Выбрать главу

Kidogo ravite puŝadis la flankon de Pandiono, klakadis per la lipoj kaj eligadis nedifinitajn sonojn de admiro.

Neniu el la sklavoj sciis, ke la templo, troviĝanta antaŭ ili, estis konstruita jam tre antaŭlonge — antaŭ ĉirkaŭ kvincent jaroj fare de konstruisto Senmut por lia amata reĝino Ĥatŝepsut[143] kaj nomiĝis Zeŝer-Zeŝeru[144] — «la plej granda el la plej grandaj». La neordinaraj arboj, kiuj kreskis sur la teritorio de la templo, estis elveturigitaj el la malproksima Punt, kien reĝino Ĥatŝepsut sendis grandan maran ekspedicion. Ekde tiam iĝis tradicio post ĉiu nova ekspedicio al Punt alveturigi arbojn por la templo kaj renovigi la antikvan boskon, kvazaŭ restintan netuŝita ekde malproksimaj tempoj.

Malproksime aŭdiĝis voko de la pelisto. La sklavoj haste ekiris for de la templo kaj, ĉirkaŭirinte la placeton maldekstre, iĝis antaŭ antikva templo, konstruita same sur ŝtupego de roko en aspekto de negranda piramido, apogiĝanta al ofta kolonaro[145].

Pli alte laŭ la rivero videblis ankoraŭ du negrandaj konstruaĵoj el griza polurita granito. La pelisto alkondukis la taĉmenton al la plej proksima el ili, kaj la grupo de Pandiono aliĝis al grupo el ducent sklavoj, jam komencintaj detruadon de la templo[146]. Blanka stukaĵo, kovranta la internajn murojn, estis pripentrita per kolorriĉaj, majstre faritaj bildoj. Sed konstruaj oficistoj kaj majstroj de Aegyptos, estrantaj la laborojn, zorgis nur pri tuteco de poluritaj granitaj rokpecoj, konsistigantaj la eksteran tegaĵon de la portiko kaj la kolonaro. La internaj muroj estis senkompate rompataj.

Pandiono estis ŝokita de la neniigo de antikvaj artaĵoj kaj sukcesis aliĝi al la grupo de sklavoj, metantaj ŝtonajn blokojn sur lignajn glitilojn, kiujn oni poste per ŝnuroj fortiradis al la bordo kaj ŝarĝadis sur pezan malaltan barkon.

Li ne sciis, ke belegajn templojn oni delonge malmuntadis: faraonoj de Aegyptos ne aprezis monumentojn de pasinteco kaj hastis glori sian nomon en jarcentoj per konstruado de temploj kaj tomboj el pretaj materialoj.

Nek sovaĝaj nomadoj — hiksosoj, konkerintaj Ta-Kem-on antaŭ multaj jarcentoj, nek ribelaj sklavoj, obeigintaj al si por mallonga tempo la landon je du jarcentoj antaŭ la naskiĝo de Pandiono, ne tuŝis la belegajn konstruaĵojn. Sed nun laŭ sekreta ordono de novaj faraonoj oni detruadis eĉ tombojn de antikvaj reĝoj, kaj ŝtelita oro iris en la trezorejon de regantoj de Aegyptos el tombaj ĉambroj, kaŝitaj sub surŝutitaj de sablo piramidoj de la Antikva Regno[147], el malgrandaj fajnaj tomboj de la Meza Regno kaj el grandegaj subteraĵoj de grandaj reĝoj de la unuaj dinastioj de la Nova Regno[148].

Pandiono partoprenis en la malmuntado de la templo dum nur tri monatoj. Li kaj Kidogo laboris diligente, strebante plifaciligi laboron de la kamaradoj. Tio estis profita por la pelistoj: la sistemo de laboro en Ta-Kem estis organizita tiel, ke malplifortuloj devis strebi al plifortuloj. La neordinara forto kaj komprenemo de la negro kaj de la heleno estis rimarkitaj, kaj la amikojn oni sendis en metiejon de masonistoj por lernado. El tiu metiejo ilin prenis al si unu el skulptistoj de la faraono, kaj tiam tute ŝiriĝis ajna ligo kun la kamaradoj el la ŝene.

Pandiono kaj Kidogo ekloĝis en longa malkomforta barako, kie loĝis aliaj sklavoj, jam instruitaj pri la nekomplika metio. Indiĝenaj loĝantoj de Aegyptos — liberaj metiistoj — okupis kelkajn kabanojn en angulo de la vasta korto de la metiejo, sur kiu estis faligitaj neprilaboritaj ŝtonoj kaj amasoj da gruzo. La egiptoj emfaze montradis fremdecon al la sklavoj, kvazaŭ pro komunikado kun tiuj al ili minacus puno.

La estro de la metiejo — reĝa skulptisto — ne suspektis, ke Pandiono kaj Kidogo estas skulptistoj, kaj estis afekciita de sukcesoj de la amikoj. Longe sopirintaj pri kreado, ili avide ekokupiĝis pri la amata laboro, provizore forgesinte, ke ili laboras por la malamata faraono.

Kidogo kun entuziasmo modladis animalojn — hipopotamojn, krokodilojn, antilopojn kaj ceterajn bestojn, nekonatajn al la heleno; laŭ liaj modeloj aliaj sklavoj produktadis fajencajn statuetojn. La egipto rimarkis en Pandiono emon al bildigo de homoj kaj mem komencis instrui la multesperigan ekueŝa-n; li postuladis de Pandiono specialan skrupulon ĉe plenumo de mendoj. «Eta malatento pereigas perfektecon», — senfine ripetadis la egipta skulptisto sentencon de antikvaj majstroj de la Nigra Tero. Pandiono diligente lernis, kaj fojfoje lia sopiro malpligrandiĝadis. La heleno atingis multajn sukcesojn en fajnega prilaboro de statuoj kaj bareliefoj el malmola ŝtono, en cizelado de oraĵoj.

Akompanante la reĝan skulptiston, Pandiono vizitis la palacon de la faraono, ĉambrojn de senekzempla lukso. Sur koloraj plankoj de reĝaj ĉambroj en kadroj de ondaj linioj aŭ plurkoloraj spiraloj estis kun neimitebla vigleco montritaj veproj de la Granda Rivero kun iliaj vegetaĵoj kaj animaloj. Diafana helblua glazuro kovris fajencajn platojn sur muroj de la ĉambroj, tra ĝi milde flagris, tralumante, komplikaj desegnaĵoj el folia oro — sorĉa artaĵo.

Inter tuta tiu lukso la juna heleno kun malamo rimarkadis orgojlajn, senmovajn korteganojn.

Li pririgardadis iliajn blankajn vestojn, gladitajn per etaj faldoj, pezajn kolierojn, ringojn kaj surbrustajn signojn el gisita oro, frizitajn per etaj bukloj perukojn ĝis ŝultroj, broditajn ŝuojn kun fleksitaj supren pintoj.

Pandiono, glitante kiel senvorta ombro post la hastanta majstro, pririgardadis valoregajn vazojn kun maldikegaj vandoj, eltranĉitajn el vitreca kvarco kaj malmolaj specoj de ŝtono, vitrajn ujojn, potojn el griza fajenco kun palblua desegnaĵo — verkojn de nekredeble longa, lerta laboro.

La plej grandan impreson faris al la junulo giganta templo proksime de la ĝardenoj de Amono, kie Pandiono komencis sian vivon kiel sklavo, suferante malantaŭ la altaj muroj de la ŝene.

Tiu templo de pluraj dioj estis konstruata jam dum pli ol jarmilo. Ĉiu el reĝoj de Kemt aldonis sian kontribuon, vastigante per novaj alkonstruaĵoj jam sen tio grandegan areon de la templo, okupanta pli ol okcent ulnojn longe.

Sur la dekstra bordo de la rivero, en la limoj de la ĉefurbo Ŭaset, aŭ simple Nut — «la Urbo», kiel nomis ĝin la loĝantoj de Aegyptos, etendiĝis belega ĝardeno kun regulaj vicoj de altaj palmoj, en kies ambaŭ finoj altis kelkaj temploj. Tiuj konstruaĵoj komunikiĝis per longaj aleoj el statuoj de strangaj animaloj kun bordo de la rivero kaj kun sankta lago antaŭ templo de diino Mut, nekomprenebla al Pandiono.

La bestoj kun leonaj korpoj, kun ŝafaj aŭ homaj kapoj, elĉizitaj el granito, altaj je tri homaj altoj, faris preman impreson. Senmove rigidiĝintaj, misteraj, ili kuŝis sur siaj piedestaloj dense unu apud alia, kaj iliaj kapoj pendis super pasantoj, borderante la larĝan aleon, priverŝitan de la blindiga suno.

Grandegaj pingloj de obeliskoj, altaj je kvindek ulnoj, vestitaj en folioj de helflava azemo — alojo de oro kaj arĝento, kvazaŭ ardis, penetrante malmolan malhelan foliaron de palmoj.

Ŝtonaj platoj, kovritaj per arĝento, per kiuj estis pavimitaj la aleoj, tage blindigadis okulojn, kaj nokte, ĉe lumo de steloj kaj la luno, ŝajnis akvostrioj de netera lumporta rivero.

Gigantaj pilonoj — grandegaj ebenoj de pezaj muroj, iomete disirantaj ĉe la bazo kaj havantaj formon de trapezo, — baris la enirejon de la templo, altante je kvindek ulnoj super la aleoj de sfinksoj. La muroj de la pilonoj estis kovritaj per grandegaj skulptaj bildoj de dioj kaj faraonoj, pristrekitaj per misteraj skribsignoj de Ta-Kem. Monstraj pordoj, tegitaj per bronzaj folioj kun brilantaj bildoj el azemo, fermis altajn trairejojn de pilonoj, turniĝante sur gisitaj bronzaj ĉarniroj, pezaj je kelkaj bovoj.

вернуться

143

Ĥatŝepsut — reĝino de la XVIII dinastio (1500–1475 jj. antaŭ nia erao).

вернуться

144

Zeŝer-Zeŝeru — la fama templo de Ĥatŝepsut en Dejr-el-Baĥri.

вернуться

145

antikva templo… — la templo de Mentuhotepo — faraono de la Meza Regno (Mentuhotepo IV, faraono de la XI dinastio, ĉirkaŭ 2050 j. a.n.e.)

вернуться

146

detruadon de la templo — Precipe oni detruadis templojn de la Meza Regno (2160–1580 jj. a.n.e.) pro abundo en ili de bone prilaborita ŝtono.

вернуться

147

la Antikva Regno — de la III-a ĝis la VIII-a dinastio (2980–2445 jj. a.n.e.).

вернуться

148

la Nova Regno — la XVIII-a, XIX-a kaj XX-a dinastioj (1580–1205 jj. a.n.e.).