Выбрать главу

La kaptitojn oni enkondukis en la pordon, la akompanintaj ilin militistoj rapide foriris, kaj Pandiono trovis sin en mallarĝa korteto inter du muroj. La dua, interna muro estis malpli alta, ol la ekstera, kun sola pordo en la dekstra flanko. Sur la libera spaco staris krudaj benkoj, kaj parto de la korto estis okupita de malalta konstruaĵo kun nigra truo ĉe la enirejo. La grupon da kaptitoj nun ĉirkaŭis militistoj kun pli hela koloro de haŭto, ol ĉe tiuj, kiuj kondukis ilin ĉi tien. Ili ĉiuj estis altaj, kun fleksiĝema kaj bone evoluinta korpo, multaj havis bluajn okulojn kaj rufetajn harojn. Pandiono antaŭe ne vidis tian popolon, same kiel la pursangajn loĝantojn de Aegyptos, kaj ne sciis, ke tio estis libianoj.

El la alkonstruaĵo aperis du homoj; unu portis ian aĵon el polurita ligno, la alia — grizan fajencan vazon. Libianoj kaptis Pandionon kaj turnis lin dorse al la venintoj. La junulo sentis facilan pikon — al la maldekstra skapolo oni almetis poluritan tabuleton, kovritan per mallongaj akrigitaj platetoj. Poste la homo abrupte batis per la mano la tabuleton — ŝprucis sango, kaj Pandiono nevole ekkriis. Tiam la libiano viŝis la sangon kaj komencis froti la vundon per tuko, malsekigita per likvaĵo el la fajenca vazo: la sango baldaŭ ĉesis flui, sed la homo kelkfoje trempadis la tukon kaj viŝadis la vundon. Nun nur Pandiono rimarkis sur la maldekstraj skapoloj de la ĉirkaŭantaj lin libianoj helruĝan signon — iajn figuretojn en ovala kadro[137] — kaj komprenis, ke oni stampis lin.

La ŝtipon oni demetis de sur la manoj de Pandiono, kaj li ne povis reteni ĝemojn pro terura doloro en la rigidiĝintaj artikoj. Kun grandega peno li sukcesis dismovi la manojn. Poste Pandiono, kliniĝinte, trairis tra la malalta pordo en la interna muro. Trafinte sur polvan korton, la junulo senforte malleviĝis sur la teron.

Ripozinte kuŝe, Pandiono trinkis malpuran akvon el grandega argila ujo, kiu staris ĉe la enirejo, kaj komencis pririgardi la lokon, kiu, laŭ opinio de homoj, kiuj regis ĉi tie, por ĉiam iĝis lia hejmo.

Granda kvadrato da tero, proksimume je du stadioj ĉe ĉiu flanko, estis fermita en altaj, neatakeblaj muroj, gardataj de gardistaro, paŝanta supre. La tutan dekstran duonon de la ĉirkaŭbarita placo okupis nanaj argilvergaj ĉeletoj, kunigitaj unu al la alia per la flankaj muroj kaj disigitaj per mallarĝaj laŭlongaj pasejoj. Samaj malaltaj dometoj troviĝis en la maldekstra angulo. La antaŭa maldekstra angulo estis forbarita per malalta muro, el tie iris akra amiaka odoro. Apud la pordo staris ujoj kun akvo. Samtie longa terpeco estis ŝmirita per argilo kaj pure balaita. Tio estis la loko por manĝo, kiel poste eksciis Pandiono.

La tuta libera parto de la kvadrato estis glatigita kaj eltretita — eĉ unu herbeto ne verdis sur ĝia griza kaj polva surfaco. La aero estis sufoka — la varmega tago, ŝajne, sedimentigis tutan sian ardon en la kvadratan kavon, fermitan per la altaj muroj kaj malfermitan supre. Tia estis la ŝene — laboristejo, unu el multaj centoj da similaj al ĝi, disĵetitaj laŭ la lando Ta-Kem. Ĉi tie suferis diversgentaj sklavoj — la laborforto, la fundamento de la riĉo kaj belo de Aegyptos. La ŝene staris malplena kaj silenta — la sklavoj estis elirigitaj por laboro; nur kelkaj malsanuloj indiferente kuŝis en ombro de muro. Tiu laboristejo estis destinita al novvenintaj kaptitoj, antaŭnelonge trafintaj en la landon kaj ankoraŭ ne kreintaj familiojn, por multigi nombron de laboraj manoj de la Nigra Tero.

Nun Pandiono iĝis mere — hereda sklavo de la faraono — kaj trafis en la nombron de tiuj ok mil homoj, kiuj priservadis ĝardenojn, kanalojn kaj konstruaĵojn de palacaj mastrumaĵoj.

Aliaj kaptitoj, kiuj pasis kune kun Pandiono la reĝan pririgardon kaj restigitaj ĉe la muro de la palaco, estis distribuitaj inter altranguloj kiel saĥu — sklavoj en ilia dumviva posedo, kaj post morto de la posedanto transirontaj en ŝene-ojn de la faraono.

En la sufoka aero staris prema silento, malofte rompata de pezaj suspiroj kaj ĝemoj de novaj sklavoj, alpelitaj kune kun Pandiono. La stampo kiel ardigita braĝo brulis sur la dorso de Pandiono. La junulo ne povis trankviliĝi. Anstataŭ maraj vastaĵoj, ombraj boskoj sur la bordoj de la patrujo, prilavataj de eterne plaŭdantaj ondoj — peceto da polva tero, kunpremita de muroj. Anstataŭ libera vivo kun la amatino — sklaveco en fremda lando, en senfina malproksimeco de ĉio kara.

Nur espero al liberiĝo detenis la junulon de deziro frakasi la kapon kontraŭ la muro, kiu forŝirmis de li la vastan kaj belan mondon.

Ĉapitro tria

Sklavo de faraono

Same, kiel antaŭ jaro, floris arbustoj, sterniĝis flamantaj tapiŝoj laŭ deklivoj de montetoj. Sur la bordojn de Eniado ree venis printempo. Komencis frue subiradi la brilanta stelfiguro Sago[138], kaj konstanta blovado de la okcidenta vento anoncis komencon de navigado. En la Kalidonan havenon revenis kvin ŝipoj, foririntaj al Kreto en la komenco de la printempo, kaj venis du kretaj ŝipoj. Sed Pandiono plu ne revenis.

Agenoro ofte mergiĝadis en penseman silenton, penante kaŝi la maltrankvilon disde la hejmanoj.

La soleca vojaĝanto perdiĝis sur Kreto, malaperis ie en montoj de la grandega insulo, inter diverslingvaj triboj kaj multaj grandaj vilaĝoj. La artisto decidis veturi en la Kalidonan havenon kaj el tie, se aperos eblo, vojaĝi al Kreto, por ekscii almenaŭ ion pri la sorto de Pandiono.

Tessa nun ofte soliĝadis. Eĉ muta kompato de la parencoj ĝenis ŝin.

En profunda malgajo la junulino staris antaŭ la indiferenta kaj eterne moviĝema maro. Fojfoje ŝi alkuradis ĉi tien, esperante, ke Pandiono nepre revenos sur la saman lokon, kie ili disiĝis.

Sed antaŭlonge jam forpasis tiuj tagoj de espero. Nun Tessa sciis, ke tie, trans la linio, disiginta la ĉielon kaj la maron, okazis malfeliĉo. Nur kapto aŭ morto povis malhelpi al Pandiono reveni al ŝi.

Kaj Tessa petegis ondojn, kurantajn el malproksime, eble el tie, kie nun estis la amato, diri al ŝi, kio okazis. Kaj tiam al ŝi ŝajnis: ankoraŭ nemulte — kaj ondoj vere donos al ŝi signon, laŭ kiu ŝi komprenos, kie estas Pandiono.

Sed la maro egalmezure ĵetadis al ŝiaj piedoj plaŭdojn, similajn unu al la alia, kaj ilia bruo estis egala al silento. Nuboj naĝis en alto, ne rimarkante malsupre Tessa-n, malgrandan, senvaloran, senhelpan.

La junulino mallevis la nigran kapeton, kvazaŭ rompiĝinte pro pezo de la pensoj.

Kiel ŝi eksciu, kio okazis kun la amato? Kiel ŝi trairu la spacon, kiu disigis ilin, ŝi, virino, kies sorto en la vivo estas esti ĉe viro mastrino kaj gardantino de lia hejmo, akompanantino sur vojo, kuracantino ĉe malvenkoj? Kaj por tiu, kiu aŭdacos malobei al viro — ĉu patro, ĉu edzo aŭ frato, — por tiu estas la sola vojo — esti hetajro en urbo aŭ haveno. Ŝi estas virino, sekve ŝi ne povas iri en aliajn landojn, ne povas eĉ peni trovi Pandionon.

Al ŝi restas senhelpe ĵetiĝadi sur la bordo de la grandega maro. Nenio estas farebla! Per nenio ŝi povas helpi!

Eĉ se Pandiono pereis, ŝi neniam, neniam ekscios pri la loko de lia pereo, neniu transdonos al ŝi liajn lastajn vortojn, liajn pensojn.

La junulino sterniĝis sur la sablo, tremerante pro ploro kaj ne rimarkante la sunsubiron, kiu per rozkolora makulo emfazis ŝian ĥitonon sur la griza krepuska bordo. Kiam Tessa-n ĉirkaŭis mallumo, al ŝi ŝajnis, ke la malvarmeta tuŝo de la nokto vestis ŝin per nigra mantelo, ŝirminte de la senlima kaj malamika mondo. En mallumo eĉ la spaco, disiganta la junulinon disde la amato, ne ŝajnis tiom granda, kaj la larmoplenaj okuloj de Tessa nevole leviĝis al la ĉielo.

La suda parto de la ĉielo estis alproksimiĝanta, kiel elŝovita el malproksime cindra monto — la plena luno difuzis siajn radiojn.

вернуться

137

ovala kadro — Per ovala kadro oni ĉirkaŭigadis hieroglifojn, konsistigantajn la nomon de faraono.

вернуться

138

stelfiguro Sago — Pafisto.