La vojo estis malproksima. La loĝantoj de la Nigra Tero nombris ĝis la sesa kaskado de Nilo ekde la Pordego de la Sudo kvar milionojn da ulnoj. La rivero, fluanta preskaŭ rekte tra la landoj Vavat kaj Iertet, en la situanta pli alte lando Kuŝ[168] kreis du gigantajn sinuojn: unu — okcidenten, la duan — orienten.
La ĉasestro tre hastis: la vojo devis forpreni du monatojn, kaj post naŭ semajnoj komenciĝos altiĝo de akvo. Lukto kontraŭ plirapidiĝinta fluo devis malrapidigi la iron. Flosigi tra la kaskadoj grandan kaj pezan boaton kun kaptita monstro eblis nur ĉe plena akvo. Do, en dispono de la ĉasestro restis malmulte da tempo por reveno.
La sklavojn dum la tuta longa vojo oni bone nutris, kaj ili sentis sin sanaj kaj fortikaj, malgraŭ malfacila ĉiutaga laboro. Ili estis kondukantaj la ŝarĝitajn boatojn kontraŭ la fluo, speciale rapida sur ŝtupoj-kaskadoj.
La estonta ĉaso dume ne ĝenis ilin, en ĉiu vivis certeco, ke ĝuste li saviĝos kaj ricevos liberon. Kontrasto inter sovaĝaj vastaĵoj de nekonata lando kaj atendo de kruela puno en la kavo-malliberejo estis tro granda. Kaj la homoj laboris per plenaj fortoj, viglaj, fortiĝintaj kaj korpe kaj anime. La kontenta ĉasestro ne avaris pri manĝo — ĝin liveradis ĉiuj renkontataj vilaĝoj kaj urboj.
Tuj post ekveturo el la urbo Neb Pandiono kaj liaj kamaradoj ekvidis la unuan kaskadon de Nilo. Rapida fluo de la rivero, kunpremita de rokoj, estis disiĝanta al apartaj torentoj de furiozanta blankiĝinta akvo, kun muĝo ruliĝantaj laŭ deklivo, inter labirintoj de nigraj rokaj insuletoj. Antaŭ multaj jarcentoj dek mil sklavoj sub observo de lertaj inĝenieroj de Kemt faris en granito kanalojn, kaj laŭ ili eĉ grandaj militaj ŝipoj facile trairadis la ŝtupojn. Por la boatoj de la ĉasa ekspedicio la unua kaskado de Nilo, same kiel ĉiuj sekvontaj, ne prezentis seriozan obstaklon. La sklavoj ĉene ekstaradis ĝiszone en la akvo, puŝante la boatojn de unu insuleto al alia. Fojfoje ili devis transportadi la boatojn sur la ŝultroj laŭ oportunaj bordaj elstaraĵoj, eltranĉitaj de inundo. Ĉiutage la ĉasistoj iris ĉiam pli malproksime suden.
Ili preteris kavernan templon[169] sur la maldekstra bordo de la rivero. Atenton de Pandiono altiris kvar gigantaj figuroj, altaj ĝis tridek ulnojn, starantaj en niĉo. La gigantaj statuoj de la faraono-konkeranto Sotepenra kvazaŭ estis gardantaj la enirejon de la templo.
La ekspedicio trairis la duan kaskadon de Nilo, etendiĝintan je tago da vojo.
Antaŭe situis la insulo Uronartu kun malprofundaĵo Semne, sur kies prifositaj rokaj bordoj situis grandega fortikaĵo.
La fortikaĵo nomiĝis «Rebato al sovaĝuloj» kaj estis konstruita jam antaŭ naŭ jarcentoj, en la tempo de la faraono — obeiginto de la lando Nub[170].
Dikaj muroj, altaj je dudek ulnoj, konstruitaj el adobo, staris plene konserviĝintaj; en ĉiuj tridek jaroj oni riparadis ilin. Sur la rokoj videblis antikvaj ŝtonaj tabuloj kun surskriboj, malpermesantaj al negroj eniron en la landon Kemt.
La morna griza fortikaĵo kun kvadrataj turoj en la anguloj kaj kun kelkaj turoj, turnitaj al la rivero, kun mallarĝa ŝtuparo, metita al la rivero tra klifoj, altis kiel simbolo de orgojla potenco de la lando Kemt. Sed neniu el la sklavoj suspektis, ke la tempo de granda gloro de Kemt forpasis, ke la landon, konstruitan per laboro de sennombraj subprematoj, skuas ĝis la fundamento oftaj ribeloj kaj ke al ĝi minacas kreskinta forto de novaj popoloj.
Sur la vojo ili renkontis ankoraŭ kvar fortikaĵojn, kiuj staris sur rokaj insuloj aŭ sur bordaj klifoj. La boatoj trairis abruptan sinuon, en kies centro situis malgranda urbo Gem-Aton. Ĝin konstruis ĝuste tiu damnita faraono, en ruinoj de kies ĉefurbo Pandiono trovis la statuon de mistera junulino. Ĉi tie loĝis egiptoj, antikve elpelitaj aŭ fuĝintaj el la Nigra Tero. En la fino de la sinuo la rivero, batiĝante je krutaj klifoj el malhela sabloŝtono, rompiĝis rektangule. Ĉi tie komenciĝis la tria, longa kaskado, preskaŭ cent mil ulnojn longa, por kies trairo la ĉasistoj malŝparis kvar tagojn.
La kvara kaskado, pli alte ol granda urbo Napat — la ĉefurbo de reĝoj de la lando Nub, estis eĉ pli longa kaj bremsis la irantojn por kvin tagoj. Aldone du tagojn la boatoj staris, dum la ĉasestro intertraktis kun regantoj de Kuŝ. Sur la kvara kaskado la ekspedicion antaŭis tri boatoj kun nubianoj, senditaj antaŭen por serĉado de la besto.
Vilaĝoj en la valo de la rivero renkontiĝadis multe pli malofte, ol en Ta-Kem. La valo mem iĝis multe pli mallarĝa, kaj rokoj de dezertaj altebenaĵoj, tratranĉitaj de la rivero, iĝis klare videblaj tra facila nebulo de varmego. Centoj da krokodiloj, iufoje atingantaj gigantan grandecon, kaŝiĝadis en kanaj densejoj aŭ senmove kuŝadis sur sablaj malprofundaĵoj, submetante la krestajn nigra-verdajn dorsojn al la bruliganta suno. Kelkaj nesingardaj sklavoj kaj militistoj iĝis viktimoj de subita atako de la senbruaj rampuloj rekte antaŭ la okuloj de la kamaradoj.
Ĉi tie estis multaj hipopotamoj. Pandiono, la etruskoj kaj aliaj sklavoj el nordaj landoj jam antaŭe konatiĝis kun la malbelega loĝanto de la rivero, kiun la egiptoj nomis «ĥte». Hipopotamoj ne montris timon antaŭ homoj, sed ankaŭ ne atakis ilin senkaŭze, tial la sklavoj proksime aliradis al ili. Multegaj grandaj helbluaj makuloj videblis malproksime antaŭ verda muro de kanoj, montrante ripozejon de hipopotamoj en larĝaj lokoj de la valo, kie la rivero disverŝiĝadis per glata brilanta lago. Malseka haŭto de la animaloj havis helbluan koloron. La pezaj dikaj bestoj observadis la boatojn, elstariginte super la akvo siajn grandegajn, kvazaŭ stumpigitajn kapojn. Nemalofte la animaloj mergadis en la akvon ankaŭ la kvadratajn buŝegojn — tiam sur brilanta kaj fluanta flava ŝlimo nigris nur la fruntoj, kronitaj per la etaj, rondaj, elstarantaj antaŭen oreloj. La okuloj de la hipopotamoj, sidantaj en leviĝoj de la kranioj — tio donis al ili speciale ferocan esprimon, — persiste kaj malsprite rigardadis al la homoj.
En tiuj lokoj, kie granitaj rokoj leviĝadis el la fundo de la rivero, kreante sojlojn kaj ŝtupojn, renkontiĝadis profundaj kavoj inter klifoj, kun diafana kaj kvieta akvo. Foje, trenante boaton laŭ rando de granita roko, la sklavoj vidis sur la fundo de tia kavo grandegan hipopotamon, nehaste irantan laŭ la fundo sur siaj mallongaj piedoj. Sub la akvo la animalo akceptis tute malhel-bluan koloron. Spertaj negroj klarigis al la kamaradoj, ke ĥte ofte iradas laŭ la fundo de la rivero, serĉante radikojn de akvaj vegetaĵoj.
La valo abrupte rompiĝis lastfoje. De granda insulo, fekunda kaj dense loĝata, ĝi kondukis preskaŭ rekte suden — ĝis la celo restis negranda parto de la vojo.
Rokaj randoj de la valo malaltiĝis, ilin tratranĉis multenombraj kaj larĝaj sekaj ravinoj, en kiuj renkontiĝadis densaj bosketoj de dornaj arboj. Dum trairo de la kvina kaskado du boatoj renversiĝis; dronis dek unu homoj, malmulte spertaj pri naĝado.
Pli alte ol la kvina kaskado la homoj finfine ekvidis la unuan alfluanton de la Granda Rivero. La larĝa enfluejo de la alfluanto, kiu nomiĝis la rivero de Aromoj[171] kaj enfluis en Nilon el la dekstra flanko laŭ direkto de la ĉefa fluo, estis kuniĝanta kun ĝi en vasta densejo de kanoj kaj papirusoj. Nepenetrebla verda muro, alta ĝis dek du ulnojn, pritranĉita per zigzagoj de golfetoj kaj per akvopasejoj, baris eniron en la enfluejon. Kaj laŭ la bordoj, diseriĝintaj je apartaj vicoj de montetoj, ĉiam pli ofte renkontiĝadis boskoj da arboj; iliaj dornaj trunkoj iĝadis pli altaj, veproj per longaj malhelaj rubandoj deiradis de la rivero en profundon de la nekonata kaj senhoma lando. Sur deklivoj kiel haregoj elstaradis faskoj de malmolaj herboj, mallaŭte susurantaj sub vento. Estis proksimiĝanta la momento de repago pro la libera vojaĝo, sen ĉenoj kaj malliberejo, kaj en la koroj de la sklavoj kreskis obtuza maltrankvilo.
168
lando Kuŝ — regiono de la Nila valo kaj Nubio, inter la dua kaj la kvina kaskadoj, inkludinta antikvajn landojn Iam kaj Karoj. La lando Iertet situis pli malalte laŭ la fluo de la dua kaskado, la lando Vavat — inter la Pordego de la Sudo kaj la lando Iertet.
170
la faraono — obeiginto de la lando Nub — Sensuert III, la legenda Sezostris (1887–1849 jj. a.n.e.), faraono de la XII dinastio (2000–1788 jj. a.n.e.), famiĝinta per grandegaj konstruaj laboroj.