«Baldaŭ komenciĝos la terura elprovo: unuj saviĝos per kosto de sango kaj suferoj de kamaradoj, aliaj restos por ĉiam en la nekonata lando, iĝinte kompensa ofero. Malhela estas sorto de homoj — nur la morto en la lasta minuto malkovros al ĉiu la sekreton, kiu jam ne estos bezonata» — tiel pensis Kavi, nevole pririgardante la kamaradojn, penante imagi al si ilian estontecon.
La lando pli alte laŭ la rivero ricevadis ĉiam pli ebenan aspekton. Marĉaj bordoj borderis la brilantan glataĵon de la rivero per akra malhela linio de altaj herboj, etendiĝantaj kiom povis vidi la okulo. Stelecaj panikloj de papiruso pendis super la rivero, rompante monotonecon de la glataj bordoj. Herbaj insuloj diserigadis la fluon je labirintoj de mallarĝaj pasejoj — la profunda akvo estis mistera kaj malhela inter altaj muroj de verdaĵo. Sur lokoj, kie la bordo estis pli firma, la vojaĝantoj vidis grandajn spacojn de sekiĝinta kaj disfendiĝinta argilo, tretitajn per sennombraj spuroj de animaloj. Birdoj, similaj al cikonioj, sed preskaŭ atingantaj homan alton, mirigis la ribelulojn per siaj monstraj bekoj. Ŝajnis, ke la kapo de la birdo finiĝas per peza osta kofro kun rabe fleksita rando de la supra kovrilo. El sub pendantaj okulkavoj de la monstroj rigardis flavaj koleraj okuloj.
Post la enfluo en Nilon de la rivero de Aromoj, fine de la dua tago de la vojo, la valo, rekta, kiel lanco, fleksiĝis orienten, kaj la homoj ekvidis sur elstaraĵo de la bordo maldensajn fumetojn de du lignofajroj. Tio estis la signalo. Ĉi tie atendis la senditaj antaŭen ĉasistoj kaj nubiaj gvidistoj kun informo, ke la besto estas trovita. Nokte la cent kvardek sklavoj sub gardo de naŭdek militistoj ekiris perpiede okcidenten de la rivero. Varma kaj abunda pluvo verŝiĝis sur la varmigitan teron. Humidaj vaporoj nebuligis la kapojn de la homoj, kiuj antaŭlonge forgesis pri pluvoj sub la eterne serena ĉielo de Ta-Kem.
La ĉasistoj iris laŭ malmola herbo, alta super la zono, kaj antaŭ ili fojfoje ekstaradis nigraj siluetoj de unuopaj arboj. Hienoj kaj ŝakaloj hurlis kaj kriis ĉirkaŭe, stride miaŭis sovaĝaj katoj, per sinistraj metalaj voĉoj interkriis iaj noktaj birdoj. La nova lando nedifinite kaj mistere malklaris en la mallumo, estis malfermiĝanta antaŭ la homoj de Azio kaj de la nordaj bordoj, la lando, abunda je vivo, sendependa de la homo kaj ne obeigita de li.
Antaŭe aperis giganta arbo, ŝirmanta duonon de la ĉielo. Ĉirkaŭ ĝia trunko, pli dika, ol la plej grandaj obeliskoj de la Nigra Tero, la homoj bivakis por la nokto, kiu por multaj homoj devis iĝi la lasta. Pandiono longe ne povis ekdormi. Emociita de la estonta batalo, li aŭskultadis voĉojn de la afrika stepo.
Kavi parolis ĉe la lignofajro kun ĉasistoj, klarigante por si la planon de morgaŭaj agoj, poste ekkuŝis, kun peza suspiro rigardinte al la kamaradoj, maltrankvile dormetantaj aŭ kuŝantaj sen dormo. La etrusko miris pri senzorgeco de Kidogo, pace dormanta inter Pandiono kaj Remd, — dum la vojaĝo la kvar amikoj estis kunaj. La senzorgeco de la negro ŝajnis al la etrusko la plej alta grado de kuraĝo, neatingebla eĉ por li, sperta batalisto, plurfoje vidinta morton.
Venis mateno. La sklavoj estis dividitaj je tri grupoj, estrataj de kvin ĉasistoj kaj du indiĝenaj gvidistoj. Al ĉiu sklavo oni enmanigis longan ŝnuron aŭ rimenon kun streĉeblaj maŝoj sur la finoj. Kvar homoj en ĉiu grupo portis grandan reton el speciale fortikaj ŝnuroj kun ĉeloj, larĝaj je ulno. La monstron necesis impliki per la ŝnuroj, ĉirkaŭvolvi per la retoj kaj, faliginte, ligi.
En plena silento la homoj iris laŭ la stepo, ĉiu grupo en kelka distanco de alia. La militistoj disiris ĉene kaj, ne fidante al la sklavoj, sekvis poste kun sagoj, enmetitaj en la pafarkojn. Antaŭ Pandiono kaj liaj kamaradoj sterniĝis la stepo, prikreskita de herbo, alta je duono de homo. Sur ĝia glata surfaco estis disĵetitaj arboj kun ombrelaj foliaroj[172]. La grizaj trunkoj preskaŭ ĉe la radikoj mem estis disiĝantaj je dikaj branĉoj, disirantaj per funelo supren, tiel ke la arbo mem similis renversitan konuson, super kiu en la aero kvazaŭ ŝvebis diafana nedensa verdaĵo.
La arboj alternis kun malhelaj makuloj de altaj etfoliaj arbustoj, jen etendiĝantaj vice laŭ apenaŭ rimarkebla kavo de nekonstanta akvofluo, jen vidiĝantaj malproksime en aspekto de malglataj malhelaj amasoj. Malofte renkontiĝadis arboj kun nealta trunko de monstra dikeco[173], disbranĉiĝantaj je multegaj kurbigitaj kaj nodaj branĉegoj, kovritaj de ĵus malfermiĝintaj etaj folioj kaj de faskoj da blankaj floroj. La masivaj arboj distingiĝadis en la stepo per grandega ĉapo de malalta foliaro, ĵetanta malhelajn striojn de longaj ombroj. Ilia fibra ŝelo kun metaleca brilo similis al plumba, la branĉoj ŝajnis forĝitaj el kupro, kaj la floroj eligadis ĉirkaŭen delikatan aromon, similan al odoro de migdalo.
La suno origis la apenaŭ balanciĝantan malmolan herbon, kaj super ĝi pintoj de arboj kvazaŭ ŝvebis per aĵuraj verdaj nubetoj.
Vico de maldikaj nigraj lancoj aperis el la herbo — kelkaj oriksoj[174] montris siajn longajn kornojn kaj malaperis post ĉeno de arbustoj. La herbo estis ankoraŭ maldensa; inter ĝiaj apartaj faskoj videblis nuda, fendiĝinta grundo — la sezono de pluvoj komenciĝis antaŭnelonge. Maldekstre situis bosketo da arboj, similaj al palmoj per sia plumeca foliaro, sed iliaj trunkoj estis disduiĝantaj supre, simile al du disŝovitaj fingroj, kiuj pli alte estis ankoraŭ kelkfoje disbranĉiĝantaj.
Ĉi tie hieraŭ la ĉasistoj gvatis rinocerojn, kaj nun, farinte signon al la sklavoj resti surloke, ili singarde ŝteliris al la rando de la bosko kaj rigardis en la boskon, malhelan post la hele prilumita stepo. La bestoj tie ne troviĝis, kaj la ĉasistoj ekgvidis la sklavojn al seka fluejo, prikreskita de densa vepro. Tie situis fonto — farita de rinoceroj kavo kun koto, en kiu ili kuŝadis dum varmegaj tagaj horoj. La ĉasistoj eliris sur malfermitan lokon, borderitan oriente de tri solecaj ombrelaj akacioj. Ĝis la seka fluejo restis ankoraŭ du mil ulnoj, kiam subite nubiano, irinta antaŭe, rigidiĝis sur la loko kaj disĵetis la manojn flanken, donante signalon de halto. En la silento iĝis klare aŭdebla malforta zumado de insektoj. Kidogo tuŝis Pandionon je la ŝultro — la negro almontris flanken for de la vojo. La juna heleno ekvidis apud malaltaj dornaj arboj ion similan al du glatigitaj ŝtonpecegoj. Ĝuste tio estis la teruraj bestoj de la sudaj stepoj. La animaloj komence ne rimarkis homojn kaj plu trankvile kuŝis per la dorsoj al la ĉasistoj. Ambaŭ rinoceroj ne ŝajnis al Pandiono grandegaj, unu estis rimarkeble malpli granda, ol la dua. Neniu el la sklavoj suspektis, ke la ĉasistoj, dezirante ricevi rekompencon, trovis tre grandan masklon, el speco de helaj rinoceroj[175], kiuj diferencis de la nigraj sudaj parencoj per pli grandaj ampleksoj, per pli granda alto de la ŝultroj, per larĝa kvadrata buŝego, per griza haŭto. La dua, malpli granda rinocero estis femalo. La ĉasistoj decidis ŝanĝi la planon de atako, por ke enmiksiĝo de la femalo ne fiaskigu la aferon.
La estro de ĉaso kaj la estro de militistoj rapide grimpis sur arbon, flustrante malbenojn al longaj dornoj, dise sidantaj laŭ la trunko. La militistoj kaŝiĝis post arbustoj. La sklavoj kuniĝis ĉiuj kune kaj, viciĝinte je kelkaj vicoj, samtempe kun la ĉasistoj kun surdigaj krioj ekkuris laŭ la malfermita kampeto, svingante ŝnurojn kaj vigligante sin per batalkrioj. Kun mirinda rapideco ambaŭ bestoj ekstaris sur la piedojn. La kolosa masklo por minuto haltis, fiksrigardante al la alkurantaj homoj, kaj la femalo, pli timigita, ĵetiĝis flanken. Ĝuste pri tio kalkulis la ĉasistoj — ili rapide ĵetis sin dekstren, por fortiri atenton de la femalo kaj fortranĉi ĝin disde la masklo.
172
arboj kun ombrelaj foliaroj — ombrelformaj akacioj, kaj ankaŭ ombrelaj formoj de mimozoj.
175
helaj rinoceroj — la blanka rinocero estis en antikvaj tempoj multe pli multenombra en la nordo de Sudano.