Выбрать главу

Flava herbo je homa alto kun malmolaj tigoj susuris ĉirkaŭe, kiel neĉirkaŭvidebla grena kampo. Ĝia spaco, oriĝanta sub la suno, estis kovrita de makuloj de freŝa verdaĵo laŭlonge de sekaj fluejoj kaj flakoj, nun pleniĝintaj je akvo. Malproksime en la surfacon de la stepo enpikiĝadis helbluaj kaj violkoloraj branĉoj de montoj, kiel remparoj leviĝantaj sur la horizonto.

Arboj jen densiĝadis, kuniĝante en altajn insulojn, malhelantajn super la kapoj, jen denove diskuradis diversflanken malproksime unu de la alia, kiel aro da timigitaj birdoj. Plej ofte tio estis samaj ombrelaj akacioj, kiaj afekciis Kavi-n en la momento de la unua konatiĝo kun la ora stepo, — dornaj trunkoj disvolviĝadis de la radiko per larĝa funelo, rememorigante pri konusoj, renversitaj per la pinto malsupren. Fojfoje arboj havis pli dikajn kaj mallongajn trunkojn, same disvolviĝantajn per amaso da branĉoj, kaj tiam iliaj foliaroj, densaj kaj malhelaj, similis al larĝaj verdaj kupoloj aŭ renversitaj tasoj. Palmoj el malproksime distingiĝadis per siaj paraj disforkiĝoj de branĉoj, kovritaj ĉe la finoj per hirtaj tranĉilsimilaj plumoj de malhelaj folioj.

Kavi rimarkis, kiel kun ĉiu tago la negroj kaj la nubianoj, mallertaj kaj nedivenemaj en Ta-Kem aŭ sur la akvo de la granda rivero, ĉi tie iĝadis ĉiam pli fortaj, decidemaj kaj certaj. La morna etrusko rimarkis, ke, kvankam lia aŭtoritato de estro restas neŝancelebla, sed li mem perdas certecon pri si sur tiu ĉi fremda tero kun nekonataj al li leĝoj de la vivo.

La libianoj, tiel bone montrintaj sin en la dezerto, ŝajnis senhelpaj. Ili timis la stepon, loĝatan de miloj da bestoj, en herbo al ili ŝajnis multegaj danĝeroj, nekonataj minacoj akompanis ĉiun ilian paŝon.

La vojo vere estis malfacila. Renkontiĝadis densejoj de herbo, kies tuberoj eligadis milionojn da etaj dornoj[180], enpikiĝantaj en la haŭton, kaŭzante netolereblan jukon kaj pusadon. Multegaj rabobestoj kaŝiĝadis dum varmegaj tagaj horoj sub arboj. Fojfoje en ombro, ŝajnanta nigra kaverno, inter faskoj de hele prilumita herbo aperadis fleksiĝema makula figuro de leopardo.

La negroj kun mirinda lerteco kaŝe aliradis al ruĝaj antilopoj, kaj sukoplena, bongusta viando ĉiam estis abunda por la ekssklavoj, ĉiam pli fortikiĝantaj pro ĝissata manĝo. Kiam malproksime aperadis amaso de griz-nigraj korpoj de grandegaj bovoj[181] kun larĝaj, mallevitaj malsupren kornoj, la negroj donadis alarman signalon, kaj la taĉmento haste retiriĝadis al plej proksimaj arboj, saviĝante de tiuj teruraj loĝantoj de afrikaj stepoj.

La gvidistoj, probable, malĝuste taksis la distancon: la vojaĝantoj estis irantaj jam naŭ tagojn, sed signoj de proksimeco de homa loĝejo ankoraŭ ne renkontiĝis. La brako de la libiano saniĝis, la negro kun la rompita kruro jam sidis sur la brankardo kaj vespere en bivakoj gaje saltadis kaj ridinde krabladis ĉe lignofajro, ĝojigante la kamaradojn per sia saniĝo. Nur Pandiono plu kuŝis muta kaj indiferenta, kvankam nun Kidogo kaj Kavi devigadis lin pli multe manĝi.

Kaj la svarma vivo de la stepo plu disfloradis ĉirkaŭe pro la pluvoj.

Milionoj da insektoj sonore zumis kaj susuris super herbo, buntaj birdoj preterflugadis kiel bluaj, flavaj, smeralde verdaj kaj velure nigraj vizioj inter interplektaĵo de grizaj malglataj branĉoj. En la varmega aero ĉiam pli ofte aŭdiĝadis laŭtaj krioj de etaj otidoj: «mak-har! mak-har!»

Kavi pli proksime konatiĝis kun Afriko.

Senbruaj kaj trankvilaj grizaj rokoj de elefantoj nemalofte preternaĝadis super herbo, la gigantaj haŭtaj oreloj celis al la homoj, brilanta blankeco de la dentegoj akre kontrastis apud la serpentumantaj malhelaj rostroj. La potencaj animaloj plaĉis al la etrusko — ilia saĝa konduto tiel forte diferencis disde maltrankvilo de antilopoj, disde kolero de rinoceroj, disde streĉa kaŝiĝemo de rabobestoj. Fojfoje la homoj sukcesadis kaŝobservi ripozon de la majestaj gigantoj: la grego, kaŝiĝante en ombro de arboj, senmove staris, dense amasiĝinte. Grandegaj maljunaj maskloj malalte klinadis siajn grandfruntajn kapojn, pezigitajn de la fleksitaj dentegoj; femaloj, kun pli plataj fruntoj, tenis dum dormo la kapojn pli alte. Unufoje la antaŭirantoj renkontis solecan maljunan elefanton. La giganto dormis, starante rekte en varmego. Ĝi ekdormis, evidente, en ombro, poste la suno moviĝis, kaj la elefanto, profunde dormante, ne sentis la varmegon. Kavi longe admiris la potencan giganton.

La elefanto staris, kiel skulptaĵo, facile dismetinta la malantaŭajn krurojn. La mallevita rostro estis fleksita en ringon, la malgrandaj okuloj estis fermitaj, la maldika vosto pendis de sur la oblikva postaĵo. La dikaj, fleksitaj dentegoj estis minace elstarantaj antaŭen, per la finoj larĝe disirante al flankoj.

Tie, kie arboj estis pli maloftaj, oni ofte renkontadis animalojn de neordinara aspekto. Iliaj longaj kruroj portis mallongan korpon kun kruta, klinita malantaŭen dorso. La antaŭaj kruroj estis multe pli longaj ol la malantaŭaj. La dorso ekde la masivaj ŝultroj kaj larĝa brusto estis transiranta en neordinare longan, klinitan antaŭen kolon, sur kiu sidis negranda kapo kun mallongaj kornetoj kaj grandaj tubformaj oreloj. Tio estis ĝirafoj. La animaloj renkontiĝadis per gregoj je de kvin ĝis cent anoj. Neforgeseblan spektaĵon prezentis granda grego de ĝirafoj sur malfermita loko: ŝajnis, arbaro, klinata de vento, moviĝis en hela lumo, deĵetante makulojn de bizaraj ombroj. Ĝirafoj moviĝis jen trote, jen per strangaj saltoj, subfleksante la antaŭajn krurojn kaj malproksime etendante la malantaŭajn. Ilia bunta felo — hel-flava reto de mallarĝaj strietoj, disigitaj per grandaj nigraj neregulaj makuloj, mirinde similis ombron de arboj, sub kiuj la animaloj estis tute nevideblaj. Ili singarde deŝiradis per la lipoj foliojn de sur altaj branĉoj, satiĝante sen avido; iliaj grandaj sentivaj oreloj turniĝadis en ĉiuj direktoj.

Ofte super la ondiĝanta herba maro aperadis vico de koloj — tiuj strangaj animaloj estis malrapide irantaj, portante sur dek-ulna alto la fierajn kapojn kun brilantaj nigraj okuloj.

La diskretaj moviĝoj de ĝirafoj estis belaj, la senmalutilaj animaloj vokis nevolan simpation.

Plurfoje la vojaĝantoj aŭdis tra herba muro koleran ronkadon de rinocero, sed ili jam lernis eviti la malbone vidantajn ferocajn monstrojn, kaj eventuala renkontiĝo ne plu teruris la ekssklavojn.

La vojaĝantoj moviĝis anservice, paŝante laŭ la spuroj de la antaŭuloj laŭ malvastaj koridoroj de alta herbo — nur lancoj kaj kapoj, ĉirkaŭvolvitaj per ĉifonoj kaj folioj, balanciĝis super ĉifitaj tigoj. Ĉe la flankoj estis senfine etendiĝanta monotona balanciĝanta muro. La herbo kaj la arda ĉielo persekutadis la vojaĝantojn tage, herbajn murojn ili vidis nokte en sonĝoj, al ili ŝajnis, ke ili por ĉiam perdiĝis en sufoka susuranta senfineco. Nur en la deka tago antaŭ la taĉmento aperis malalta ĉeno de klifoj, ŝirmita de blua nebulo. Leviĝinte sur ilin, la vojaĝantoj trafis sur gruzan altebenaĵon, prikreskitan de arbustoj kaj senfoliaj arboj, kies branĉoj, kiel multo da dismetitaj manoj, morne tiriĝis al la ĉielo[182]. Venena verda koloro estis sama ĉe la malaltaj trunkoj kaj ĉe la branĉoj; la arboj similis rondajn brosojn, glate tonditajn supre kaj starigitajn sur mallongaj bastonoj. En densejoj de tiuj arboj regis akra, forta odoro, la fragilaj branĉoj facile rompiĝadis pro vento, kaj en la lokoj de rompo eliĝadis abunda suko. Ĝi estis simila al densa lakto kaj rigidiĝadis per longaj grizaj gutoj. La gvidistoj hastis trai tiun ĉi neordinaran arbaron, kredigante, ke se la vento plifortiĝos, do la fragilaj arboj komencos faladi ĉirkaŭe kaj povos premmortigi homojn.

вернуться

180

herbo, kies tuberoj eligadis milionojn da etaj dornoj — dornaj tuberoj de herbo askanito.

вернуться

181

grandegaj bovoj — afrikaj bubaloj.

вернуться

182

kies branĉoj, kiel multo da dismetitaj manoj, morne tiriĝis al la ĉielo — kandelabra eŭforbio el familio eŭforbiacoj, ekstere simila al kakto (karakteriza vegetaĵo de afrika dezerto).