Выбрать главу

La pensojn de Pandiono rompis longa krio. La pordo malfermiĝis. Antaŭ Pandiono ekbrilis larĝa rivero. La malliberejo estis tute proksime de la bordo. Granda taĉmento da militistoj ĉirkaŭigis la kaptitojn per haregaro de lancoj. Baldaŭ ĉiuj iĝis enpelitaj en la holdon de granda ŝipo. La ŝipo ekiris supren laŭ la rivero, kaj la malliberuloj ne sukcesis rigardi ĉirkaŭe. En la holdo estis varmego. En la aero, plenigita per pezaj vaporoj, sub la ardigita ferdeko, estis malfacile spiri.

Vespere iĝis pli malvarme, kaj la senfortigitaj kaptitoj komencis reviviĝi — ree aŭdiĝis paroloj. La ŝipo daŭrigis sian vojon dum tuta nokto, matene ĝi por nelonge haltis — al la kaptitoj oni alportis manĝon, — kaj la laciga vojaĝo daŭris. Tiel pasis kelkaj tagoj — ilin ne nombris malspritiĝinta, indiferenta Pandiono.

Finfine voĉoj de remistoj kaj militistoj eksonis pli vigle, sur la ferdeko komenciĝis tumulto — la vojo estis finita. La kaptitojn oni restigis en la holdo por la tuta nokto, kaj frumatene Pandiono aŭdis longajn kriojn de komando.

Sur polva, sunbruligita placeto duonringe viciĝis la gardistaro, elstariginte antaŭen la lancojn. La kaptitoj eliradis po unu kaj momente trafadis en la manojn de du altegaj militistoj, ĉe kies piedoj kuŝis amaso da ŝnuroj. La egiptoj turnadis la brakojn de la kaptitoj tiel forte, ke la ŝultroj fleksiĝadis kaj la kubutoj kuniĝadis malantaŭ la dorso. Ĝemoj kaj krioj neniom tuŝis la gigantojn, ĝuantajn pri sia forto kaj pri senforteco de la viktimoj.

Venis la vico de Pandiono. Unu el la militistoj kaptis lin je la mano, tuj kiam la junulo, blindigita de taga lumo, paŝis sur la teron. Pro la doloro la apatio, reginta Pandionon, ĉesis. Instruita pri artifikoj de manbatalo, la junulo facile elturniĝis el la manoj de la militisto kaj faris al li senkonsciigan baton en la orelon. La giganto falis per la vizaĝo en polvon, al la piedoj de Pandiono, la dua militisto en perplekso desaltis flanken.

Pandiono iĝis ĉirkaŭita de dek tri malamikoj kun lancoj, celitaj al li.

En freneza furiozo la junulo saltis antaŭen, dezirante perei en batalo — la morto ŝajnis al li liberiĝo… Sed li ne konis la egiptojn, akumulintajn miljaran sperton de humiligo de sklavoj. La militistoj momente disiris kaj ĵetis sin de malantaŭe sur Pandionon, kiu elsaltis ekster la rondon. La juna kuraĝulo estis faligita kaj premita per korpoj de la malamikoj. Maldika ekstremaĵo de lanco forte batis lin inter la ripoj en la malsupran parton de la brusto. Flame ruĝa nebulo ekstaris antaŭ la okuloj de la junulo, lia spirado rompiĝis. En tiu momento egipto kunigis la manojn de Pandiono, levitajn super la kapo, kaj fiksis ilin ĉe la manradikoj per ligna aĵo, simila al ludila boato.

Tuj la militistoj lasis la junulon.

La kaptitojn oni rapide ligis kaj ekpelis laŭ mallarĝa vojo inter la rivera bordo kaj kampoj. La juna skulptisto sentis teruran doloron: la manoj, levitaj super la kapo, estis premfiksitaj en la ligna ŝtipo kun du akraj anguloj, kunpremantaj la ostojn de la manradikoj. Tiu ilo ne permesis fleksi la manojn en la kubutoj kaj mallevi ilin sur la kapon.

El flanka vojeto al la grupo de Pandiono aliĝis dua grupo da kaptitoj, poste tria, — la nombro de sklavoj kreskis ĝis ducent homoj.

Ĉiuj ili estis ligitaj en plej senkompata maniero; kelkaj havis la manojn en samaj ŝtipoj. La vizaĝoj de la kaptitoj estis misformitaj pro doloro, palaj kaj kovritaj de ŝvito. La junulo iris kiel en nebulo, apenaŭ rimarkante la ĉirkaŭaĵon.

Kaj ĉirkaŭe sterniĝis riĉa lando. La aero estis neordinare freŝa kaj pura, sur mallarĝaj vojoj regis silento, la grandega rivero malrapide rulis ondojn al la Granda Verda maro. Palmoj apenaŭ rimarkeble balancadis la pintojn sub facila norda vento, maturiĝantaj verdaj kampoj de nealta tritiko alternadis kun vinberaj kaj fruktaj ĝardenoj.

La tuta lando estis grandega ĝardeno, kultivata dum jarmiloj.

Pandiono ne povis rigardi ĉirkaŭe. Li estis trenanta sin, kunpreminte la dentojn pro doloro, preter altaj muroj, ĉirkaŭantaj domojn de riĉuloj. Tio estis malpezaj kaj aeraj konstruaĵoj, je du etaĝoj, kun mallarĝaj kaj altaj fenestroj super pordaj niĉoj, kadrigitaj per lignaj kolonoj. Blankegaj muroj, pripentritaj per komplika ornamaĵo de helaj kaj puraj farboj, estis elstarantaj neordinare klare en blindiga suna lumo.

Subite antaŭ la kaptitoj aperis giganta ŝtona konstruaĵo kun rektaj tranĉoj de nekredeble dikaj muroj el grandaj ŝtonpecegoj, alĝustigitaj kun mirinda precizeco. La malhela kaj mistera konstruaĵo, ŝajne, malleviĝis sur la teron kaj, sterniĝinte, premis ĝin per sia monstra pezo. Pandiono trairis preter vico de dikaj kolonoj, morne grizaj sur fono de hela verdo de ĝardeno, sterniĝinta sur la ebenaĵo. Palmoj, figarboj kaj ceteraj fruktarboj alternis, kreante rektajn liniojn, kiuj ŝajnis senfinaj. Montetoj estis kovritaj de densa verdo de vinberĝardenoj.

En ĝardeno ĉe la rivero staris alta kaj malpeza konstruaĵo, pripentrita per samaj helaj farboj, kiel ceteraj domoj en tiu ĉi urbo. Ĉe la fasado, turnita al la rivero, malantaŭ larĝa pordego staris altaj, kiel mastoj, fostoj kun faskoj da flirtantaj rubandoj. Super la larĝa enirejo situis grandega neĝblanka balkono, kadrigita per du kolonoj kaj kovrita per plata tegmento. Laŭ kornico de la tegmento iris bunta ornamaĵo el alternantaj intense blua kaj ora koloroj. Intense bluaj kaj oraj zigzagoj ornamis la supran parton de la blankaj kolonoj.

En profundo de la balkono, ombrigita per tapiŝoj kaj kurtenoj, videblis homoj en blankegaj longaj vestoj el plisita malpeza ŝtofo. La homo, sidanta en la centro, klinis super la balkona balustrado la kapon, pezigitan per alta ruĝ-blanka kapvesto[136].

La gardistaro, akompananta la kaptitojn, kaj la estro, gravmiene paŝanta antaŭe, momente sternis sin. Laŭ mangesto de la faraono — ĝuste li estis la viva dio, la supera reganto de la lando Kemt — la kaptitojn oni vicigis ansere kaj komencis malrapide irigi antaŭ la balkono. Amasiĝantaj korteganoj duonvoĉe interŝanĝadis rimarkojn kaj gaje ridis. Beleco de la palaco, lukso de la vestoj de la faraono kaj de liaj proksimuloj, iliaj liberaj orgojlaj pozoj tiel akre kontrastis kun la misformitaj vizaĝoj de la elturmentitaj kaptitoj, ke en la animo de Pandiono leviĝis furioza indigno. Li preskaŭ senkonsciiĝis pro doloro en la manoj, lia korpo tremis, kiel en febro, la morditaj lipoj sekiĝis kaj kungluiĝis, sed la junulo rektigis sin, profunde suspiris kaj turnis al la balkono la koleran vizaĝon.

La faraono ion diris, turninte sin al la korteganoj, kaj ĉiuj aprobe kapjesis. La vico de la kaptitoj estis malrapide moviĝanta.

Baldaŭ Pandiono iĝis malantaŭ la domo, en ombro de alta muro. Poiomete ĉi tie kolektiĝis la tuta amaso da kaptitoj, plu ĉirkaŭita de senvortaj militistoj. El post la angulo aperis korpulenta ĝibnaza homo kun longa apogbastono el ore inkrustita nigra ligno, akompanata de skribisto kun tabuleto kaj papirusa rulaĵo en la manoj.

La homo diris kelkajn orgojlajn vortojn al la estro de la gardistaro, tiu klinis sin en profunda riverenco kaj transdonis la ordonon al la militistoj. Obeante al movo de fingro de la altrangulo, la militistoj malmilde dispuŝadis la amason kaj deirigadis flanken tiujn, kiujn almontradis la altrangulo. Pandiono estis rimarkita inter la unuaj. Entute oni elektis ĉirkaŭ tridek homojn, la plej fortajn kaj kuraĝajn aspekte. Ilin oni tuj kondukis reen laŭ la sama vojo ĝis la rando de la ĝardeno. Poste la militistoj ekpelis la kaptitojn laŭlonge de la malalta muro. La pado iĝadis ĉiam pli kruta kaj kondukis al grandega kvadrato de sentruaj muroj, kiu staris en ravino inter tritikaj kampoj. Laŭ la dikaj muroj el adoboj, altaj je dek ulnoj, paŝadis militistoj, armitaj per pafarkoj. Sur la anguloj staris markezoj el matoj.

En la muro, turnita al la rivero, estis tratranĉita la enirejo; krome nenie videblis pordoj kaj fenestroj — la blinda verd-griza surfaco de la muroj spiris per ardo.

вернуться

136

alta ruĝ-blanka kapvesto — la faraona krono estis duopa, de ruĝa kaj blanka koloroj — kiel signo de potenco super «ambaŭ landoj» — Supra kaj Malsupra Egiptujoj. La ruĝa krono estis de Malsupra Egiptujo, la blanka — de la Supra.