— He, ekueŝa, al mi! Ekueŝa! — aŭdiĝis voko de la mastro de Pandiono.
La juna heleno ne rimarkis, ke la festeno finiĝis.
La faraona skulptisto estis rimarkeble ebria. Apogante sin je la mano de Pandiono kaj subtenata ĉe la alia flanko de sia sklavo, naskita en mallibero, la estro de la metiejoj rifuzis ekkuŝi sur portilon kaj deziris perpiede iri al la hejmo.
En la mezo de la vojo, de tempo al tempo stumblante sur vojaj kavaĵoj, li subite komencis laŭdi Pandionon, antaŭdirante al li grandan estontecon.
Pandiono iris sub impreso de la kanto, preskaŭ ne aŭskultante la estron. Tiel ili atingis la koloran portikon de la hejmo de la egipto. En la pordo aperis lia edzino kun du sklavinoj, kiuj tenis lumigilojn. La reĝa skulptisto, ŝanceliĝante, grimpis sur la ŝtupojn kaj frapis la ŝultron de Pandiono. Tiu malleviĝis malsupren — sklavoj de la metiejo ne rajtis eniri en la domon.
— Atendu, ekueŝa! — gaje diris la estro, penante montri sur la vizaĝo ruzan subridon. — Donu ĉi tien! — Li preskaŭ elŝiris el la manoj de la sklavino la lumigilon kaj ion diris al ŝi flustre. La sklavino malaperis en mallumo.
La egipto enpuŝis Pandionon en la pordon kaj enkondukis lin en la akceptan halon. Maldekstre ĉe interfenestra muro staris granda bela vazo kun klara nigra-ruĝa desegno. Tiajn vazojn Pandiono vidis sur Kreto, kaj ree la koro de la junulo kunpremiĝis pro doloro.
— Ordonis lia reĝa moŝto, vivo, sano, forto, — solene diris la reĝa skulptisto, — al mi produkti sep vazojn laŭ modelo de tiu ĉi, el landoj de via maro! Ni nur anstataŭigos barbarajn farbojn al la ŝatataj en Kemt bluaj koloroj… Se vi distingiĝos en tiu laboro, mi diros pri vi al la Granda Domo… Kaj nun… — levis la voĉon la estro kaj turnis sin al du haste alproksimiĝantaj malhelaj figuroj.
Tio estis la foririnta sklavino kaj iu alia junulino, ĉirkaŭvolvita en longa bunta mantelo.
— Aliru pli proksime! — malpacience ordonis la egipto kaj alportis la lumigilon al la vizaĝo de la ĉirkaŭvolvita junulino.
Grandaj konveksaj nigraj okuloj ĵetis timeman rigardon al Pandiono, la pufaj infanaj lipoj malfermiĝis en trema suspiro. Pandiono ekvidis elirantajn el sub la kovrilo krispajn harojn, maldikan nazon kun nervoze tremantaj nazotruoj — la sklavino estis, sendube, azianino, el orientaj triboj.
— Rigardu, ekueŝa! — diris la egipto, per necerta, sed forta movo deŝirante la mantelon de sur la junulino.
Ŝi malforte ekkriis kaj kaŝis la vizaĝon en la manojn, restinte nuda.
— Prenu ŝin kiel edzinon! — La reĝa skulptisto puŝis la junulinon al Pandiono, kaj ŝi, tute ektreminte, alpremiĝis al la brusto de la juna heleno.
Pandiono iomete forŝoviĝis kaj glatigis implikiĝintajn harojn de la juna kaptitino, cedante al miksita sento de kompato kaj tenero al la ĉarma, timigita estaĵo.
La reĝa skulptisto, ridetante, klakis per la fingroj:
— Ŝi estos via edzino, ekueŝa, kaj vi havos bonajn infanojn, kiujn mi lasos por miaj infanoj herede…
Kvazaŭ ŝtala risorto subite disvolviĝis en Pandiono. La anima konfuzo, delonge kreskanta en li kaj vekita de la hodiaŭa kanto, ekbolis. Ruĝa nebulo ŝirmis la okulojn.
Pandiono depaŝis de la junulino, ĉirkaŭrigardis kaj levis la pugnon.
La egipto, sobriĝante, ekkuris en la domon, laŭte vokante ĉiujn servistojn por helpo. Pandiono, ne rigardinte al la malkuraĝulo, kun malestima rido piedbatis la valoran kretan vazon, kaj argilaj rompopecoj kun obtuza sonoro disŝutiĝis sur la ŝtona planko.
La domo pleniĝis per krio kaj piedpaŝado. Post kelkaj minutoj Pandiono kuŝis ĉe la piedoj de la estro de la metiejo, kaj tiu, kliniĝinte, kraĉadis sur lin, eligante malbenojn kaj minacojn.
— La kanajlo meritas morton! La frakasita vazo estas pli valora, ol lia malestiminda vivo, sed li povas fari multajn bonajn aĵojn… kaj mi ne deziras perdi bonan laboriston, — diris post horo la trankviliĝinta skulptisto al sia edzino. — Mi indulgos lian vivon kaj ne sendos lin en malliberejon, ĉar el tie li trafos en orajn minejojn kaj pereos. Mi resendos lin en la ŝene-on, li pensu iom, kaj antaŭ la tempo de la estonta semado mi reprenos lin…
Tiel Pandiono, batita, sed ne humila, revenis en la ŝene-on kaj, por sia granda ĝojo, renkontiĝis kun la amikoj-etruskoj. La tuta konstrua taĉmento post la dismuntado de la templo laboris en akvumado de la ĝardenoj de Amono.
Vespere de la sekva tago la interna pordo de la ŝene malfermiĝis kun la ordinara knaro kaj tralasis sub salutaj ekkrioj de sklavoj ridetantan Kidogon. La dorso de la negro ŝvelis, vundita per vipaj batoj, sed la dentoj brilis en subrido, kaj la okuloj gaje lumis.
— Mi eksciis, ke vin oni sendis reen, — diris li al mireganta Pandiono, — kaj komencis ruliĝi laŭ la metiejo, kriegante kaj rompante ĉion, kion mi trafis. Oni batis min kaj same resendis — ja ĝuste tion mi bezonis! — finis Kidogo.
— Sed vi ja deziris iĝi majstro? — moke demandis Pandiono.
La negro senzorge svingis la manon kaj, terure eliginte la okulojn, kraĉis en tiu direkto, en kiu situis la granda ĉefurbo de Aegyptos.
Ĉapitro kvara
Lukto por libero
Ŝtonoj, ardiĝante sub la suno, brulvundadis ŝultrojn kaj manojn de homoj. Facila venteto ne portis malvarmon, sed deblovadis de sur glata surfaco de ŝtonaj pecegoj subtilegan kalkoŝtonan polvon, mordantan la okulojn.
Tridek sklavoj, senfortiĝante, trenis malmolajn ŝnuregojn, levante sur muron pezan platon kun ia komplika bareliefo. Ĝin necesis enmeti en preparitan neston sur ok-ulna alto. Kvar spertaj kaj lertaj sklavoj estis direktantaj la platon de malsupre. Inter ili estis Pandiono, staranta apud sklavo-egipto — la sola el loĝantoj de Aegyptos, troviĝanta en la ŝene inter fremdlandaj kaptitoj. Tiu egipto, kondamnita al eterna sklaveco pro nekonata terura krimo, okupis randan ĉeleton en la sud-orienta, privilegiita angulo de la ŝene. Du lilaj stampoj en aspekto de krucigitaj larĝaj strioj makulis liajn bruston kaj dorson, sur la vango estis montrita ruĝa serpento. Morna, neniam ridetanta, li komunikiĝadis kun neniu, kaj, malgraŭ tuta pezeco de sia stato, malestimis fremdgentajn sklavojn, simile al siaj liberaj samlandanoj.
Kaj nun, atentante neniun, mallevinte la razitan kapon, la egipto premegis per la manoj randon de la dika plato, por ne permesi al la ŝtono balanciĝi.
La malseka pro ŝvito haŭto de Kidogo brilis, akre kontrastante apud la blanka polurita kalkoŝtono.
Subite Pandiono rimarkis, ke sur la ŝnureto komencis krevi fibroj, kaj eligis avertan krion. La du aliaj sklavoj desaltis flanken, sed la egipto, ne atentinte Pandionon kaj ne rimarkinte tion, kio estis okazanta supre, restis sub la plato.
La juna heleno, malproksime elĵetinte la dekstran manon, per momenta puŝo en la bruston forĵetis la egipton malantaŭen. En la sama sekundo la plato falegis, iomete tuŝinte deŝoviĝintan Pandionon kaj forgratinte al li la haŭton de la mano. Flava paleco kovris la vizaĝon de la egipto. La plato frapiĝis je la bazo de la muro, granda angulo de la bareliefo derompiĝis.
Kun indigna krio al Pandiono alkuris la pelisto kaj vipis la helenon. La kvaredra rimeno, dika je du fingroj, farita el hipopotama felo, profunde distranĉis la haŭton sur la lumbo. En la okuloj de Pandiono pro la doloro ekstaris mallumo.
— Sentaŭgulo, por kio vi savis tiun kadavrulon? — ekkriegis la pelisto, levante la manon por dua bato. — La plato, falinta sur molan korpon, restus nerompita! Tiu bildo valoras pli ol cent vivojn de senvaloruloj, kiel vi! — daŭrigis li, batante duan fojon.
Pandiono ĵetis sin al la pelisto, sed estis kaptita de alkurintaj militistoj kaj kruele batita per vipoj.