La juna heleno morne kliniĝadis super la remiloj, kaj la boato plu kuris laŭ la senfina brilanta rubando de la glata rivero, preter verdaj veproj, kultivitaj kampoj, kanaj densejoj kaj ardigitaj rokoj.
Sur la poŭpo, en ombro de bunta markezo, kuŝis la reĝa skulptisto, priblovata per ventumilego de servema sklavo. Kaj laŭ la bordoj tiriĝis etaj malvastaj kabanoj — grandegan kvanton da popolo nutris la fekunda tero, miloj da homoj laboris sur kampoj, en ĝardenoj aŭ en papirusaj densejoj, akirante por si mizeran nutraĵon. Miloj da homoj svarmis sur polvaj, sunbruligitaj stratoj de sennombraj vilaĝoj, ĉe kies randoj orgojle altis pezaj gigantaj temploj, dense fermitaj kontraŭ hela suna lumo.
En la kapo de Pandiono subite glitis penso, ke ne nur por li kaj liaj kamaradoj la sorto donis sklavan laboron en Kemt, ke, verŝajne, ĉiuj ĉi loĝantoj de mizeraj dometoj same vivas en sklaveco de senĝoja laboro, same estas sklavoj de grandaj regantoj kaj altranguloj, malgraŭ tuta sia malestimo al li, mizera, stampita sovaĝulo…
Enpensiĝinte, Pandiono laŭte frapis per la remilo remilon de alia remisto.
— He, ekueŝa, ĉu vi ekdormis? Gardu vin! — aŭdiĝis laŭta krio de la direktilisto.
Por noktoj la sklavojn oni fermadis en malliberejoj, kiuj staris apud ĉiu granda vilaĝo aŭ templo.
La faraonan skulptiston kun omaĝoj renkontadis lokaj estroj, kaj li, akompanata de du konfidaj servistoj, iradis ripozi.
En la kvina tago de la navigado la boato ĉirkaŭiris elstaraĵon de malhelaj klifoj, suberoziitaj de la rivero. Post ili etendiĝis vasta valo, kiun ŝirmis sur la bordo vicoj de altaj palmoj kaj sikomoroj. La boato proksimiĝis al ŝtone pavimita kajo kun du larĝaj ŝtuparoj, malleviĝantaj en la akvon. Sur la bordo super denta muro per masiva kubo altis turo. Tra la duonmalfermita peza pordego videblis ĝardeno kun lagetoj kaj florantaj kampetoj; en profundo staris blanka domo, dekoraciita per buntaj ornamaĵoj.
Tio estis domo de la ĉefpastro de ĉi-tieaj temploj.
La reĝa skulptisto, akompanata de servilaj riverencoj de gardistoj, eniris en la pordegon, kaj la sklavoj restis ekstere, observataj de du militistoj. Atendi necesis nelonge — baldaŭ la skulptisto aperis, akompanata de homo kun rulaĵo de ĉirkaŭskribita papiruso en la manoj kaj ekkondukis la sklavojn preter temploj kaj loĝataj domoj al granda tereno, okupita de detruitaj muroj kaj de arbaro da kolonoj kun falintaj tegmentoj. En tiu mortinta urbo troviĝis negrandaj domoj, konserviĝintaj iom pli bone. Maloftaj arbostumpoj signis areojn de eksaj ĝardenoj; sekiĝintaj basenoj, lagetoj kaj kanaletoj estis surŝutitaj de sablo. La sablo per dika tavolo kovris ŝtonajn platojn de la vojo, kuŝis deklive laŭlonge de muroj, ronĝitaj de la tempo. Neniu vivulo videblis ĉirkaŭe, senviva silento regis en sekiganta varmego.
La skulptisto mallonge rakontis al Pandiono, ke tiuj ĉi ruinoj estis iam belega ĉefurbo de la faraono-renegato[150], damnita de la dioj. Lian nomon diru neniu vera filo de la Nigra Tero.
Kion faris tiu ĉi faraono, reginta antaŭ kvar jarcentoj, kial li konstruis ĉi tie novan ĉefurbon, pri tio Pandiono nenion povis ekscii.
La skulptisto malvolvis la rulaĵon, kaj laŭ la desegnaĵo ambaŭ egiptoj trovis restaĵojn de oblonga konstruaĵo kun kolonoj, faligitaj antaŭ la enirejo. La muroj interne estis tegitaj per platetoj el lazur-blua ŝtono kun oraj vejnoj.
Pandiono kaj ceteraj sklavoj de la skulpta metiejo devis singarde demeti la maldikajn poluritajn platetojn, dense algluiĝintaj al la muro. Por tiu laboro ili malŝparis kelkajn tagojn. La sklavoj noktis samloke, en la ruinoj, manĝon kaj akvon oni liveradis al ili el la najbara vilaĝo.
Fininte la komisiitan aferon, Pandiono, Kidogo kaj kvar aliaj sklavoj ricevis ordonon pririgardi hazarde kelkajn domojn kaj serĉi, ĉu ne estas en la ruinoj belaj aĵoj, kiujn eblus transporti en la faraonan palacon. La negro kaj la heleno ekiris duope, unuafoje sen observo de gardistoj kaj sen atenta rigardo de pelisto.
La amikoj grimpis sur pordegan turon de iu vasta konstruaĵo, por ĉirkaŭrigardi. El la oriento al la ruinoj rampis sabloj de la dezerto, kiu etendiĝis, kiom povis vidi la okulo, per ĉenoj de malaltaj montetoj kaj per amasoj da gruzo.
Pandiono retrorigardis al la silentaj ruinoj kaj, emocie kunpreminte la manon de Kidogo, ekflustris:
— Ni fuĝu! Oni rimarkos ne baldaŭ, neniu vidas…
La bonanima vizaĝo de la negro larĝiĝis en subrido.
— Ĉu vi ne scias, kio estas dezerto? — miregis Kidogo. — Morgaŭ je tiu ĉi horo militistoj trovos niajn kadavrojn, sekigitajn de la suno. Ili, — Kidogo subkomprenis egiptojn, — scias, kion faras. La vojo orienten estas nur sola — tie, kie estas putoj, kaj tiun vojon oni gardas. Kaj ĉi tie, pli fidinde ol ĉenoj, nin tenas la dezerto…
Pandiono morne kapjesis, lia minuta impeto estingiĝis. La amikoj silente malleviĝis de sur la turo kaj disiris en malsamaj direktoj, rigardante en kavaĵojn de muroj aŭ penetrante en mallumon de malfermitaj enirejoj.
Ene de negranda duetaĝa, bone konserviĝinta palaco kun restaĵoj de lignaj kradoj en la fenestroj Kidogo feliĉis trovi negrandan statuon de egipta junulino el firma flaveta kalkoŝtono. Li vokis Pandionon, kaj ili ambaŭ admiris la verkon de nekonata majstro. La bela vizaĝo estis tipa por egiptino. Pandiono jam konis la aspekton de virino de Aegyptos — malalta frunto, mallarĝaj okuloj, levitaj ĉe la tempioj, bule elstarantaj vangoj kaj dikaj lipoj kun kavetoj en la anguloj.
Kidogo ekportis la trovaĵon al la estro de la metiejo, kaj Pandiono enprofundiĝis en la ruinojn. Aŭtomate paŝante trans rompopecojn, transgrimpante ŝtonamasojn, Pandiono moviĝis antaŭen, ne atentante direkton, kaj baldaŭ eniris en malvarman ombron de restinta muro. En profundo, rekte sub li, videblis dense fermita pordo de subteraĵo. Pandiono premis kupran alforĝitan strion. La putraj tabuloj disŝutiĝis, kaj la juna skulptisto eniris en la ejon, malforte prilumitan tra fendo en la plafono.
Tio estis negranda ĉambro en diko de ŝtonaj muroj, masonitaj el zorgeme alĝustigitaj ŝtonoj. Du malpezaj foteloj el nigra ligno, inkrustitaj per osto, kovriĝis per dika tavolo de polvo. En la angulo la junulo rimarkis disfaliĝintan skatolon. Ĉe la kontraŭa muro sur peco de rozkolora granito la heleno ekvidis skulptaĵon el griza ŝtono — figuron de virino je homa alto. Nur la supra parto de la skulptaĵo estis skrupule ellaborita.
Du fleksiĝantaj panteroj el nigra ŝtono staris, kvazaŭ por gardo, ĉe ambaŭ flankoj de la statuo. Pandiono singarde forviŝis polvon de sur la statuo kaj depaŝis en muta admiro.
La arto de la skulptisto transdonis en la ŝtono diafanan ŝtofon, strikte ĉirkaŭantan la junan korpon. La maldekstra mano de la junulino firme alpremis al la brusto floron de lotuso. Densaj haroj kadris la vizaĝon per longaj etaj bukloj, kreante pezan hararanĝon, dispartigitan per linio kaj falantan sub la ŝultrojn. La ĉarma junulino ne similis egiptinon. Ŝi havis rondan vizaĝon kun rekta negranda nazeto, larĝan frunton kaj grandegajn, larĝe dismetitajn okulojn.
Pandiono rigardis al la statuo flanke, kaj lin afekciis stranga kaj ruza moko, montrita de la skulptisto sur la vizaĝo de la junulino. Tian esprimon de vigleco kaj saĝo li neniam vidis en statuoj: artistoj de Aegyptos pleje ŝatis majestan kaj indiferentan senmovecon.
La junulino estis simila al virinoj de Eniado aŭ, pli ĝuste, al belaj loĝantinoj de insuloj de lia hejma maro.
La hela kaj saĝa vizaĝo de la statuo estis tiel malproksima de la morna belo de verkoj de Aegyptos, estis skulptita kun tia neimitebla perfekteco, ke la turmenta sopiro denove revenis al Pandiono. Kunpreminte la manojn, la juna heleno penis imagi al si la modelon de la skulptisto, tiun junulinon, per io proksiman al li, nesciate laŭ kiaj vojoj trafintan en Aegyptos-on antaŭ kvar jarcentoj. Ĉu estis ŝi sama, kiel li, kaptitino aŭ bonvole venis el nekonata lando?
150
la faraono-renegato — faraono Aĥnaton (Amenhotepo IV, 1375–1358 jj. a.n.e.), peninta enkonduki en Egiptujo novan religion kun unueca dio — la suna disko Aton.