En krepuska aero rapide ekglitis malklaraj ĵetiĝantaj ombroj — multegaj vespertoj elflugis el siaj tagaj kaŝejoj. Maldekstre, el post malhela muro de la roka bordo, estis malrapide leviĝanta malnova lunarko. Ĝiaj ruĝaj altaj kornoj[35] unuaj ĵetis diseriĝantan lumon sur la glataĵon de la larĝa rivero. Nigraj strioj de ombroj enpikiĝis en la prilumitan randon de la dezerto.
La luno estis leviĝanta ĉiam pli alte, ĝia lumo estis akceptanta ĉiam pli helan brilon de arĝento, kaj mallumo, pleniganta la valon, estis rapide foriranta norden.
La pastro staris sur la pruo, profunde enpensiĝinte.
Li pensis pri tio, ke la testamento de Ĝoser ne plenumiĝis. La potenca faraono, kreinta la unuecan kaj fortikan ŝtaton, kune kun la povo semis ankaŭ aliajn semojn, kiuj povas doni pereigan rikolton. La malnova dominado de la dio de sciencoj, skribo kaj arto Toto cedis lokon al la dio de la suno Rao, la simbolo de senfina potenco, identigita kun la personeco de faraono.
Estis kompreneble, kial la pastroj de Rao, delonge forpuŝantaj disde la faraono la servantojn de Toto, kaŝis la testamenton.
Tute proksime sur sabla malprofundaĵo aŭdiĝis laŭta plaŭdo. Granda emseĥ — krokodilo — montris en lumo de la luno sian krestan dorson, kaj ondoj, disirantaj antaŭ lia kapo, ekbrilis, disvolviĝante kiel arĝenta ventumilo. La pastro retrorigardis kaj dum minuto sekvis per la okuloj la sanktan animalon. Poste li revenis al siaj pensoj.
La nova faraono mem vokis la pastrojn de Toto. Sekve, li ne deziras regi laŭ montro de la pastroj de Rao. Li penas mem trovi sian vojon, serĉas konsiliston. Tio estas racia kaj bona; bona tial, ke tia konsilisto povas iĝi li, la ĉefpastro de Toto — Men-Kaŭ-Tot.
Tiam renaskiĝos la antaŭa gloro kaj forto de la pastroj de Toto, multobliĝos ilia nombro kaj riĉaĵoj… Venis la tempo, ĉar malbone iĝis en la lando, malriĉiĝinta dum la tempo de regado de Ĥufu: la nova faraono ne scias, kion fari, kiel iĝi vera reganto. Ne vane la gardantoj de la dia saĝo devas ne malkovri ĉion al faraono, por kontraŭstarigi al la volo de reganto saĝon de la eterna scio, por bridi potencon kaj forton…
Jam delonge foriris la helpanto de la direktilisto, la ŝipo iris pli rapide, kaj la pastro plu meditis en silento.
Malantaŭe aŭdiĝis laŭta bojado de hundoj. Malofte stridaj kriegoj de azenoj tratranĉadis la noktan mallumon — la ŝipo estis alproksimiĝanta la Blankan Muron, kaj laŭ la bordo de la rivero etendiĝis palacaj bienoj kaj ĝardenoj de temploj de la ĉefurbo.
La vekiĝinta faraono aperis sur la ferdeko kaj ordonis eniri la ĉefurbon kaŝe. La ŝipo albordiĝis al granda ŝtona placeto ĉe la templo de la falko Horuso[36], apud la norda rando de la urbo.
Ĝedefra eksidis en seĝoportilon, kaj fortikaj nigruloj rapide ekportis la faraonon tra la dormema urborando. Kurbaj kaj malvastaj polvaj stratoj estis baritaj per kadukaj argil-vergaj muroj de domoj, kuniĝantaj unu kun la alia. La negranda gardistaro de la faraono, uzante la lunan lumon, iris sen torĉoj.
Domoj ĉe la strataj flankoj estis iĝantaj malpli oftaj, la strato estis larĝiĝanta. Subite antaŭ la okuloj de la irantoj malfermiĝis malkruta leviĝo, priŝutita per akrangulaj ŝtonoj kaj kovrita per nigraj makuloj de ombroj. Dekstre malforte brilis la rivero, kaj maldekstre la leviĝo transiris en platan altaĵon, post kiu malklare konturiĝis deklivoj kaj sablobuloj. De tie aŭdiĝis ridego de hienoj kaj ĝemaj krioj de ŝakaloj. Antaŭ la deklivo, oblikve trairante la altaĵon, akre kontrastis grandega rektangulo de blankaj muroj. En la centro de la rektangulo altis je cent ulnoj ŝtupa piramido. Sub la luno ĝia blanka koloro ŝajnis pura kaj malbrila, ombroj sur la ŝtupoj kuŝis per vicoj de horizontalaj nigraj strioj. Ĉe la dekstra flanko de la piramido super la muroj elstaris tegmentoj de iaj konstruaĵoj.
Sub pezaj paŝoj de la portistoj krakadis sablo, surŝutita fare de vento sur platojn de malnova vojo, metita jam dum la konstruado. La piramido estis proksimiĝanta, kreskante super la ĉirkaŭaĵo; jam eblis distingi oblikvajn edrojn de ĝiaj ŝtupoj. Ĉe la plej proksima, sud-orienta angulo de la muro kelkaj malaltaj malfortaj arboj signis la lokon de eniro. Sub la arboj staris malalta argila kabaneto de gardistoj.
La procesio alproksimiĝis al la muroj, konstruitaj el grandaj pecoj de kalkoŝtono. Alta je kvar homaj altoj, kun elstaraĵoj en aspekto de vertikalaj traboj, la muro faris impreson de nefrakasebla firmeco.
El la dometo elkuris du malhelaj figuroj kaj en timo falis en polvon antaŭ la faraono. Sveltaj blankaj duonkolonoj, similaj al faskoj da grandaj tigoj de papiruso, apogis super la enirejo platon kun noĉoj en formo de festonoj. La alta porda aperturo estis alpremiĝanta dense al la maldekstra kolono.
Oni fajrigis la torĉojn. En malglata kirla lumo Ĝedefra eniris la pordan aperturon post la pastro kaj la korpogardistoj. Poste komenciĝis longa koridoro, kadrigita per multaj fostoj, en la sekco havantaj formon de longaj ovaloj. Sur rondaĵoj de la kolonoj estis oblongaj listeloj en aspekto de papirusaj tigoj. Inter larĝaj mursimilaj flankoj de la kolonoj regis profunda obskuro. En truojn, faritajn en la tegmento, fluis oblikva luna lumo.
La koridoro elkondukis la venintojn sur glatan grandan korton, ĉirkaŭkreskigitan per larĝaj kaj kurbaj sikomoroj. Sur platoj de la korto kuŝis dika tavolo da sablo, surŝutita de vento. La grandega piramido estis fermanta la malantaŭan finon de la korto. Rabobirdoj, vekitaj per la bruo kaj la lumo de la torĉoj, leviĝis en la aeron, eligante stridajn klukajn kriojn. Okuloj de strigoj ekbrilis en malhelaj kavoj de tegmentoj kaj muroj, vespertoj flugadis tien kaj reen super la korto.
La pastro, preninta sur sin la rolon de gvidisto, turnis sin maldekstren, poste malantaŭen kaj tra mallonga pasejo kondukis la faraonon en la duan, malpli grandan korton de la templo de Leona Vosto (Ĥeb-Sed), konstruita por samnoma festo de tridekjariĝo de regado de la granda faraono.
La korto estis plenigita per tomboj de proksimuloj kaj parencoj de Ĝoser. Kiel kofroj kun facile konveksaj kovriloj, staris ili vice sur siaj piedestaloj.
Kvar maldikaj, kiel palmaj trunkoj, kolonoj algluiĝis al fasado de ĉiu tombo.
Mistere kaj morne staris tiuj pezaj, dense fermitaj kestoj kun sola mallarĝa pordo meze, konservante interne tutan vivan ordon de antaŭlonge mortintaj favoratoj de la faraono Ĝoser.
La templo de Leona Vosto finiĝis. Nova mallarĝa pasejo elkondukis la venintojn al la orienta edro de la piramido. Dekstre post la muroj vento balancis sikomorojn. Pli malproksime, post la arboj, ree altis masivaj blankaj kolonoj de du tombegoj: de la filino de la faraono — princino Int-Ka-S kaj de la patrino de Ĝoser Nimaat-Ĥapi. Sur la muro, tute proksime de la angulo de la piramido, staris fostetoj, kronitaj per masivaj skulptaĵoj de milvoj kun mallevitaj flugiloj. Sur brusto de ĉiu birdo faŭkis granda ronda truo. Vento, penetrante en tiujn truojn, produktadis melodiajn malaltajn sonojn, plenajn je profunda malgajo. Ŝajnis, ke la muroj mem de la tombegoj eterne ploras pri la virinoj, entombigitaj en ili.
Ĝedefra miregis pri la lerta elpensaĵo de la fama konstruisto, klera kuracisto kaj la unua konsilisto de la granda Ĝoser — la saĝega Imhotepo.
Apud la piedo de la piramido ĉe la norda flanko situis la templo de Ĝoser mem. Al la bruo el tie eliris kelkaj preskaŭ nudaj pastroj, haste kaj senvorte depaŝintaj en mallumon de flankaj pasejoj.
La pastro kondukis la faraonon tra mallongaj implikitaj pasejoj kaj vandoj inter nigraj, ore kaj blue ornamitaj kolonoj, en la profundon de la templo.
Nerimarkeble ili trovis sin malproksime profunde en la piramido. Antaŭe nigris koridoro, kondukanta en kameron kun la sarkofago de la faraono. La pastro haltis antaŭ plato el ruĝa granito. Sur la maldekstra muro desegniĝis bareliefo de la faraono kun klabo, levita super la kapo. La pastro rapide tuŝis la klabon.
36
la falko Horuso — Horuso estis supera antikva dio, montrata kiel falko. Tio devenis de genta totemo de antikvaj reĝoj.