Выбрать главу

La granita plato turniĝis, ekstaris per la eĝo transverse de la pasejo, sub ĝi eknigris malplenaĵo. Malsupren kondukis larĝaj ŝtupoj. La pastro rapide malleviĝis, prilumante la vojon por la faraono. Ĝedefra sekvis lin, singarde subtenata de la korpogardistoj, kaj trafis en vastan kvadratan ĉambron, situantan ĝuste sub la sarkofago de Ĝoser kaj elhakitan rekte en roko.

Ĝedefra ordonis al siaj servistoj foriri reen en la koridoron kaj, restinte duope kun la pastro, ĉirkaŭrigardis.

La tuta muro de la subtera ĉambro estis kovrita per platetoj el verda fajenco, profundigitaj meze kaj pligrandigantaj spegulaĵon de flamo de la torĉoj.

La malhel-blue farbita plafono, ŝajnis, foriris alte supren, kaj bildoj, ore pentritaj sur ĝi, kvazaŭ ŝvebis en la nokta ĉielo. Maldekstre en la muro estis neprofunda niĉo, antaŭ kiu staris kalkoŝtona statuo de la faraono Ĝoser.

La granda Neterĥet-Ĝoser sidis sur sia vasta trono, alte levinte la mentonon, alpreminte unu manon al la brusto, kaj la alian libere metinte sur la genuojn. La kapon borderis striita reĝa kaptuko, ĉizita per grandaj detaloj. La rigidiĝinta vangosta vizaĝo de la faraono, kun malalta frunto, platigita nazo kaj elstaranta granda buŝo, estis plena je forto. La ostecaj makzeloj, streĉe kunpremitaj, atestis pri nefleksebla volo. La grandaj, profunde sidantaj okuloj estis faritaj el nigra duondiafana ŝtono, la pupiloj estis el arĝento, la okulblankaĵoj estis kovritaj per emajlo, kaj la palpebroj kaj la brovoj estis signitaj per nigra kupro.

Ruĝaj fajretoj de lucernoj reflektiĝis en tiuj neordinare vivaj okuloj, donante al la rigardo de la statuo sinistran persistecon. Farbitaj malhel-brune, la vizaĝo kaj la manoj akre kontrastis sur blanka ŝtono.

Du faraonoj de la Nigra Tero renkontiĝis per rigardoj — du enkorpiĝoj de la ĉiopova surtera potenco.

Kun malklara maltrankvilo Ĝedefra forturniĝis kaj rigardis tien, kien devis eterne rigardi la senmovaj okuloj de Ĝoser. Tie, en kadro el helaj fajencaj platetoj kun bildoj de falko, altis nuda kaj polurita parto de la ŝtona muro, kovrita per profunde ĉizitaj hieroglifoj, farbitaj verde — per la koloro, reviviganta mortaĵon.

Ĉe la flankoj staris du fajnegaj antikvaj vazoj kun nomo de la diino Maat[37], elĉizita el tutecaj pecoj de vitreca kvarco. Apud la vazoj ambaŭ interspacojn gardis du grandaj bronzaj statuoj de la falko Horuso kun la kapoj, gisitaj el oro, kaj kun la okuloj el ruĝa ŝtono. La birdoj, kronitaj per komplikaj oraj kronoj, sidis tute simetrie, turninte unu al la alia la rabajn kroĉajn bekojn. Simileco de la statuoj kun la vivaj estaĵoj estis tiom granda, ke ne eblis ne kredi je efektiva ekzisto de tiaj grandegaj falkoj. La poluritaj elstarantaj okuloj brilis penetreme kaj orgojle.

Ĝedefra obtuze diris al la pastro:

— La surskribo estas farita per la sankta skribo, al vi konata. Legu!

La pastro povis flue legi la specialajn, sekretajn signojn, per kiuj oni fojfoje faradis surskribojn, konsistigantajn sekreton por profanuloj. Li rapide kaj laŭte komencis legadon. En sufoka mallumo de la subteraĵo, sub obtuza krakado de lucernoj sonis abruptaj, iam klakantaj sonoj de la lingvo de Ta-Kem, esprimantaj la lastan volon de Ĝoser, mortinta antaŭ pli ol cent jaroj.

— «…Mi estis en mia palaco en granda maltrankvilo, — legis la pastro, — ĉar la rivero ne leviĝis dum sep jaroj kaj la lando estis en ega mizero. Tiam mi firmigis la koron kaj demandis la saĝegan Imhotepon, kie troviĝas la patrujo de Ĥapi[38] kaj kiu dio regas tie. Imhotepo respondis: «Mi devas turni min al dio. Mi devas iri en la konservejon de Toto kaj sciiĝi en “Animoj de Rao”». Li iris kaj baldaŭ revenis kaj rakontis al mi pri leviĝo de la rivero kaj pri ĉiuj aferoj, kun tio ligitaj: li malkovris al mi miraklojn, al kiuj ne estis ankoraŭ montrita vojo al iu el la reĝoj dekomence…»[39]

La pastro faris paŭzon. La faraono rapide demandis:

— Ĉu Neterĥet-Ĝoser ne iris laŭ bonaj vojoj, laŭ kiuj iradas virtuloj? Kial la saĝuloj malkovris al li la sekretojn nur en granda malfeliĉo?

La rigardo de la pastro iĝis peza kaj atenta, li mergis ĝin, kvazaŭ lancon, en la okulojn de Ĝedefra.

— Granda scio, — malrapide ekparolis li, — estas danĝera, se ĝi estas malkovrita por tiuj, kiuj ne scipovas teni sian koron. Kaj saĝulo, se la reĝo ne iros laŭ la vojo de dio, povos multon korekti…

Ĝedefra brue suspiris, ekbrulante per kolero.

La pastro haste finis:

— La granda Imhotepo malkovris al la reĝo sekretojn en la horo de malfeliĉo. Pli frue pri tio ne estis neceso…

Ĝedefra retenis sin kaj per gesto ordonis al la pastro legi plu.

La voĉo de la pastro disvolvadis antaŭ la faraono miraklajn forojn de nekonataj landoj. Ĝedefra eksciis, ke la vivo de lia lando — la potenca rivero Ĥapi — tute ne elfluas el du kavernoj ĉe rando de la Granda Arko. Malproksime sude ĝi komenciĝas en senlimaj marĉoj, kaj el montoj de mistera Ta-Nuter fluas dua rivero de diafane blua akvo[40], kiu enfluas en Ĥapi-n super la lasta sesa kaskado. Pluvoj de neordinara forto verŝiĝas en la lando Punt dum la tuta tempo de inundo, kaj la blua rivero donas tiun leviĝon de la akvo je dek du ulnoj, de kiu dependas la vivo de lia lando. Se la akvo leviĝas je du ulnoj malpli alte, tiam la lando Ta-Kem estas kondamnita al malsato.

Ses grandegaj ŝtonaj ŝtupoj-kaskadoj kondukas al la loko de kunfluiĝo de ambaŭ riveroj; la unua estas ĉe la limoj de Kemt, sur la insulo Neb.

Kaj ankoraŭ eksciis faraono Ĝedefra, ke la mondo estas granda kaj loĝata de multegaj popoloj. Post sabloj de la orientaj dezertoj, inter du potencaj riveroj, loĝas loksida kaj multenombra popolo[41], ne malpli granda en scioj, ol la popolo de Ta-Kem. Malantaŭ Ta-Kem, sur la Granda Verda maro, estas granda lando kun multenombra loĝantaro. Tie estas urboj kun majestaj konstruaĵoj[42]. La misteraj loĝantoj de tiuj urboj kovras murojn per nekompreneblaj skribaĵoj, kreas artajn bildojn de bestoj kaj homoj.

— «Neterĥet-Ĝoser parolas por siaj posteuloj, ordonante al ili memori pri tio. En malfacila horo de la Nigra Tero eblas turni fortojn de Kemt al konkero de la landoj, kaj ties popoloj fordonos siajn riĉaĵojn.

Malfacilaj estas vojoj laŭ tero — nur la Granda Arko, obeante al kuraĝaj koroj, transportas homojn al neimageblaj distancoj kaj kunigas ilin inter si. En konkero de la Granda Arko estas estonta feliĉo de la lando Kemt, en ekkono de tuta senfineco de la mondo estas ĝia saĝo, en bona kaj multenombra floto estas ĝia forto. Konstruu ŝipojn, kapablajn lukti kontraŭ la maro, kiel tio estis malkovrita al mi per saĝego de Imhotepo…

Firmigu vian koron kaj sekvu tiun veran vojon…»

La aero en la subteraĵo iĝis sufoka. Flagrantaj rebriloj de torĉoj, diseriĝantaj je miloj da helaj makuloj en glazuro de kaheloj, la persista terura rigardo de la statuo de Ĝoser, la penetremaj ruĝaj okuloj de la oraj birdoj, la majeste egalmezura voĉo de la pastro, vortoj, falantaj kiel ŝtonoj… Ĝedefra eksentis, kiel lia volo malfortiĝas kaj li, la reganto, iĝas knabo sur bordo de senfina maro, per la avide malfermitaj okuloj rigardanta en nekonatan foron… La faraono sciis pri setep-sa, la potenca hipnota efiko, kiun scipovis uzi pastroj. Ĝedefra koncentris la volon kaj frapis per sia apogbastono je la planko.

— Ĉu vi legis al mi ĉion? — demandis li la tremerintan pastron.

— Jes, ĉion, Granda Domo, — haste respondis la pastro. Liaj brulantaj okuloj estingiĝis, sulkoj de laco ekkuŝis ĉirkaŭ la buŝo.

Tintante per armilaro, la korpogardistoj ekmoviĝis apud la ŝtuparo. Ĝedefra lastfoje pririgardis la sekretan subteraĵon kaj direktis sin al la elirejo.

вернуться

37

Maat — «vidanta», la diino de la vero.

вернуться

38

Ĥapi — tiel egiptoj nomis Nilon.

вернуться

39

— Aŭtentika surskribo en traduko de akademiano B. A. Turajev.

вернуться

40

rivero de diafane blua akvo — Blua Nilo.

вернуться

41

multenombra popolo — La ŝumero-babilona kulturo en Mezopotamio.

вернуться

42

urboj kun majestaj konstruaĵoj — La kreta kulturo sur la insulo Kreto.