En la subteraĵo estis malmulte da aero — la truoj por ventolado de la templo antaŭlonge falis, la oleo en la lumigilo estis finbrulanta, sed Jaĥmos persiste legis, kaj iom post iom antaŭ la paria ŝtelisto malfermiĝis rakonto pri heroaĵo, farita en forgesitaj antikvaj tempoj, baldaŭ post konstruo de la granda piramido de Ĥufu. Faraono Ĝedefra sendis sian trezoriston Baŭrĝed-on malproksime suden, al Ta-Nuter — la Lando de Spiritoj, por ekkoni limojn de la tero kaj la Grandan Arkon — la oceanon. Sur sep plej bonaj ŝipoj Baŭrĝed eknavigis suden el la haveno Suu ĉe la Lazuraj Akvoj. Dum sep jaroj vojaĝis la filoj de la Nigra Tero. Ili atingis la Grandan Arkon kaj longe navigis suden, laŭlonge de nekonataj bordoj. Duono de la homoj kaj kvar ŝipoj pereis pro teruraj tempestoj de la Granda Arko, la restintoj atingis la fabelan Punt-on. Sed la ordono de la faraono pelis ilin pluen: ili devis ekscii, kie en la fora sudo troviĝas limoj de la tero. Lasinte la ŝipojn, la filoj de la Nigra Tero ekiris suden laŭ la tero.
Dum pli ol du jaroj vojaĝis ili tra malhelaj arbaroj, trairadis grandegajn stepojn, transiradis minacajn montojn — loĝejojn de fulmoj, — kaj atingis, elĉerpinte ĉiujn fortojn, grandan riveron, ĉe kiu loĝis potenca popolo, kiu scipovis konstrui ŝtonajn templojn. Evidentiĝis, ke la limo de la tero plu estas senfine malproksima — tie, sude, post bluaj stepoj kaj arbaroj kun folioj el arĝento. Kaj tie, post la limoj de la tero, fluas la Granda Arko — la oceano, — kies limojn konas neniu el la mortemuloj. La vojaĝantoj komprenis sian senfortecon ĝisfine plenumi la volon de la faraono kaj, reveninte al Punt, ekipis novajn ŝipojn anstataŭ siaj malnovaj, ronĝitaj de vermoj kaj frakasitaj en lukto kontraŭ ondoj de la Granda Arko. Sed da restintaj homoj apenaŭ sufiĉis por unu ŝipo. Ŝarĝinte ĝin per donacoj de Punt, la kuraĝuloj decidis ripeti sian nekredeble malfacilan vojon. Strebo reveni en la patrujon aldonis al ili fortojn, — ili venkis ventojn kaj ondojn, sablajn tempestojn, embuskajn subakvajn rokojn, malsaton kaj soifon, trabatiĝis en la Lazurajn Akvojn kaj venis en la havenon Suu post sep jaroj da foresto.
Multo ŝanĝiĝis en la Nigra Tero: la nova faraono — senkompata Ĥafra — devigis la landon forgesi pri ĉio, krom konstruado de la dua giganta piramido, kiu devis glori lian nomon por miloj da jarcentoj. La reveno de la vojaĝantoj estis neatendita por ĉiuj, kaj la faraono estis elrevigita, eksciinte, ke la tero kaj la oceano estas neĉirkaŭpreneblaj, kaj popoloj, loĝantaj malproksime sude, estas multenombraj. Al li, opiniinta sin reganto de la tuta mondo, Baŭrĝed pruvis, ke la lando Kemt estas nur malgranda anguleto de giganta tero, riĉa je arbaroj kaj riveroj, je ĉiaj fruktoj kaj bestoj kaj loĝata de diversaj triboj, same lertaj en laboro kaj ĉasado.
Kolero de la faraono falis sur la vojaĝintojn. La kunuloj de Baŭrĝed estis ekzilitaj en forajn regionojn. Sub minaco de morto estis malpermesite rakonti pri la vojaĝo, en registraĵoj de la faraono Ĝedefra estis forviŝitaj la lokoj kun mencio pri sendo de vojaĝantoj suden, en la Landon de Spiritoj. Baŭrĝed mem pereus pro la kolero de Ĥafra kaj lia vojaĝo por ĉiam malaperus el memoro de homoj, se lin ne defendus saĝa maljuna pastro de la dio de sciencoj, arto kaj skribo Toto. Tiu pastro inspiradis la pereintan faraonon al ekkono de limoj de la tero, al serĉo de novaj riĉaĵoj por Kemt, malriĉiĝinta pro konstruado de la granda piramido. Forigita el la kortego de la nova faraono Ĥafra fare de la pastroj de Rao, li helpis al la vojaĝinto kaj kaŝis lin en la sekreta templo de Toto, kie estis kolektitaj diversaj sekretaj libroj, planoj, bildoj de vegetaĵoj kaj ŝtonoj de foraj landoj. La grandan vojaĝon de Baŭrĝed laŭ ordono de la pastro oni registris sur ŝtonaj platoj, por konservi por ĉiam en la neatingebla subteraĵo ĝis tiuj tempoj, kiam la lando bezonos tiun scion. El la plej malproksima lando, atingita de li, post granda suda rivero, Baŭrĝed alportis blu-verdan diafanan ŝtonon, nekonatan al la loĝantoj de Ta-Kem. Tiajn ŝtonojn oni trovadis en la Lando de bluaj stepoj, situinta je tri monatoj da vojo sude de la granda rivero. Baŭrĝed oferis tiun signon de la ekstrema limo de la mondo al la dio Toto, kaj ĝuste tiun ŝtonon prenis Jaĥmos de sur la piedestalo de la statuo.
Jaĥmos ne sukcesis tralegi la tutan rakonton pri la vojaĝo. Tuj kiam li atingis priskribon de iaj sorĉaj subakvaj ĝardenoj, kiujn renkontis la vojaĝintoj dum navigado laŭ la Lazuraj Akvoj, la lumigilo estingiĝis, kaj la ŝtelisto kun peno eliris el la subteraĵoj, preninte kun si nur la neordinaran ŝtonon.
Ĉe taga lumo la kristalo el foraj landoj montriĝis eĉ pli bela, kaj Jaĥmos ne forlasadis ĝin, sed la ŝtono ne alportis al li feliĉon.
Pandionon atendis longa vojo al la patrujo, kaj Jaĥmos esperis, ke la ŝtono, kun kiu Baŭrĝed atingis la hejmon el senekzempla malproksimo, helpos ankaŭ al la heleno.
— Sed ĉu vi nenion sciis antaŭe pri tiu vojaĝo? — demandis Pandiono.
— Ne, ĝi restis kaŝita por la filoj de Kemt, — respondis Jaĥmos. — Punt delonge estas konata de ni, multajn navigojn en diversaj tempoj faris tien ŝipoj de Kemt, sed la landoj de la fora sudo por ni plu estas la mistera Lando de Spiritoj.
— Sed ĉu ne estis aliaj penoj atingi ilin, ĉu neniu sukcesis, simile al vi, legi tiujn antikvajn skribaĵojn kaj rakonti pri ili al ĉiuj? — plu demandis Pandiono.
Jaĥmos ekpensis, ne sciante, kion respondi al la fremdlandano.
— La regantoj de la sudo — estroj de la sudaj provincoj de Ta-Kem — plurfoje iris profunden de sudaj landoj. Sed en registraĵoj oni listigis nur akiraĵon — eburon, oron, sklavojn, liveritajn al faraono. Kaj vojoj restas nekonataj. Kaj laŭ maro pli malproksimen, ol Punt, neniu penis navigi. Tro grandaj estas danĝeroj, kaj nun ne estas tiom kuraĝaj homoj, kiaj estis en antikveco.
— Sed kial neniu legis tiujn ĉi skribaĵojn? — ne trankviliĝis Pandiono.
— Mi ne scias… mi ne povas respondi al vi, — konfesis la egipto.
Jaĥmos vere ne povis scii, ke la pastroj, kiuj en la okuloj de la loĝantoj de la Nigra Tero estis konservantoj de antikvaj sekretoj kaj grandaj sciencistoj, jam delonge ne estis tiaj. La scienco degeneris en religiajn ritojn kaj magiajn formulojn, papirusoj, entenantaj saĝon de pasintaj jarcentoj, putris en tomboj. Temploj staris neprizorgitaj kaj ruiniĝintaj, neniu interesiĝis pri historio de la lando, reflektita en sennombraj skribaĵoj sur persista ŝtono. Jaĥmos ne sciis, ke tia estas neevitebla vojo de ĉiu scienco, kiu deŝiriĝis de vivokreaj fortoj de popolo, fermiĝis en mallarĝa rondo de inicitoj…
Proksimiĝis la tempo de mateniĝo. Kun peza sento Pandiono adiaŭis la malfeliĉan egipton, al kiu restis nenia espero por saviĝo.
La juna heleno deziris preni la ponardon, lasinte la ŝtonon al Jaĥmos.
— Ĉu vi ne komprenis, ke mi jam nenion bezonas? — diris la egipto. — Por kio do vi deziras lasi la belegan ŝtonon ĉi tie, en la aĉa kavo de la ŝene?
Pandiono prenis la ponardon en la dentojn, kaj la ŝtonon premis en la mano kaj haste ekrampis, zorgeme kaŝiĝante en ombron de la luno, al sia ĉeleto.
Ĝis la mateniĝo la juna heleno kuŝis sen dormo. Liaj vangoj brulis, tremo trakuradis laŭ la korpo. Pandiono pensis pri grava ŝanĝo en sia sorto, pri baldaŭa fino de la monotona vico de suferaj tagoj de sopiro kaj malespero.
La enira truo de la ĉeleto montriĝis per griza makulo, el mallumo elstaris la tuta mizera loĝejo de Pandiono. La juna heleno alportis la ponardon al la lumo. La larĝa klingo el nigra bronzo[153] kun elstaranta eĝo en la mezo estis bone akrigita. La masiva tenilo kun intajlo el azemo montris etendiĝintan leoninon — la ferocan diinon Saĥmeton. Pandiono fosis kaveton per la ponardo en angulo sub la muro, kaj metis tien la donacon, por fidinde kaŝi, sed tuj rememoris pri la ŝtono. Palpe trovinte ĝin sur la pajlo, la junulo ree alŝoviĝis al la elirejo, por pli bone pririgardi la kristalon.
153
nigra bronzo — speciale malmola alojo de kupro kun rara metalo. Antikvaj metalurgoj scipovis per aldono al bronzo de zinko, kadmio kaj aliaj metaloj ricevi alojojn de alta malmoleco.