Выбрать главу

La ĉasestro de sur la arbo ekvidis la senliman korpon de la rinocero, rigidiĝinta senmove, nigrajn sinuojn de ĝiaj oreloj, celitaj antaŭen, disigitaj per larĝa interspaco de la verto, simila al dika rulaĵo. Post la oreloj videblis alta bulo de la masiva nuko, kaj antaŭe briletis la akra fino de la korno. La malgrandaj okuletoj, kiel ŝajnis al la egipto, rigardis malsupren kun malsprita kaj eĉ ia ofendita esprimo.

Post minuto la rinocero turniĝis, kaj la egipto ekvidis ĝian longan, mallerte fleksitan meze kapon, la krutan arkon de la nuko, la eĝon de la spino, elstaranta sur la dorso, la krurojn, similajn al arbotrunkoj, la malgrandan voston, bataleme levitan supren.

La grandega korno, longa je ne malpli ol tri ulnoj, sidis sur la nazo, brilanta, tre dika ĉe la radiko, abrupte akriĝanta supren. Malantaŭ ĝi videblis la dua, pli mallonga kaj pli akra, kun larĝa ronda bazo.

La koroj de la alkurantaj homoj freneze ekbategis — la besto proksime iĝis terura monstro. Ok ulnoj da longo estis en ĝia giganta korpo, la kruta nuko altis je kvar ulnoj super la tero. La rinocero eksnufis tiel laŭte, ke ĝin klare aŭdis ĉiuj homoj senescepte, kaj impete ĵetis sin al la homoj. Kun lerteco, nekomprenebla por tia grandega kaj masiva besto, la rinocero momente iĝis en la mezo de la homamaso. Neniu eĉ sukcesis levi ŝnurojn. Pandiono iĝis flanke for de la monstro, alfluganta, kiel tempesto. La juna heleno sukcesis rimarki nur la larĝigitajn nazotruojn de la animalo, ĉirkaŭitajn de ringoformaj haŭtaj faldoj, la disŝiritan dekstran orelon kaj haŭton sur la flanko, kovritan de tuberoj, kvazaŭ likenaj. Poste ĉio miksiĝis en la kapo de Pandiono. Strida kriego aŭdiĝis en la stepo, mallerte kurbigita homa figuro por momento ekflugis en la aeron. La rinocero metis larĝan vojon en la amaso de la sklavoj, trakuris pluen en la stepon, lasante post si kelkajn sternitajn korpojn, turnis sin kaj ree ĵetis sin al la malfeliĉuloj. Ĉi-foje la rapidege moviĝantan mason ĉiuflanke ĉirkaŭgluis homaj korpoj. Sed la monstro konsistis el nuraj muskoloj kaj dikaj ostoj, vestitaj per karapace firma felo. La homoj disflugis diversflanken, kaj ree la rinocero komencis treti, premi kaj trapiki per la korno la faligitajn sklavojn. Pandiono, ĵetiĝinta antaŭen kun la ceteraj, estis haltigita de obtuza terura bato kaj, kontuzita, iĝis staranta kvarpiede. Longaj ĝemoj kaj laŭtaj krioj flugis super la kampeto, en la aero fumis polvo. La ĉasestro, furioze kriinta de sur la arbo, vigligante la sklavojn, nun eksilentis kaj perplekse rigardis al la batalo. Ankoraŭ neniu ŝnuro kaptis la giganton, sed ne malpli ol tridek homoj jam estis vunditaj aŭ mortigitaj. La militistoj, paliĝintaj kaj tremantaj, kaŝiĝis malantaŭ arboj, petegante la diojn de Ta-Kem pri savo. Triafoje turniĝis la monstro, kaj, kvankam la homoj nevole disiris antaŭ ĝia rapidega korpo, la rinocero sukcesis trapiki per la korno la pli junan el la etruskoj — Remd-on. La animalo kun abrupta ronkado furioze ĵetiĝadis inter la homoj, tretante ilin kaj kornobatante. El la nazotruoj de la besto flugis ŝaŭmo, la malgrandaj okuletoj brulis pro kolero.

Kavi kun furioza kriego ĵetis sin al la monstro, sed lia ŝnuro glitis laŭ la korno; la etrusko mem forflugis flanken, priverŝita de sango, — la tuta haŭto de la ŝultro kaj la brusto estis deŝirita per la malmola felo de la rinocero.

Kavi kun peno leviĝis, ploregante pro senforta furiozo. Premataj per forto de la rinocero, la homoj retropaŝadis de la monstro, la malplej persistaj kaŝiĝis post la dorsojn de la kamaradoj.

Ŝajnis, ankoraŭ nemulte — kaj ĉiuj en timo disfuĝos ien ajn, adiaŭinte la revon pri libero.

Ree la rinocero ĵetis sin al la homoj, denove aŭdiĝis kriegoj. Kidogo elpaŝis antaŭen. La nazotruoj de la negro larĝiĝis, en li ekbrulis tiu batala fajro, kiu naskiĝas ĉe morta danĝero, kiam homo forgesas pri ĉio, krom neceso batali, batali por la vivo. Desaltinte de la terura korno, minacanta per neevitebla pereo, Kidogo impetis post la monstro, trakurinta pretere, kaj sinforgese alkroĉiĝis al ties vosto. Pandiono, rekonsciiĝinta de la ŝoko, levis de sur la tero la senorde kuŝintan reton. En tiu ĉi momento li eksentis, ke li devas esti antaŭ la kamaradoj, kiuj per la korpoj ŝirmis lin, kontuzitan. Malklara rememoro glitis en la kapo de la heleno — la kampeto sur Kreto, la danĝera ludo kun virbovo. La rinocero malmulte similis bovon, sed Pandiono decidis uzi la kretan artifikon. Transĵetinte trans la ŝultron la kunvolvitan reton, Pandiono ĵetis sin al la rinocero. La besto tiumomente haltis, kalcitrinte per la malantaŭaj kruroj, levis nubon da polvo kaj malproksime deĵetis Kidogon. Kompreninte la planon de Pandiono, du libianoj flanke fortiris atenton de la besto, kaj la juna heleno per salto atingis la monstron kaj alpremiĝis al ties flanko. La rinocero fulmorapide turniĝis — la haŭto de Pandiono ŝiriĝis je la malmola felo. Pandiono eksentis teruran doloron, sed, forgesinte pri ĉio, alkroĉiĝis al la orelo de la monstro. Kiel iam la junulino sur Kreto, Pandiono transĵetis la korpon super la korpo de la besto kaj iĝis sur ties larĝa dorso. La rinocero ekbaraktis. Pandiono kroĉiĝis per ĉiuj fortoj. «Mi nur tenu min, nur tenu», — turniĝis en la cerbo de la juna heleno.

Kaj Pandiono tenis ĝuste dum tiom da momentoj, por sukcesi surĵeti randon de la reto sur la buŝegon de la monstro. La kornoj trairis inter la maŝoj, furioza ĝojo brogis Pandionon, sed en la sama momento li ĉesis vidi la ĉirkaŭaĵon kaj perdis la konscion. Io kraketis, terura pezo surfalis sur lin, en la okuloj disverŝiĝis obskuro.

Absorbita de la batalo, Pandiono ne vidis, ke Kidogo, muĝante, kiel leono, ree alkroĉiĝis al la vosto de la rinocero, ke dek libianoj kaj ses amu-oj kaptis la reton, ĉirkaŭintan la kapon de la besto. Penante deskui la homojn, la rinocero falis sur la flankon. Ĝi rompis la brakon kaj la klaviklon al la juna heleno, peze frapiĝinta al la tero. La falo de la monstro estis tuj uzita de la homoj. La sklavoj kun krioj surfalis sur la rinoceron, du maŝoj ĉirkaŭkaptis la malantaŭan kruron, unu — la antaŭan. La ronkado de la rinocero transformiĝis al profunda muĝo, la besto rulturniĝis sur la maldekstran flankon, poste sur la dorson, per sia pezo rompante ostojn al la homoj. La forto de la monstro ŝajnis senlima. Ses fojojn la besto ekstaradis, implikiĝante en ŝnuroj, kaj ree renversiĝadis sur la dorson, neniiginte pli ol kvindek homojn.

Sed ŝnuroj kaj rimenoj ĉiam pli dense ĉirkaŭplektadis ĝiajn krurojn, la homoj streĉigadis la fortikajn maŝojn. Tri retoj ĉirkaŭprenis la rinoceron supre kaj malsupre. Baldaŭ amaseto da sangokovritaj homoj en ŝvito kaj koto kuŝis sur la monstro, alpremante al la tero la freneze kalcitrantan rinoceron. La felo de la monstro, priverŝita de homa sango, iĝis glita, kroĉantaj fingroj glitis laŭ ĝi, sed la ŝnuroj streĉiĝadis pli firme. Eĉ tiuj, sur kiujn falegis lastfoje la peza korpo de la besto, en antaŭmortaj penoj forte tenis la maŝojn.

La ĉasistoj alproksimiĝis al la faligita rinocero, portante novajn faskojn da rimenoj, firme ligis kruce ĉiujn kvar fostosimilajn krurojn, kaj la kapon je la korno alligis al la antaŭaj kruroj.

La terura batalo estis finita.

La freneziĝintaj homoj estis malrapide rekonsciiĝantaj, muskoloj de la vunditaj korpoj tremis, kvazaŭ en febro, kaj en la nevidantaj okuloj naĝis nigraj makuloj.

Finfine la furiozo de la koroj malrapidiĝis, tie kaj ĉi tie aŭdiĝis suspiroj de faciliĝo — la homoj komencis kompreni, ke la morto preteris ilin. Ekstaris, ŝanceliĝante, kovrita per sanga koto Kavi; aliris, tremante tuta, sed jam ridetante, Kidogo. La rideto de la negro tuj forflugis de sur la griziĝinta vizaĝo, kiam li ne ekvidis inter vivuloj sian amikon Pandionon.

Restis sepdek tri homoj, la ceteraj estis mortigitaj aŭ ricevis mortajn vundojn. La etrusko kaj Kidogo trovis Pandionon inter mortintaj korpoj en tretita herbo kaj portis lin en ombron. Kavi esploris la junan helenon kaj ne trovis sur li mortajn lezojn. Remd estis mortinta, pereis ankaŭ la pasia gvidanto de amu-oj, kaj la kuraĝa libiano Aĥmi peze ĝemis, mortante kun la dispremita brusto.