Выбрать главу

Subite post la dorna barilo aŭdiĝis obtuza raŭka sono, tondra muĝo kvazaŭ disfluis laŭ la tero, tremigante la grundon. La bestoj, kverelintaj sur la kampeto, eksilentis; la homoj, vekiĝinte, salte ekstaris; en la veninta silento pli laŭte ekĝemis la vunditoj. La muĝo estis proksimiĝanta — la basa sono de nekredebla forto, ŝajne, estis eliranta el grandega trumpeto. Malklara grandkapa silueto aperis ĉe la randa arbo — al la timigitaj homoj estis aliranta granda leono kun densa kolhararo, kaj antaŭ ĝi neaŭdeble glitis fleksiĝema, maldika leonino. La lancoj turniĝis al la bestoj, malforte briletante per la kupraj pintoj en flamo de la nehele brulantaj lignofajroj. La homoj kun krioj ĵetadis brulantajn branĉojn en la leonojn, riskante bruligi la herbon. La konsternitaj rabobestoj haltis, poste deiris sur la kampeton. Longe staris la homoj kun pretaj lancoj, ĝis doloro kunpremante en la manoj ties stangojn, sed atako ne okazis.

Ne sukcesis la ripozantoj ekdormeti, kiam ree tondro de leona muĝo tremigis la aeron, post ĝi sekvis dua, tria. Ne malpli ol tri leonoj vagis ĉirkaŭe, kun la pli frue aperinta leonino estis kvar. La homoj komprenis, kia nepardonebla senzorgeco iliaflanke estis la neglekte konstruita malalta barilo. Kvar homoj kun lancoj staris pretaj, por rebati eblan atakon de malantaŭe, ses lancistoj restis stari post la lignofajroj. Neniu dormis: arminte sin per io ajn, la homoj atente fiksrigardis en mallumon. Nova muĝo tremigis la aeron, kaj ĉe la flanka lignofajro aperis grandega leono kun hela kolhararo. La ŝanceliĝanta flamo pligrandigis la amplekson de la rabobesto, ĝiaj okuloj, celitaj al la homoj, radiis verdan lumon. Malfeliĉe, apude staris unu el nespertaj pri ĉasado nordaj azianoj kun pafarko. Timigita de la leona muĝo, li sendis trafan sagon rekte en la buŝegon de la rabobesto. La muĝo rompiĝis per longa ĝemo, transiris en raŭkan tuson kaj eksilentis.

— Gardu vin! — despere kriis unu el la nubianoj.

La korpo de la leono ekflugis en la aeron, la rabobesto salte trais la linion de lignofajroj kaj iĝis inter la homoj. La venkintojn de la rinocero estis malfacile konfuzi: la lancoj haltigis la leonon, enpikiĝinte en ĝiajn flankojn kaj bruston, kvar sagoj trapikis la fleksiĝeman korpon. Du lancoj kun seka krako rompiĝis sub batoj de la peza piedego, kaj sammomente tri grandeguloj-negroj, ŝirmante sin per ŝildoj, enpikis en la bruston de la rabobesto longajn tranĉilojn… La leono longe kaj plende ekmuĝis; la homoj, ruĝigitaj de sango, desaltis, kaj subite venis silento.

Surdiga kriego de venko ruliĝis laŭ la stepo. La korpo de la mortigita leono estis elĵetita antaŭ la lignofajrojn, kaj la kamaradoj okupiĝis pri vindado de du novaj vunditoj, ankoraŭ tremantaj en batala febro.

La rabobestoj vagadis ĉirkaŭe ĝis la tagiĝo, de tempo al tempo eligante afekciantan muĝon. Neniu el la leonoj kuraĝis ripeti la atakon.

Ĉe la naskiĝo de la nova tago, leviĝanta en blindiga brilo, mortis kvin gravaj vunditoj. Ankoraŭ sep homoj evidentiĝis mortintaj — nokte dum la tumulto kun la leono neniu rimarkis, kiam tio okazis. Aĥmi ankoraŭ spiris, malofte movetante la grizajn lipojn.

Pandiono kuŝis kun malfermitaj okuloj, lia brusto leviĝadis en trankvila kaj egala spirado. Kidogo, kliniĝinta super li, kun teruro komprenis, ke la amiko ne vidas lin. Tamen la alportitan akvon Pandiono tuj eltrinkis kaj malrapide mallevis la palpebrojn.

Post matenmanĝo el restaĵoj de hieraŭa manĝo Kavi proponis ekiri. La azianoj, interkonsentintaj jam nokte, ekribelis. Ili kriis, ke en tiu ĉi lando, loĝata de tia multo da teruraj bestoj, ili nepre pereos, ke necesas saviĝi el tiu fatala stepo, ke la dezerto estas pli kutima kaj sendanĝera. Malgraŭ ĉiuj persvadoj de Kavi kaj de la nigrahaŭtuloj, la azianoj ne cedis.

— Bone, estu tiel, — diris la etrusko, decidiĝinte. — Mi iras suden kun Kidogo. Kiu iras kun ni — aliru ĉi tien, kiu iras orienten — deiru maldekstren.

Tuj ĉirkaŭ la etrusko kreiĝis amaso da nigraj kaj helbronzaj korpoj — negroj, nubianoj kaj libianoj. Al Kavi aliĝis tridek sep homoj, ne kalkulante Pandionon kaj la kuŝantan sur la tero negron kun la rompita kruro, kiu streĉe observis la okazantaĵon, leviĝinte sur la kubuto.

Tridek du homoj transiris maldekstren kaj staris, obstine mallevinte la kapojn.

Armilaro kaj vazoj por akvo estis dividitaj egale inter ambaŭ partoj, por ke la azianoj ne ligu sian eventualan malsukceson kun tio, ke ilin maljuste traktis la kamaradoj.

Ilia longbarba gvidanto, tuj kiam la divido estis finita, ekkondukis la homojn orienten, al la rivero, kvazaŭ timis, ke alligiteco al la kamaradoj ŝancelos ilian decidemon. La restintoj longe rigardis post la kuraĝaj amikoj, apartiĝintaj de ili sur la sojlo de libero, poste kun malgajaj suspiroj revenis al siaj aferoj. Ĉu sukceso aŭ morto atingos la kamaradojn — neniam ili ekscios pri tio, same kiel ankaŭ la heroaj azianoj nenion scios pri ilia malcerta sorto. «Neniam» — jen terura vorto, tiom neevitebla por diversaj popoloj, disigitaj de spacoj.

La etrusko kaj Kidogo, pririgardinte Pandionon kaj la vunditan negron, transportis ilin al alia arbo, kun maldikaj branĉoj. Kiam oni provis levi Aĥmi-n, el la gorĝo de la libiano elŝiriĝis terura krio, kaj la vivo forlasis la kuraĝan luktanton por libero.

Kavi konsilis al la libianoj levi la mortinton sur arbon kaj firme alligi lin per ŝnuroj. Tio estis tuj plenumita; kvankam la homoj sciis, ke la kadavro estos disŝirita de rabobirdoj, sed tio ŝajnis malpli abomena, ol manĝigi fetorajn hienojn. Silente, sen anticipa interkonsento, Kavi kaj Kidogo hakis kelkajn branĉojn.

— Kion vi faras? — demandis, alirinte al la etrusko, unu el altaj negroj.

— Brankardojn. Mi kaj Kidogo portos lin, — Kavi almontris Pandionon, — kaj vi portos tiun, — la etrusko kapmontris al la negro kun la kruro en splinto. — La libiano iros sen nia helpo, kun la brako sur vindaĵo…

— Ni ĉiuj portos tiun, kiu la unua saltis sur la rinoceron, — respondis la negro, turninte sin al la kamaradoj. — La kuraĝulo savis nin ĉiujn. Ĉu ni povas forgesi tion? Atendu, ni pli bone scipovas fari brankardojn.

Kvar nigruloj lerte eklaboris. Baldaŭ la brankardoj estis pretaj: longaj bastonoj, interplektitaj per ŝnuroj, — sur la batalejo da ili restis multe. Inter la bastonoj la negroj aranĝis duopajn transversajn stegojn, en la centro fiksis rondajn kusenojn el malmola ŝelo, ĉirkaŭvolvitajn per pecoj de leona felo. La negro kun la rompita kruro observis la laboron, ĝoje ridetante; liaj malhelaj okuloj fidele rigardis en la vizaĝojn de la kamaradoj.

La vunditojn oni kuŝigis sur la brankardojn. Ĉio estis preta. La nigruloj pare ekstaris ĉe la brankardoj kaj momente levis ilin sur la etenditaj manoj, zorgeme metinte la kusenojn sub la kapojn. Poste la portantoj ekiris antaŭen, egalmezure kaj facile paŝante.

Tiel, ne rekonsciiĝante, Pandiono ekiris laŭ la nekonata vojo.

Du nubianoj kaj negro, armitaj de lancoj kaj pafarko, preninte al si devon de gvidistoj, iris antaŭe, la ceteraj tridek homoj ekiris anservice post la brankardoj. En la vosto mem de la procesio ankoraŭ tri homoj portis du lancojn kaj pafarkon. La vojaĝantoj ekiris laŭ la rando de la kampeto okcidenten, penante ne rigardi al la restaĵoj de la kamaradoj kaj forportante kun si doloran senton de kulpo, ke ili ne sukcesis gardi iliajn korpojn kontraŭ noktaj kadavrovorantoj.

Post tagmeza ripozo la taĉmento baldaŭ atingis la larĝan sekiĝintan fluejon, jam el malproksime distingiĝantan sur la flava stepo per du strietoj de veproj, kadrantaj ĝiajn bordojn.

Laŭ la fluejo ili turnis sin rekte suden kaj, ne haltante, iris ĝis la sunsubiro. En tiu ĉi tago ne necesis fosi kavon por akvo — malgranda fonto eliris sur la supraĵon el fendo inter du platoj de krudgrajna ŝutiĝema ŝtono; sed la homoj devis multe labori pri la loko de noktumo, ĉirkaŭiginte ĝin per barilo el dornaj branĉoj. Nokte ĉiuj pace dormis, ne timante malproksiman muĝadon de leono kaj hienojn, tumultantajn en mallumo.