Выбрать главу

La dua kaj la tria tagoj pasis trankvile. Nur unufoje oni vidis el malproksime nigran masegon de rinocero, trairanta herbon kun la mallevita kapo. La homoj en perplekso haltis — la travivitaĵo ree viviĝis en ilia memoro, minaca kaj neforgesebla. La vojaĝantoj ekkuŝis en herbo. La rinocero levis la kapon; denove, samkiel en tiu terura horo, la homoj ekvidis la fleksitajn, larĝe dismetitajn orelojn kaj la elstarantan inter ili pinton de la korno. Faldoj de la dika haŭto kadris la ŝultrojn de la animalo kaj pendis ĉe la komenco de la disstarigitaj antaŭaj kruroj, dronantaj en herbo. La masiva monstro senmove staris iom, kaj, turniĝinte, ekmoviĝis en la sama direkto.

Malgrandaj gregoj de etaj flav-grizaj antilopoj renkontiĝadis ofte; la animaloj, mortigitaj per sagoj, servis kiel bongusta manĝo.

En la kvara tago la seka fluejo larĝiĝis kaj malaperis, la flava argila grundo cedis lokon al stranga hel-ruĝa tero[177], per maldika tavolo kovranta diserigitan graniton. Rondaj montetoj da granito elstaradis per malhelaj makuloj sur ruĝa morna ebenaĵo. La herbo malaperis, anstataŭ ĝi el la tero elstaris malmolaj folioj, similaj al enpikitaj rekte en la malkompaktan grundon faskoj da akraj kaj mallarĝaj glavoj[178]. La gvidistoj skrupule ĉirkaŭiradis densejojn de tiuj vegetaĵoj kun akraj, tranĉantaj, kiel razilo, randoj de malmolaj folioj.

Ruĝa valo sterniĝis antaŭe, rozkoloraj nuboj da polvo kirliĝis, leviĝante foste kaj difuzante brilon de sunaj radioj. La varmego lacigis la irantojn, sed la homoj daŭrigis la vojon, maltrankviliĝante, ke tiu senakva ebenaĵo estos tro granda. La fluejo kun ĝia subtera akvofluo restis malantaŭe. Kiu scias, kiam ili sukcesos trovi akvon, tiom necesan al la homo en tiu ĉi varmega lando!

De sur pinto de unu el granitaj montetoj oni rimarkis, ke malproksime kuŝas orkolora strio — tie, evidente, estis finiĝanta la ruĝa grundo kaj ree iris herba stepo. Vere, la ombroj plilongiĝis nur duone post la tagmezo, kaj la vojaĝantoj jam paŝis laŭ susuranta herbo, pli malalta, ol antaŭe, sed anstataŭe pli densa. Flanke videblis larĝa verda nubo, ŝajne, ŝvebanta en la aero super la blu-nigra makulo de la propra ombro — la potenca «arbo de gastoj» estis invitanta en sian azilon. La gvidistoj turnis sin al ĝi. La lacaj homoj plirapidigis paŝojn, kaj baldaŭ la brankardoj kun la vunditoj staris en la ombro ĉe la trunko, profunde disdividita per laŭlongaj sulkoj je apartaj rondigitaj ripoj.

Kelkaj negroj kunmetis el si vivan ŝtuparon kaj grimpis sur la potencajn branĉojn. Admiraj kriegoj aŭdiĝis de supre — la nigruloj ne eraris en siaj kalkuloj: la interna kavo de la dika trunko, je ne malpli ol dek kvin ulnoj, entenis akvon de antaŭnelongaj pluvoj. La vazoj pleniĝis per malvarma malhela akvo. La negroj deĵetis desupre longajn, akrigitajn ĉe ambaŭ finoj fruktojn de la grandega arbo. Ĉiu frukto, granda je homa kapo, entenis sub sia maldika malmola ŝelo flavetan farunecan substancon, acid-dolĉan, bonege malvarmigantan la varmegajn, sekiĝintajn buŝojn de vojaĝantoj. Kidogo disrompis du fruktojn, forigis multajn malgrandajn kernetojn, disfrotis la entenaĵon kun negranda kvanto da akvo kaj komencis manĝigi Pandionon.

Por ĝojo de la negro, la juna heleno manĝis kun deziro kaj hodiaŭ unuafoje levetis la kapon, penante ĉirkaŭrigardi (sur la brankardo dum irado la vizaĝon de Pandiono oni ordinare kovradis per grandaj folioj, plukitaj apud fontoj). La manoj de Pandiono kun peno atingis Kidogon, la malfortaj fingroj premis la manradikon de la negro. La larĝe malfermitaj okuloj de la heleno perdis la antaŭan akrecon de rigardo kaj estis malklaraj kaj kompatindaj.

Kidogo emociite demandis la amikon, kiel li fartas, sed ne ricevis respondon. La okuloj de la vundito ree fermiĝis, kvazaŭ la malforta ekbrilo de revenanta vivo lacigis lin super ĉia mezuro. Kidogo lasis la amikon en kvieto kaj hastis sciigi al la etrusko la ĝojan eventon. Kavi, eĉ pli severiĝinta post la terura tago de la batalo, aliris la brankardon kaj longe sidis, fiksrigardante en la vizaĝon de la kamarado. La etrusko penis, metinte la manon sur la bruston de Pandiono, difini forton de batado de la koro de la junulo.

Tiutempe aŭdiĝis voĉo de nubiano, grimpinta sur la pinton de la arbo, por pririgardi la vojon. Li kriis, ke malproksime antaŭe, preskaŭ ĉe la horizonto mem, videblas malhelaj kadroj de dornaj bariloj, kiajn faras nomadaj brutobredistoj por defendo de siaj gregoj kontraŭ rabobestoj.

Estis decidite noktumi sub la arbo kaj, ekirinte ĉe la sunleviĝo, kiel eble plej frue atingi la tendaron de nomadoj. Antaŭ la sunsubiro densaj nuboj kovris la ĉielon, la senstela nokto estis neordinare kvieta kaj malhela, la velure nigra mallumo ne ebligis vidi la manon, alportitan proksime al la okuloj.

Baldaŭ sinuantaj fulmoj ringe zonis la ĉielon, murmurego de tondro senĉese ruliĝadis malproksime. Nombro de fulmaj ekbriloj ĉiam kreskis, sur la ĉielo ekserpentumis centoj da blindigaj fajroj, similaj al gigantaj sekaj branĉoj. Tondro tremigadis ĉion ĉirkaŭe, la blua fajro blindigadis la homojn, dezirantajn forlasi sian azilon. Malproksime aŭdiĝis bruo, rapide plifortiĝanta kaj transformiĝinta en muĝon. Tio estis venanta muro de furioza pluvo. La arbo ekŝanceliĝis — tuta maro falegis de sur la ĉielo. Kaskadoj de malvarma pluvo kun terura bruo frakasiĝadis je la tero, ĉirkaŭ la arbo tuj kreiĝis profunda tavolo de akvo, kovrinta elstaraĵojn de la dikaj radikoj. En alternanta rapida ŝanĝo de mallumo kaj seninterrompa fajro ŝajnis, ke la tuta stepo neeviteble estos inundita — tiom granda estis maso da pluvo, faleganta ĉirkaŭe. Tamen baldaŭ la brilado de fulmoj ĉesis, la pluvo kvietiĝis, kaj la stela ĉielo etendiĝis super la sattrinkinta stepo; malforta vento ekportis densan aromon de nevideblaj herboj kaj floroj. La libianoj kaj la etrusko konsterniĝis, ekvidinte la fulmotondron, ŝajnintan al ili terura katastrofo, sed la negroj, gaje ridante, deklaris, ke tio estas pluvo, tute ordinara dum pluva sezono, kaj eĉ ne tre forta. Kavi nur balancis la kapon, dirante al si, ke se tian pluvon oni ĉi tie opinias ordinara, do, sendube, ili spertos en la lando de nigruloj tute neordinarajn aventurojn. La diveno ne trompis la etruskon.

En la sekva tago de la vojo subite aŭdiĝis bojado de hundo. El fumo de vaporoj, kaŝanta la malproksimon, elstaris longaj dornaj bariloj, post kiuj kaŝiĝis malaltaj pajlobudoj de nomadoj.

Amaso de homoj, vestitaj en ledaj antaŭtukoj, ĉirkaŭis la vojaĝantojn. La vangostaj vizaĝoj estis nepenetreblaj, la mallarĝaj malhelaj okuloj malafable rigardis al la egipta armilaro en la manoj de la eksaj sklavoj. Tamen la signo, donita de la nubiano, faris plej bonan impreson. El la amaso eliris kvin homoj, ornamitaj per nigraj kaj blankaj plumoj, en altaj hararanĝoj, subtenataj per rondaj plektaĵoj el foliradikoj.

La lingvo de la nomadoj estis komprenebla por la nubianoj — baldaŭ la venintoj sidis en densa rondo de aŭskultantoj, trinkante acidan lakton. La nubiaj sklavoj estis rakontantaj sian historion. Interrompante unu la alian, ili salte ekstaradis en vervo, akompanataj de ĥoro de miraj ekkrioj. La plumornamitaj tribestroj nur frapadis siajn femurojn. Granda estas forto de samaj sentoj ĉe homoj, spertantaj samajn malfeliĉojn, kaj amika helpo faras miraklojn!

La nomadoj sendis ses homojn kun dek azenoj por faciligi la vojon de la fremduloj. La senditoj devis gvidi la vojaĝantojn ĝis la granda vilaĝo de fikshejma popolo, situanta ankoraŭ je sep tagoj da vojo sud-okcidenten, sur bordo de nesekiĝanta rivereto.

Tago pasadis post tago. Sub la varmega blindiga suno kuŝis la senlima stepo, jen laca pro varmega silento, jen rulanta larĝajn ondojn de herboj sub vento. Ĉiam pli malproksime profundiĝadis la eksaj sklavoj en sovaĝajn vastaĵojn de la sudo, plenigitajn de sennombraj gregoj da animaloj. Komence la nekutimaj okuloj ne distingadis preterkurantajn aŭ duonkaŝitajn de herbo amasojn — videblis dorsoj, elstaris kornoj, mallongaj kaj fleksitaj aŭ longaj kaj rektaj, kiel lancoj, aŭ spirale rondigitaj. Poste la vojaĝantoj lernis distingi iliajn specojn — longokornajn oriksojn, grandegajn kaj kvietajn ruĝajn taŭrotragojn, vilajn, kun malbelega ĝibnaza kapo gnuojn, kaj antilopojn, grandajn je eta bovido, strangajn, grandorelajn, dancantajn sur la malantaŭaj piedoj sub arboj[179].

вернуться

177

hel-ruĝa tero — laterito, ruĝa fereca grundo, kreiĝanta en sudaj landoj ĉe erozio de elsputitaj vulkanaj masoj.

вернуться

178

faskoj da akraj kaj mallarĝaj glavoj — sanseviero, originala vegetaĵo de sekaj lateritaj stepoj.

вернуться

179

dancantajn sur la malantaŭaj piedoj sub arboj — antilopo de Waller, aŭ ĝirafa litokranio, kun longa kolo, ekstaranta sur la malantaŭajn piedojn, por atingi foliojn de arboj.