Ĝia brilanta rondo estis arĝenta spegulo, kolektinta en si la tutan lumon de la ekdorminta tero. La spegulo, reflektanta ĉiujn homajn revojn kaj esperojn, en sopiro turnitajn al la ĉielo, kiel nun faris ŝi, Tessa. La junulino kredis, ke la luno transformas ĉion ĉi en la malgajan nevarmigantan lumon, kiu mirakle trankviligas konfuzitajn animojn…
La sorĉo de Hekato trankviligis la junulinon, sed ne estingis la pasian vokon, kiun ŝi ree sendis malproksimen. Fiksrigardante al la hela disko per la haltintaj okuloj, Tessa pensis, ke, eble, Pandiono en tiu ĉi momento same rigardas al ĝi el malhela nekonatejo. Tiam ŝia amo, ŝia voko reflektiĝos de la spegulo de Hekato, atingos la amaton, helpos al li, transdonos al li mesaĝon pri lia Tessa!
Tessa ne moviĝis, levinte supren la vizaĝon, prilumitan de la luno, en nerealigebla, neebla espero, kaj subite neklarigebla certeco, ke Pandiono estas viva, plenigis ŝian animon per ĝoja tremo…
La sama brilanta spegulo, verŝajne, lumanta eĉ pli hele, pendis super la grandega rivero en la lando, kie oni ne konis la diinon Hekaton, sed nomis la lunon per fremda nomo «ab».
La blu-arĝenta torento de luna lumo plenigis la tutan valon. Barita per vertikalaj nigraj ombroj en profundaj kavaĵoj de krutaj ravinoj, ĝi fluis super la rivero, laŭ ties fluo — el la sudo norden.
Mallumo plenigis la kvadratan puton de la laboristejo apud la granda ĉefurbo de Aegyptos — Nut-Amon, aŭ Ŭaset.
La muro estis hele prilumita kaj deĵetanta de sia raspa surfaco malklaran malfortan rebrilon.
Pandiono sen dormo kuŝis sur stako da malmola herbo, ĵetita sur la plankon de la malvasta ĉelo. Li singarde elŝovis la kapon el la enirejo, malalta, kiel truo de besto. Riskante altiri atenton de gardistoj, la junulo ekstaris sur la genuojn kaj admiris la lunan diskon, leviĝintan en la ĉielo alte super la rando de la morna muro. Li eksentis doloron pro la penso, ke tiu sama luno lumas nun en la malproksima Eniado. Eble, Tessa, lia Tessa, nun demandas Hekaton, kie li estas, ne suspektante, ke liaj okuloj estas direktitaj el la aĉega kavo al la arĝenta disko. Pandiono kaŝis la kapon en mallumon, plenigitan per polva odoro de varmigita argilo, kaj forturniĝis al la muro.
Jam antaŭlonge pasis la furioza despero de la unuaj tagoj, frenezaj paroksismoj de terura sopiro. Pandiono ege ŝanĝiĝis. Liaj densaj klaraj brovoj estis konstante kunŝovitaj, la orecaj okuloj de posteulo de Hiperiono malheliĝis pro kolera fajro, kaŝite kaj persiste brilanta en ili, la lipoj ĉiam estis dense kunpremitaj.
Sed la pova korpo plu estis plena je neelĉerpebla energio, la menso ne obtuziĝis. La junulo ne perdis esperon, li plu revis pri libero.
La juna skulptisto iom post iom iĝadis batalisto, terura ne nur per sia kuraĝo aŭ forto, sed ankaŭ per senfina persisteco, per deziro konservi sian animon en la ĉirkaŭanta infero, traporti tra ĉiuj suferoj siajn revojn, strebojn kaj amon. Tio, kio estis absolute neebla por li, sola, ne scianta la lingvon, ne konanta la landon, — kontraŭstarigi sin al la dum jarcentoj kreita premo de la grandega ŝtato, — nun estis iĝanta reala: Pandiono havis kamaradojn! Kamarado! Nur tiu povas kompreni la tutan signifon de tiu ĉi vorto, kiu iam estis sola malproksime de la patrujo, en fremda lando. Kamarado! Tio signifas kaj amikan helpon, kaj komprenon, kaj defendon, komunajn pensojn kaj revojn, bonan konsilon, utilan kritikon, subtenon, konsolon. Dum la sep monatoj, pasigitaj en laboroj ĉirkaŭ la ĉefurbo, Pandiono konatiĝis kun la stranga lingvo de Aegyptos kaj lernis bone kompreni siajn diversgentajn kunloĝantojn.
En la amaso de kvincent sklavoj, fermitaj en la ŝene kaj ĉiutage elpelataj por laboro, la junulo komencis distingi ĉiam pli multajn homojn kun certa kaj forta individueco.
Kaj sklavoj, iom post iom ekfidante unu al alia, iomete proksimiĝis al Pandiono.
La homoj unuiĝis pro komuna peza mizero, pro komuna strebo al libero: atingi liberiĝon, fari baton al la blinda, subpremanta forto de la ŝtato de la Nigra Tero kaj reveni al la perdita patrujo. Patrujo — tion komprenis ĉiuj, kvankam por unuj ĝi situis trans la misteraj marĉoj de la sudo, por aliaj trans la sabloj de la oriento aŭ la okcidento, por triaj, same kiel por Pandiono, — trans la norda maro.
Sed en la ŝene nur nemultaj trovis en si fortojn por prepariĝo al lukto. Aliaj, senfortigitaj per trostreĉa laboro, per ĉiam nesufiĉa nutro, estis senproteste kaj malrapide estingiĝantaj. Tio estis precipe maljunaj homoj. Ili ne interesiĝis pri la ĉirkaŭaĵo. En iliaj estingiĝintaj okuloj ne lumis decidemo, ili jam ne havis deziron sekrete komunikiĝi kun kamaradoj. Ili laboradis, malrapide manĝadis, peze dormadis, por matene, tremerinte pro krio de pelisto, ree malvigle kaj indiferente paŝadi en kolumno.
Pandiono komprenis, kial en la laboristejo estas tiel multe da apartaj ĉeletoj: ili disigadis homojn. Post vespermanĝo estis malpermesite interkomunikiĝi; la gardistaro de sur la muroj atente observadis pri plenumo de tiu ordono — sago aŭ bastono matene punadis malobeintojn. Ne al ĉiuj homoj sufiĉis fortoj kaj kuraĝo, por, uzante mallumon, neaŭdeble transrampi en ĉeletojn de aliuloj. Tion faradis nur nemultaj.
La plej proksimaj amikoj de Pandiono iĝis tri homoj.
La unua el ili estis Kidogo — grandega negro, alta je preskaŭ kvar ulnoj, devenanta el tre malproksimaj lokoj de Afriko, sud-okcidente de Aegyptos. Bonkora, gaja kaj admirema Kidogo same estis lerta pentristo kaj skulptisto. Lia esprimiva vizaĝo kun larĝa nazo kaj dikaj lipoj tuj altiris Pandionon per sia saĝo kaj energio.
Pandiono kutimiĝis al tio, ke negroj estas belstaturaj, sed tiu ĉi giganto tuj altiris atenton de la skulptisto per sia proporcia kaj bela korpo. Impreso de neordinara povo de la grandaj, kvazaŭ forĝitaj el fero muskoloj iel kombiniĝis kun malpezeco kaj fleksiĝemo de la alta figuro de Kidogo. La grandegaj okuloj sub la elstaranta alta frunto estis plenaj je atento kaj afekciis per sia vigleco.
Komence Pandiono kaj Kidogo komprenadis unu la alian helpe de bildoj, haste desegnataj sur la tero aŭ sur la muro per akrigita bastoneto. Poste la juna heleno komencis bone interkompreniĝi kun la negro en miksaĵo de vortoj de la lingvo de Kemt kaj de la facila, rapide enmemoriĝanta lingvo de Kidogo.
Dum senlunaj noktoj, en karbe-nigra mallumo, pleniganta la ŝene-on, Pandiono kaj Kidogo transrampadis unu al la alia kaj, konversaciante flustre, ĉerpadis novajn fortojn kaj kuraĝon en pridiskutado de planoj de fuĝo.
Monaton post tiu tago, kiam Pandiono unuafoje transpaŝis la sojlon de ŝene, en la laboristejon vespere oni alpelis ankoraŭ kelkajn sklavojn.
La novuloj sidis kaj kuŝis apud la enirejo, senhelpe ĉirkaŭrigardante, kun bone konata al ĉiu kaptito stampo de premateco kaj malfeliĉo sur la elturmentitaj vizaĝoj. Pandiono, ĵus reveninta post laboro, aliris al unu el altaj vazoj, por preni akvon, sed subite preskaŭ faligis sian argilan tason. Du el la venintoj nelaŭte parolis en la konata al Pandiono lingvo de etruskoj. Etruskoj — tiu mistera, severa antikva popolo — ofte aperadis sur bordoj de Eniado kaj estis famaj kiel sorĉistoj, konantaj sekretojn de la naturo.
Ektreminte tuta sub potenco de rememoroj pri la patrujo, Pandiono ekparolis kun la etruskoj, kaj ili komprenis lin.
Al demando de Pandiono, kiel ili trafis ĉi tien, ambaŭ kaptitoj morne silentis kaj, ŝajne, tute ne ĝojis pri la renkonto.
Ambaŭ etruskoj estis homoj de meza alto, tre muskolaj, larĝŝultraj. La malhelaj haroj de la kaptitoj kungluiĝis pro koto, pendis per malegalaj viloj sur ambaŭ flankoj de la vizaĝoj. La pli aĝa el ili aspektis je ĉirkaŭ kvardek jaroj, la alia, verŝajne, estis samaĝa kun Pandiono.
Tuj ĵetiĝis en la okulojn ilia simileco — la kaviĝintaj vangoj substrekis la masivajn vangostojn, la severaj brunaj okuloj briletis per nekoruptebla persisto.