Post la arboj ree sterniĝis la stepo, kovrita de montetoj kaj prikreskita de verda freŝa herbo. De sur pinto de monteto antaŭ la vojaĝantoj neatendite malfermiĝis kultivitaj kampoj, aliĝantaj al strio de densa kaj alta arbaro. En profundo de la arbaro estis videbla interspaco, tie sur altaĵo situis multegaj konusaj kabanoj. La monteto estis ĉirkaŭigita per masiva palisaro. Peza pordego el malglataj traboj rigardis rekte al la vojaĝantoj, ornamita supre per girlando de leonaj kranioj, blankiĝintaj sub la suno.
Altaj severaj batalistoj eliris el la pordego renkonten al la malrapide leviĝanta supren taĉmento de la eksaj sklavoj. La indiĝenoj similis al nubianoj, nur ilia haŭto havis iomete pli helan bronzan koloron.
En la manoj la batalistoj tenis lancojn kun grandegaj pintoj, similaj al mallarĝaj glavoj. La batalistoj estis apogantaj sin je grandaj ŝildoj, pripentritaj per nigra-blanka ornamaĵo. Klaboj el nigra ligno, tre malmola kaj peza, pendis sur la zonoj el ĝirafaj feloj.
De sur la deklivo de la monteto malfermiĝis pitoreska pejzaĝo. Sur ora stepa herbo klare distingiĝis freŝa smeralda verdo de riveraj bordoj, kadranta mallarĝan bluetan rubandon de brilanta rivero. Malforte tremetis arbustoj, kronitaj de rozkoloraj lanugaj globetoj. De sur arboj pendis grapoloj de flavaj kaj blankaj floroj.
Longe daŭris anticipaj intertraktoj. Kiel tradukanto servis la negro kun la rompita kruro, krediganta, ke li devenas el tiu ĉi popolo. Apogante sin je bastono, li eksaltadis sur unu piedo al la batalistoj, signinte al siaj kamaradoj halti.
Kavi, la sklavo kun la rompita kruro, Kidogo, unu nubiano kaj unu el la nomadoj estis enlasitaj en la pordegon kaj kondukitaj en la kabanon de la estro.
La restintoj antaŭ la pordego malpacience atendis la kamaradojn, malklareco turmentis ilin. Nur Pandiono, senmova kaj indiferenta, kuŝis sur la brankardo, demetita de sur azenoj. Ŝajnis, ke pasis tre multe da tempo. Finfine en la pordego aperis la etrusko, akompanata de tuta amaso da viroj, virinoj kaj infanoj. La loĝantoj de la vilaĝo afable ridetis, svingadis larĝajn foliojn kaj parolis nekompreneblajn, sed amike sonantajn vortojn.
La pordego malfermiĝis, la ekssklavoj ekiris inter grandaj kabanoj, konstruitaj en aspekto de regulaj argil-vergaj ringoj, kovritaj per konusaj ĉapoj el longaj tigoj de malmola herbo.
Sur kampeto sub du arboj staris tre granda kabano kun markezo antaŭ la enirejo. Ĉi tie kolektiĝis la estroj por pririgardo de la venintoj. Ĉirkaŭe tumultis preskaŭ ĉiuj loĝantoj de la vilaĝo, emociitaj de la neordinara okazaĵo. Laŭ peto de la ĉefa estro la negro kun la rompita kruro ripetis la rakonton pri la terura ĉaso al rinocero, ofte almontrante kviete kuŝantan Pandionon.
La loĝantoj de la vilaĝo esprimis per krioj de admiro, miro kaj teruro siajn impresojn pri la senekzempla afero, farita laŭ ordono de la minaca faraono de Ta-Kem.
La ĉefa estro leviĝis kaj turnis sin al sia popolo kun mallonga parolo, nekomprenebla por la venintoj. Aprobaj krioj estis la respondo. Tiam la estro aliris al la atende starantaj vojaĝantoj kaj, ĉirkaŭmontrinte per la mano la vilaĝon, klinis la kapon.
Kavi tra la negro-tradukanto dankis la estron kaj la popolon pro gastemo. La vojaĝantoj estis invititaj vespere al festeno omaĝe de ilia veno.
Amaso de loĝantoj ĉirkaŭis la brankardon de Pandiono. Viroj rigardis al la vundito kun estimo, virinoj — kun kompato. Junulino en blua mantelo kuraĝe eliris el la amaso kaj kliniĝis super la juna heleno. Ŝajnis, Pandiono, sunbruniĝinta dum longa tempo de estado sub la suno de la Nigra Tero kaj de la lando Nub, diferencis de aliaj loĝantoj de sudaj stepoj nur per hela, oreca tono de la haŭto. Tamen implikiĝintaj kaj kungluiĝintaj bukloj de liaj kreskintaj haroj, regulaj trajtoj de la maldikiĝinta vizaĝo ĉe pli proksima pririgardo montris fremdlandan devenon.
Influata de kompato al la bela, senhelpe sterniĝinta juna heroo, la junulino singarde etendis la manon kaj karese deŝovis de sur la frunto de Pandiono tufon de haroj, falintaj sur la vizaĝon.
Malrapide leviĝis la peziĝintaj palpebroj, larĝe malfermiĝis la okuloj de antaŭe ne vidita ora koloro, kaj la junulino facile tremeris. Sed la okuloj de la nekonato ne vidis ŝin, la malheliĝinta rigardo estis indiferente celita al supre balanciĝantaj branĉoj.
— Iruma! — vokis la junulinon amikinoj.
Al la brankardo aliris Kidogo kaj Kavi, levis kaj forportis la vunditan amikon, kaj la junulino restis sur la loko, mallevinte la okulojn kaj subite iĝinte same senmova kaj indiferenta, kiel la juna heleno, altirinta ŝian atenton.
Ĉapitro sesa
Malhela vojo
La zorga flegado de Kidogo kaj Kavi efikis — la rompitaj ostoj de Pandiono kuniĝis. Sed la antaŭa forto ne revenis al la juna heleno. Apatia kaj senvola, li dum tutaj tagoj kuŝadis en duonmallumo de vasta kabano, malvigle kaj unusilabe respondadis al demandoj de la amikoj, sendezire manĝis kaj ne faris penojn leviĝi. Li ege maldikiĝis, lian vizaĝon kun la kaviĝintaj, plej ofte fermitaj okuloj ĉirkaŭkreskis mola barbeto.
Estis tempo ekiri laŭ longa vojo al la maro kaj al la patrujo. Kidogo antaŭlonge en ĉiuj detaloj pridemandis la lokajn loĝantojn pri la vojo al la bordoj de la Suda Korno.
El la tridek naŭ ekssklavoj, trovintaj azilon en la vilaĝo, dek du foriris en diversaj direktoj — ili loĝis iam en la sama lando kaj povis sen specialaj penoj kaj danĝeroj baldaŭ trafi en la patrujon.
La restintoj hastigis Kidogon pri ekiro. Nun, kiam ili iĝis liberaj kaj fortaj, la fora patrujo altiradis ilin ĉiam pli forte; ĉiu tago, pasigita en ripozo, ŝajnis krimo. Kaj ĉar ilia reveno dependis de Kidogo, ili tedadis la negron per petoj kaj rememorigoj.
Kidogo respondadis per nedifinitaj promesoj — li ne povis forlasi Pandionon. Post tiuj interparoloj la negro dum horoj sidadis ĉe la lito de la amiko, turmentante sin per duboj kaj farante al si ĉiam unu saman demandon: kiam do en la stato de la malsanulo okazos krizo? Laŭ konsilo de Kavi Pandionon oni elportadis el la kabano kaj kuŝigadis ĉe la enirejo en horoj, kiam varmego estis komencanta malfortiĝi. Tamen ankaŭ tio ne alportis rimarkeblan plibonigon. Pandiono vigliĝadis nur dum pluvo — bruego de tondro kaj muĝo de torentoj igadis la malsanulon leviĝeti sur la kubuto kaj fiksaŭskulti, kvazaŭ en tiuj sonoj li kaptadis vokojn, nekonatajn al la ceteraj. Kavi trovis du indiĝenajn magiistojn. Ili prifumis la malsanulon per mordanta fumo de herboj, enfosis en la teron poton kun iaj radikoj, sed la stato de la juna heleno ne pliboniĝis.
Foje, kiam Pandiono kuŝis apud la kabano kaj Kavi, arminte sin per malgranda branĉeto, pigre forpeladis de li zumantajn muŝojn, al ili alproksimiĝis junulino en blua mantelo. Tio estis Iruma, filino de la plej bona ĉasisto de la vilaĝo, tiu junulino, kiu atentis Pandionon jam en la unua tago de la veno de la vojaĝantoj.
La junulino elprenis el sub la mantelo la maldikan manon, ektintintan per braceletoj — en ĝi estis negranda plektita saketo. Iruma donis ĝin al Kavi — la etrusko jam ellernis iomete kompreni la indiĝenojn — kaj klarigis, ke tio estas sorĉaj nuksoj el okcidentaj arbaroj, kiuj devas elkuraci la malsanulon. La junulino penis klarigi al la etrusko, kiel oni preparu el ili kuracilon, sed Kavi nenion komprenis. En konfuzo Iruma mallevis la kapon, sed tuj ree vigliĝis, petis la etruskon doni al ŝi platan ŝtonon, per kiu oni pistis grajnojn, kaj alporti tason kun akvo. La etrusko, grumblante ion nekompreneblan, direktis sin en la kabanon. La junulino ĉirkaŭrigardis kaj malleviĝis sur la genuojn ĉe la kapo de la malsanulo, fiksrigardante en lian vizaĝon. La maldekstra mano ekkuŝis sur la frunton de Pandiono. Aŭdiĝis pezaj paŝoj de Kavi, kaj la junulino haste formetis la manon.