En la malhela kaj silenta hejmo Tessa susuris per la vestoj, poste aperis en la nigra aperturo de la pordo, korektante faldojn de la kovrilo, surĵetita sur la ŝultrojn. La junulino nelaŭte vokis Pandionon, kiu momente ekstaris kaj impetis renkonten al ŝi. La nigraj haroj de Tessa estis volvitaj sur la nuko en pezan nodon kaj kadritaj laŭ la verto per tri rubandoj, kuniĝantaj sub la nuko.
— Vi aranĝis viaj harojn hodiaŭ, kiel atika junulino! — ekkriis Pandiono. — Tio estas bela!
Tessa, ridetinte, malgaje demandis:
— Ĉu vi ne iros danci lastfoje, Pandiono?
— Kaj ĉu vi deziras iri?
— Jes, mi dancos por Afrodito, — firme diris Tessa. — Kaj ankoraŭ la gruon.
— Dancos la gruon, tiun atikan dancon! Do, ĝuste por ĝi vi faris tian hararanĝon. Ĉe ni oni ĝin, ŝajne, ne dancis eĉ unu fojon.
— Sed hodiaŭ dancos ĉiuj — por vi, Pandiono!
— Kial por mi? — miris la junulo.
— Ĉu vi forgesis — la gruon en Atiko oni dancas por memoro, — la voĉo de Tessa ektremis, — de feliĉa reveno de Tezeo[122] el Kreto kaj de lia venko… Ni iru, kara! — Tessa etendis ambaŭ manojn al Pandiono, kaj, alpremiĝinte unu al la alia, la gejunuloj eniris sub arbojn ĉe la rando de la vilaĝo.
La maro bruis renkonten, vokante malfermadis sian senliman larĝon. En fruaj sunaj radioj la mara foro ŝveladis kiel konveksa supraĵo de giganta ponto. Kaj vere, la maro estis ponto al foraj landoj, ponto, kuniganta popolojn.
Malrapidaj ondoj, rozkoloriĝante kun aŭroro, portis el malproksime, eble de la fabela Aegyptos mem, flokojn de oreca ŝaŭmo. Kaj sunaj radioj dancis, diseriĝante kaj balanciĝante, sur la senlaca, ĉiam moviĝema akvo, penetrante la aeron per malforta flagranta lumo.
Post monteto malaperis la padeto, de sur kiu ankoraŭ estis videblaj la domoj kaj la familio de Agenoro, sendanta la lastajn salutojn.
La ĉeborda ebenaĵo estis dezerta. Pandiono restis duope kun Tessa antaŭ la maro kaj la ĉielo. Antaŭe, sur sablo, nigris malgranda boato, sur kiu Pandiono devis ĉirkaŭiri la kabon ĉe la enfluejo de Aĥeloo kaj transiri la Kalidonan golfon.
La gejunuloj iris silente. Iliaj malrapidaj paŝoj estis malcertaj: Tessa rekte rigardis al Pandiono, kaj li ne povis deŝiri la rigardon de la vizaĝo de la amatino.
Baldaŭ, tro baldaŭ ili venis al la boato. Pandiono rektigis sin, en profunda suspiro larĝigis la kunpremitan bruston. Venis la momento, kies atendo dum tagoj kaj noktoj premadis Pandionon. Tiel multe necesis diri al Tessa en tiuj lastaj minutoj, sed mankis vortoj.
Pandiono konfuzite staris, en la kapo glitis ŝirpecoj de pensoj, nekonsekvencaj kaj senligaj.
Subite Tessa per neatendita movo forte brakumis Pandionon je la kolo kaj, kvazaŭ timante, ke oni povas subaŭskulti ilin, haste kaj abrupte ekflustris:
— Ĵuru al mi, Pandiono, ĵuru je Hiperiono… je la terura Hekato[123]… Ne, prefere je via kaj mia amo, ke vi ne veturos pli malproksime ol Kreto, tien, en la foran Aegyptos-on… kie oni vin faros sklavo kaj vi malaperos el mia vivo… Ĵuru, ke vi revenos baldaŭ… — La flustron de Tessa rompis premita ploro.
Pandiono alpremis la junulinon al si kaj diris la ĵuron, kaj tiutempe antaŭ lia mensa rigardo trakuris maraj foroj, klifoj, boskoj kaj ruinoj de nekonataj urboj — ĉio, kio nun disigos lin de Tessa por ses longaj monatoj — monatoj, dum kiuj li scios nenion pri la amata kaj ŝi pri li.
Pandiono fermis la okulojn, sentante, kiel batas la koro de Tessa.
Minutoj pasadis, la neeviteblo de la disiĝo proksimiĝadis, la atendo iĝadis neeltenebla.
— Al la vojo, Pandiono, rapide… Adiaŭ… — flustris la junulino.
Pandiono tremeris, lasis Tessa-n kaj rapide aliris la boaton.
Cedante al la fortaj manoj, la boato malrapide ekmoviĝis, la kareno eksusuris laŭ sablo. Pandiono eniris ĝis la genuoj en malvarman plaŭdantan akvon kaj retrorigardis. Flanko de la boato, ĵetata de ondoj, facile batadis lian kruron.
Tessa, senmova, kiel statuo, staris, direktinte la rigardon al la kabo, post kiu devis nun malaperi la boato de Pandiono.
En la animo de la junulo io rompiĝis. Li deŝiris la boaton de la sablaĵo, saltis en ĝin kaj prenis la remilojn. Tessa abrupte turnis la kapon, kaj blovo de okcidenta vento subkaptis ŝiajn harojn, malligitajn kiel signo de malgajo.
La boato rapide debordiĝis, obeante al fortaj batoj de la remiloj, kaj li, ne deŝiriĝante, rigardis al la rigidiĝinta junulino. Ŝia vizaĝo estis alte levita rekte super la nuda ŝultro.
La vento fermis la vizaĝon de Tessa per ŝiaj nigraj haroj, kaj la junulino ne penis korekti ilin. Tra la haroj Pandiono vidis la brilantajn okulojn, la tremetantajn truojn de la rekta eta nazo kaj la helajn duonmalfermitajn lipojn. Kaj la haroj, movetiĝante pro la vento, per densa maso ĉirkaŭis la kolon. Iliaj finoj volviĝis per senfinaj ringetoj sur la vango, la tempio kaj la alta brusto. La junulino staris senmove, ĝis la boato malproksimiĝis de la bordo kaj turniĝis per la pruo sud-orienten.
Al Tessa ŝajnis, ke ne la boato ĉirkaŭiras la kabon, sed la kabo, malhela kaj morna, en ombro de la malalta suno, elŝoviĝas maldekstre en la maron, poiomete proksimiĝante al la boato. Jen ĝi tuŝis la malgrandan nigran streketon en la brilanta maro, jen tiu malaperis post ĝi…
Tessa, nenion plu konsciante, malleviĝis sur la densan humidan sablon.
La boato de Pandiono perdiĝis inter sennombraj ondoj. Jam antaŭlonge malaperis la Aĥeloa kabo, kaj Pandiono plu remis per ĉiuj fortoj, kvazaŭ timis, ke sopiro devigos lin reveni. Li pensis pri nenio, penante elturmenti sin per laboro sub la arda suno…
La suno transiris al la poŭpo de la boato, kaj malrapidaj ondoj akceptis koloron de malhela mielo. Pandiono ĵetis la remilojn sur la fundon de la boato. Singarde depuŝiĝinte per unu piedo, por ne renversi la mallarĝan boaton, la junulo saltis en la maron. Freŝiĝinte, li eknaĝis, puŝante la boaton antaŭ si, poste ree engrimpis en ĝin kaj rektiĝis plenalte.
Antaŭe videblis akra kabo, kaj maldekstre nigris oblonga insuleto, limiganta sude la Kalidonan havenon — la celon de lia navigado. Pandiono ree komencis remi, kaj la insuleto estis malrapide kreskanta, leviĝante el la maro. Ĝia pinto disiĝis je apartaj pinglecaj foliaroj de arboj. Baldaŭ vico de sveltaj cipresoj, similaj al nigraj pintoj de gigantaj lancoj, aperis antaŭ Pandiono. La arboj, kiujn defendis kontraŭ ventoj la hokeca roka kabo, leviĝanta sude, strebis en puran bluon de la ĉielo. La junulo singarde kondukis la boaton inter ŝtonoj, kovritaj de glitaj rufetaj algoj. La glata sabla fundo estis klare videbla tra la diafana verde-ora akvo. Pandiono eliris sur la bordon, trovis nemalproksime de malnova muskokovrita altaro kampeton kun mola printempa herbo kaj fintrinkis la akvon, rezervitan por la vojo. Manĝi li ne deziris.
Ĝis la haveno, kaŝiĝanta sur la transa flanko de la insulo, estis ne pli ol du dekoj da stadioj.
La junulo decidis veni vigla kaj freŝa al la ŝipposedanto. Li ekkuŝis sub arabeskaj branĉoj.
Kun neordinara klareco antaŭ la fermitaj okuloj de Pandiono aperis bildoj de la hieraŭa festo…
Pandiono kaj ceteraj junuloj de la vilaĝo kuŝis en herbo, atendante, kiam la junulinoj finos la dancon por Afrodito. La junulinoj en malpezaj jupoj, falditaj ĉirkaŭ la talioj sur buntaj rubandoj, dancis pare, unu dorse al la alia. Preninte la manojn de la parulinoj, ili rigardadis trans la ŝultrojn, kvazaŭ ĉiu el ili admiris belon de sia amikino.
Per arĝentaj ondoj en luna lumo ekflugadis kaj faladis faldoj de blankaj jupoj, la sunbrunaj korpoj de la dancantinoj fleksiĝadis, kiel elastaj tigoj, samtakte kun karesaj kaj longaj, malgajaj kaj ĝojaj sonoj de fluto.
122
Tezeo — heroo de helenaj mitoj, vojaĝinta al Kreto kaj tie venkinta en subteraĵoj de labirinto monstron Minotaŭron. Ĉiujare la plej belaj gejunuloj estis oferataj al la monstro. Tezeo liberigis la gepatran Atikon de la sanga tributo al la reĝo de Kreto.