La plata rompopeco de ŝtono kun rondigitaj randoj estis granda je pinto de lanco. Ĝi estis malmola, ege pura kaj diafana, ĝia koloro ŝajnis griz-blua en la antaŭmatena malgaja krepusko.
Pandiono elmetis la ŝtonon sur la malfermita manplato en la eniran truon, kaj en tiu momento ekbrilis la leviĝanta suno. La ŝtono transformiĝis — sur la manplato de Pandiono kuŝis ĝi, plena je brilo, ĝia blu-verda koloro estis neatendite ĝoja, hela kaj profunda, kun varma nuanco de diafana orkolora vino. La spegula surfaco de la ŝtono estis polurita, evidente, per homa mano.
La koloro de la ŝtono rememorigis al Pandiono pri io proksima, ĝia rebrilo varmigis la premitan animon de la junulo. Maro — jes, ĝuste tia estas maro malproksime de bordoj, en horoj, kiam suno alte staras en bluo de la sennuba ĉielo. Nutur ae — dieca ŝtono: tiel nomis ĝin la malfeliĉa Jaĥmos.
La mirakla ekbrilo de la kristalo en la senĝoja mateno ŝajnis al la juna heleno feliĉa aŭguro.
Jes, la adiaŭa donaco de Jaĥmos estis bonega. Ponardo kaj mirakla ŝtono! Pandiono ekkredis, ke la ŝtono servos kiel garantio de lia reveno al la maro. La maro, kiu ne trompos, redonos al li la liberon kaj la patrujon. La juna heleno mergiĝis per rigardo en la diafanan profundon de la ŝtono, el kiu leviĝadis ondoj ĉe la hejmaj bordoj…
Minaca murmurego de granda tamburo traflugis super la ĉeletoj de la ŝene — la signalo de matena vekiĝo.
Pandiono momente decidis — li ne forlasos la neordinaran ŝtonon, ne lasos tiun simbolon de libera maro en la polva tero de la ŝene. La ŝtono ĉiam estu kun li!
Post kelkaj ne tute sukcesaj provoj la juna heleno trovis finfine manieron kaŝi la ŝtonon nerimarkeble en sia zontuko kaj, haste enfosinte la ponardon, preskaŭ malfruis al la matena manĝo.
Dum la vojo kaj dum la laboro en ĝardeno Pandiono observadis Kavi-n kaj rimarkis, ke tiu interŝanĝas per mallongaj frazoj jen kun unu, jen kun alia el la konataj al Pandiono gvidantoj de la ŝene. Tiuj haste deiradis de la etrusko kaj ion diradis al aliaj.
Trovinte momenton, Pandiono alproksimiĝis al Kavi. Tiu, ne levante la kapon, klinitan super tajlata ŝtonpeco, rapide kaj nelaŭte diris, ne rompante la spiradon:
— Nokte, antaŭ la lunleviĝo, en la plej malproksima pasejo ĉe la norda muro…
Pandiono revenis al sia laboro. Dum la vojo en la ŝene-on li transdonis al Kidogo la vortojn de la etrusko.
La tutan vesperon Pandiono pasigis en atendo — jam delonge li ne havis tian entuziasmon kaj pretecon al lukto.
Tuj kiam la laboristejo kvietiĝis kaj la militistoj sur la muroj ekdormetis, en mallumo de la ĉeleto de Pandiono aperis Kidogo.
La du amikoj rapide ekrampis al la muro kaj turnis sin en mallarĝan trairejon inter ĉeletoj. Ili atingis la nordan muron, kie en mallarĝa fendo regis speciale profunda mallumo.
La militistoj malofte iradis laŭ tiu ĉi muro — al ili estis pli oportune observi el la okcidenta kaj la orienta flankoj, laŭlonge de trairejoj inter ĉeletoj. Tial eblis ne timi, ke la gardistaro supre aŭdos la mallaŭtan parolon.
En la pasejo per du vicoj, premiĝante per la piedoj al la muroj kaj per la kapoj al kapoj, kuŝis ne malpli ol sesdek sklavoj. Kavi kaj Remd estis en la mezo. La pli aĝa etrusko flustre vokis al si Pandionon kaj Kidogon.
La juna heleno, palptrovinte la manon de la etrusko, etendis al li la kunprenitan ponardon. Kavi nekomprene eksentis la malvarman metalon, tranĉis la manon je la akra klingo kaj avide kaptis la armilon, flustrante dankon.
La sperta batalisto, sopirinta pri armilo, ekĝojis. Li komprenis, ke, transdonante la valoregan ponardon, la juna heleno per tio agnoskas estrecon de Kavi, sen vortoj elektante lin sia gvidanto.
Ne demandinte Pandionon, de kie li prenis la armilon, Kavi ekparolis, farante longajn paŭzojn, por ke la apudaj kuŝantoj povu transdoni al la malproksimuloj, kiuj nenion povis aŭdi. La konsilio de la gvidantoj komenciĝis — oni estis solvantaj la demandon pri vivo kaj libero de kvincent homoj, ŝlositaj en la ŝene.
Kavi diris pri tio, ke oni ne rajtas prokrasti la ribelon, ĉar antaŭe ili havas neniajn esperojn, la stato povas iĝi nur pli malbona, se la sklavojn oni denove disigos kaj dissendos.
— La fortoj, kiuj solaj garantias sukceson en batalo, foriras en peza laboro por la subpremantoj, ĉiam malpli viglaj kaj sanaj iĝas niaj korpoj post ĉiu monato da vivo en sklaveco. Morto en batalo estas honora kaj gaja — miloble pli facile estas morti batalante, ol morti sub batoj de kruelaj vipoj!
Akorda flustro de aprobo traflugis laŭ la vicoj de nevideblaj aŭskultantoj.
— Jes, la ribelon ne eblas prokrasti, — daŭrigis Kavi, — sed ĉe unu kondiĉo: se ni trovos eliran vojon el la damnita lando. Eĉ se ni malŝlosos ankoraŭ du-tri ŝene-ojn, eĉ se ni trovos armilojn, nia forto estas malgranda, ni ne povos nin teni longe. Post la granda ribelo de sklavoj la regantoj de Kemt penas disigi apartajn ŝene-ojn, ni ne havas komunikiĝon kun ili, ni ne sukcesos ribeligi samtempe multajn homojn. Ni troviĝas en la ĉefurbo mem, kie estas multa militistaro, kaj ne povos iri laŭ la lando kun batalo. Pafarkistoj de Aegyptos estas timindaj — sed ni preskaŭ ne havos pafarkojn, kaj ne ĉiuj kapablas bone uzi ilin. Do ni pensu, ĉu ni povas iri tra dezerto orienten aŭ okcidenten. En dezerton ni povos trafi tre rapide post eliro el la ŝene. Se ne eblos iri tra dezerto, mi pensas, ke necesas rezigni de la ribelo — tio estos vana malŝparo de fortoj kaj sufera pereo. Tiam fuĝu nur tiuj el ni, kiuj deziros peni trairi garantiitan morton en malgranda espero al libero. Mi, ekzemple, tutegale penos.
Emocia flustro leviĝis ĉirkaŭ la eksilentinta etrusko.
Liaj vortoj, transdonitaj de unu fino al la alia, komence ekscitintaj bataleman humoron, nun semis dubon inter kuraĝaj gvidantoj. Ili forprenis esperon pri bona rezulto, eĉ pri fantomo de sukceso, kaj la plej kuraĝaj batalistoj ekhezitis. Diverslingva flustro flugis en karbe nigra mallumo de la pasejo.
Al la centro de la grupo, kie kuŝis la kvar amikoj, alrampis densbarba amu — ŝemido el trans la Lazuraj Akvoj. Liaj samgentanoj konsistigis grandan parton de la tuta loĝantaro de la laboristejo.
— Mi insistas pri la ribelo. La morto glutu nin, sed ni venĝos al la damnitaj loĝantoj de la damnita lando! Ni montros ekzemplon, kiun sekvos aliaj! Delonge jam Kemt vivas en paco, la feroca arto de subpremado forprenis volon al lukto disde milionoj da sklavoj. Ni flamigos ĝin denove…
— Estas bone, ke vi pensas tiel, vi estas kuraĝulo, — interrompis lin Kavi. — Sed kion vi diros al tiuj, kiujn vi kondukos post vi?
— La samon diros! — verve respondis la ŝemido.
— Kaj ĉu vi estas certa, ke oni iros post vi? — flustris la etrusko. — La vero estas tro peza… kaj mensogo en tia afero estas senutila — homoj bone sentas, kie estas la vero. Ilia vero — tiu, kiu kuŝas en ĉies koro.
La ŝemido nenion respondis. Tiam inter la kuŝantoj traŝoviĝis fleksiĝema korpo de libiano Aĥmi. Pandiono sciis, ke tiu juna sklavo, kaptita en batalo ĉe la Kornoj de la Tero, devenas el nobela familio. La libiano asertis, ke apud la tomboj de la plej antikvaj reĝoj de Kemt, ĉe urboj Tinis kaj Abidos, iras sud-okcidenten vojo al Ŭaĥet-Ŭer — al granda oazo en la dezerto. Necesas eniri en la dezerton tuj post la blanka templo Zeŝer-Zeŝeru kaj direkti sin al la nord-okcidento, kie je cent dudek mil ulnoj for de la rivero transiri la vojon. La libiano promesis gvidi ĝis la pado kaj pluen. En la oazo estas malmulte da militistoj, kaj la ribeluloj sukcesos okupi ĝin. Poste, post la vojo tra la dezerto nur je dudek kvin mil ulnoj kuŝas dua granda oazo — Paŝt, etendiĝinta per strio okcidenten. Ankoraŭ pli malproksime estos oazo Mut, de kiu la pado kun putoj kondukas al montetoj de Mortinta Serpento, kaj de tie estas vojo suden, en la landon de nigruloj, nekonata al la libiano.