— Kie do estas viaj juvelaĵoj? — moke demandis la malpliaĝulo la pliaĝulon. — Li estas tute nuda!
La pliaĝulo morne balbutis malbenon.
Vere, la homo, kuŝanta antaŭ ili, estis tute nuda, liaj manoj estis senhelpe subfleksitaj sub la korpon, la mallongaj krispaj haroj estis kovritaj de mara sablo.
— Rigardu, tio estas ne fenico! — ekkriis la pliaĝulo. — Kia potenca kaj bela korpo! Estas domaĝe, ke li mortis — estus bona sklavo, kaj Seneb rekompencus nin.
— El kiu popolo li estas? — demandis la malpliaĝulo.
— Mi ne scias: eble, tio estas turuŝa[133], aŭ kefti[134], aŭ ankoraŭ iu el la nordaj maraj triboj — ĥanebu[135]. Ili malofte trafas en nian benitan landon kaj estas valoraj pro eltenemo, saĝo kaj forto. Antaŭ tri jaroj… Atendu, li estas viva! Ho, gloron al Amono!
Facila kramfo trairis la korpon de la kuŝanto.
La militistoj, forĵetinte la lancojn, turnis la senkonsciulon, komencis froti lian ventron, fleksi la krurojn. Iliaj penoj atingis sukceson. Baldaŭ la droninto — tio estis Pandiono — malfermis la okulojn kaj turmente ektusis.
La forta organismo de la junulo venkis la malfacilan travivaĵon. Ne pasis eĉ duonhoro, kiam la gardistoj ekkondukis Pandionon, subtenante lin sub la brakoj, en la fortikaĵon.
La militistoj ofte ripozadis, sed jam antaŭ la plej varmegaj horoj de tago la juna skulptisto estis kondukita en la malgrandan fortikaĵon, kiu staris sur unu el sennombraj brakoj de Nilo, okcidente de granda lago.
La militistoj donis al Pandiono akvon, kelkajn pecojn de flano, malsekigitajn en biero, kaj kuŝigis sur la planko de malvarmeta argil-verga ŝedo.
La terura streĉo ne pasis senspure — akra doloro tranĉis la bruston, la koro malfortiĝis. Antaŭ la fermitaj okuloj flagris sennombraj ondoj. Dum peza dormo Pandiono aŭdis, kiel malfermiĝis la kaduka pordo, kunmetita el pecoj de ŝipa ŝelo. Super Pandiono kliniĝis la estro de la fortikaĵo — juna homo kun malagrabla kaj malsaneca vizaĝo. Li singarde demetis la mantelon, surĵetitan sur la krurojn de la junulo, kaj longe pririgardis sian kaptiton. Pandiono ne povis suspekti, ke la decido, maturiĝinta en la menso de la estro, kondukos al novaj senekzemplaj suferoj.
La estro kovris Pandionon kaj, kontenta, eliris.
— Al ĉiu po du ringoj da kupro kaj po kruĉo da biero, — abrupte diris li.
La militistoj de la borda gardo humile kliniĝis antaŭ li, kaj poste enpikis en lian dorson kolerajn rigardojn.
— Ho pova Saĥmeto, kion ni ricevis kontraŭ tia sklavo… — flustris la pli juna, tuj kiam la estro malproksimiĝis de ili. — Vi vidos, li sendos lin en la urbon kaj ricevos ne malpli ol dek ringojn da oro…
La estro subite retroturniĝis.
— He, Senni! — kriis li.
La pli aĝa militisto servile alkuris.
— Observu lin bone, mi konfidas lin al vi. Diru al mia kuiristo, ke li donu bonan manĝon, sed estu singarda — la kaptito aspektas potenca batalisto. Morgaŭ preparu malpezan boaton — mi sendos la kaptiton donace al la Granda Domo. Ni trinkigos lin per biero kun dormiga drogo, por eviti klopodojn.
…Pandiono malrapide levis la peziĝintajn palpebrojn. Li dormis tiel longe, ke perdis ajnan imagon pri tempo, pri tio, kie li troviĝas. Malklare, fragmente li rememoris, ke post la kruela lukto kontraŭ la furiozanta maro li estis ien kondukita, ie kuŝis en silento kaj mallumo. La junulo movetiĝis kaj eksentis ligitecon en la tuta korpo. Li kun peno turnis la kapon kaj ekvidis verdan muron de kanoj kun stelformaj panikloj supre. Super la kapo estis diafana ĉielo, proksime, ĉe la orelo mem, malforte lirlis kaj plaŭdis akvo. Iom post iom Pandiono komprenis, ke li kuŝas en mallarĝa kaj longa boato, ligita ĉe la manoj kaj la piedoj. Levetinte la kapon, la junulo ekvidis nudajn piedojn de homoj, puŝantaj la boaton per stangoj. La homoj estis bonstaturaj, kun malhela bronza haŭto, vestitaj en blankaj zontukoj.
— Kiuj vi estas? Kien vi veturigas min? — ekkriis Pandiono, penante vidi la homojn, starantajn sur la poŭpo.
Unu, kun glate razita vizaĝo, kliniĝis super Pandiono kaj rapide ekparolis. La stranga lingvo kun melodia klakado kaj klaraj akcentoj de vokaloj estis tute nekonata al la junulo. Pandiono streĉiĝis, penante ŝiri siajn ŝnurojn, kaj senĉese ripetadis la saman demandon. Baldaŭ al la malfeliĉa kaptito iĝis klare, ke oni lin ne komprenas kaj ne povas kompreni. Pandiono sukcesis balanci la ŝanceliĝeman boaton, sed unu el la gardistoj alportis la pinton de bronza ponardo al lia okulo. Kun abomeno al homoj, al si kaj al la tuta mondo Pandiono lasis penojn rezisti kaj ne plu faris ilin dum la tuta longa vojo laŭ labirinto de marĉaj veproj. Jam delonge subiris la suno, la luno alte leviĝis en la ĉielo, kiam la boato alnavigis larĝan ŝtonan varfon.
Al Pandiono oni liberigis la piedojn, lerte kaj rapide frotis ilin, por restarigi sangocirkuladon. La militistoj lumigis du torĉojn kaj direktis sin al alta argil-verga muro kun peza pordo, priforĝita per kupraj strioj.
Post longa disputo kun la gardistaro, la homoj, kiuj alveturigis Pandionon, fordonis al dormema barba homo, aperinta de ie, etan rulaĵon kaj ricevis anstataŭe peceton de nigra ledo.
Ekŝrikis la peza pordo en la hokringoj. Al Pandiono oni malligis la manojn, enpuŝis enen de la malliberejo. La gardistoj, armitaj per lancoj kaj pafarkoj, riglis la pordon per peza lignobloko. Pandiono trovis sin en malvasta kvadrata ĉambro, plenŝtopita per homaj korpoj, kuŝantaj falamase. La homoj peze spiris kaj ĝemis en maltrankvila dormo. Sufokiĝante pro fetoro, ŝajne iranta de la muroj mem, Pandiono trovis por si liberan lokon sur la planko kaj singarde eksidis. La junulo ne povis dormi. Li pensis pri la eventoj de la lastaj tagoj, kaj sur lia koro kuŝis peza ŝarĝo. Malrapide estis pasantaj sendormaj horoj de soleca nokta pensado.
Pandiono pensis nur pri libero, sed ne trovadis vojojn al saviĝo el la kaptiteco. Li trafis en profundon de tute nekonata lando. Soleca, senarmila kaptito, ne scianta la lingvon de la ĉirkaŭanta malamika popolo, li nenion povis entrepreni. Pandiono komprenis, ke oni lin ne intencas mortigi, kaj decidis atendi. Poste, kiam li almenaŭ iomete ekkonos la landon… sed kio atendas lin en tiu «poste»? Pandiono sentis, kiel neniam antaŭe, akran sopiron pri kamarado, kiu helpus al li venki la teruran solecon. Li pensis pri tio, ke por homo ne ekzistas pli malbona stato, ol esti sola inter fremdaj kaj malamikaj homoj, en nekomprenebla kaj nekonata lando — esti sklavo, apartigita de ĉio per nepenetrebla muro de sia stato. Soleco ene de la naturo estas multe pli facile eltenebla: ĝi hardas la animon, sed ne humiligas ĝin.
La heleno obeis al la sorto kaj mergiĝis en strangan rigidiĝon. Li ĝisatendis la mateniĝon, indiferente pririgardante siajn kamaradojn laŭ la malfeliĉo: kaptitojn, apartenantajn al diversaj kaj nekonataj al li aziaj triboj. Ili estis pli feliĉaj, ol li — ili povis interparoli inter si, rakonti pri la malfeliĉo, rememori pasintecon, kune pridiskuti estontecon. Al silentanta Pandiono estis direktitaj sciavidaj rigardoj de la malliberuloj. Ĉiuj estis senhonte pririgardantaj lin, kaj li staris flanke, nuda kaj suferanta.
Gardistoj ĵetis al Pandiono pecon de kruda tolo por zontuko, poste kvar nigrahaŭtaj homoj enportis grandan argilan vazon kun akvo, hordeajn flanojn kaj tigojn de ia vegetaĵo.
Pandionon afekciis la aspekto de la tute nigraj vizaĝoj, sur kiuj klare kontrastis la dentoj, la okulblankaĵoj kaj la brun-ruĝaj lipoj. La junulo komprenis, ke tio estis sklavoj, kaj lin mirigis iliaj gajaj kaj bonkoraj vizaĝoj. La nigruloj ridis, montrante la neĝblankajn dentojn, ŝercis pri la kaptitoj kaj pri si mem. Ĉu vere pasos tempo, kaj li estos kapabla ĝoji pri io, forgesinte pri la kompatinda rolo de homo, perdinta la liberon? Ĉu pasos tiu sopiro, senĉese ronĝanta lin? Sed Tessa? Dioj, se scius Tessa, kie li troviĝas nun!.. Ne, prefere ŝi ne sciu: li revenos al ŝi aŭ mortos — alia eliro ne ekzistas…
134