Poste la junuloj miksiĝis kun la junulinoj kaj komencis la dancon de gruo, leviĝante sur la fingropintoj kaj disĵetante la brakojn, streĉitajn, kiel flugiloj. Pandiono estis apud Tessa, kiu ne deŝiradis de li la maltrankvilajn okulojn.
La tuta junularo de la vilaĝo estis pli ol kutime atenta al Pandiono. Nur la vizaĝo de sola Eŭrimaĥo, enamiĝinta al Tessa, lumis, montrante, kiel li ĝojas pri la forveturo de la rivalo. Pandiono rimarkis, ke la ceteraj ne ŝercis kun li, kiel antaŭe, estis malpli da pikantaj mokoj — kvazaŭ inter li, la forveturanto, kaj ĉiuj restantoj jam kuŝiĝis ia limo. Rilato de la amikoj samtempe esprimis envion kaj kompaton, kiel al homo, staranta sur sojlo de granda danĝero kaj apartigita inter ĉiuj ceteraj.
La luno estis malrapide malaperanta post la arboj. Sur la kampeton elŝoviĝis larĝa kovrilo de nigra ombro.
La dancoj finiĝis. Tessa kun amikinoj kantis Iresionon — la kanton pri hirundo kaj printempo, ŝatatan de Pandiono. Finfine la junularo pare ekiris al la pado, kondukanta al la vilaĝo. Pandiono kaj Tessa iris post ĉiuj, intence malrapidigante la paŝojn. Tuj kiam ili leviĝis sur la eĝon de la monteto antaŭ la vilaĝo, Tessa tremeris kaj haltis, alpremiĝinte al Pandiono.
Vertikalaj deklivoj de kalkoŝtonaj krutaĵoj, leviĝantaj post la vinberĝardenoj, reflektis la lunan lumon, kiel giganta spegulo. Ŝajnis, ke super la vilaĝo, la apudborda ebenaĵo kaj la malhela maro staris diafana kurteno de arĝenta lumo, plena je sinistra ĉarmo kaj je silenta malgajo.
— Mi timas, Pandiono, — flustris Tessa. — Granda estas la potenco de Hekato — la diino de luna lumo, kaj vi iras en tiujn lokojn, kie ŝi regas…
La emocio de Tessa transdoniĝis al Pandiono.
— Ne, Tessa, ne sur Kreto, sed en Kario[124] regas Hekato, tien ne iras mia vojo! — ekkriis la junulo, tirante la junulinon hejmen…
Pandiono rekonsciiĝis de revoj. Necesis manĝi kaj daŭrigi la vojon. Li faris oferon al la mara dio kaj, elirinte sur la bordon, mezuris sian ombron[125], metante la piedojn laŭ ĝia markita longo. La ombro je naŭdek piedoj montris al li, ke necesas hasti — ĝis la vespero necesis dungiĝi al ŝipo.
Pandiono, ĉirkaŭirinte sur la boato la insulon, ekvidis blankan ŝtonan foston — la signon de la haveno — kaj ekremis pli rapide.
Ĉapitro dua
Ŝaŭma lando
Vento morne fajfis en malmolaj arbustoj, levante malsubtilan sablon. Montoĉeno etendiĝis orienten, kiel vojo, metita de nekonataj gigantoj. Ĝi, sinuante, kadris vastan verdan valon. La montoj per malkruta deklivo estis malleviĝantaj al la maro. La deklivo estis kovrita de tapiŝo da hel-flavaj floroj kaj el malproksime ŝajnis grandega peco da oro, borderanta brilantan bluon de la maro.
Pandiono plirapidigis la paŝojn. Hodiaŭ li speciale akre sentis sopiron pri forlasita Eniado. Oni malkonsilis al li iri tiel malproksime, en tiun fermitan de montoj parton de Kreto, kie posteuloj de la antikva mara popolo estis malafablaj al venantoj.
Pandiono hastis. Dum kvin monatoj li vizitis diversajn finojn de la grandega insulo, kiu per longa monta strio etendiĝis meze de la maro. La juna skulptisto vidis mirindajn kaj strangajn aĵojn, kiuj restis post la antikva popolo en malpleniĝintaj temploj kaj en preskaŭ senhomaj urboj.
Multajn tagojn pasigis Pandiono en ruinoj de giganta Palaco de Halebardo en la urbo Knoso, kies unuaj konstruaĵoj apartenis al tempoj de nememorebla malproksimo. Vagante laŭ senfinaj ŝtuparoj de la palaco, la junulo unuafoje ekvidis grandajn halojn kun ruĝaj kolonoj, mallarĝiĝantaj malsupre, admiris kornicojn, hele pripentritajn per nigraj kaj blankaj rektanguloj aŭ ornamitajn per nigraj kaj lazuraj volvaĵoj, rememorigantaj pri vico de kurantaj ondoj.
Sur la muroj restis bonegaj freskoj. Pandiono perdadis spiradon pro raviĝo, kiam li rigardis al bildoj de sanktaj ludoj kun virbovoj, al procesioj de virinoj kun vazoj en la manoj, al junulinoj, dancantaj ene de baraĵo, ekster kiu amasiĝis viroj, al nekonataj fleksiĝemaj bestoj en montoj kaj en strangaj vegetaĵoj. Konturoj de la figuroj ŝajnis al Pandiono nenaturaj kun iliaj nekredeble maldikaj talioj, larĝaj koksoj kaj afektaj moviĝoj. La vegetaĵoj tiris sin supren sur tre longaj tigoj, preskaŭ sen folioj. Pandiono komprenis, ke pentristoj de la pasintaj tempoj intence misformis la naturajn proporciojn en strebo esprimi ian penson, sed ĝi estis nekomprenebla por la junulo, kreskinta en libero, inter la bela, severa naturo.
En Knoso, Tiliss kaj Elira kaj en misteraj ruinoj de la antikva haveno[126], kies ĉiuj domoj anstataŭ ordinaraj tajlitaj rokpecoj estis konstruitaj el egalaj kaj glataj platoj de griza tavoleca ŝtono, Pandiono vidis multegajn virinajn statuetojn el eburo kaj fajenco, pladojn kaj tasojn el alojo de oro kaj arĝento, kovritajn per fajnegaj bildoj, fajencajn vazojn kun mirakla bunteco de ornamaĵoj aŭ kun bildoj de maraj animaloj.
Sed la arto, afekcianta la junan skulptiston, restis por li nekomprenebla, same kiel misteraj surskriboj, renkontiĝantaj en la ruinoj kaj faritaj per forgesitaj signoj en mortinta lingvo. Grandega majstreco, riveliĝanta en ajna eta detalo de ĉiu verko, ne kontentigis Pandionon: li deziris plian — realigi vivan belon de homa korpo, kiun li admiris.
Kaj neatendite por si bildojn de homoj kaj animaloj, plenumitajn kun granda realeco, Pandiono ekvidis en artaĵoj, alveturigitaj el la fora Aegyptos.
Loĝantoj de Knoso, Tiliss kaj Elira, montrintaj ilin al Pandiono, diris, ke multe da similaj aĵoj konserviĝis sur Kreto en la distrikto Festa, kie loĝis posteuloj de la mara popolo. Kaj Pandiono, malgraŭ avertoj pri danĝero, kuraĝis penetri en la montan ringon sur la suda bordo de Kreto.
Pasos ankoraŭ kelkaj tagoj — kaj, pririgardinte ĉion, kion eblis, li navigos hejmen, al Tessa. Pandiono estis nun certa pri siaj fortoj. Malgraŭ tuta lia deziro lerni ĉe majstroj de Aegyptos, la amo al la patrujo kaj al Tessa estis pli forta, lin firme tenis la ĵuro, donita al la junulino.
Kiel mirakle estos reveni hejmen kun lastaj aŭtunaj ŝipoj, rigardi en la bluajn brilantajn okulojn de la amatino, ekvidi diskretan ĝojon de Agenoro, la instruisto, kiu anstataŭis por li la patron kaj la avon!
Pandiono, mallarĝigante la okulojn, rigardis al senfina vasto de la maro. Ne, tie, antaŭe, estas fremdaj foraj landoj, Aegyptos, sed lia maro estas malantaŭe, trans la alta montoĉeno. Li dume plu iras for de ĝi, sed ne al ĝi. Necesas pririgardi ĉi tie, en Festa, antikvajn templojn, pri kiuj li multe aŭdis en la apudborda regiono. Suspirinte, Pandiono plirapidigis la paŝojn, preskaŭ ekkuris. Branĉo de la montoĉeno estis malleviĝanta malsupren per larĝa deklivo, kovrita de ŝtonoj, kiel de terbuloj, inter kiuj malhelis makuloj de arbustoj. Ĉe la bazo de la deklivo inter arboj malklare videblis ruinoj de grandega konstruaĵo, duonfalintaj muroj, restaĵoj de volboj kaj restinta pordego en kadro de nigra-blankaj kolonoj.
La ruinoj staris silente, sinuoj de la muroj estis malfermitaj antaŭ Pandiono, kvazaŭ gigantaj brakoj, pretaj ĉirkaŭkapti viktimon. Larĝaj freŝaj fendoj — spuro de antaŭnelonga tertremo — sulkigis la surfacon de la muroj.
La juna skulptisto ekiris malrapide, penante ne rompi kvieton de la ruinoj, atente rigardante al malhelaj anguloj sub restintaj kolonoj.
Ĉirkaŭirinte elstarantan angulon, Pandiono trafis en kvadratan halon sen tegmento, kies muroj estis pripentritaj per jam konataj klaraj freskoj. Atente rigardante al alternado de brunaj kaj nigraj viraj figuroj, portantaj ŝildojn, glavojn kaj pafarkojn inter strangaj bestoj kaj ŝipoj, Pandiono, rememorinte rakontojn de la avo, komprenis, ke antaŭ li estas bildoj de vojaĝo de milita taĉmento en la landon de nigruloj, kiu, laŭ antikvaj legendoj, situis ĉe la rando mem de la Ekumeno.
Mirigita de tiu atesto de malproksimaj vojaĝoj de la antikva popolo, Pandiono longe fiksrigardis al la muraj pentraĵoj, ĝis, turniĝinte maldekstren, ekvidis meze de la halo marmoran kubon, ornamitan per bluaj finialoj kaj volvaĵoj el vitro. Ĉe la bazo de la kubo kuŝis amasoj de tute freŝaj, antaŭnelonge plukitaj floroj.
125
mezuris sian ombron — Per mezurado de la ombro oni determinadis tempon en Antikva Helenujo.