— Mi konas tiun vojon, — enmiksiĝis Kidogo, — laŭ ĝi mi iris en la malbenita jaro de mia kapto.
— En la oazoj estas grandaj rezervoj de daktiloj, ni ripozos. Tie tute ne estas fortikaĵoj, kaj ni povos preni kun ni ŝarĝobrutojn. Kun ilia helpo ni facile povos atingi la Mortintan Serpenton, kaj tie, post la Sala lago, jam pli ofte troveblas akvo.
La plano de la libiano kaŭzis ĉies aprobon. Ĝi ŝajnis tute realigebla.
Tamen la singarda Kavi demandis la libianon:
— Ĉu vi estas certa, ke ĝis la putoj de la rivera bordo estas ĝuste cent dudek mil ulnoj? Tio estas granda distanco.
— Eble, eĉ iomete pli, — trankvile respondis la libiano. — Sed forta homo povos transiri tiun distancon sen akvo ĉe unu kondiĉo — komenci la iron neniuokaze pli malfrue ol noktomezo kaj moviĝi sen ripozo. Pli ol unu tagon kaj unu nokton en dezerto sen akvo oni ne vivas, kaj iri post tagmezo same ne eblas.
Unu el azianoj — ĥeriuŝa — proponis rekte ataki la fortikaĵon survoje al la haveno Suu, sed, malgraŭ tuta allogeco de la peno trabatiĝi rekte orienten por la sklavoj, kies plimulton konsistigis azianoj kaj amu-oj, la planon oni agnoskis neplenumebla.
La propono de la libiano estis multe pli fidinda, tamen estiĝis malkonsento inter negroj kaj azianoj: la vojo sud-okcidenten forkondukus la azianojn eĉ pli malproksime for de la patrujo, sed estis avantaĝa por la negroj kaj la libianoj. La loĝantoj de Libio esperis foriri norden de la oazo Mut kaj trafi en tiun parton de sia lando, kiu ne estis obeigita de la militistaro de Kemt. Pandiono kaj la etruskoj intencis iri kun la libianoj.
Ĉiujn pacigis maljuna nubiano, deklarinta, ke li konas vojon suden ĉirkaŭire de la fortikaĵoj de la Nigra Tero tra stepoj de la lando Nub al la Lazuraj Akvoj.
La mallarĝa luna serpo jam leviĝis super ŝtupegoj de dezertaj montetoj, kaj la ribelaj sklavoj plu estis ellaborantaj la planon de fuĝo. Nun ili estis pridiskutantaj detalojn de la ribelo kaj distribuantaj rolojn de ĉiu grupo, estrata de tiu aŭ alia gvidanto.
La tempo de la ribelo estis difinita por la postsekva nokto, tuj post veno de plena mallumo.
La sesdek homoj sensone disrampis al diversaj finoj de la ŝene, kaj supre, sur fono de la ĉielo, prilumita de la malalta luno, klare distingiĝis figuroj de gardistoj, nenion suspektantaj kaj plenaj je malestimo al la dormantoj en la profunda kavo sub iliaj piedoj.
Dum tuta sekva tago kaj nokto kaj ankoraŭ tago okazis preparo al la ribelo, singarda kaj nerimarkebla. Antaŭtimante perfidulojn, la gvidantoj interkonsentadis nur kun homoj, bone konataj al ili, kalkulante, ke la ceteraj, post kiam la gardistaro estos forbuĉita, tutegale aliĝos al la amaso de ribelantoj.
Venis la nokto de la ribelo. En mallumo neaŭdeble kuniĝis amasetoj da homoj, po unu ĉe ĉiu el tri muroj — la norda, la okcidenta kaj la suda. Ĉe la orienta flanko, ĉe la interna muro, kolektiĝis du grupoj.
Translokiĝo de la homoj okazis tiel rapide, ke, kiam Kavi frapis per ŝtono je malplena vazo por akvo, donante la signalon de atako, la sklavoj jam sukcesis kunmeti vivajn piramidojn. La korpoj de la sepdek homoj kreis klinitan ebenon, apogitan je vertikala muro. Da tiaj vivaj pontoj estis kvin, laŭ ili el ĉiuj flankoj grimpis homoj, ebriigitaj per estonta batalo.
Kavi, Pandiono, Remd kaj Kidogo inter la unuaj leviĝis sur la internan muron. La juna heleno, ne pensante eĉ sekundon, saltis malsupren, en la nigran mallumon, kaj post li kuris kaj saltis dekoj da homoj.
Pandiono faligis militiston, elsaltintan el la gardista domo, kaj sursaltis sur lian dorson, fleksante malantaŭen la kapon. La vertebroj de la egipto malforte krakis, la korpo moliĝis en la manoj de Pandiono. Ĉirkaŭe en mallumo la sklavoj kun obtuza murmuro trovadis kaj kaptadis siajn malamatajn malamikojn. En furiozo la homoj ĵetiĝadis kun nudaj manoj al armitaj militistoj. Ne sukcesadis militisto ekbatali kontraŭ unu malamiko, kiam de flanke kaj de malantaŭe al li ĵetadis sin novaj kontraŭuloj; senarmilaj, sed fortaj pro freneza furiozo, ili enpikadis la dentojn en la manojn, tenantajn armilon, enpikadis la fingrojn en la okulojn. Armilon, armilon per ajna kosto — tia estis la sola penso de la atakantoj. Tiuj, kiuj sukcesis elŝiri lancon aŭ tranĉilon, sentante en siaj manoj mortigan forton, eĉ pli furioze ĵetadis sin al la malamikoj. Pandiono pikadis dekstren kaj maldekstren per glavo, forprenita de la mortigita malamiko. Kidogo agis per granda bastono, uzata por portado de akvo.
Kavi, leviĝinta laŭ la viva ŝtuparo, desaltis rekte sur kvar militistojn, deĵorintajn apud la interna pordo. La afekciitaj egiptoj faris nur malfortan reziston, laŭlitere premfrakasitaj de maso de homoj, falegintaj sur ilin en silento kaj mallumo.
Kun jubila krio Kavi deŝovis pezan riglilon, kaj baldaŭ amaso de la liberigitaj sklavoj inundis la spacon inter la muroj, enrompiĝis en la domon de la estro de la ŝene, ekstermante militistojn, ripozantajn post la deĵorŝanĝo.
Supre sur la muroj la batalo estis eĉ pli kruela. Naŭ gardistoj, starintaj sur la muro, baldaŭ rimarkis la atakantojn. Ekfajfis sagoj, la noktan silenton bruigis homaj ĝemoj, obtuzaj batoj je la tero de korpoj, falantaj de sur alto.
Sed la naŭ egiptoj ne povis longe kontraŭstari al cento da furiozaj sklavoj, kiuj kure ĵetadis sin rekte al la lancoj, faladis sur la gardistojn kaj kune kun ili deruliĝadis de sur la muro.
Dum tiu tempo en la spaco inter la muro finiĝis la buĉado de gardistoj kaj oficistoj. Ĉe la murdita estro de la gardistaro oni trovis ŝlosilojn de la ekstera pordo. Knaro de rustiĝintaj ĉarniroj aŭdiĝis en la nokta silento, kiel krio de venko.
Lancoj, ŝildoj, tranĉiloj, pafarkoj — ĉio ĝis la lasta sago estis forprenita de la murditoj. La armitaj sklavoj ekgvidis kolumnon de fuĝantoj, kaj ĉiuj, konservante silenton, per rapidaj paŝoj direktis sin al la rivero. Domoj ĉe la vojo estis plene prirabitaj, estis mortigitaj dekoj da loĝantoj. La ribelantaj sklavoj estis serĉantaj armilojn, manĝon. Nur strikta malpermeso de la gvidantoj retenis la homojn de deziro bruligi ĉiujn domojn. Kavi tre timis tro frue altiri atenton de la militistaro, gardanta la ĉefurbon.
Komenciĝis transiro trans la riveron sur ĉiuj hazarde trovitaj boatoj, barĝoj kaj flosoj. Kelkaj homoj pereis en la akvo pro grandegaj krokodiloj, gardantaj la riveron de Ta-Kem.
Ankoraŭ ne pasis eĉ du horoj ekde la komenco de la ribelo, kaj la kapa taĉmento jam estis aliranta al la pordo de ŝene, situanta sur la transa bordo de la rivero, laŭ vojo al la templo Zeŝer-Zeŝeru.
Kavi, Pandiono kaj du libianoj malkaŝe aliris la pordon kaj frapis, dum ĉirkaŭ cent aliaj sklavoj estis alproksimiĝantaj al la muro apud la pordo.
De sur la muro aŭdiĝis voĉo de militisto, demandanta la venintojn, kion ili deziras. La libiano, bone posedanta la lingvon de Kemt, postulis la estron de la ŝene, pretekstinte leteron de la estro de reĝaj laboroj. Malantaŭ la pordo ekparolis kelkaj voĉoj, ekbrulis torĉo, kaj la malfermita pordo montris al la venintoj precize saman intermuran korton, kia estis ĵus forlasita de la ribelantoj. El grupo da militistoj elpaŝis la gardista estro kaj postulis la leteron.
Kun furioza muĝo Kavi ĵetis sin al li kaj enpikis en lian bruston la ponardon de Jaĥmos, kaj Pandiono kun la libianoj impetis al la militistoj. Post ili, uzante la konfuzon, kun surdigaj krioj enkuris la starintaj prete armitaj sklavoj. La torĉoj estingiĝis, en la mallumo aŭdiĝadis ĝemoj, muĝoj, batalemaj krioj. Pandiono sukcesis rapide venki du kontraŭulojn, kaj li malŝlosis la internan pordon. En la ŝene, vekiĝinta pro la bruo de la batalo, aŭdiĝis voko al ribelo, diversgentaj sklavoj ekkuris laŭ la korto, kunvokante siajn afekciitajn fratojn per krioj en la gepatraj lingvoj. La laboristejo ekzumis, kiel maltrankviligita abelujo; la zumo, ĉiam kreskante, transiris al malalta muĝo. Militistoj supre sur la muroj ĵetiĝadis, timante malleviĝi, kriante minacojn kaj sendante de tempo al tempo sagojn hazarde en la mallumon. Sed la batalo inter la muroj kvietiĝis, de malsupre el la korto ekflugis trafaj sagoj kaj lancoj en la militistojn, klare videblajn sur la muro, kaj la dua ŝene estis liberigita.