Ĝedefra decidis turni sin al la servantoj de Toto, esperante al iliaj scioj. Pastroj de la dio, kiu estis la ĉefa dum la tempo de Ĝoser, devis instrui la junan faraonon pri sekretoj de potenco kaj pri kreo de povo kaj riĉo.
Kaj nun Ĝedefra estis atendanta la ĉefpastron de Toto, kiu promesis veni al la faraono ĉe la sunsubiro.
Ĝedefra forturnis sin de la fenestro, paŝis laŭ molaj tapiŝoj kaj mallevis sin en malpezan fotelon el nigra ligno.
De malsupre, el la korto, ĉirkaŭigita per alta argil-verga muro, aŭdiĝis nelaŭta tintado de armiloj. Frapis kupra ŝildo, kaj en la silento eknaĝis longa, sonora sono.
Subite kaj senbrue en la ĉambro aperis fortika, nealta diketa homo kun brilanta razita kranio. Li estis en simpla zontuko, sed leoparda felo, transĵetita trans la maldekstran ŝultron, signifis la rangon de ĉefpastro. La pastro ne sternis sin sur la planko, sed nur klinis sin antaŭ Ĝedefra, fleksinte la kubutojn ĉe la planko, kaj la brovoj de la faraono malkontente leviĝis. La veninto senĝene rektiĝis kaj, singarde paŝante, proksimiĝis al la faraono. Ĝedefra atente rigardis lian vizaĝon — la peza frunto, akra elstaraĵo de la granda nazo, nebonkora mallarĝa rigardo de la kuraĝaj okuloj.
— Li vokis min, la granda reĝo, anĥ uda sneb (vivo, sano, forto)[29], — diris la pastro, evitante diri la nomon de la faraono kaj alparolante al li nur per la tria persono.
— Ĉu vi estas la granda majstrestro de Nazulo[30]? — demandis la faraono. — Vi ankoraŭ tute ne estas maljuna. — Ombro de malfido glitis en la vortoj de Ĝedefra.
— Pasis nur du jaroj, kiam mi estis enpostenigita anstataŭ la forpasinta Ĝeĥuti, ho potenca Bovo de la Nigra Tero, — respondis la pastro.
Ĝedefra malpacience sulkiĝis:
— Vi povas eviti la bonan parolon. Ni parolos kiel du pastroj.
La pastro kliniĝis, montrante obeon.
— Du jaroj — tio estas nemulte, — daŭrigis la faraono. — Ĉu vi scias sekretojn de Toto?
— Scias, ho Granda Domo, — trankvile respondis la pastro.
— Do aŭskultu kaj poste diru al mi ĉion, kion malkovris al vi la saĝo de Nazulo, — ordonis la faraono.
Fajreto glitis en la nepenetreblaj okuloj de la pastro, kvazaŭ fajrero, eligita per nigra siliko.
Ĝedefra parolis malrapide, penante doni al la vortoj pezon kaj fortikecon de bronzo.
Li deziras esti daŭriganto de la granda Ĝoser. La lando malriĉiĝis, konstruado de la granda piramido forprenis antaŭajn riĉaĵojn. Ĉie estas malkontento, kaj nur timo, restinta post la regado de Ĥufu, ankoraŭ retenas koleron de nobeloj kaj malsaton de malriĉuloj. Necesas doni riĉaĵojn al nobelaro kaj panon al terkultivistoj. Sed en la trezorejo de la dio estas malmulte da oro, la kanaloj kaj la digoj estas damaĝitaj, ĉar ili restadis longe sen prizorgo kaj riparo. La aĉaj nigruloj de la lando Nub, antaŭe fleksitaj en obeemo, nun kuraĝiĝis tiom, ke detruis la Domon de Snofru — la muron, longan je kvindek mil ulnoj, konstruitan sur la sudaj limoj de Ta-Kem. Nun tiu forta fortikaĵo ne plu minacas al la nigruloj: ili nun akiras oron ne por Ta-Kem, sed por si mem, apud la muro mem.
Por trovi la vojon de la vero, la faraono deziras scii pri aliaj landoj, ĉirkaŭantaj Ta-Kem-on, ĝis la limoj mem de la Granda Arko. Kiajn trezorojn eblas akiri tie? Kien necesas sendi fidelajn kaj kuraĝajn homojn? Se, krom la sentaŭgaj nigrulaĉoj, ĉe la rando de la Granda Arko loĝas nur spiritoj… tiam necesas serĉi aliajn vojojn por levo de la povo de Ta-Kem!
Ĝedefra eksilentis kaj demande rigardis al la pastro. Tiu atendis kelkajn minutojn kaj ekparolis:
— La dekunua el la kvardek du grandaj kaj sekretaj libroj, nomataj «Animoj de Rao», entenas liston de ĉiuj landoj kaj instruon pri tio, kion ili enhavas en si. Ĝia skribisto estas Toto mem[31]. Sed ĉu la Granda Domo ne konas la testamenton de lia praulo Neterĥet-Ĝoser?
La ĉefpastro rimarkis miron, glitintan en la vizaĝo de Ĝedefra, kaj rapide demandis:
— Ĉu la ĉefpastro de Rao ne diris pri tio?
Ĝedefra leviĝis, lia vizaĝo iĝis minaca:
— Mi deziras vidi la testamenton tuj! Kie ĝi estas kaŝita? Ĉu en lia altaĵo?
— Jes, sur tiu ĉi plata monto, kontraŭ la Blanka Muro, — respondis la pastro kaj rigardis en la fenestron. — Rao eniras[32], — daŭrigis li, — en la tempo de rikolto[33] nokto estas bona por vojaĝo.
La pastro mallevis la okulojn kaj, deirinte en angulon de la ĉambro, senvorte kaj senemocie eksidis sur la tapiŝo.
Laŭ voko de la faraono la silentaj ĉambroj ekvivis.
Vasta ŝipo kun alte levita poŭpo ekiris supren laŭ la larĝa rivero. Ĝedefra lokis sin sur trono el nigra ligno sub markezo, farbita per flavaj kaj bluaj kvadratoj, per la koloroj de reĝa kovrilo. Kvar helhaŭtaj gigantoj-libianoj, starante pretaj kun pafarkoj kaj hakiloj, gardis la sanktan personon de la reĝo.
La vojaĝo devis okupi la tutan vesperon kaj parton de la nokto: de la faraona palaco ĝis la ĉefurbo de la lando — la urbo de Blankaj Muroj — estis ne malpli ol sesdek mil ulnoj.
Malrapide pasadis pretere mornaj bordoj — glataj krutaj ŝtupegoj de la altebenaĵo de la okcidenta dezerto, marĉaj kanaroj de la orienta bordo. Senvivaj deklivoj de la valo ŝajnis de malproksime nur nealta strieto, ruĝa en radioj de la subiranta suno. Inter ĝi kaj la rivero balanciĝadis vasta verda spaco da densa marĉa kreskaĵaro. Ie briletadis lagetoj da akvo. Grupoj da altaj palmoj tremadis per malhelaj plumecaj foliaroj, cizele konturiĝante en la orkolora ĉielo.
Sub la vento alta herbo kliniĝadis, kvazaŭ arĝentaj ondoj vaste ruliĝis laŭ kontinuaj densejoj de kareksoj.
Sveltaj «donacoj de la rivero» — papirusoj staris en la akvo mem, levante stelecajn paniklojn el mallarĝaj folioj je preskaŭ du homaj altoj, kaj apud ili estis disĵetitaj grandaj helaj kalikoj de lazuraj kaj blankaj lotusoj.
De tempo al tempo palmoj kreadis negrandajn boskojn: post la ringecaj trunkoj videblis malaltaj, densaj dometoj, konstruitaj el verd-griza nila ŝlimo. Sur plataj tegmentoj de iuj domoj lokiĝis por ripozo familioj de terkultivistoj. Iuj jam dormis, volvinte sin en molajn matojn el papiruso, aliaj ankoraŭ estis finantaj magran vespermanĝon el tigoj de sama papiruso, priverŝitaj per ricinoleo. Vidante la barkon de la faraono, homoj vigle turnadis sin al la rivero kaj enpikadis la fruntojn en argilon de tegmento aŭ en molan polvon de tero, piedpremita ĉirkaŭ domoj.
La suno subiris, la vesperruĝo estis rapide malheliĝanta, la malfortiĝinta vento iĝis malvarmeta. La faraono ekstaris, rompinte la silenton:
— Mi iĝis laca, koro mia sekvas al dormo![34]
Ĝedefra foriris en la kajuton sur la poŭpo, akompanata de la gardanto de sandaloj. La direktilisto skuis bastonon, kaj la remiloj de la obeemaj remistoj malleviĝis en la akvon.
La pastro direktis sin al la plata pruo de la ŝipo, malalte pendanta super la akvo, kie staris helpanto de la direktilisto kun stango, senĉese mezurante la profundon. Antaŭ ol leviĝis la luno, necesis navigi singarde. La rivero abundis je malprofundaĵoj, ofte ŝanĝantaj sian lokon kaj nekonataj eĉ al la plej sperta direktilisto.
32
Rao eniras — Rao estis la nomo de la dio de la suno; en la Malnova Regno ĝi estis la supera dio. Rao eniras (subkomprenate — en la okcidentajn landojn) — la suno subiras.
33
la tempo de rikolto — la tempo de rikolto, la tempo de inundo, la tempo de semado — tri sezonoj de egiptoj.