Kidogo trovis lokon, defenditan kontraŭ la suno, kie giganta ŝtona kubo altis super muroj de sabloŝtonaj tavoloj, detranĉitaj ĉe la norda flanko de profunda akvospuro. Inter la klifoj estis sufiĉe da ombro por la tuta taĉmento, kaj ĝi devis kaŝi la homojn ĝis la sunsubiro.
La lacaj homoj momente ekdormis — nun restis nur atendi, ĝis la alte furiozanta suno, malleviĝante, komencos mildiĝi. La ĉielo, tiel proksima nokte, ree leviĝis en neatingeblan foron kaj de tie estis blindiganta kaj bruliganta la homojn, kvazaŭ venĝe pro la nokta paŭzo. La tempo pasis; la pace dormantajn homojn ĉirkaŭis varmega oceano da suna fajro, neniiganta ĉion vivan.
Sentiva Kavi vekiĝis pro malfortaj plendaj ĝemoj. La etrusko en nekompreno levis la peziĝintan kapon kaj fiksaŭskultis. Ĉirkaŭe malofte aŭdiĝadis forta krakado, alternanta kun longaj, plendaj ĝemoj, plenaj je sopiro. La sonoj plifortiĝis; multaj fuĝantoj vekiĝis, en timo rigardante ĉirkaŭe. Neniu signo de moviĝo estis inter la ardigitaj rokoj, ĉiuj kamaradoj estis sur siaj lokoj, plu dormis aŭ estis fiksaŭskultantaj. Kavi vekis kviete dormintan Aĥmi. La libiano eksidis, larĝe oscedis kaj poste ekridis rekte en la vizaĝon de la mirigita kaj maltrankviligita etrusko.
— Ŝtonoj krias pro la suno, — klarigis la libiano, — tio estas signo, ke varmego malkreskas.
Pro la voĉo de ŝtonoj en la minaca silento de la dezerto, plena je ia malespero, la fuĝantoj konfuziĝis. La libiano surgrimpis la klifon, rigardis ĉirkaŭe tra fendo en la kunigitaj manplatoj kaj deklaris, ke baldaŭ oni povos komenci la lastan transiron ĝis la oazo: necesas sattrinki antaŭ la vojo.
Kvankam la suno jam forte kliniĝis okcidenten, la sablaj montoj plu flamis. Ŝajnis tute neeble forlasi la ombron kaj eliri en tiun maron de fajro kaj lumo. Sed la homoj sen ajna protesto viciĝis popare kaj direktis sin post la libiano — tiel forta estis la voko de libero.
Pandiono iris nun en la tria vico for de la libiano Aĥmi kaj plu apud Kidogo.
La neelĉerpebla eltenemo kaj bonanima gajeco de la negro vigligadis la junan helenon, kiu sentis sin malcerta antaŭ la terura povo de la dezerto.
Ĝia malamika bruliganta spirado denove igis la homojn malalte mallevi la kapojn. Ili pasis jam ne malpli ol dek kvin mil ulnojn, kiam Pandiono rimarkis facilan maltrankvilon de la gvidanto-libiano. Aĥmi dufoje haltigis la kolumnon, grimpadis, dronante ĝis la genuoj en la sablo, sur pintojn de sablaj montetoj, pririgardante la horizonton. Al demandoj la libiano ne respondadis.
Alto de montetoj malgrandiĝis, kaj Pandiono ĝoje demandis Aĥmi-n, ĉu ne finiĝas la sabloj.
— Ankoraŭ estas malproksime, multe da sablo! — morne respondis la gvidanto kaj turnis la kapon al la nord-okcidento.
Rigardinte tien, Pandiono kaj Kidogo ekvidis, ke la brulanta ĉielo tie estas fermita de plumba nebulo. Malhela kurteno, leviĝanta supren, estis venkanta la gigantan povon de la suno kaj la brilon de la ĉielo.
Subite aŭdiĝis sonoraj kaj agrablaj sonoj — altaj, kantaj, de pura metala tono, kvazaŭ arĝentaj trumpetoj komencis post la sablobuloj strangan melodion.
Ili ripetiĝadis, kreskante, ĉiam pli laŭtaj kaj oftaj, kaj la koroj de la homoj ekbatis pli forte sub influo de senkonscia timo, kiun portis tiuj arĝentaj sonoj, al nenio similaj, malproksimaj de ĉio viva.
La libiano haltis kaj kun plenda krio falis sur la genuojn. Levinte la manojn al la ĉielo, li preĝis al dioj, petis defendi de la terura plago. La timigitaj fuĝantoj dense amasiĝis kune en mallarĝa spaco inter tri sablaj montetoj. Pandiono demande rigardis al Kidogo kaj miregis — la nigra haŭto de la negro iĝis griza. La juna heleno unuafoje vidis sian amikon timigita kaj ne sciis, ke tiel paliĝas nigrahaŭtuloj. Kavi kaptis je la ŝultro la gvidanton, kaj sen penoj stariginte lin sur la piedojn, kolere demandis, kio okazis.
Aĥmi turnis al li la vizaĝon, misformitan pro timo, kovriĝintan per grandaj gutoj de ŝvito.
— Sablo de la dezerto kantas, vokas venton, kaj kun ĝi alflugas morto, — raŭke diris la libiano. — Venas sabla tempesto…
Prema silento ekpendis super la taĉmento, rompata nur de sonoj de la kantanta sablo.
Kavi staris en perplekso — li ne sciis, kion fari, kaj tiuj, kiuj sciis, komprenis la forton de la minacanta danĝero kaj same silentis.
Finfine Aĥmi rekonsciiĝis:
— Antaŭen, rapide antaŭen! Mi vidis tie rokan placeton, liberan de sablo: necesas sukcesi atingi ĝin. Ĉi tie la morto estas neevitebla — ĉiuj estos superŝutitaj de sablo, tamen tie… eble, iu saviĝos…
La timigitaj homoj impetis post la kuranta libiano.
La plumba nebulo iĝis ruĝa mallumo, kovrinta la tutan ĉielon. Pintoj de sablaj montetoj sinistre ekfumis, spirado de vento tuŝis la inflamantajn vizaĝojn per svarmo de subtilegaj sableroj. Iĝis malfacile spiri, la aero kvazaŭ iĝis sorbigita per bruliganta veneno. Sed jen disiris la sablaj buloj, kaj la fuĝantoj iĝis sur malgranda peco da ŝtoneca grundo, nigriĝinta kaj glatiĝinta. Ĉirkaŭe kreskis tondro kaj muĝo de la vento, alfluganta el malproksime, la ruĝa nubo rapide malheliĝis malsupre, kvazaŭ nigra kurteno ŝirmis la ĉielon. Supre ĝi restis malhel-ruĝa, la pala disko de la suno malaperis en la terura nubo. Imitante pli spertajn, la homoj haste deŝiradis de si zontukojn, ĉifonojn, kovrantajn la kapojn kaj la ŝultrojn, ĉirkaŭvolvadis la vizaĝojn kaj faladis per la vizaĝoj malsupren sur la neglatan surfacon de la varmega ŝtono, alpremiĝante unu al la alia.
Pandiono iomete prokrastis. La lasta afero, kiun li vidis, plenigis lin per teruro. Ĉio ĉirkaŭe ekmoviĝis. Laŭ la nigra grundo ekruliĝis ŝtonoj, grandaj je pugno, kvazaŭ sekaj folioj, pelataj de aŭtuna vento. La montetoj ĵetis direkte al la fuĝantoj dikajn serpentumantajn tentaklojn, la sablo ekmoviĝis kaj rapide ekkuris, disverŝiĝante ĉirkaŭe, kiel akvo, elĵetita de tempesto sur malkrutan bordon. La fumanta maso ĵetiĝis sur Pandionon — la junulo falis kaj nenion plu vidis. La koro bategis, kaj ĉiu ĝia bato resonis en la kapo. La plioftiĝinta spirado kun peno traŝiriĝadis tra la gorĝo kaj la buŝo, kiuj, ŝajne, kovriĝis per malmola krusto.
Fajfo de la vento sonis per altaj notoj, superita de obtuza bruo de fluganta sablo, la dezerto tondris kaj muĝis ĉirkaŭe. La kapo de Pandiono nebuliĝis, li luktis kontraŭ sveno, kien lin mergis la sufokanta, sekiganta tempesto. Fortege tusante, la juna heleno liberigadis la gorĝon disde sabla polvo kaj ree komencadis ofte spiri. La eksplodoj de rezisto de Pandiono ripetiĝadis ĉiam malpli ofte. Finfine li senkonsciiĝis.
Kaj tondro de la tempesto iĝadis pli certa kaj minaca, ĝiaj eĥoj ruliĝis laŭ la dezerto, kiel gigantaj kupraj radoj. La ŝtoneca grundo tremis per responda murmuro, kiel metala folio, kaj super ĝi flugis nuboj da sablo. Sableroj, saturitaj per elektro, brileradis per helbluaj sparkoj, kaj la tuta maso da moviĝanta sablo ruliĝis, plena je bluetaj briloj. Ŝajnis, tuj ekverŝiĝos pluvo kaj freŝa akvo savos la senkonsciiĝintajn homojn, sekigitajn de la arda aero. Sed pluvo ne estis, kaj la tempesto plu tondris. La malhela amaso da homaj korpoj kovriĝadis per ĉiam pli dika tavolo da sablo, kovranta malfortajn moviĝojn, mallaŭtiganta maloftajn ĝemojn…
Pandiono malfermis la okulojn kaj ekvidis sur fono de steloj silueton de la nigra kapo de Kidogo. Kiel poste eksciis Pandiono, la negro longe klopodis super la senvivaj korpoj de la amikoj — de la juna heleno kaj la etruskoj.