Выбрать главу

Ŝi elŝutis el la saketo nuksojn, similajn al kaŝtanoj, dispecigis ilin, disfrotis la kernojn sur la ŝtono kaj transformis en likvan kaĉon, miksinte kun lakto, kiun alportis ĵus veninta Kidogo. La negro, kiam ekvidis la nuksojn, tuj eligis ĝojan kriegon kaj gaje eksaltis ĉirkaŭ la morna etrusko.

Kidogo klarigis al nekomprenanta Kavi, ke en okcidentaj arbaroj kaj en arbaroj de lia patrujo kreskas negranda arbo kun svelta trunko. La branĉoj de la arbo iom post iom mallongiĝas al la pinto, tiel, ke ĝi ŝajnas akrigita supre[183]. Sur ĝi kreskas multegaj nuksoj, kiuj havas miraklan econ kuraci malsanulojn, redoni fortojn al senfortigitoj, neniigi lacon kaj doni gajon kaj ĝojon al sanuloj.

La junulino manĝigis la malsanulon per la kaĉo el la sorĉaj nuksoj, poste ĉiuj tri eksidis ĉe la lito kaj komencis pacience atendi. Pasis kelkaj minutoj. La malforta spirado de Pandiono iĝis forta kaj egalmezura, la haŭto sur la kaviĝintaj vangoj rozkoloriĝis. De la etrusko forflugis tuta lia morneco. Li fascinite observis la efikon de la mistera kuracilo. Jen la juna heleno laŭte suspiris kaj subite, larĝe malferminte la okulojn, leviĝis kaj eksidis.

La sunaj okuloj de Pandiono glitis de la etrusko al Kidogo kaj haltis, turnitaj rekte al la junulino. La juna heleno kun miro rigardis al la vizaĝo de koloro de malhela bronzo kun mirinde glata, ia tre elasta haŭto.

La iomete mallevitaj internaj anguletoj de la longaj okuloj estis interkruciĝantaj ĉe la nazradiko per malgrandaj faldetoj, plenaj je ruzo. Tra la malfermetitaj palpebroj briletis tre helaj okulblankaĵoj, la nazotruoj de la larĝa, sed regula nazo nervoze ŝveladis, la dikaj helaj lipoj en malfermita kaj sinĝenema rideto montris perlan vicon de grandaj dentoj. La tuta ŝia ronda vizaĝo estis tiel plena je gaja kaj tenera ruzeto, ke Pandiono nevole ridetis. Kaj tuj la orecaj okuloj de la juna heleno, antaŭ minuto malhelaj kaj indiferentaj, ekbrilis kaj eksparkis. Ĝeniĝinta Iruma mallevis la okulharojn kaj forturniĝis.

La afekciitaj amikoj raviĝis — unuafoje post la fatala tago de la batalo kontraŭ la rinocero ilia amiko ridetis. La mirakla efiko de la ekzotaj nuksoj estis tute nedisputebla. Pandiono sidis kaj avide pridemandis la kamaradojn pri ĉiuj okazaĵoj ekde la tago de lia vundo, interrompante iliajn klarigojn per rapidaj demandoj, simila al homo, ebriigita per io.

Iruma haste foriris, promesinte vespere veni por ekscii pri la sano de la junulo. Pandiono multe kaj kun plezuro manĝis kaj daŭrigis pridemandon. Vespere, tamen, la efiko de la kuracilo ĉesis, la alfluo de vivo estingiĝis, kaj ree la dormema indiferenteco kaptis la junan helenon.

Pandiono kuŝis en la kabano. La etrusko kaj la negro konsiliĝis, ĉu necesas ree doni al li la sorĉajn nuksojn, kaj decidis demandi pri tio Iruma-n.

La junulino venis, akompanata de la patro — alta atleto kun cikatroj pro leonaj ungegoj sur la ŝultroj kaj la brusto. La patro kaj la filino longe konsiliĝis, kelkfoje la ĉasisto neglekte svingadis la manon al la junulino, kolere skuante la kapon, poste brue ekridis kaj facile frapis ŝin laŭ la dorso. Iruma malplezure tremerigis la ŝultrojn kaj aliris la amikojn.

— La patro diris — multe da nuksoj doni ne endas, — deklaris ŝi al la negro, evidente opiniante lin la pli proksima amiko de la malsanulo. — La nuksojn necesas doni unufoje en mezo de tago, por ke la malsanulo bone manĝu…

Kidogo respondis, ke li konas efikon de tiuj nuksoj kaj faros, kiel estis dirite.

Tiutempe la patro de la junulino rigardis al la malsanulo, balancis la kapon kaj diris al la filino kelkajn vortojn, kompreneblajn nek por Kavi, nek por Kidogo. Iruma subite iĝis per io simila al granda kolerigita katino — tiel ekbrilis liaj okuloj. La supra lipo iomete leviĝis, montrinte randon de la dentoj. La ĉasisto bonanime subridis, svingis la manon kaj eliris el la kabano. La junulino kliniĝis super Pandiono kaj longe rigardis en lian vizaĝon, poste, kvazaŭ rekonsciiĝinte, tuj ekiris al la elirejo.

— Morgaŭ vespere mi kuracos lin mem laŭ moro de nia popolo, — decideme deklaris ŝi antaŭ la foriro. — Delonge virinoj tiel kuracas ĉe ni malsanulojn aŭ vunditojn. El via amiko foriris la animo de ĝojo — sen ĝi neniu homo deziras vivi. Necesas revenigi ĝin!

Kidogo, pensinte pri la vortoj de la junulino, decidis, ke Iruma pravis. Pandiono post ĉiuj spertitaj ŝokoj vere perdis intereson al la vivo. Io en li rompiĝis. Sed la manieron de kuraco, pri kiu parolis Iruma, la negro ne sukcesis imagi al si, malgraŭ longa kaprompado. Nenion elpensinte, li ekkuŝis por dormo.

En la sekva tago Kidogo denove manĝigis la amikon per kaĉo el la nuksoj. Pandiono ree sidis, konversaciis kaj, por ĝojo de la amikoj, manĝis kun granda apetito. La juna heleno ĉiam rigardis al diversaj flankoj kaj finfine demandis pri la hieraŭa junulino. Kidogo tordis gajan grimacon, palpebrumis al la etrusko kaj avertis Pandionon, ke hodiaŭ vespere tiu junulino kuracos lin per mistera kaj al neniu konata maniero. Pandiono komence interesiĝis, kaj poste, evidente, kiam finiĝis la efiko de la nuksoj, ree eniris en la ordinaran apation. Tamen Kavi kaj Kidogo trovis, ke la aspekto de la malsanulo dum tiuj du tagoj rimarkeble pliboniĝis. Ilia amiko turniĝadis pli ofte kaj spiris pli laŭte, ol ordinare.

Kiam la suno kliniĝis al la okcidento, la vilaĝo, kiel ĉiam, pleniĝis per mordanta odoro de brulanta branĉetaro kaj per monotona frapado de grandaj pistujoj, en kiuj virinoj pistis por manĝo etajn grajnojn de iu vegetaĵo, kultivata ĉi tie[184].

Per nigra kaĉo el tiuj grajnoj kun aldono de lakto kaj butero nutris sin ĉiuj ĉi-tieaj loĝantoj.

La krepusko rapide iĝis nokto. Subite laŭ la eksilentinta vilaĝo traflugis obtuza murmuro de tamburo. Brua amaso de junularo alproksimiĝis al la kabano de la tri amikoj. Antaŭe iris kvar junulinoj kun torĉoj, ĉirkaŭante du ĝibajn maljunulinojn en larĝaj malhelaj manteloj. La junuloj subkaptis la malsanulon kaj sub laŭtaj krioj de la amaso ekportis lin al la alia fino de la vilaĝo, limanta purigitan randon de arbaro.

Kavi kaj Kidogo sekvis la amason. La etrusko malkontente rigardadis ĉirkaŭe kun aspekto, montranta, ke li atendas nenion bonan de tiu ĉi ideo.

Pandionon oni enportis en grandegan malplenan kabanon, larĝan ne malpli ol tridek ulnojn, kaj kuŝigis ĉe la centra fosto, kun la dorso al la larĝa enirejo. Kelkaj torĉoj el malkompakta ligno, impregnita per palma oleo, fiksitaj sur la fosto, hele prilumis la centron de la kabano. La muroj sub malalte malleviĝantaj randoj de la tegmento kaŝiĝis en duonmallumo. La kabano estis plena je virinoj — junulinoj kaj maljunulinoj sidis laŭlonge de la muroj, vigle interparolante. Iu maljunulino donis al Pandiono malhelan trinkaĵon, kiu tuj vigligis la junulon.

El elĉizita elefanta dentego eliĝis akra tremanta sono — en la kabano estiĝis silento, kaj ĉiuj viroj haste forlasis la ejon. La etrusko kaj Kidogo, penintaj resti, estis senceremonie elpuŝitaj en la mallumon. Grupo da malbelegaj maljunulinoj amasiĝis ĉe la enirejo, ŝirmante la okazantaĵon en la kabano disde okuloj de scivolantoj. Kavi eksidis apud la kabano, decidinte neniuokaze foriri ĝis la fino de la mistera afero. Al li, montrante la dentojn kaj subridante, aliĝis Kidogo — li kredis je la kuracaj rimedoj, kiujn havis sudaj popoloj.

Du junulinoj singarde levis la malsanulon kaj sidigis, apoginte per la dorso al la fosto. Pandiono mire rigardis ĉirkaŭe, renkontante en la duonmallumo brilantajn okulblankaĵojn kaj dentojn de ridantaj virinoj. La kabano estis ĉirkaŭpendigita interne per faskoj da iu bonodora vegetaĵo[185]. La larĝa girlando iris ringe ĉirkaŭ la kabano laŭ interna kornico de la tegmento, maldikaj branĉetoj de sama arbusto ĉirkaŭplektis la foston, al kiu apogiĝis Pandiono. Ĉio estis plenigita de adstringa, vigliganta aromo de la vegetaĵo — tiu odoro incitis kaj maltrankviligis Pandionon, rememorigante ion senfine proksiman kaj logantan, sed senrevene forgesitan.

вернуться

183

La branĉoj de la arbo iom post iom mallongiĝas al la pinto, tiel, ke ĝi ŝajnas akrigita supre — arbo el familio de sterkuliacoj, donanta kolanuksojn, nun konata en la tuta mondo kiel bonega toniko.

вернуться

184

vegetaĵo, kultivata ĉi tie — afrika milio kun tuberoj, kovritaj per multegaj etaj nigraj grajnoj.

вернуться

185

iu bonodora vegetaĵo — eleleŝo, aroma vegetaĵo de Sudano, parenca al nia estragono.