— Nepriskribeble terura estas la besto de sudaj stepoj, haŭto ĝia estas nepenetrebla por lancoj, forto similas al forto de elefanto, — ekparolis Nezi gravmiene. — Atakas li unua, frakasante kaj dispremante ĉion, kio ekstaros sur lia vojo. En kavon ĝin ne eblas kapti: la peza besto nepre kripliĝos. Sed se ni aranĝos grandan ĉason kaj trovos patrinon kun ido, do ni povos, mortiginte la patrinon, kapti la idon kaj liveri ĝin en Kemt-on…
Kabuefta kolere frapis la kubutapogilon de la fotelo:
— Sep kaj sep fojojn al la piedoj de la Granda Domo, mia reganto, falas mi! Fi al vi, — la fingro de la reganto de la Sudo almontris la konsternitan ĉasestron, — kiu pekas kontraŭ lia reĝa moŝto! Ni devas liveri al li ne duonvivan etulon, sed beston — nefer-neferu[164], kun florantaj fortoj, plenmezure timigantan. Kaj ni ne rajtas atendi, ĝis la ido kreskos ĉe ni… La ordonon ni devas plenumi kun rapida preteco, des pli ke tiu besto loĝas malproksime de la Pordego de la Sudo.
La karavanestro Peĥeni konsilis sendi tri centojn da plej kuraĝaj militistoj sen armilaro, kun ŝnuroj kaj retoj, kiuj povos kapti la monstron.
La komandanto de militistaro Senofri malkontente sulkiĝis; sulkigis la brovojn ankaŭ Kabuefta.
Tiam la karavanestro hastis aldoni, ke eblas ne sendi militistojn, sed devigi nubianojn mem kapti la beston.
Kabuefta nege balancis la kapon, kurbiginte la buŝon per malestima subrido:
— La tempoj de Menĥeperra kaj Sotepenra antaŭlonge forpasis — la malestimindaj loĝantoj de la lando Nub jam ne estas fleksitaj en obeo. Senofri scias, kun kiaj penoj kaj ruzaĵoj ni retenas avidon de iliaj malsataj buŝoj… Ne, tio ne taŭgas, ni devas mem plenumi la ordonon.
— Se ni anstataŭ militistoj oferos sklavojn… — singarde enmetis Senofri.
Enpensiĝinta Kabuefta vigliĝis:
— Mi ĵuras je Maat[165], vi pravas, saĝa militestro! Mi prenos el malliberejoj ribelulojn kaj fuĝulojn, tiujn plej kuraĝajn sklavojn. Ili kaptos la monstron.
La ĉasestro malfide ridetis:
— Vi estas saĝa, estro de la Sudo, sed mi aŭdacas demandi: per kio vi devigos la sklavojn iri al senduba morto pro la terura monstro? Minacoj ne helpos — vi povos starigi kontraŭ morto nur morton. Ĉu por ili ne estos egale?
— Vi konas bestojn pli bone, ol homojn, Nezi, tial lasu al mi la homojn. Mi promesos al ili liberon. Tiuj, kiuj jam iris al morto por ĝi, iros ankoraŭfoje. Jen kial mi deziras preni ribelintajn sklavojn.
— Kaj ĉu vi plenumos la promeson? — ree demandis Nezi.
Kabuefta orgojle elŝovis la malsupran lipon:
— Estroj de la Sudo ne malhonorigas sin per mensogo antaŭ sklavoj. Sed ili ne revenos… Ni lasu tion… Prefere diru al mi, kiom da homoj necesos por kapti la beston, kaj ĉu longa estas vojo ĝis tiuj lokoj, kie ĝi loĝas.
— Necesas du centoj da homoj. La besto distretos duonon, la ceteraj premfaligos lin per amaso kaj ligos. Post du lunoj komenciĝos sezono de inundo, en la lando Nub pluvos, herboj de la stepo reviviĝos. Tiam bestoj ekiros norden por herbo kaj ilin eblos trovi ĉe la rivero mem, en la regiono de la sesa kaskado. La plej grava afero estas kapti la beston nemalproksime de la rivero, alie militistoj ne liveros la monstron, pezan je sep bovoj, viva. Kaj laŭ la rivero ni veturigos ĝin en granda kaĝo ĝis la «Urbo» mem…
La estro de la Sudo cerbumis, ion kalkulis, liaj lipoj movetiĝis.
— Ĥet![166] — diris li finfine. — Cent kvindek sklavoj sufiĉos, se la homoj bone batalos. Centon da militistoj, dudek ĉasistojn kaj gvidistojn. Vi akceptos estrecon super ĉiuj, Nezi! Komencu senprokraste. Senofri elektos fidindajn militistojn kaj pacajn negrojn[167].
La ĉasestro riverencis.
La altranguloj forlasis la ĉambron, subridante pri la nova komisio de Nezi.
Kabuefta sidigis la skribiston kaj komencis dikti leteron al la estro de malliberejoj de ambaŭ urboj, situantaj ĉe la Pordego, — Neb kaj Sevene.
Ĉapitro kvina
Ora stepo
Ĉe la piedo de ŝtuparo, malleviĝanta de sur monteto al la suda fino de la insulo Neb, staris amaso de sklavoj, alkatenitaj al grandaj bronzaj ringoj de fostoj el ruĝa granito, kiuj staris sur la malsupra placeto. Ĉi tie estis ĉiuj cent dek kvar restintaj vivaj fuĝuloj kaj ankoraŭ kvardek negroj kaj nubianoj kun ferocaj vizaĝoj, kun korpoj, kovritaj de cikatroj de saniĝintaj vundoj. Longe suferis la homoj sub la bruliganta suno, atendante sian sorton.
Finfine sur la supra placeto de la ŝtuparo aperis alta homo en blanka vesto, kun oro, brilanta sur la frunto, sur la brusto kaj sur la nigra apogbastono. Li malrapide iris sub ombro de du ventumilegoj. Ilin portis nubiaj militistoj. Kelkaj homoj, juĝante laŭ la vestoj — altrangaj oficistoj, ĉirkaŭis la potenculon. Tio estis Kabuefta — la estro de la Pordego de la Sudo.
La militistoj haste viciĝis ĉirkaŭ la sklavoj; la mallibereja skribisto, akompaninta la kaptitojn, elpaŝis antaŭen kaj fleksiĝis ĝis la tero.
Kabuefta trankvile, ne ŝanĝante esprimon de la rigidiĝinta vizaĝo, deiris malsupren, proksime aliris la sklavojn, ĉirkaŭigis per glitanta, malestima rigardo ĉiujn ĉeestantojn. Li neglekte diris ion, turninte sin al la oficisto. En lia voĉo sonis aprobo. La estro de la Pordego de la Sudo frapis per la apogbastono — la kupra fino tintis je ŝtona plato.
— Ĉiuj rigardu min kaj aŭskultu! Kiuj ne komprenas la lingvon de Kemt, tiujn forkonduku maldekstren — oni klarigos al ili poste.
La militistoj haste plenumis la ordonon, forkondukinte flanken dek kvin nigrahaŭtulojn, ne sciantajn la lingvon.
Kabuefta laŭte kaj malrapide ekparolis en simpla popola lingvaĵo, elektante esprimojn. Estis videble, ke la estro de la Sudo ofte renkontiĝadis kun fremdlandanoj.
La altrangulo klarigis al la sklavoj la estontan aferon, ne kaŝinte tion, ke multajn atendas morto, sed al ĉiuj saviĝontoj li promesis liberon. Plejmulto de la ribeluloj montris sian konsenton per aprobaj ekkrioj, la malplimulta parto konservis persistan silenton. Neniu rifuzis.
— Ĥet! — daŭrigis Kabuefta, kaj ree lia rigardo glitis laŭ la maldikaj kaj malpuraj korpoj. — Mi ordonos ĝissate nutri vin kaj permesi al vi lavi vin. La vojo tra kvar kaskadoj de Ĥapi estas malfacila, estas pli rapide iri sur malpezaj boatoj. Mi ordonos senkatenigi vin, se vi ĵuros ne fuĝi… — Ĝojaj krioj interrompis lian parolon. Li atendis, ĝis ili eksilentos, kaj daŭrigis: — Sed, krom la ĵuro, jen mia ordono: pro ĉiu fuĝinto dek liajn plej bonajn kamaradojn oni ĵetos ligitajn, kun deŝirita haŭto, verŝitajn per salo, sur sablojn de bordoj de la lando Nub. Tiuj, kiuj malkuraĝos dum kaptado de la besto kaj fuĝos, estos kruelege torturitaj, ĉar la loĝantoj de la lando Nub estas avertitaj de mi kaj sub minaco de puno devas persekuti ilin kaj kapti.
La finon de la parolo de la estro de la Sudo la sklavoj renkontis per morna silento. Kabuefta, ne atentinte tion, ree komencis pririgardi la homojn. Lia sperto helpis al li fari seneraran elekton.
— Eliru ĉi tien vi! — La estro almontris Kavi-n. — Vi estos estro super la kaptantoj, peranto inter miaj ĉasistoj kaj viaj kamaradoj.
Kavi nehaste riverencis al la altrangulo. Sur la vizaĝo de la etrusko glitis morna subrido.
— Vi vendas al ni liberon kontraŭ granda prezo, alta homo, sed ni ĝin aĉetas, — diris la etrusko kaj turnis sin al la kamaradoj: — Feroca besto estas ne pli timinda, ol oraj minejoj, sed da espero estas pli…
Kabuefta foriris. La kaptitojn oni denove metis en la malliberejon. La estro de la Sudo plenumis sian promeson: la ribelulojn oni komencis ĝissate nutri, liberigis disde ĉenoj kaj kolringoj kaj dufoje dum tago kondukadis por bani sin al Nilo, en golfeton, forbaritan kontraŭ krokodiloj. Post du tagoj cent kvindek kvar sklavoj aliĝis al la taĉmento de militistoj kaj ĉasistoj, ekirintaj supren laŭ la rivero sur tridek malpezaj boatoj, ligitaj el kanaj tigoj.