Adiaŭe ĉirkaŭrigardinte la amatan maron, la junulo saltis malsupren, sur densajn branĉojn de la soleca arbo. Furioza krio de la malamikoj por sekundo atingis liajn orelojn. Pandiono traflugis, rompante branĉojn kaj disŝirante la korpon, ĝis la malsupraj dikaj branĉoj, preteris la elstarantan eĝon de la klifo kaj falis sur molan lozan deklivon. La junulo ruliĝis je ankoraŭ dudek ulnoj pli malsupren kaj haltis sur elstaraĵo de roko, humida pro ŝaŭmo, alfluganta ĉi tien de la surfo. Konsternita, ankoraŭ ne konsciante, ke li saviĝis, la junulo leviĝis kaj ekstaris sur la genuojn. Supre la persekutantoj penis trafi lin per ŝtonoj kaj lancoj. La maro plaŭdis sub la piedoj.
La ŝipo alproksimiĝis, kvazaŭ la maristoj ekinteresiĝis pri tio, kio okazas sur la bordo.
En la kapo de la Pandiono sonis obtuza bruo, li sentis fortan doloron en la tuta korpo, la okulojn kovris larmoj. Li malklare konsciis: kiam liaj persekutantoj alportos pafarkojn, la pereo estos neevitebla. La maro vokis lin, la proksima ŝipo ŝajnis savo, sendita de dioj. Pandiono forgesis, ke la ŝipo povis esti fremdlanda aŭ aparteni al malamikoj, — al li ŝajnis, ke la kara maro ne trompos.
Pandiono ekstaris sur la piedojn kaj, konvinkiĝinte, ke la manoj funkcias, saltis en la maron kaj eknaĝis al la ŝipo. Ondoj kovradis lin kun la kapo, la batita korpo malbone obeis al lia volo, la vundoj turmente brulis, la gorĝo sekiĝis.
La ŝipo estis proksimiĝanta al Pandiono, de ĝi sonis vigligaj krioj. Aŭdiĝis akra knaro de remiloj, la ŝipo elkreskis super la kapo de la junulo, fortaj manoj subkaptis Pandionon kaj levis sur la ferdekon… La junulo senvive sterniĝis sur la varmaj tabuloj, mergiĝinte en svenon. Oni lin rekonsciigis, donis akvon — li longe kaj avide trinkis. Pandiono sentis, ke lin oni fortrenis flanken kaj kovris per io. La juna skulptisto mergiĝis en profundan dormon.
La montoj de Kreto apenaŭ videblis ĉe la horizonto. Pandiono moviĝetis kaj, nevole ekĝeminte, vekiĝis. Li troviĝis sur ŝipo, ne simila al ŝipoj de lia patrujo — kun malaltaj ŝiprandoj, kun flankoj, defenditaj per verga plektaĵo, kun remiloj, eligitaj super la holdo. Tiu ĉi ŝipo havis altajn ŝiprandojn, la remistoj sidis sub ferdekaj tabuloj, ĉe ambaŭ flankoj de tranĉaĵo, larĝiĝanta en profundon de la holdo. La velo en la centro de la ŝipo estis pli alta kaj mallarĝa, ol sur helenaj ŝipoj.
Amasoj da ledoj, faligitaj sur la ferdeko, estis eligantaj pezan odoron. Pandiono kuŝis sur triangula placeto ĉe la akra pruo de la ŝipo. Al la junulo aliris barba ĝibnaza homo en dika lana vesto, etendis al li taseton da varma akvo, miksita kun vino, kaj ekparolis en nekonata lingvo kun akraj metalaj intonacioj… Pandiono balancis la kapon. La homo tuŝis lian ŝultron kaj per ordona gesto almontris la poŭpon de la ŝipo. Pandiono volvis ĉirkaŭ la koksoj la ĉifonaĵojn, malsekigitajn per la sango, kaj ekiris laŭlonge de la ŝiprando al markezo sur la poŭpo.
Tie sidis maldika homo, same ĝibnaza, kiel tiu, kiu venigis Pandionon. Li disŝovis en rideto la lipojn, kadritajn de malmola barbo, elstaranta antaŭen. Lia seka, malmola pro vento kaj raba vizaĝo, ŝajnanta gisita el bronzo, esprimis kruelecon.
Pandiono komprenis, ke li trafis sur komercan ŝipon de fenicoj kaj vidas antaŭ si estron aŭ mastron de la ŝipo.
Du unuajn demandojn, faritajn al li de la estro, Pandiono ne komprenis. Tiam la komercisto ekparolis en la kripligita ionika dialekto, konata al Pandiono, almiksante al ĝi kariajn kaj etruskajn vortojn. Li demandis Pandionon pri lia aventuro, eksciis, de kie li devenas, kaj, alproksimiginte al li la ĝibnazan vizaĝon kun akraj nepalpebrumantaj okuloj, diris:
— Mi vidis, kiel vi fuĝis, — tio estas ago, inda je antikva heroo. Mi bezonas tiajn sentimajn kaj fortajn batalistojn — en tiuj ĉi maroj kaj sur iliaj bordoj abundas rabistoj, kiuj prirabas niajn komercistojn. Se vi servos al mi fidele, facila estos via vivo kaj mi rekompencos vin.
Pandiono nege balancis la kapon kaj senlige rakontis, ke li plej baldaŭ devas reveni en la patrujon, petegante elŝipigi lin sur la plej proksima insulo.
La okuloj de la estro kolere ekbrilis.
— Mia ŝipo direktas sin rekte al Tiro[127], sur mia vojo estas nura maro. Mi estas reĝo sur mia ŝipo, kaj vi estas en mia potenco. Mi povas ordoni tuj mortigi vin, se tio necesos. Nu, elektu: aŭ ĉi tie, — la fenico almontris malsupren, kie sub la ferdeko estis egalmezure moviĝantaj la remiloj kaj aŭdiĝis malgaja kanto de la remistoj, — vi estos sklavo, alforĝita ĉe remilo, aŭ vi ricevos armilon kaj aliĝos jen al tiuj! — La fingro de la komercisto turniĝis malantaŭen kaj almontris sub la markezon: tie pigre kuŝis kvin fortikegaj duonnudaj homoj kun malspritaj kaj brutalaj vizaĝoj. — Mi atendas, decidu rapide!
Pandiono senhelpe rigardis ĉirkaŭe. La ŝipo estis rapide malproksimiĝanta de Kreto. La distanco inter Pandiono kaj lia patrujo estis ĉiam pligrandiĝanta. Helpon ne eblis atendi.
Pandiono decidis, ke en la rolo de batalisto al li estos pli facile fuĝi. Sed la fenico, bone konanta la morojn de helenoj, devigis lin fari tri terurajn ĵurojn pri fideleco.
La estro ŝmiris la vundojn de la junulo per kuraca miksaĵo kaj kondukis al la grupo de militistoj, ordoninte manĝigi lin.
— Sed observu lin bone! — ordonis li, forirante. — Memoru, ke vi ĉiuj responsas antaŭ mi pri ĉiu aparte!
La pli aĝa el la batalistoj, aprobe subridante, frapis la ŝultron de Pandiono, palpis la muskolojn kaj ion diris al la ceteraj. Tiuj laŭte ekridegis. Pandiono nekomprene rigardis al ili; profunda sopiro nun apartigis lin de ĉiuj homoj.
Ĝis Tiro restis ne pli ol du tagoj da navigado. Dum la kvar tagoj, pasigitaj sur la ŝipo, Pandiono iomete kutimiĝis al sia stato. La kontuzoj kaj vundoj, kiuj evidentiĝis neprofundaj, saniĝis.
La ŝipestro, rimarkinte saĝon kaj diversajn sciojn de Pandiono, estis kontenta pri la junulo kaj kelkfoje konversaciis kun li. De li Pandiono eksciis, ke li veturas laŭ la antikva mara vojo, metita de la popolo de la insulo Kreto en la sudan landon de nigruloj. La vojo de ŝipoj iris preter la malamika kaj potenca Aegyptos, laŭlonge de bordoj de grandega dezerto ĝis la Pordego de Nebuloj[128].
Trans la Pordego de Nebuloj, kie rokoj de la sudo kaj la nordo estis alproksimiĝantaj, kreante mallarĝan markolon, kuŝis ekstremaĵo de la tero — la grandega Nebula maro[129]. Ĉi tie ŝipoj turniĝadis suden kaj baldaŭ atingadis la bordon de la varmega lando de nigruloj, riĉa je eburo, oro, oleo kaj ledoj. Ĝuste laŭ tiu ĉi vojo iradis foraj ekspedicioj de kretanoj — Pandiono vidis bildon de tia vojaĝo en la tago, fatala por li. La mara popolo atingis forajn landojn de la sudo okcidente, kien ne atingadis senditoj el Aegyptos.
Nun ŝipoj de fenicoj navigas laŭlonge de bordoj de la sudo kaj la nordo, akirante malmultekostajn varojn kaj fortajn sklavojn, sed malofte iras trans la Pordegon de Nebuloj.
La fenico, konjektante pri neordinaraj kapabloj de Pandiono, deziris teni lin ĉe si. Li logadis la junulon per ĉarmo de vojaĝoj, pentradis al li bildojn de estonta leviĝo, antaŭdiradis, ke post dek-dekkvin jaroj da bona servado la heleno mem povos iĝi komercisto aŭ ŝipestro.
La junulo aŭskultis fenicojn kun intereso, sed sciis, ke la vivon de artisto li ne ŝanĝos al riĉo en fremda lando.
Kun ĉiu tago ĉiam pli netolerebla iĝadis la deziro vidi Tessa-n almenaŭ por momento, ree aŭdi la potencan bruon de la sankta pina bosko, kie pasis tiom da feliĉaj horoj. La junulo longe ne povis ekdormi, kuŝante apud ronkantaj kunvojaĝantoj, kaj kun batanta koro retenadis malesperajn ĝemojn.
La ŝipestro ordonis al li lerni la arton de direktilisto. Turmente rampis la tempo por Pandiono, kiam li staris ĉe la direkta remilo, konformigante la kurson de la ŝipo kun moviĝo de la suno, aŭ, sekvante al ordonoj de la direktilisto, orientiĝis laŭ steloj.
127
Tiro — antikva ĉefurbo de Fenicujo, sude de la moderna Bejruto, en la sudo de la nuna Sirio.