Kiel turmenta estis post kelkaj tagoj da libero estado en la malluma, fetora kavo — pri tio povis rakonti nur la kaptitoj mem.
Sed ilin oni plene izolis disde la mondo, liaj sentoj kaj travivaĵoj neniun interesis.
Sed tamen, malgraŭ senelireco de la stato, tuj kiam la homoj refortiĝis post konsekvencoj de la malfacila iro, ili ree komencis esperi al io.
Ree ekparolis Kavi, kiel ĉiam krude eksplikante pensojn, kompreneblajn por ĉiuj. Ree aŭdiĝis rido de Kidogo, eksonis akraj elkrioj de la libiano Aĥmi. Pandiono, peze travivanta la fiaskon de la esperoj, estis malpli rapide reviviĝanta.
Plurfoje la juna heleno palptrovadis en la zontuko la ŝtonon — la miraklan donacon de Jaĥmos, sed al li ŝajnis sakrilegio elpreni la belan aĵon ĉi tie, en la aĉa, malluma kavo. Krome la ŝtono trompis lin — ĝi ne iĝis magia, ne helpis atingi liberon kaj la maron.
Tamen Pandiono foje kaŝe elprenis la verd-bluan kristalon kaj alportis ĝin al pala radio, malleviĝanta el fendo, sed ne atinganta la plankon de la subteraĵo. Ĉe la unua rigardo, ĵetita al la ĝoja diafaneco de la ŝtono, la deziro vivi kaj lukti ree ekparolis en Pandiono. Li perdis ĉion — li eĉ ne kuraĝas pensi pri Tessa, ne kuraĝas revoki imagojn pri la patrujo. Ĉio, kio al li restis, estis la ŝtono, kiel revo pri la maro, pri la iam estinta, alia, vera vivo.
Kaj Pandiono komencis ofte kontempli la ŝtonon, trovante en ĝia diafana profundo tiun etan eron de ĝojo, sen kiu neniu povas vivi.
Ne pli ol dek tagojn pasigis Pandiono kun la kamaradoj en la subteraĵo. Sen pridemandoj, sen ajna juĝo la sorto de la fuĝintaj sklavoj estis decidita de potenculoj tie, supre. Neatendite malfermiĝis la luko, en la truon falis ligna ŝtuparo. La sklavojn oni elirigis supren, kaj, blindigitajn de la taga lumo, ligis kaj katenis per ĉeno po ses. Poste la ribelulojn oni kondukis al Nilo kaj tuj ŝarĝis sur grandan barkon, kiu baldaŭ eknavigis supren laŭ la rivero. La ribelulojn oni sendis al la suda limo de la Nigra Tero, al la Pordego de la Sudo[155], de kie ilin atendis la lasta kaj senrevena vojo en terurajn orajn minejojn de la lando Nub.
Du semajnojn post kiam la fuĝintoj ŝanĝis la subteran malliberejon al la surakva, je kvincent mil ulnoj pli alte laŭ la rivero, sude de la ĉefurbo de Kemt, en luksa palaco de la estro de la Pordego de la Sudo sur la insulo Neb okazis jeno.
La estro de la Pordego de la Sudo, estanta ankaŭ la estro de la provinco Neb, kruela kaj potencema Kabuefta, opinianta sin la dua homo post la faraono en la Nigra Tero, vokis la komandanton de sia militistaro, la estron de ĉasoj kaj la ĉefan karavanestron de la Sudo.
Kabuefta akceptis la vokitojn sur la balkono de la palaco ĉe abunda regalo, en ĉeesto de la ĉefa skribisto. Granda kaj muskoleca, Kabuefta orgojle altis super la konversaciantoj, sidante, imite al la faraono, sur alta fotelo el ebono kaj elefantaj dentegoj.
Li kelkfoje interkaptis demandajn rigardojn, kiujn interŝanĝadis la altrangaj oficistoj, vokitaj de li, kaj subridadis interne.
De sur la balkono de la palaco, staranta sur alta parto de la insulo, estis malfermiĝanta vidaĵo al larĝaj branĉoj de la rivero, ĉirkaŭfluantaj grupon da temploj el blanka kalkoŝtono kaj ruĝa granito. Laŭ la bordoj iris densa vico de altaj palmoj, kies foliaro per malhela plumeca strio etendiĝis laŭlonge de la piedo de la kruta roka bordo. De la sudo aliris vertikala muro de granita altebenaĵo, en kies orienta fino situis la unua kaskado de Nilo. Tie la rivera valo estis tuj mallarĝiĝanta, vastaĵo de la kultivita kvieta ebenaĵo estis rompiĝanta ĉe nemezurebla dezerta spaco de la lando de oro Nub. De sur rokaj ŝtupegoj rigardis al la palaco tomboj de famaj prauloj — la estroj de la Pordego de la Sudo, sentimaj esplorintoj de la lando de nigruloj, komencante de la granda Ĥirĥuf[156] mem. Apude, sur zorgeme tajlita roka muro, videblis grandega surskribo. De sur la balkono la vicoj de grandaj hieroglifoj ŝajnis nur regulaj grizaj linioj, sed la estro de la Sudo ne bezonis legi la fieran surskribon de sia praulo Ĥemu. Kabuefta sciis parkere ĉiun vorton kaj ĉiun povis apliki al si.
«En la oka jaro… la konservisto de la sigelo, estranta ĉion, kio estas kaj kio ne estas, la estro de temploj, provizejoj kaj de la blanka ĉambro, la gardanto de la Pordego de la Sudo…»[157]
La foro dronis en grizeta nebulo de varmego, sed sur la insulo estis malvarmete — norda vento luktis kontraŭ la varmego, ofensivanta el la sudo, forpelante ĝin malantaŭen, en la dezertajn, forbruligitajn stepojn.
La estro de la Sudo longe rigardis malproksimen al la tomboj de la prauloj, poste geste ordonis al ĉeestanta sklavo enverŝi lastajn pokalojn da vino. La regalo estis finita, la gastoj leviĝis kaj sekvis la mastron en internajn ĉambrojn de la palaco. Ili trafis en kvadratan, ne tre altan ĉambron, prilaboritan kun fajneco kaj gusto de la grandaj tempoj de Menĥeperra[158]. La glataj blankaj muroj estis ornamitaj ĉe la planko per larĝa helblua bordero kun komplika rektlinia arabesko el blankaj linioj, sub la plafono iris mallarĝa strio el lotusaj floroj kaj simbolaj figuroj, montritaj per blua, verda, nigra kaj blanka farboj sur fono de senbrila oro.
La plafonon, kadritan per mallarĝa strieto de nigraj kaj oraj kvadratoj, trais kvar paralelaj trabetoj el ligno de profunda ĉeriza koloro. En interspacoj inter la trabetoj la tuta surfaco de la plafono estis kovrita per bunta arabesko de oraj spiraloj kaj blankaj finialoj sur ŝakorde alternantaj ruĝaj kaj helbluaj kvadratoj.
Larĝajn pordfostojn el glataj poluritaj tabuloj el cedro borderis mallarĝaj nigraj strietoj, rompitaj per multaj duopaj transversaj helbluaj streketoj.
Tapiŝo, kelkaj kunmeteblaj seĝoj el eburo kun supraĵo el leoparda felo, du foteloj el ebono kun ora inkrustaĵo kaj kelkaj kestoj sur piedoj, servantaj samtempe kiel tabletoj, konsistigis la tutan meblaron de la vasta ĉambro, plenigita de pura aero.
Kabuefta nehaste eksidis en la fotelon, kaj lia akra profilo klare desegniĝis sur la neĝblanka muro. La altrangulo alŝovis la seĝojn pli proksime, la ĉefa skribisto ekstaris ĉe alta ebona tableto, inkrustita per oro kaj eburo.
Sur la tabloplato kuŝis rulaĵo de papiruso kun ruĝ-blanka sigelo. Laŭ signo de la estro de la Sudo la skribisto disvolvis la rulaĵon kaj rigidiĝis en respekta silento.
La komandanto de militistaro, maldikega, kun kalva kapo, sen peruko, palpebrumis al la malalta diketa karavanestro, sciigante, ke tuj komenciĝos la konversacio, por kiu ili estas vokitaj.
Vere, Kabuefta klinis la kapon kaj ekparolis al ĉiuj ĉeestantoj:
— Lia reĝa moŝto, la estro de ambaŭ landoj de la Nigra Tero, vivo, sano, forto, sendis al mi urĝan leteron. En ĝi ordonis lia reĝa moŝto fari senekzemplan — liveri en la urbon vivan nazkornan beston, kiaj loĝas post la lando Vavat[159], distingiĝantan per monstra forto kaj feroco. Multaj bestoj el malproksimaj landoj de la Sudo estis liverataj vivaj en la Grandan Domon dum pasintaj tempoj. Homoj de la «Urbo» kaj homoj de Ta-meri-ĥeb vidis grandajn simiojn, ĝirafojn, bestojn de Seto[160] kaj terajn porkojn[161], ferocaj leonoj kaj leopardoj amase akompanis la grandan Usermar-Sotepenra-n[162] kaj eĉ batalis kontraŭ malamikoj de Ta-Kem[163], sed neniam estis kaptita eĉ unu el rinoceroj… Ekde nememoreblaj tempoj estroj de la Sudo liveradis al la Nigra Tero ĉion bezonatan el la landoj de nigruloj; ŝajnis, por ili ne ekzistis neeblaĵoj. Mi deziras daŭrigi tiun ĉi gloran tradicion: Ta-Kem devas vidi vivan rinoceron. Mi vokis vin, por konsiliĝi, per kia plej facila maniero ni povas liveri en Kemt-on almenaŭ unu el tiuj teruraj bestoj… Kion diros vi, Nezi, vidinta tiom da gloraj ĉasoj? — Li turnis sin al la estro de ĉasoj, morna korpulenta homo, kies krispaj haroj, malhela haŭto kaj ĝiba nazo montris lian devenon de hiksosoj.
155
la Pordego de la Sudo — urboj Neb kaj Sevene (nun Sieno kaj Asuano) sur insuloj Elefantino kaj File.
156
Ĥirĥuf — estro de la provinco Neb, vojaĝinto en profundon de Afriko dum la VI-a dinastio (2625–2475 jj. a.n.e.).
158
Menĥeperra — la trona nomo de Tutmos III, faraono-konkeranto, granda ŝtata aganto (1501–1447 jj. a.n.e.).
159
la lando Vavat — parto de la nuntempa Nubio, peco de la valo de Nilo inter la modernaj Asuano kaj Ĥartumo.
160
bestoj de Seto — okapio, siaspeca ĝirafsimila animalo el antikva grupo, praa por ĝirafoj. Nun ĝi restis nur en profundaj arbaroj de Kongo; antaŭe ĝi loĝis en tuta Afriko kaj estis multa en la delto de Nilo. Antikvaj egiptoj prenis de ĝi aspekton de sia minaca dio Seto.
162
Usermar-Sotepenra — la trona nomo de Ramseso II (1229–1225 jj. a.n.e.), granda konkeranto.
163
batalis kontraŭ malamikoj de Ta-Kem — hejmigitaj leonoj partoprenis batalojn de Ramseso II kontraŭ ĥetoj.