Dum la sklavoj estis nombrantaj siajn perdojn kaj portadis mortantojn en ombron de arboj, la militistoj alportis de la rivero grandan platformon el ligno — la fundon de la kaĝo, preparita por la rinocero, faligis sur ĝin la ligitan monstron kaj ektrenis sur ruliloj al la rivero.
Kavi aliris la ĉasestron.
— Ordonu al ili, — la etrusko almontris la militistojn, — helpi al ni porti la vunditojn.
— Kion vi intencas fari kun ili? — demandis la estro, kun nevola estimo pririgardante la povan etruskon, malpurigitan per sango kaj polvo, kies vizaĝo estis plena je severa malgajo.
— Ni veturigos ilin malsupren: eble, kelkaj ĝisvivos Ta-Kem-on kaj ties lertajn kuracistojn… — morne respondis Kavi.
— Kiu diris al vi, ke vi revenos al Ta-Kem? — interrompis la estro.
La etrusko tremeris kaj retroiris je paŝo.
— Kiel, ĉu la vortoj de la reganto de la Sudo estis mensogo? Ĉu ni ne estas liberaj?! — ekkriis Kavi.
— Ne, la granda ne mensogis al vi, malestiminda, — vi estas liberaj! — Kaj kun tiuj vortoj la ĉasestro etendis al la etrusko malgrandan rulaĵon de papiruso. — Jen lia ukazo.
Kavi gardeme prenis la valoregan folieton, farantan la sklavojn liberaj homoj.
— Se estas tiel, do kial… — ekparolis li.
— Silentu, — orgojle interrompis la estro, — kaj aŭskultu. Vi estas liberaj ĉi tie, — la ĉasestro akcentis la lastan vorton, — kaj povas iri kien ajn: tien aŭ tien, — la mano de la estro almontris okcidenten, suden kaj orienten, — sen ne en Ta-Kem-on kaj ne en la obeantan al ĝi landon Nub. Se vi malobeos — denove iĝos sklavoj. Mi opinias, — malmilde finis li, — ke, pensinte en libero, vi ĉiuj revenos al la piedoj de nia sinjoro plenumi la destinitan al vi de la sorto servon al la elektita popolo de la Nigra Tero.
Kavi faris du paŝojn antaŭen, liaj okuloj ekbrulis. Li etendis la manon al unu el la militistoj, kiu perplekse rigardis al la ĉasestro, kaj per kuraĝa movo elŝiris el post lia zono mallongan glavon. La etrusko levis la brilantan armilon per la klingo supren, kisis ĝin kaj rapide ekparolis en sia lingvo, komprenebla por neniu:
— Mi ĵuras per la supera dio de fulmo, per la dio de morto, kies nomon mi havas, ke spite al malicaĵoj de la damnita popolo mi revenos viva en la patrujon! Mi ĵuras, ke ekde tiu ĉi horo mi ne trankviliĝos, ĝis kun forta taĉmento venos sur la bordojn de Kemt kaj plene repagos ĉion ĉi!
Kavi ĉirkaŭmontris per la mano la kampeton kun disĵetitaj korpoj kaj kun forto ĵetis la glavon sub siajn piedojn. La armilo profunde enpikiĝis en la teron. La etrusko abrupte turniĝis kaj ekiris al la kamaradoj, sed subite revenis.
— Mi ne plu petas vin pri io ajn, — diris li al la ĉasestro, foriranta kun la lasta grupo de militistoj, — nur ordonu lasi al ni kelkajn lancojn, tranĉilojn kaj pafarkojn. Ni devas gardi niajn vunditojn kontraŭ noktaj rabobestoj.
La ĉasestro silente kapjesis kaj malaperis post arbustoj, laŭ larĝa spuro de alpremita herbo, kiun metis la platformo kun la rinocero, forveturigita al la rivero.
Kavi transdonis al la kamaradoj la tutan interparolon. Krioj de kolero, retenitaj malbenoj kaj senfortaj minacoj miksiĝis kun mallaŭtaj, plendaj ĝemoj de mortantoj.
— Pri tio, kion ni faru, ni pensu poste! — kriis Kavi. — Nun necesas decidi pri la vunditoj. La rivero estas malproksima, ni laciĝis kaj ne ĝisportos la kamaradojn. Ni ripozu iomete, kaj kvindek homoj iru al la rivero, kaj dudek kamaradoj restu por gardo — ĉirkaŭe estas multe da rabobestoj.
Kavi almontris en la direkto al glitantaj malproksime en la herbo glataj makulaj dorsoj de hienoj, kiujn altiris odoro de la verŝita sango. Grandegaj birdoj kun nudaj koloj rondflugadis super la kampo, malleviĝadis kaj ree ekflugadis.
Ardis la seka tero, varmigita de la suno, apenaŭ rimarkeble tremis reto de sunaj makuloj sub arboj, malgaje sonis en la varmega silento krioj de sovaĝa kolombo. El la homoj foriris la pasio de batalo, ekdoloris la ricevitaj kontuzoj, brulis deŝirita haŭto.
La morto de Remd metis Kavi-n en malgajon — la junulo estis la sola fadeno, liganta la etruskon kun la malproksima patrujo. Nun tiu maldika fadeno ŝiriĝis.
Kidogo, forgesinte pri siaj vundoj, sidis super Pandiono. La juna heleno, evidente, ricevis ankoraŭ ian internan lezon kaj ne rekonsciiĝis. Tra la malsekiĝintaj lipoj per apenaŭ aŭdebla, fajfa sono traŝiriĝadis la spirado. La negro kelkfoje rigardis al la kamaradoj, silente kuŝantaj en ombro, kaj finfine salte ekstaris, vokante iri al la rivero por preni akvon por la vunditoj.
Kun nevolaj ĝemoj la homoj komencis leviĝi. Tuj venis netolerebla soifo, pikante kaj mordante la gorĝon. Se tiel ekdeziris trinki la sanuloj, do kion sentis la vunditoj, mutaj pro perdo de fortoj! Kaj ĝis la rivero rekte estis ne malpli ol du horoj da rapida irado.
Neatendite malantaŭ arbustoj aŭdiĝis voĉoj — taĉmento da militistoj, nombre ĉirkaŭ duoncento, ŝarĝita per vazoj kun akvo kaj nutraĵo, aperis sur la kampeto. En la taĉmento ne estis egiptoj — venis nur nubianoj kaj negroj, kiujn gvidis du gvidistoj.
La alirintaj militistoj tuj eksilentis, kiam ekvidis la lokon de la batalo. Ili direktis sin al la arbo, sub kiu staris Kavi, kaj, ne dirinte eĉ vorton, metis al liaj piedoj argilajn kaj lignajn vazojn, dekon da lancoj, ses pafarkojn kun sagujoj, plenaj je sagoj, kvar pezajn tranĉilojn kaj kvar malgrandajn ŝildojn el hipopotama felo, kovritajn per kupraj platoj. La homoj avide ĵetiĝis al la kruĉoj. Kidogo kaptis tranĉilon kaj, kolere turnante la okulojn, deklaris, ke murdos la unuan, kiu prenos la akvon. La akvon el du vazoj oni haste komencis enverŝi en la sekiĝintajn buŝojn de la vunditoj, poste sattrinkis la ceteraj. La militistoj foriris, plu dirinte nenion.
Inter la sklavoj troviĝis du, scipovantaj kuraci vundojn; ili komencis kune kun Kavi vindi la kamaradojn. La rompitaj ostoj de Pandiono estis enigitaj en splintojn el malmola arboŝelo, kaj vinditaj per ŝtofaj strioj el lia propra zontuko. Tiam Kidogo ekvidis la brilantan blu-verdan ŝtonon, kiu estis firme envolvita en la ŝtofon. La negro zorgeme kaŝis ĝin, opiniante magia amuleto de la kamarado.
Splintojn oni devis fari ankoraŭ al du vunditoj: al unu libiano kun rompo de la brako kaj al maldika, muskola negro, senhelpe kuŝanta kun la kruro, rompita sub la genuo. La stato de la ceteraj estis, plej verŝajne, senespera — la terura korno de la monstro penetris profunde, lezinte la internaĵojn. Kelkaj estis frakasitaj per pezo de la grandega korpo de la rinocero kaj de ĝiaj kolonsimilaj kruroj.
Kavi ankoraŭ ne finis helpi al la vunditaj kamaradoj, kiam inter flava herbo aperis malhela silueto de homo, hastanta al la loko de la batalo. Tio estis unu el la indiĝenoj; li gvidis la militistojn kun akvo kaj nun estis denove revenanta.
Anhelante pro rapida iro, la nubiano aliris Kavi-n kaj etendis al li ambaŭ manojn per la manplatoj supren. La etrusko komprenis tiun geston de amikeco kaj respondis same. Tiam la gvidisto ekkaŭris en ombro de arbo, apogante sin je sia longa lanco, kaj rapide ekparolis, montrante en direkto de la rivero kaj suden. Okazis paŭzo: la nubiano sciis ne pli ol dek vortojn en la lingvo de Ta-Kem, kaj Kavi entute ne komprenis la nubianon, sed inter la sklavoj troviĝis tradukantoj.
Evidentiĝis, ke la gvidisto foriris el la taĉmento de militistoj kaj haste revenis, por helpi al la sklavoj trovi vojon. La nubiano kredigis, ke la liberigitajn sklavojn oni forpelis el la regiono, obeanta al Ta-Kem, kaj tial reveni al la rivero por ili estas danĝere — ili povas ree trafi en sklavecon. La gvidisto konsilis al Kavi iri okcidenten, kie baldaŭ ili trovos grandegan sekan valon. Laŭ ĝi necesas direkti sin suden: tie, post kvar tagoj da vojo, ili renkontos pacajn nomadojn-brutobredistojn.