Nemultaj vojoj kun putoj por karavanoj estis bone gardataj.
Post foriro de la egipto Pandiono pasigis sendorman nokton, penante elpensi planon de fuĝo. La junulo instinkte komprenis, ke poste esperoj pri sukcesa rezulto de fuĝo estos des malpli grandaj, ju pli multe lin senfortigos la superstreĉa sklava laboro. Nur al escepte eltenemaj kaj fortikaj homoj povas rideti la sorto dum fuĝo.
En la sekva nokto Pandiono rampis al la etrusko Kavi, transdonis al li la informojn, ricevitajn disde la egipto, kaj penis persvadi lin fari penon ribeligi sklavojn. Kavi silentis, plukante la barbon en medito. Pandiono bone sciis, ke preparo al ribelo jam delonge estas farata, ke en grupoj de diversaj triboj aperis siaj gvidantoj.
— Mi ne povas pacienci plu! Por kio? — pasie ekkriis la juna heleno, kaj Kavi haste premfermis lian buŝon. — Estu eĉ morto, — aldonis la heleno, trankviliĝinte. — Kion ni atendu? Kio ŝanĝiĝos? Se ŝanĝiĝos post dek jaroj, do tiam ni jam povos nek batali, nek fuĝi. Ĉu vi timas morton?
— Mi ne timas, kaj vi tion scias, — akre respondis la etrusko, — sed malantaŭ ni estas kvincent vivoj. Aŭ ĉu vi deziras oferi ilin? Tro alta prezo por via morto!
Pandiono abrupte leviĝis kaj batiĝis per la kapo je la malalta plafono.
— Mi pensos, interparolos, — haste diris Kavi, — sed estas domaĝe, ke nur du ŝene estas proksime de ni. Estas malbone, ke ni ne havas informantojn en aliaj ŝene. Morgaŭ nokte ni parolos, mi sciigos vin. Avertu Kidogon…
Pandiono elrampis el la ĉeleto de la etrusko, trarampis laŭlonge de la muro, kaj hastante, por sukcesi antaŭ leviĝo de la luno, direktis sin al Jaĥmos. Jaĥmos ne dormis.
— Mi rampis al vi, — emociite ekflustris la egipto. — Mi deziras diri al vi… — Li stumblis. — Oni diris, ke morgaŭ oni min prenos el ĉi tie — oni sendas tricent homojn al oraj minejoj en dezerto. Do — el tie revenas neniu…
— Kial? — demandis Pandiono.
— Sklavoj, senditaj tien, malofte vivas pli ol jaron. Estas nenio pli terura ol laboro tie — en ardigita koro de monto, sen aero. Kaj akvon oni donas malmulte — ĝi ne sufiĉas. Kaj necesas batadi firmegan ŝtonon, levadi krudaĵon sur si en korboj. Eĉ plej fortikaj falas mortaj fine de laboro, sango fluas el oreloj kaj gorĝo… Adiaŭ, ekueŝa, vi estas hela homo, kaj mi ekamis vin, kvankam vi vane savis min. Sed mi aprezas ne la savon, sed la kompaton… Jam antaŭlonge amara vivo devigis nian antikvan bardon krei laŭdon al la morto. Kaj nun mi ripetas ĝin… «La morto staras antaŭ mi, kiel saniĝo antaŭ malsanulo, kiel eliro post malsano, — recitative ekflustris la egipto, — kiel estado sub velo dum venta vetero, kiel odoro de lotuso, kiel vojo, lavita de pluvo, kiel reveno hejmen post vojaĝo…» — la voĉo de Jaĥmos rompiĝis kun ĝemo.
Kaptita de kompato, la juna heleno alŝoviĝis al la egipto.
— Sed vi povas mem… — Pandiono ne findiris. Jaĥmos forŝanceliĝis:
— Kion vi diras, fremdlandano! Ĉu mi povas devigi mian Ka-on[151] eterne turmenti la Ba-on[152] en senfinaj suferoj…
Pandiono nenion komprenis. Li estis sincere konvinkita, ke kun morto finiĝos ankaŭ turmentoj, sed silentis, indulgante la kredon de la egipto.
Jaĥmos komencis haste fosi la teron en angulo de sia ĉeleto, deŝovinte flanken la pajlon, sur kiu li dormadis nokte.
— Jen, prenu tiun ponardon, se vi iam kuraĝos… kaj tio estu por memoro pri mi, se okazos miraklo kaj vi iĝos libera… — Jaĥmos metis en la manon de Pandiono glatan kaj malvarman aĵon.
— Kio estas tio, por kio? — miris la juna heleno.
— Tio estas ŝtono, kiun mi trovis en subteraĵo de unu malnova templo, kaŝita en rokoj.
Kaj Jaĥmos, ĝojante pri eblo forgesiĝi en rememoroj, rakontis al Pandiono pri mistera antikva templo, kiun li renkontis dum serĉado de riĉaj tomboj, ĉe sinuo de la Granda Rivero, je multaj miloj da ulnoj pli malalte ol la «Urbo» — la ĉefurbo Ŭaset.
Jaĥmos rimarkis spurojn de malnova pado, kiu kondukis al krutaj klifoj for de bordo de negranda golfo, dense prikreskita de kano. La loko estis malproksima de vilaĝoj kaj estis vizitata de neniu, ĉar nenio alloga por kultivisto aŭ paŝtisto estis sur la senfruktaj rokaj deklivoj.
Jaĥmos povis sen timo fari siajn serĉojn kaj, ne perdante tempon, direktis sin en profundon de mallarĝa interkrutejo, fermita de ŝtonaj pecegoj. La ŝtonoj kovris la padon, evidente falinte longe post tiu tempo, kiam ĝi servis por komunikiĝo kun la rivera bordo. Longe Jaĥmos trairadis rokojn, ravinojn, dornajn arbustojn. En la interkrutejo svarmis araneoj — transverse de la pasejo estis etenditaj iliaj retoj, algluiĝantaj al la ŝvita vizaĝo de la ŝtelisto de reĝaj tomboj.
Finfine la muroj de la interkrutejo disiris, malfermante valon, enpremitan inter altaj montetoj. En ĝia centro altis terbulo, borderita per du vicoj de irigaciaj kanaletoj, — verŝajne, antaŭe ĉi tie estis fonto, uzata por ĝardeno. Silento regis en malklara nebulo de la sufoka kaj senventa valo. Nigraj brilantaj rokoj altis ĉirkaŭe, fermante la valon. Nur sur ĝia kontraŭa flanko videblis interkrutejo, simila al tiu, laŭ kiu venis Jaĥmos en tiun ĉi forgesitan lokon.
La ŝtelisto grimpis sur la monteton kaj tuj ekvidis eltranĉitan en roko pasejon, kiu antaŭe estis kaŝita post la pinto de la monteto. La pasejon fermis falaĵo, kaj Jaĥmos devis nemalmulte peni, antaŭ ol li sukcesis penetri internen. Jaĥmos trovis sin en malvarma mallumo. Ripozinte iomete, li bruligis lumigilon, kiu ĉiam estis ĉe li, kaj ekiris laŭ alta koridoro, zorgeme pririgardante statuojn, elstarantajn ĉe ambaŭ flankoj. Jaĥmos timis embuskajn kaptilojn, minacantajn per turmenta morto. Sed liaj timoj evidentiĝis vanaj: la antikvaj konstruistoj aŭ ne preparis embuskojn, esperante al la kaŝita situo de la templo, aŭ la pasintaj jarmiloj senmalutiligis la kaptilojn. Jaĥmos senobstakle penetris en grandan rondan subteraĵon kun statuo de la dio Toto en la centro, klinanta sian longan bekon de sur alto de la piedestalo. En la muroj Jaĥmos rimarkis dek mallarĝajn, kiel fendoj, enirejojn, situantajn je egala distanco unu de la alia. Ili kondukis en ĉambrojn, falplenigitajn per putriĝintaj aĵoj: rulaĵoj, papirusoj, lignaj tabuloj kun desegnoj kaj surskriboj. Unu ejo estis plenigita per ligaĵoj de sekaj herboj, kiuj iĝadis polvo ĉe eĉ eta tuŝo, en alia kuŝis amasoj da ŝtonoj. Ne trovinte ion interesan por si, Jaĥmos ĉirkaŭiris ok ĉambrojn — ĉiuj ili estis kvadrataj. La naŭa enirejo kondukis Jaĥmos-on en oblongan ĉambron, kadrigitan per kolonoj el granito. Inter ili estis fiksitaj tabuloj el nigra diabazo, kovritaj per signoj en la antikva lingvo de Ta-Kem. Meze de la ĉambro staris ankoraŭ unu statuo de la longnaza dio Toto, sur ĝia piedestalo en plata taso el kupro en radioj de la lumigilo ekbrilis valora ŝtono. Jaĥmos avide kaptis ĝin, alportis al la fajro kaj ne retenis ekkrion de elreviĝo. La ŝtono ne apartenis al tiuj, kiujn oni alte taksis en Ta-Kem. La sperta okulo de la ŝtelisto tuj determinis, ke ĝi ne havas valoron por komercistoj. Sed strange, ju pli rigardis al ĝi Jaĥmos, des pli alloga ŝajnis al li la nekonata ŝtono. Tio estis blu-verda rompopeco de kristalo, granda je lanca pinto, plata, polurita kaj neordinare diafana. Interesita Jaĥmos decidis legi la murajn skribaĵojn, esperante trovi ian klarigon de deveno de la ŝtono. Li ankoraŭ ne forgesis la antikvan lingvon de Ta-Kem, pri kiu oni instruis en lernejoj de superaj skribistoj, kaj komencis deĉifri la hieroglifojn, bonege konserviĝintajn sur la surfaco de diabazo.