— Vi donos al ili jenon, — la nubiano elprenis el peco de ŝtofo, transĵetita super la ŝultro, ian signon, kunmetitan el speciale interplektitaj kaj rompitaj ruĝaj branĉetoj, — tiam ili akceptos vin bone kaj donos azenojn por transportado de vunditoj. Ankoraŭ pli sude estos teritorio de riĉa kaj paca popolo, kiu malamas Kemt-on. Tie la vunditoj povos kuraciĝi. Ju pli sude, des pli da akvo estos, des pli ofte pluvos. En la seka fluejo, laŭ kiu iros la vojo komence, vi ĉiam trovos akvon, se fosos kavon profundan je du ulnoj…
La nubiano ekstaris, hastante foriri, kaj Kavi deziris danki lin, kiam subite al la gvidisto alsaltis unu el sklavoj-azianoj kun longa, hirta kaj malpura barbo, kun ĉapo de vilaj haroj sur la kapo.
— Kial vi konsilas al ni iri okcidenten kaj suden? Nia hejmo estas tie! — La aziano almontris orienten, en direkto de la rivero.
La nubiano atente rigardis al la parolinto kaj malrapide respondis, disigante la vortojn:
— Se vi transiros la riveron, oriente estos ŝtona, senakva dezerto. Se vi transiros ĝin kaj transgrimpos altajn montojn, tiam vi atingos bordon de maro, kie regas Ta-Kem. Se vi sukcesos transnavigi la maron, tie, oni diras, dezertoj estas eĉ pli teruraj. Kaj en la montoj kaj laŭ la rivero de Aromoj loĝas triboj, liverantaj al Ta-Kem sklavojn interŝanĝe al armilaro. Pensu vi mem!
— Kaj ĉu norden ne ekzistas vojo? — ruze demandis unu el la libianoj.
— Norde je du tagoj da iro for de ĉi tie sterniĝas senlima dezerto: komence sekaj ŝtonoj kaj argilo, poste sabloj. Por kio do vi iros tien? Eble, tie estas iaj vojoj kaj fontoj, sed mi ilin ne konas. Mi diras pri la plej facila vojo kaj pri tiu, kiun mi konas bone… — Kaj, geste montrinte, ke la konversacio estas finita, la gvidisto eliris el sub la arbo.
Kavi sekvis lin, brakumis je la ŝultroj kaj komencis danki, miksante egiptajn kaj etruskajn vortojn, poste vokis la tradukanton.
— Mi ne havas kion doni al vi, mi mem havas nenion, krom… — la etrusko tuŝis la kotan zontukon, — sed en la koro mi konservos vin.
— Mi helpas al vi ne por pago, sed obeante al la koro, — respondis, ridetinte, la nubiano. — Kiu el ni, spertintaj premon de la Nigra Tero, rifuzos helpi al vi, kuraĝuloj, liberiĝintaj per tia terura kosto?! Do atentu, sekvu mian konsilon kaj konservu la signon, donitan al vi… Mi ankoraŭ diros: fonto de akvo estas dekstre de vi, je du mil ulnoj — jen tie, kie banis sin la rinoceroj, sed plej bone estas jam hodiaŭ, antaŭ veno de la nokto, foriri de ĉi tie. Adiaŭ, kuraĝa fremdulo! Saluton al viaj kuraĝaj kamaradoj! Mi hastas.
La gvidisto malaperis, kaj Kavi, enpensiĝinte, rigardis post li.
Ne, hodiaŭ ili ne povos foriri de ĉi tie kaj forlasi la mortantajn kamaradojn por hienoj. Se akvo estas proksime, do des pli necesas resti sur la loko.
Kavi revenis al la kamaradoj, kiuj estis pridiskutantaj, kion fari plu. Sensoifiĝinte kaj refortiĝinte per manĝo, la homoj iĝis pli raciaj kaj estis singarde pesantaj postajn agojn.
Por ĉiuj estis klare, ke norden iri estas neeble — necesas plej baldaŭ foriri de la rivero, sed en la demando, ĉu ili iru suden aŭ orienten, la opinioj disiris.
La azianoj, konsistigantaj preskaŭ duonon da restintaj sklavoj, ne deziris enprofundiĝi en la landon de nigruloj kaj estis por la vojo orienten. Laŭ kredigoj de nubianoj, dum tri semajnoj eblis atingi bordojn de la mallarĝa maro, disiganta Nubion kaj Azion, kaj loĝantoj de tiu lando estis pretaj ree kuraĝi al vojo tra dezerto, por pli rapide reveni hejmen.
Kavi estis kaptita en sklavecon dum militiro. En lia patrujo restis familio, kaj li hezitis: tiom alloga ŝajnis al li la eblo de rapida reveno. La elpelo el Kemt iĝis por li peza bato, ĉar plej facile estis reveni tra Kemt, malleviĝinte en boato laŭ la rivero ĝis la maro. Sed la sperta, multe vojaĝinta batalisto komprenis, ke grupeto da homoj, perdita en malamika lando kaj speciale en dezertoj, kie ĉiuj putoj estas kontrolataj, povos pluekzisti nur per miraklo. Kaj mirakloj en la sorto de la etrusko ankoraŭ ne okazis, kaj li ne tre kredis je ili.
Enmiksiĝis Kidogo, forlasinta sian amikon por partopreni en la konsilio.
Unuafoje la negro rakontis pri si. Oni eksciis, ke Kidogo estis filo de potisto kaj devenis el granda kaj riĉa popolo, loĝanta ĉe mara bordo sur la okcidenta rando de la lando de nigruloj. Tie en la firmaĵon profunde entranĉiĝis grandega golfo, nomata la Suda Korno[176]. Kidogo ne konis de ĉi tie vojon en la gepatrajn lokojn, trafinte en la sklavecon ĉe la rando de la granda dezerto, kiam li iris en Kemt-on, regata de deziro vidi miraklojn de lerta majstreco de tiu popolo. Sed la negro kalkulis, ke lia lando devis situi nemalproksime sud-okcidente de la loko de la batalo. Kidogo kredigis, ke povos ekscii la ĝustan vojon de tiu tribo, al kiu sendis ilin la gvidisto-nubiano. Kidogo promesis al ĉiuj kamaradoj gastaman akcepton, se nur ili sukcesos atingi tiun regionon, kie loĝas lia popolo, kaj al la etrusko li deklaris, ke, laŭ rakontoj, aŭditaj en la infanaĝo, ŝipoj de homoj, similaj al li kaj Pandiono, venadis en lian landon el norda maro. Kavi, pesinte ĉion, konsilis al la kamaradoj sekvi la rekomendon de la gvidisto kaj iri suden. Post la vortoj de Kidogo la nekonata lando de nigruloj ne plu ŝajnis al li malamika. Maro, libera, ne obeigita al malamata Ta-Kem, donis eblon atingi la patrujon. La etrusko pli fidis al maro, ol al dezerto.
La azianoj protestis, ne konsentis, la libianoj subtenis la etruskon, kaj pri la negroj eĉ ne necesas diri, ili ĉiuj estis pretaj iri suden kaj okcidenten — tie estis ilia vojo en la gepatrajn landojn.
La azianoj kredigadis, ke estas tute nesciate, kiel rilatos al ili nomadoj kaj speciale tiu multenombra kaj riĉa popolo, pri kiu parolis la gvidisto-nubiano, ke la signo, donita de li al la etrusko, povas esti kaptilo kaj ĉiuj ili ree trafos en sklavecon.
Tiam la negro, kuŝanta kun la rompita kruro, per krioj kaj gestoj altiris al si la atenton. Haste, glutante vortojn kaj ŝprucante salivon, li parolis ion, penante rideti kaj ofte batante sian bruston. El la tuta pasia parolo, kun tuta torento da nekonataj vortoj, Kavi komprenis, ke la negro apartenas al tiu popolo, atingi kiun helpe de nomadoj konsilis la gvidisto, kaj ke li ĵuras pri pacemo de siaj samgentanoj. Tiam la etrusko decidiĝis kaj aliĝis al la negroj kaj la libianoj, kontraŭ la azianoj, plu insistantaj pri sia plano. Sed la suno jam kliniĝis al subiro, necesis pensi pri akvo kaj noktumo. La etrusko proponis al ĉiu atendi ĝis la mateno. Malgraŭ ĉies deziro foriri de la terura loko, prisemita per kadavroj, oni devis resti sur la kampeto, por ne turmenti vane la mortantojn, trenante ilin. Dek homoj ekiris al la fonto, indikita de la nubiano kaj alportis plenajn kruĉojn da malklara varma akvo kun odoro de argilo. Laŭ konsilo de negroj inter arboj oni konstruis barilon el dornaj branĉoj por defendo kontraŭ atako de hienoj. Ĉe la flanko, turnita al la kampeto, ekbrulis tri lignofajroj. Tri homoj restis deĵori ĉe la vunditoj, dek homoj kun lancoj eksidis ĉe lignofajro. Nokto en tiuj ĉi lokoj venas rapide. Okcidente ankoraŭ lumis nuboj, kaj de la nordo kaj la oriento jam ruliĝis nigra ondo de venanta mallumo, inundante pintojn de arboj kaj bruligante super ili sennombrajn fajretojn de steloj. Baldaŭ Kavi, ne konanta sudajn landojn, komprenis, kial la gvidisto konsilis al ili plej baldaŭ foriri de ĉi tie. Kriegoj de ŝakaloj ĥore leviĝis al la ĉielo, abrupta histeria ridego de hienoj sonis ĉirkaŭe. Ŝajnis, ke centoj da bestoj kunvenis el ĉie, por vori ne nur la kadavrojn, sed ankaŭ tiujn, kiuj restis vivaj. El la kampeto aŭdiĝis muĝado, krakado kaj laŭta ŝmacado. Dolĉeta odoro de kadavroj, rapide putrintaj en varmego, disvastiĝis ĉie.
La homoj kriis, ĵetadis terbulojn kaj ŝtonojn, elpaŝadis antaŭen kun brulantaj branĉoj, sed vane — rabobestoj ĉiam pli multiĝadis.