De la sablaj montetoj al la valo kuris nudaj ŝtonaj ŝtupegoj. Sur ili post blanka ŝtona barilo estis balanciĝanta malhela verdo de altaj palmoj.
Ĝedefra morne subridis. En profunda silento aŭdiĝis nur plaŭdo de akvo en ŝtupaj basenoj. Sklavoj, viciĝinte je longa ĉeno, ekde mateno ĝis nokto pumpadis akvon el la rivero, por ke ĉirkaŭ la piramido povu ekzisti la verda ĝardeno. Kaj kelkaj arboj de la ĝardeno aĝis jam pli ol dudek jarojn…
Sed la faraono, certe, ne pensis pri tio. Milionoj da rome-oj, centmiloj da sklavoj, kiel laboremaj formikoj, tumultas sub liaj piedoj, diigante ĉiujn kvar nomojn de la reĝo[21]. Ĝedefra pensis pri la antikva moro de reĝoj starigi sur la rando de la okcidenta dezerto — sur la limo de la lando de mortintoj — specialajn konstruaĵojn, ricevintajn la nomon «sankta altaĵo»[22]. Tiuj «altaĵoj», akre elstarante super la plata lando, levadis supren, firmigadis en la eterneco la personecon de faraono.
Ekde la tempo de la granda Ĝoser[23], la kreinto de la potenco de la lando de Nigra Tero, tiujn konstruaĵojn oni komencis konstrui el ŝtono. Nemalproksime de lia palaco, sur la sama okcidenta altebenaĵo, altas giganta piramido de Ĥufu[24] — la senkompata regnestro, la minaca faraono, kies neatendita heredanto iĝis li, Ĝedefra, la filo de unu el la plej junaj kaj nerimarkeblaj edzinoj de Ĥufu. La filo, koninta la patron nur en la aspekto de viva dio, potenculo severa kaj neatingebla, Ĝedefra kreskis malproksime de la palaco kaj estis edukata en malgranda templo fare de maljuna pastro, eĉ ne pensante pri tio, ke li okupos rimarkindan lokon en la ŝtato de la Nigra Tero.
Lia patrino — saĝa kaj ruza sudanino, deveninta el la regiono de la plej antikva ĉefurbo de Ta-Kem, estis sekrete preparanta por la filo alion. Ŝi sukcesis atingi fidon de la influa unio de pastroj de Rao, totale potencantaj en la «Urbo» — la templo de la Suno, ĉe la komenco de la Delto, norde de la ĉefurbo. La pastroj kuraĝis kontraŭstari eĉ al la potenca Ĥufu, la faraono, unuafoje sukcesinta obeigi neoobeemajn servantojn de dioj kaj preni de sennombraj temploj parton de riĉaĵoj kaj sklavoj por konstruado de la granda piramido.
Tiu minaca veninto el meza Kemt, promociita de malnova nobelaro kaj de pastroj de la dio Ĥnumo, anstataŭis regnestrojn — posteulojn de Ĥaseĥemvej[25] kaj faris eĉ pli granda la dian potencon de faraonoj. Antaŭ lia fera volo kaj senlima kruelo la tuta Kemt sterniĝis en timo. Tutan potencon de la ŝtato, plifortigita fare de faraonoj-antaŭuloj — Ĝoser kaj Snofru[26] — kaj de iliaj konsilistoj — kleraj Imhotepo, Kegemni, Ptahotepo, prikantitaj de la popolo, tutajn riĉaĵojn de Ta-Kem kaj liajn multenombrajn sklavojn Ĥufu uzis por atingo de la sola celo — konstruo de grandega piramido, kian oni neniam vidis post la kreo de la mondo.
La giganta piramido devis por eterne firmigi la nomon de Ĥufu, afekcii ĉiujn estontajn generaciojn. Ĝi staris super ĉiu loĝanto de la lando, dominis super revoj, pensoj, agoj kaj sonĝoj de milionoj da homoj. Ĉio alia, eĉ la grandaj kaj minacaj dioj, postulantaj senĉesajn oferojn, ritojn kaj festojn, foriris sur malantaŭan planon. Nombro da grandegaj ŝtonoj, metitaj en la piramidon, ĉiu nova deko da ulnoj de ĝia alto fariĝis la plej gravaj novaĵoj de la lando.
Estis forgesitaj malproksimaj ekspedicioj en nesciatajn landojn, en nekonatajn kaj logantajn forojn de maroj de la Granda Arko. Estis forgesita ankaŭ la mondo mem, ĉirkaŭanta la landon Ta-Kem, kvazaŭ tuta esenco de la Universo fokusiĝis sur la mallarĝa rubando de la Nigra Tero kaj interne de ĝi, sur la pinto de la piramido de Ĥufu…
La lando malriĉiĝis, malkontenta grumblado ĉiam pli ofte aŭdiĝis ne nur inter malriĉaj terkultivistoj, sed ankaŭ inter potenca nobelaro kaj grandaj pastroj.
Sed la faraono daŭrigis la konstruadon. Kaj jen la blanka piramido, alta je tricent ulnoj, blindige brilas sub la eterne lazura ĉielo, en ringo de ĝardenoj kaj temploj. Ĉiu el ĝiaj ŝtonoj, peza je ses bovoj, estas tiel zorgeme alĝustigita al la aliaj, sen spuroj de juntoj, ke la piramido ŝajnas unueca maso. En la profundo de la blanka piramido estas kaŝita sarkofago el nigra granito, kaj en ĝi kuŝas la minaca faraono, foririnta en la okcidentan landon.
Kaj nun li, Ĝedefra, la viva dio, akceptinta potencon kaj forton de la tuta ŝtato, deziras levi sin per korekto de la malfeliĉoj, kaŭzitaj per konstruado de la granda piramido. Li same konstruas sian «altaĵon» tie, kontraŭ la palaco, sur la norda rando de la altebenaĵo, ne opiniante eble rompi la sanktan riton. Sed nur sesdek ulnojn altos tiu konstruaĵo — mizera monteto antaŭ la kolosa tombego de Ĥufu.
Ĝedefra abolis impostojn de temploj, redonis al ili milojn da sklavoj. Li sendis ŝipojn al la Granda Verda maro, kaj orienten, kaj suden, al la lando Kuŝ[27]. La senditoj revenis bonorde, kun akiraĵo de oro, kupro, cedra ligno. Sed en la lando estas maltrankvile. Estroj de distriktoj estas malkontentaj, rikoltoj malpligrandiĝis, malsataj terkultivistoj ree aŭdacas rabi ŝtatajn tenejojn.
Kaj li, la viva dio, estas juna kaj ne scias, kion necesas fari ankoraŭ, kvankam deziras esti simila al Ĝoser kaj Snofru, levintaj Ta-Kem-on kaj senfine glorataj en legendoj kaj mitoj. Se li havus konsiliston, per saĝo egalan al Imhotepo…
Antaŭnelonge li konversaciis kun la granda klarvidulo[28], kiu ree aludis al la faraono pri malĝusta vojo, elektita de li en regado de la ŝtato. La ĉefpastro insistis pri konstruado de nova grandega piramido, kredigante Ĝedefra-n, ke tielaj estas la volo de la dioj kaj ordonoj de la supera saĝo. La popolo de Ta-Kem estas multenombra, laborema, sklavoj nepre devas esti okupitaj per la plej malfacila laboro, alie iliaj amasoj ekfuriozos kaj aperos ribeloj. Kio povas esti pli bona, ol konstruo de nova granda piramido! La popolo plu konvinkiĝados pri nenieco de sia tera vivo kaj turnos siajn pensojn al la postmorta ekzisto en la feliĉaj kampoj de Ialu. Nobelaj estroj de provincoj devos doni por konstruado de la piramido siajn riĉaĵojn, sklavojn kaj eĉ parton de liberaj homoj — sekve, ili ne havos fortojn kontraŭi al la faraono. Kaj por li, la viva dio, restos nur postuli obeemon al si kaj al dioj, levante templojn kaj pastrojn, pridonacante ilin per oro, sklavoj kaj brutaro.
Granda piramido glorigos lin por milionoj da jaroj. Sed li konstruis mizeran tombon, rompante sian diecan dignon. Tio semos danĝerajn dubojn en mensoj de homoj, kiuj povos ĉesi respekti pastrojn kaj — estas timinde diri! — la diojn. Eĉ sen tio ne nur nobeloj, sed eĉ la simpla popolo komencas postuli al si bonan vivon, ĉi tie, nun, sed ne en la lando de forpasintoj.
Ĝedefra ne sukcesis bone kontraŭdiri al la granda klarvidulo. Li nur diris, ke deziras serĉi aliajn vojojn, similajn al la vojoj de Ĝoser, sed ne scias, kiel tion fari.
La pastro, kaŝinte koleran subridon, deklaris al la reĝo, ke la tempoj de Ĝoser pasis senrevene. Nun faraono devas iri laŭ aliaj vojoj kaj Ĝedefra ne povas deflankiĝi de ili, alie la landon trafos plagoj. La minaco, kaŝita sub la ekstera respektemo de la ĉefpastro, maltrankviligis la junan faraonon. Li, mem ricevinta la potencon el la manoj de la pastroj de Rao, konis ilian potencon kaj sciis la veran prezon de sia dieca digno, neŝancelebla nur en la okuloj de la simpla popolo.
Li estis soleca, li okupis la tronon de regnestroj de la Nigra Tero per forto de la pastroj de Rao kaj povis apogi sin nur sur ili. Sed ili estis direktantaj lin laŭ la vojo, ne ŝajnanta inda al li, ekde la infaneco edukita per legendoj pri agoj de la grandaj faraonoj — la idoj de Ĥaseĥemui, devenintaj el la sudo, kie naskiĝis ankaŭ lia patrino. Kaj tiam li rememoris, ke lia patro, la minaca Ĥufu, plurfoje vokadis pastrojn de la antikva dio de scio, skribo kaj arto — Toto kaj postuladis de ili malkovri al li la sekreton de la temploj de Toto, kiuj, laŭ legendoj, konservas sennombrajn trezorojn kaj sekretajn librojn de scioj. Ĥufu, peninta akiri kiel eble plej multe da trezoroj por konstruado de sia piramido, minacis al la pastroj de Toto per ĉiaj punoj, sed nenion atingis. La pastroj klarigis al li, ke la sekretaj seruroj de Toto estas ne pli ol legendo, restinta post tre antikvaj tempoj, kiam ilia dio estis unu el la ĉefaj.
21
ĉiujn kvar nomojn de la reĝo — faraono, krom la propra nomo, havis ankoraŭ kelkajn tiel nomatajn tronajn nomojn.
23
Ĝoser — elstara faraono de la III dinastio (2980 j. antaŭ nia erao [laŭ modernaj fontoj, 2668–2649 —
24
Ĥufu — alie Ĥeopso — faraono de la IV dinastio (2900 j. antaŭ nia erao [laŭ modernaj fontoj, 2589–2566 —
26
Snofru — faraono-konkeranto, la lasta en la III dinastio (2980–2900 antaŭ nia erao [laŭ modernaj fontoj, 2613–2589 —