Nokte Pandiono kuŝis sur la ventro en sia ĉeleto. Li febris, la profundaj sulkoj pro vipoj sur la dorso, la ŝultroj kaj la kruroj inflamis. Alrampinta al li Kidogo trinkigis lin per akvo, de tempo al tempo malsekigante la kapon.
Ĉe la enira pordo aŭdiĝis facila susuro, poste flustro:
— Ekueŝa, ĉu vi estas ĉi tie?
Pandiono respondis kaj eksentis tuŝon de mano.
Tio estis la egipto. Li elprenis el post la zono malgrandan vazeton, longe umis, disfrotante ion sur la manplato, poste komencis singarde movi la manon laŭ la cikatroj de Pandiono, disŝmirante likvan pomadon kun mordanta, malagrabla odoro. La heleno tremeradis pro doloro, sed la certa mano daŭrigis sian laboron. Kiam la egipto komencis masaĝi la krurojn, la doloro sur la dorso jam ĉesis, kaj ankoraŭ post kelkaj minutoj Pandiono kviete ekdormis.
— Kion vi faris al li? — flustris Kidogo, tute nevidebla en sia angulo.
La egipto, silentinte, respondis:
— Tio estas kifi — la plej bona kuracilo, sekreto de niaj pastroj. Al mi ĝin alportis la patrino, bone paginte al militisto.
— Ja vi estas bona homo! Pardonu min, mi pensis, ke vi estas aĉaĵo! — ekkriis la negro.
La egipto grumblis ion tra la dentoj kaj neaŭdeble malaperis en mallumo.
Ekde tiu tago la egipto amikiĝis kun la juna heleno, plu lasante sen atento liajn amikojn. Nun ofte dum noktoj Pandiono aŭdis susuradon apud sia ĉeleto. Se ĉe la heleno estis neniu, la osteca korpo de la egipto rapide glitadis internen. La malmildiĝinta, soleca filo de Ta-Kem estis malkaŝema kaj parolema duope kun la taktoplena heleno. Pandiono baldaŭ eksciis la historion de la egipto.
Jaĥmos — «filo de luno» — devenis el malnova familio de neĝesoj, kiuj estis fidelaj servantoj de antaŭaj faraonoj, sed ĉe ŝanĝiĝo de la dinastio estis forigitaj kaj malriĉiĝis. Jaĥmos estis instruita pri sciencoj kaj iĝis skribisto de estro de la Lepora provinco. Okazis tiel, ke li ekamis filinon de konstruisto, kiu postulis grandan doton. Perdinte la kapon pro la amo kaj malesperiĝinte pri eblo de rapida riĉiĝo, Jaĥmos decidis akiri la necesan monsumon per ajna kosto kaj iĝis ŝtelisto de reĝaj tomboj. Scio de la skribo donis al li grandajn avantaĝojn en tiu terura, kruele punata afero. Baldaŭ en la manoj de Jaĥmos estis multe da oro, sed lia fianĉino iĝis edzinigita al oficisto el la ekstrema sudo.
Jaĥmos penis mildigi la malfeliĉon per gajaj festenoj, per aĉeto de konkubinoj — la mono baldaŭ malaperis. Necesis plia mono. La malhelaj vojoj de riĉo jam estis konataj, kaj Jaĥmos ree ekokupiĝis pri sia terura afero, sed finfine estis kaptita, kruele torturita, liaj kamaradoj estis ekzekutitaj aŭ mortis pro turmentoj. Jaĥmos-on oni kondamnis al sendo en la orajn minejojn. Ĉiu nova grupo estis sendata tien dum inundo, unufoje dum jaro, kaj Jaĥmos dume estis sendita en la ŝene-on, ĉar ne sufiĉis laboristoj por konstruado de nova muro de la templo de Ptaho.
Pandiono kun intereso aŭskultis rakontojn de Jaĥmos, miregante pri senekzempla kuraĝo de la egipto, kiu ŝajnis al li nebatalema homo.
Jaĥmos rakontadis pri sia estado en teruraj subteraĵoj, kie sufera morto embuskis kuraĝulon sur ĉiu paŝo pro ruzaj artifikoj de la konstruintoj.
En plej antikvaj tomboj, kaŝitaj profunde sub grandegaj piramidoj, trezoroj kaj sarkofagoj estis defenditaj per dikaj platoj, fermantaj mallarĝajn klinitajn pasejojn. Poste oni uzis labirintojn de falsaj pasejoj, finiĝantaj per profundaj putoj kun glataj muroj. Pezaj rokpecoj faladis de supre, kiam ŝtelistoj penis deŝovi ŝtonojn, ŝirmantajn pasejon, amasegoj da sablo el putoj, konstruitaj supre, superŝutadis enirejojn de tombaj kameroj. Se la aŭdacaj gastoj daŭrigis penojn penetri pluen, masoj da grundo faladis el la putoj kaj fermadis la rompantojn de kvieto de forpasintaj reĝoj en mallarĝa spaco inter la amasoj de sablo kaj de la ŝutanta grundo. En malpli antikvaj tomboj en mallumo de malaltaj galerioj senbrue kuniĝadis ŝtonaj makzeloj, kradoj kun lancoj faladis de sur kolonoj, tuj kiam piedo de la veninto paŝis sur la fatalan platon de la planko. Jaĥmos sciis, kiel multe da teruraĵoj dum jarmiloj kaŝiĝis en silento kaj mallumo, atendante viktimon. Sperton oni ricevadis per kosto de pereo de multaj kamaradoj laŭ la metio. Plurfoje renkontadis la egipto putriĝintajn restaĵojn de nekonataj homoj, pereintaj en kaptilo en nekonataj tempoj.
Multajn noktojn pasigis Jaĥmos kun kamaradoj ĉe la rando de la okcidenta dezerto, kie longe je centmiloj da ulnoj etendiĝis urboj de mortintoj. Kaŝiĝante en mallumo, ne kuraĝante paroli aŭ bruligi lumon, palpe, sub mornaj krioj de ŝakaloj, hurlo de hienoj aŭ tondra muĝo de leono, la ŝtelistoj fosadis en sufokaj pasejoj aŭ trabatadis tutan rokon, penante diveni la direkton, en kiu troviĝas la profunde kaŝita tombo.
Terura metio, inda je la popolo, zorganta pli pri la morto, ol pri la vivo, penanta konservi en eterno ne vivajn aferojn, sed gloron de mortintoj!
Ŝokita Pandiono kun teruro aŭskultis rakontojn pri aventuroj de tiu maldika, nealtira homo, kiu por minutaj plezuroj tiom ofte riskis per la vivo, kaj ne povis kompreni lin.
— Por kio do vi daŭrigis ĉion ĉi? — foje demandis Pandiono. — Ĉu vi ne povis forveturi?
La egipto ekridis per sensona, malgaja rido.
— La lando Kemt estas speciala lando. Vi, fremdlandano, ne komprenas ĝin. Ni ĉiuj ĉi tie estas kaptitaj, ne nur la sklavoj, sed ankaŭ la liberaj filoj de la Nigra Tero. Iam, en forgesitaj tempoj, la dezertoj defendis nin. Nun Ta-Kem, enpremita inter la dezertoj, estas granda malliberejo por ĉiuj, kiuj ne povas fari longajn ekspediciojn kun multenombra militistaro.
Okcidente estas dezerto, la regno de morto. Oriente estas dezerto, trairebla nur por grandaj karavanoj kun rezervoj de akvo. Sude estas malamikaj al ni sovaĝaj triboj. Kaj la najbaraj popoloj arde koleras kontraŭ nia lando, kiu konstruis sian bonstaton sur malfeliĉo de malfortaj triboj.
Vi ne estas filo de Ta-Kem kaj ne komprenas, kiel terure por ni estas morti en fremda lando. En ĉi tiu ĉie sama valo de Ĥapi, kie dum jarmiloj loĝis niaj prauloj, plugis la tutan teron, sulkigis per kanaloj kaj faris fekunda, devas morti ankaŭ ni. Ta-Kem estas fermita, kaj en tio estas ĝia malbeno. Kiam homoj estas tro multaj, iliaj vivoj valoras neniom, kaj por transloĝiĝi ni ne havas lokon — la popolon, elektitan de la dioj, ne ŝatas homoj de fremdaj landoj…
— Sed ĉu nun por vi ne estas pli bone fuĝi? — plu demandis Pandiono.
— Ĉu fuĝi sola kaj stampita? — miris la egipto. — Mi nun estas malpli bona, ol fremdlandano… Memoru, ekueŝa: fuĝi el ĉi tie oni ne povas! Se nur oni per forto renversus la tutan landon de la Nigra Tero. Sed kiu ja povas tion fari? Kvankam tiaj aferoj okazis en antikvaj tempoj… — Jaĥmos malgaje suspiris.
Interesiĝinta Pandiono komencis pridemandi Jaĥmos-on kaj eksciis pri grandaj ribeloj de sklavoj, kiuj de tempo al tempo skuadis la landon. Li eksciis pri tio, ke al la sklavoj aliĝadis la plej malriĉaj tavoloj de la popolo, kies vivo malmulte diferencis de la sklava.
Li eksciis pri tio, ke por simplaj homoj estas malpermesite komunikiĝi kun sklavoj, ĉar «malriĉa homo furiozigos la amason, senditan en laboristejojn», kiel skribis faraonoj en instruoj por siaj filoj.
Mallarĝa estis mondo de malriĉaj filoj de Kemt — nur unu straton de sia vilaĝo konis kultivisto aŭ metiisto. Li penis havi malpli da konatoj, humiliĝadis antaŭ gardistoj — «heroldoj», alportantaj al li ordonojn de oficistoj. La faraono postuladis obeemon kaj pezan laboron, pro eta kulpo oni senkompate batadis kulpulon. Grandega nombro da oficistoj ŝarĝis la landon, libera elveturado kaj vojaĝoj estis malpermesitaj al ĉiuj, krom pastroj kaj altranguloj.
Laŭ peto de Pandiono Jaĥmos desegnis sur la planko en rebrilo de luna lumo mapon de la lando Kemt, kaj la juna heleno teruriĝis. Li troviĝis en la mezo de la valo de la Granda Rivero, longa je multaj miloj da stadioj. Norde aŭ sude estis akvo kaj estis vivo, sed trairi ĝis la limoj de la ŝtato laŭ la dense loĝata, plenigita per militaj fortikaĵoj lando estis neeble. Kaj ĉe la flankoj, tute proksime, iris senhomaj dezertoj, tie ne estis gardistoj, sed ankaŭ ne estis eblo ekzisti.