la kapon malantaŭen, liaj nazotruoj larĝiĝis.
— Mi eraris: vi estas tute knabo, — trankvile kontraŭdiris Agenoro. — Aŭskultu, metinte la koron sur la manplatojn, se vi amas min.
Kaj Agenoro rakontis, ke en la orientaj urboj, kie ankoraŭ vivas antikvaj moroj, restis multaj verkoj de antikva arto. Virinoj, samkiel antaŭ jarmilo sur Kreto, portas longajn malmolajn jupojn, farbitajn neordinare bunte, kaj nudigas la bruston, kovrante la ŝultrojn kaj la dorson. Viroj havas mallongajn ĉemizojn sen manikoj, longajn harojn, estas armitaj per malgrandaj pezaj bronzaj glavoj.
La urbo Tirinto estas ĉirkaŭigita per giganta muro, alta je kvindek ulnoj. Tiuj muroj estis masonitaj el kolosaj tajlitaj rokpecoj, ornamitaj per oraj kaj bronzaj floroj, kiuj el malproksime brilas sub la suno, kiel fajroj, disĵetitaj laŭ la muro.
Mikeno estas eĉ pli majesta. Sur pinto de alta monteto situas tiu ĉi urbo, la pordego el grandegaj ŝtonoj estas fermita per kupraj kradoj. Grandaj konstruaĵoj malproksime videblas el la ebenaĵo, ĉirkaŭanta la monteton.
Kvankam freŝaj kaj klaraj estas farboj de surmuraj pentraĵoj en palacoj de Mikeno, Tirinto kaj Orĥomeno, kvankam plu laŭ glataj vojoj, pavimitaj per grandaj blankaj ŝtonoj, iufoje trakuras ĉaroj de riĉaj terposedantoj, sed ĉiam pli kaj pli kreskas herbo de forgeso sur tiuj ĉi vojoj, sur kortoj de malplenaj domoj, eĉ sur deklivoj de la potencaj muroj.
Antaŭlonge pasis la tempoj de riĉo, la tempoj de foraj marvojaĝoj en la fabelan Aegyptos-on[117]. Nun ĉirkaŭ tiuj urboj loĝas fortaj fratrioj, kiuj havas multegajn batalistojn. Iliaj estroj subigis al si ĉion ĉirkaŭe je malproksimaj distancoj, prenis la urbojn en siajn temenojn[118], obeigis malfortajn gentojn kaj deklaris sin regantoj de la lando kaj de la homoj.
Ĉi tie, en Eniado, ankoraŭ ne ekzistas tiaj potencaj estroj, samkiel ne ekzistas urboj kaj belaj temploj. Sed anstataŭe tie estas pli da sklavoj — kompatindaj, perdintaj liberon viroj kaj virinoj. Kaj inter ili estas ne nur kaptitoj en aliaj landoj, sed ankaŭ sklavoj el samlandanoj, kiuj apartenas al malriĉaj gentoj.
Kaj kion do diri pri fremdlandaj vagantoj: se ne staras malantaŭ iliaj ŝultroj potenca fratrio aŭ tribo, malpaciĝi kun kiu estas nesendanĝere eĉ por fortaj estroj, aŭ se ne havas la vojaĝanto multehoman taĉmenton da batalistoj, tiam nur du vojoj povas esti por la vagulo — morto aŭ sklaveco.
— Memoru, Pandiono, — la artisto kaptis la junulon je ambaŭ manoj, — ni vivas dum severa kaj danĝera tempo! Gentoj kaj fratrioj malamikas inter si, komunaj leĝoj ne ekzistas, ĉiama timo de sklaveco pendas super kapo de ĉiu vojaĝanto. Tiu ĉi bela lando ne taŭgas por vojaĝo. Memoru, ke, forlasinte nin, vi estos en fremda lando sen hejmo kaj leĝo, ĉiu povos vin humiligi aŭ eĉ murdi, ne timante monpunon kaj venĝon[119]. Vi estas sola kaj malriĉa, ankaŭ mi per nenio povas helpi al vi — sekve, vi ne kolektos eĉ malgrandan taĉmenton. Kaj sola vi pereos tre rapide, se nur dioj ne faros vin nevidebla. Vidu, Pandiono, kvankam tio ŝajnas tiel simpla: navigi laŭ la markolo mil stadiojn de nia Aĥeloa kabo ĝis Korinto, de tie duontagon ĝis Mikeno, tagon ĝis Tirinto kaj tri ĝis Orĥomeno, sed por vi tio estas same, kiel vojaĝi ekster la limojn de la Ekumeno! — Agenoro ekstaris kaj direktis sin al la elirejo, tirante post si la junulon. — Vi iĝis kara por mi kaj mia edzino, sed mi ne diras pri ni… Imagu suferojn de mia Tessa, se vi mizere vegetos en sklaveco en fremda lando!
Pandiono dense ruĝiĝis kaj nenion respondis.
Agenoro sentis, ke ne konvinkis Pandionon, kaj tiu nedecideme hezitis inter du potencaj altiroj: unu — tenanta lin sur la loko, kaj alia — tiranta malproksimen, malgraŭ neevitebla danĝero.
Kaj Tessa, ne sciante, kio estos pli bona, jen ribeladis kontraŭ lia vojaĝo, jen, plena je nobla fiero, petadis Pandionon forveturi…
Pasis kelkaj monatoj, kaj, kiam printempaj ventoj alportis el trans la markolo[120] malfortan odoron de florantaj montetoj kaj montoj de Peloponezo, Pandiono definitive elektis sian vivan vojon.
Nun lin atendis soleca lukto kontraŭ la fremda kaj fora mondo. Jarduono, kiun li deziris pasigi malproksime de la patrujo, ŝajnis al li eterno. De tempo al tempo Pandionon maltrankviligis sento, kvazaŭ li por ĉiam forlasas sian patrujon… Laŭ konsilo de Agenoro kaj aliaj saĝaj viroj de la vilaĝo Pandiono estis veturonta al Kreto — la loĝejo de posteuloj de la mara popolo, la patrujo de la antikva kulturo. Kvankam la giganta insulo situis meze de la maro, multe pli malproksime ol la antikvaj urboj de Beotujo kaj Argolido[121], vojaĝo tien ŝajnis pli sekura por unuopa vojaĝanto.
La insulo, kuŝanta en centro de maraj vojoj, estis loĝata nun de diversaj triboj. Sur ĝiaj bordoj ĉiam renkonteblis fremdlandanoj — komercistoj, maristoj, ŝarĝistoj. La diverslingva loĝantaro de Kreto okupiĝis pri komerco kaj loĝis en pli granda mondo, ol Helenujo, kaj pli bone rilatis al fremduloj. Nur en la profundo de la insulo, trans montopasejoj, ankoraŭ loĝis posteuloj de antikvaj triboj, kiuj malamike rilatis al venantoj.
Pandiono devis transveturi la Kalidonan golfon al akra kabo, situanta kontraŭ malsupra Aĥajo, kaj ĉi tie dungiĝi kiel remisto sur unu el ŝipoj, ekirantaj al Kreto kun lano post la vintra paŭzo; en la tempesta sezono malfortikaj ŝipoj evitadis malproksimajn vojaĝojn.
En la tago de plena luno la junularo de la vilaĝo kolektiĝis por dancoj sur granda kampeto de la sankta bosko.
Pandiono en medito sidis en la malgranda korteto ĉe la hejmo de Agenoro, premata de sopiro. Morgaŭ okazos la neevitebla — li deŝiros de la koro ĉion amatan kaj karan por li kaj alfrontos la nekonatan sorton. Sopiro de disiĝo, kompato al la forlasita amatino, dubinda estonteco — jen la venena taso de lia vojo, de soleca serĉado.
117
Aegyptos — helena nomo de Antikva Egiptujo; ĝi devenis de misformita egipta Ĥet-Ka-Pta (Palaco de Spirito de Ptaho) — alia nomo de la urbo de Blanka Muro (Memfiso).
119
ne timante monpunon kaj venĝon — Murdinto estis sange venĝata fare de parencoj, sed povis pagi monpunon laŭ interkonsento kaj per tio liberiĝi de persekuto.