Konsternita de indiferenteco de la etruskoj, Pandiono eksentis ofendon kaj hastis foriri en sian ĉeleton. Dum kelkaj tagoj Pandiono intence penis malatenti la novajn kaptitojn, kvankam rimarkis, ke la etruskoj observas lin.
Ĉirkaŭ dek tagojn post la veno de la etruskoj Pandiono kaj Kidogo sidis apude dum vespermanĝo, konsistanta el tigoj de papiruso. Ambaŭ amikoj rapide formanĝis siajn porciojn, kaj, kiel ĉiam, restis iomete da tempo, por konversacii, dum la ceteraj satiĝos. Najbaro de Pandiono ĉe la alia flanko iĝis la pli aĝa etrusko. Neatendite li metis sur la ŝultron de la junulo la pezan manon kaj moke rigardis en la okulojn de Pandiono, kiam tiu turnis sin.
— Malbona kamarado liberiĝon ne atingos, — malrapide, kun defia nuanco diris la etrusko, neniom timante, ke lin komprenos la gardistoj: la loĝantoj de la lando Ta-Kem ne sciis lingvojn de siaj kaptitoj, malestimante fremdlandanojn.
Pandiono malpacience skuis la ŝultron, ne kompreninte la diritaĵon, sed la etrusko firme kunpremis la fingrojn, enpikiĝintajn, kiel kupraj ungegoj, en muskolojn de la junulo.
— Vi malestimas ilin vane… — La etrusko kapmontris en direkto de ceteraj sklavoj, absorbitaj de manĝado. — Aliaj estas ne malpli bonaj ol vi kaj same sonĝas pri libero…
— Ne, ili estas malpli bonaj! — arogante interrompis Pandiono. — Ili jam delonge estas ĉi tie, sed mi ne aŭdis pri fuĝoj!
La etrusko malestime kunpremis la lipojn:
— Se al juneco ne sufiĉas saĝo, ĝi devas lerni de pliaĝuloj. Vi estas forta kaj sana, kiel juna ĉevalo, en via korpo ankoraŭ restas povo post tago da pezaj laboroj, nesufiĉa nutro ankoraŭ ne senfortigis vin. Sed al ili jam ne sufiĉas fortoj — nur en tio estas via diferenco kaj via feliĉo. Sed memoru, ke fuĝi unuope el ĉi tie ne eblas: ni devas ekscii la vojon kaj trabatiĝi per forto, kaj nia forto estas la sola: ni ĉiuj kune. Kiam vi iĝos kamarado por ĉiuj, tiam viaj revoj proksimiĝos al la vivo…
Afekciita de sagaco de la etrusko, kiu divenis liajn sekretajn pensojn, Pandiono ne trovis, kion respondi, kaj silente mallevis la kapon.
— Kion li diras, kion li diras? — demandis Kidogo.
Pandiono deziris klarigi, sed la pelisto ekfrapis la tablon; la sklavoj, finintaj la vespermanĝon, cedis la lokon al sekva grupo kaj disiris por ripozo.
Nokte Pandiono kaj Kidogo longe pridiskutadis la vortojn de la etrusko. Ili devis agnoski, ke la novveninto plej bone komprenis la staton de la sklavoj. Vere, por sukceso de fuĝo ili, portantaj la stampon de la faraono, devis precize scii vojojn de eliro el tiu ĉi lando. Eĉ pli: necesis trabatiĝi tra la malamika loĝantaro, opinianta, ke la sorto de «sovaĝaj» homoj estas laboro por la popolo, elektita de la dioj.
Malgajo ekregis ambaŭ amikojn, sed ili eksentis fidon al la saĝa etrusko.
Pasis ankoraŭ nemultaj tagoj, kaj en la faraona ŝene iĝis kvar amikoj. Ili poiomete akiradis ĉiam pli grandan aŭtoritaton inter ceteraj sklavoj.
Al la pli aĝa etrusko, havanta minacan nomon Kavi[139] — la nomon de la dio de morto, baldaŭ multaj komencis rigardi kiel al gvidanto. La tri ceteraj — la dua etrusko, nomita Remd, Kidogo kaj Pandiono, — fortaj, eltenemaj kaj kuraĝaj junuloj, iĝis liaj fidelaj helpantoj.
Inter la kvincent sklavoj troviĝadis ĉiam pli multe da batalistoj, pretaj fordoni sian vivon por eta eblo reveni en la foran patrujon. Same malrapide en la ceteraj sklavoj, timigitaj, turmentitaj kaj batitaj, renaskiĝis certeco pri sia forto, firmiĝis la espero, ke, unuiĝinte, ili povos kontraŭstari al la organizita potenco de la grandega ŝtato.
Kaj tagoj plu pasadis — malplenaj kaj sencelaj, amaraj tagoj de kaptiteco, plenigitaj per peza laboro, malamata jam pro tio, ke ĝi helpadis al prospero de kruelaj regantoj de vivoj de miloj da sklavoj. Ĉiutage ĉe sunleviĝo taĉmentoj da senfortigitaj homoj sub gardo de militistoj forlasadis la ŝene-on kaj disiradis por diversaj laboroj.
La loĝantoj de Aegyptos, malestimante fremdajn popolojn, ne laborigis sin per lerno de lingvoj de siaj kaptitoj. Tial novajn sklavojn oni uzadis nur en la plej simplaj laboroj; poste, eksciinte la lingvon de Kemt, ili povis kompreni komplikajn ordonojn, lernis metiojn. Nomoj de la kaptitoj ne interesis la pelistojn, ajna sklavo havis kromnomon laŭ la nomo de sia popolo. Tiel, Pandiono nomiĝis ekueŝa[140], la etruskoj — turuŝa, Kidogo kaj ceteraj nigruloj devis respondi al kromnomo neĥsi — negro.
Dum unuaj du monatoj de la estado en la ŝene Pandiono kaj kvardek novaj sklavoj riparadis irigaciajn kanalojn en la ĝardenoj de Amono[141], surŝutadis digojn, difektitajn de la pasintjara inundo, malkompaktigadis grundon ĉirkaŭ fruktaj arboj, pumpadis kaj portadis akvon sur florbedojn.
Iom post iom pelistoj, rimarkinte eltenemon, forton kaj komprenemon de la novvenintoj, kreis novan taĉmenton kaj direktis ĝin al konstruaj laboroj. Okazis tiel, ke ĉiuj kvar amikoj kaj ankoraŭ tridek fortaj sklavoj — gvidantoj de la tuta amaso da kaptitoj de la ŝene — iĝis kunaj. Post la transirigo de ili al la konstruaj laboroj ilia konstanta ligo kun la restintoj rompiĝis — la taĉmento de Pandiono dum semajnoj noktadis en aliaj ŝene-oj.
La unua laboro de Pandiono malproksime de la faraonaj ĝardenoj estis malkonstruado de antikva templo kaj tombo sur la okcidenta flanko de la rivero, je duoncento da stadioj for de la ŝene. Estrataj de pelisto kaj kvin militistoj, la kaptitoj transiris la riveron en barko. Ilin oni ekpelis norden laŭlonge de la rivero, al altaj krutaĵoj de vertikalaj rokoj, kiuj kreis ĉi tie grandegan elstaraĵon. La pado, preterinte kultivitajn kampojn, iĝis pavimita vojo; subite antaŭ Pandiono malfermiĝis bildo, kiu por ĉiam enpremiĝis en lia memoro. La sklavojn oni haltigis sur larĝa placo, malleviĝanta al la rivero. La pelisto foriris, ordoninte atendi lin ĉi tie.
Unuafoje Pandiono havis eblon nehaste ĉirkaŭrigardi, atente observi la ĉirkaŭaĵon.
Rekte antaŭ li je tricent ulnoj altis vertikala roka muro de koloro de ruĝa kupro, makulita de blu-nigraj ombroj. Ĉe la piedo de tiuj klifoj etendiĝis per kvar larĝaj ŝtupegoj la blanka kolonaro de la templo. De la apudborda ebenaĵo estis leviĝanta strio de glata griza ŝtono, kadrigita per du vicoj de strangaj skulptaĵoj — monstroj en aspekto de trankvile kuŝantaj leonoj kun homaj kapoj[142]. Poste larĝa blanka ŝtuparo kun flankaj deklivoj, sur kiuj estis elĉizitaj sinuantaj flavaj serpentoj po unu ĉe ĉiu flanko, kondukis al la dua ŝtupego, apogita per malaltaj, je du homaj altoj, kolonoj el blindige blanka kalkoŝtono. En la centra parto de la templo videblis dua vico de samaj kolonoj. Sur ĉiu el ili estis bildo de homa figuro en reĝa krono, kun la manoj, krucigitaj sur la brusto.
La kolonaro kadris la duan ŝtupegon de la templo en aspekto de granda placeto kun aleo el kuŝantaj monstroj. Je tridek ulnoj pli alte lokiĝis la plej alta teraso, plene ĉirkaŭita de kolonaro kaj enprofundiĝanta en duonrondan naturan kavaĵon inter rokoj.
La malsupra ŝtupo de la kolonaro diskuris larĝe je ĉirkaŭ stadio kaj duono: ĉe la randoj staris simplaj cilindraj kolonoj, en la centro — kvadrataj, pli alte — ses- kaj dekses-edraj. La centraj kolonoj kaj la pintoj de la flankaj, la kornicoj de portikoj, kaj la homaj figuroj estis kovritaj per intense blua kaj ruĝa ornamaĵo, pro kiu la neĝa blankeco de la ŝtono ŝajnis eĉ pli blindiga.
Tiu templo, hele prilumita de la suno, draste diferencis disde mornaj, premantaj templaj konstruaĵoj, viditaj de Pandiono pli frue. Al la juna heleno ŝajnis, ke nenion pli belan en la mondo eblas imagi — tiel ĝojaj estis tiuj vicoj de neĝ-blankaj kolonoj en kadro de koloraj ornamaĵoj. Kaj sur la larĝaj terasoj kreskis arboj, neniam viditaj de Pandiono — malaltaj, kun densa maso da branĉoj, abunde prisemitaj per etaj, proksime sidantaj folioj. Tiuj arboj estis eligantaj fortan pezan aromon; ilia or-verda foliaro feste kontrastis sur la blanko de la kolonaro, emfazita de la ruĝaj rokoj.
139
Kavi — en la angla traduko de tiu ĉi verko estis uzita formo «Cavius», sed ĝi ŝajnas al mi latinigita formo, kaj en la tempo, priskribata en la verko (antaŭ fondo de Romo), Latino ankoraŭ ne estis grava lingvo, tial mi decidis konservi fonetikan formon, kiel en la rusa (rim. de la tradukinto).