Ene de la templo svarmis dikaj kolonoj, altaj ĝis kvindek ulnojn, plenigante la supran spacon per pezaj bareliefoj.
Grandegaj pecoj de ŝtono en muroj, plankoj kaj kolonoj estis polure alĝustigitaj unu al la alia kun neimagebla precizeco.
Desegnaĵoj kaj bareliefoj, pripentritaj per helaj farboj, buntigis la murojn, kolonojn kaj kornicojn, ripetiĝante per kelkaj etaĝoj. Sunaj diskoj, milvoj, bestokapaj dioj morne rigardis el mistera duonmallumo, densiĝanta en profundo de la templo.
Ekstere brilis samaj helaj farboj, oro kaj arĝento, altis monstre pezaj konstruaĵoj kaj skulptaĵoj, konsternante, blindigante kaj premante.
Pandiono ĉie vidis diigitajn regantojn de Ta-Kem, sidantajn en nehome trankvilaj kaj orgojlaj pozoj, — statuojn el rozkolora kaj nigra granito, el ruĝa sabloŝtono kaj flava kalkoŝtono. Fojfoje tio estis kolosoj el tuta roko, alta je kvardek ulnoj, ĉizitaj angulece kaj krude, aŭ teruraj laŭ sia morneco, farbitaj, skrupule ellaboritaj skulptaĵoj, nemulte superantaj homan alton.
La juna heleno, kreskinta en simpla vilaĝo en konstanta proksimeco al la naturo, estis komence konsternita kaj perpleksigita. En tiu grandega kaj riĉa lando ĉio faris al li fortegan impreson.
Gigantaj konstruaĵoj, faritaj en nesciataj manieroj, ŝajne neatingeblaj por simplaj mortemuloj, teruraj dioj en mallumo de temploj, nekomprenebla religio kun komplikaj ritoj, stampo de profunda antikveco sur konstruaĵoj, surŝutitaj de sablo — ĉio ĉi komence premis Pandionon. La junulo ekkredis, ke la orgojlaj kaj nepenetreble diskretaj loĝantoj de Aegyptos scias la plej profundajn veraĵojn, posedas specialajn, potencajn sciencojn, kaŝitajn en la tute nekompreneblaj por fremdlandanoj skribsignoj de la Nigra Tero.
Kaj la tuta lando, kunpremita inter mortigaj, senvivaj dezertoj sur la mallarĝa rubando de la valo de la grandega rivero, kiu portis siajn akvojn el nekonataj foroj de la Sudo, ŝajnis ia speciala mondo, havanta nenian rilaton al la cetera Ekumeno.
Sed iom post iom la sobra menso de la juna heleno, soifanta simplajn kaj naturajn kaŭzojn, komencis venki la amason da impresoj.
Pandiono nun havis tempon por pensado, kaj en la animo de la juna skulptisto kun ties senlaca strebo al belo naskiĝis komence malklara, kaj poste konscia protesto kontraŭ la vivo kaj la arto de Aegyptos.
En la fekunda lando, ne konanta malserenan veteron, kun hela, pura, preskaŭ ĉiam sennuba ĉielo, en mirinde diafana, viviga kaj vigliga aero ĉio, ŝajne, helpis al sana kaj feliĉa vivo. Sed la juna heleno, malgraŭ sia malmulta kono de la lando, ne povis ne vidi teruran mizeron kaj densan loĝadon de nemĥu — la plej malriĉaj kaj la plej multaj loĝantoj de Aegyptos. Gigantaj temploj kaj statuoj, belegaj ĝardenoj ne povis ŝirmi senfinajn vicojn de mizeraj kabanoj de dekmiloj da metiistoj, priservantaj palacojn kaj templojn de la ĉefurbo. Kaj kio koncernas sklavojn, suferantajn en centoj da ŝene, pri tio Pandiono mem sciis pli bone ol iu ajn alia.
Pandiono ĉiam pli klare konsciis, ke la arto de Aegyptos, obeanta al la regantoj de la lando — faraonoj kaj pastroj — kaj direktata de ili, estas kontraŭa al liaj streboj kaj serĉoj de leĝoj de montro de belo.
Ion proksiman kaj ĝojan Pandiono sentis solan fojon, kiam ekvidis la templon Zeŝer-Zeŝeru, malfermitan, kuniĝantan kun la ĉirkaŭanta lando.
Sed ĉiuj ceteraj gigantaj temploj kaj tomboj estis dense fermitaj per altaj muroj. Kaj tie, trans tiuj muroj, majstroj de Aegyptos, laŭ ordono de pastroj, uzis ĉiujn artifikojn, por forkonduki homon de la vivo, humiligi lin, dispremi, sentigi sian senvalorecon antaŭ grandeco de dioj kaj regantoj-faraonoj.
Grandegeco de konstruaĵoj, kolosa kvanto da malŝparita laboro kaj materialo jam tuj premadis homon. Multfoje ripetiĝanta amasiĝo de samaj, monotonaj formoj kreadis impreson de senfina longeco. Samaj sfinksoj, samaj kolonoj, muroj, pilonoj — ĉio ĉi kun lerte elektitaj avaraj detaloj, rektangula, senmova. En malhelaj pasejoj de temploj gigantaj monotonaj statuoj staris ĉe ambaŭ flankoj de koridoroj, mornaj kaj sinistraj.
La regantoj de Aegyptos kaj de ties arto timis spacon: apartiĝante disde la naturo, ili plenŝtopadis internaĵojn de temploj per ŝtonaj masoj de kolonoj, dikaj muroj, ŝtonaj blokoj, iafoje okupantaj pli grandan lokon, ol spacoj inter ili. En profundo de templo vicoj de kolonoj eĉ pli densiĝadis, nesufiĉe prilumitaj haloj iom post iom dronis en plena mallumo. Pro multegaj mallarĝaj pordoj templo iĝadis mistere neatingebla, kaj mallumo de ejoj eĉ pli fortigadis timon antaŭ dioj.
Pandiono konsciis tiun kalkulitan influon al homa animo, atingitan per jarcentoj da konstrua sperto.
Sed se Pandiono sukcesus vidi la monstrajn piramidojn, akre konstrastiĝantajn per siaj regulaj tajlitaj formoj super molaj ondoj de dezertaj sabloj, tiam la juna skulptisto pli klare sentus la orgojlan kontraŭstarigon de la homo al la naturo, en kiu kaŝiĝis timo de la regantoj de Ta-Kem antaŭ la nekomprenebla kaj malamika naturo, la timo, reflektita en la fermita, mistera religio de egiptoj.
Majstroj de Ta-Kem levadis siajn diojn kaj regantojn, strebante esprimi ilian forton en kolosaj statuoj, en simetria senmoveco de masivaj korpoj.
Sur muroj la faraonoj mem estis montrataj kiel grandaj figuroj. Ĉe iliaj piedoj tumultis nanoj — ĉiuj ceteraj homoj de la Nigra Tero. Tiel la reĝoj de Aegyptos uzadis ajnan pretekston, por substreki sian grandecon. Al la reĝoj ŝajnis, ke, ĉiel mallevante la popolon, ili leviĝas mem, kreskas ilia influo.
Pandiono ankoraŭ tre malmulte sciis pri la vera, originala kaj bela popola arto de loĝantoj de la Nigra Tero. Tie, en bildoj kaj aĵoj de simplaj homoj, la arto estis libera disde katenoj de postuloj de korteganoj kaj pastroj. Pandiono revis pri verkoj, kiuj ne humiligus kaj ne premus homon, sed, male, levus. Li sentis, ke la vera arto estas en ĝoja kaj simpla kuniĝo kun la vivo. Ĝi devas same diferenci de ĉio kreita en Aegyptos, kiel diferencas lia patrujo per diverseco de riveroj, kampoj, arbaroj, maro kaj montoj per bunta ŝanĝado de sezonoj disde tiu ĉi lando, kie tiel monotone altas rokoj laŭlonge de bordoj de la sola, ĉie sama rivera valo, borderita per kultivitaj ĝardenoj. Antaŭ jarmiloj loĝantoj de Aegyptos kaŝiĝis en la valo de Nilo disde la malamika mondo. Nun iliaj posteuloj penis forturni la vizaĝon disde la vivo, kaŝiĝante ene de siaj temploj kaj palacoj.
Al Pandiono ŝajnis, ke grandeco de la arto de Aegyptos grandparte ŝuldis al naturaj kapabloj de diversgentaj sklavoj, el milionoj da kiuj estis elektata ĉio talenta, nevole fordonanta siajn kreajn fortojn al glorado de la lando, subpremanta ilin. Definitive liberiĝinte disde admiro de la povo de Aegyptos, Pandiono decidis fuĝi kiel eble plej baldaŭ kaj konvinki amikon Kidogon pri neceso de fuĝo…
Kun tiuj pensoj Pandiono ekveturis kune kun sia estro, kun Kidogo kaj dek aliaj sklavoj en malproksiman vojaĝon, al ruinoj de Aĥetaton[149]. La juna skulptisto dissekcadis glatan surfacon de la rivero per remiloj, ĝoje sentante rapidan kuron de la boato laŭ la fluo. La vojo estis malproksima. Necesis trairi preskaŭ tri mil stadiojn — distancon, proksiman al tiu, kiu estis disiganta lian patrujon de Kreto, kaj iam ŝajninta nemezureble malproksima. Pandiono dum tiu navigado eksciis, ke la Granda Verda maro — tiel nomis egiptoj la maron, sur kies norda flanko atendis Pandionon lia Tessa, — situis duoble pli malproksime, ol Aĥetaton.
La gaja humoro de Pandiono tuj forpasis: unuafoje li klare imagis al si, kiel profunde de la «ŝaŭma lando» — Afriko — li troviĝas, kia grandega spaco disigas lin de bordoj de la maro, kie li povus esperi pri reveno.