Rekte antaŭ la heleno lokiĝis kelkaj virinoj. En lumo de torĉoj blankis du longaj fleksitaj trumpetoj el elefantaj dentegoj, per rondaj flankoj elstaris malhelaj tamburoj — pecoj de elĉizitaj dikaj arbaj trunkoj.
Ree aŭdiĝis la tremanta sono de la trumpeto. La maljunulinoj starigis antaŭ Pandiono lignan statueton de virino kun krude emfazitaj potencaj formoj.
Altaj virinaj voĉoj komencis mallaŭtan kanton — verŝiĝis malrapidaj ŝanĝiĝoj de gorĝaj sonoj kaj sopiraj suspiroj, plirapidiĝantaj kaj kreskantaj, larĝiĝante kaj leviĝante ĉiam pli alte, impete kaj rapide. Subite zumanta frapo de tamburo tremigis la aeron. Pandiono nevole tremeris. La kanto eksilentis, sur limo de lumo kaj ombro aperis la junulino en blua mantelo, jam konata al Pandiono. Ŝi enpaŝis en la rondon, prilumitan per torĉoj, kaj kvazaŭ nedecideme haltis. Ree eksonis la trumpeto, ĝian ĝemon daŭrigis furioza kriego de kelkaj maljunulinoj. La junulino deĵetis malantaŭen la mantelon kaj restis en zoneto el plektita girlando de aromaj branĉoj.
La lumo de torĉoj flagris per nebulaj briloj sur la brilanta malhel-bronza haŭto. La okuloj de Iruma estis forte kolorigitaj per blu-nigra farbo, sur la manoj kaj la piedoj brilis poluritaj kupraj ringoj, la nelongaj, tre krispaj nigraj haroj disĵetiĝis laŭ la glataj ŝultroj.
Egalmezure kaj obtuze ekmurmuris la tamburoj. Samtakte kun iliaj malrapidaj batoj la junulino, facile paŝante per la nudaj piedoj, alproksimiĝis al Pandiono kaj per fleksa, besta moviĝo kliniĝis antaŭ la statueto de la nekonata diino, etendante antaŭen la manojn en sopira kaj pasia atendo. Ravita Pandiono observis ĉiun geston de Iruma. Nun eĉ ombro de ruza moko ne estis sur la vizaĝo de la junulino — serioza, severa, kun sulkigitaj brovoj, ŝi, ŝajne, aŭskultis voĉojn de sia koro. Laŭ la etenditaj al Pandiono brakoj onde moviĝis streĉiĝintaj muskoloj. Tiuj ondoj dekuradis de la glataj ŝultroj al la fingroj, balanciĝantaj antaŭ la vizaĝo de Pandiono, kvazaŭ ĉiu ero de ŝia korpo strebis al li. La juna heleno neniam vidis ion similan — la mistera vivo de la brakoj estis kuniĝanta kun la verva impeto de la supren levita vizaĝo de la junulino.
Furioze ektrumpetis la eburaj kornoj. Subita sonora frapo haltigis la spiradon de Pandiono — kupraj folioj, frapataj unu je alia, ektondris kaj eksonoris venke kaj ĝoje, superbruante la abruptan sonon de la tamburoj.
La junulino fleksiĝis malantaŭen per kruta brilanta arko. Poste la etaj piedoj malrapide ekiris laŭ la glate premita planko — la dancantino moviĝis laŭ rondo timeme kaj nedecideme, plena je sinĝenema konfuzo.
Prilumita de la hela lumo de torĉoj, la junulino ŝajnis gisita el malhela metalo. Depaŝante en duonmallumon, ŝi moviĝis tie kiel malpeza, preskaŭ nevidebla ombro.
La maltrankvila murmuro de la tamburoj iĝadis ĉiam pli rapida, sovaĝe bruis la kupraj folioj, kaj, obeante al tiuj furiozaj sonoj, la malrapida danco ĉiam pli rapidiĝadis.
Samtakte kun la basa tremanta sonoro de la kupro rapide ekkuris la fortikaj, sveltaj kruroj, kunplektiĝadis, rigidiĝadis kaj ree glate glitadis, apenaŭ tuŝante la plankon.
La ŝultroj kaj la alte leviĝinta brusto restis senmovaj, kaj la streĉitaj brakoj de Iruma, kun petego etenditaj al la statuo de la diino, fleksiĝadis malrapide kaj glate.
Rompiĝis la insista frapado de la tamburoj, eksilentis la bruanta kupro, kaj nur malgajaj ekkrioj de la trumpetoj malofte rompadis la estiĝintan silenton, en kiu sonoradis kaj tintadis la braceletoj de Iruma.
La stranga moviĝo de muskoloj sub la glata haŭto de la junulino afekciis Pandionon. Nenie klare elstarante, ili fluis kaj striis, kiel akvo sur surfaco de rojo, kaj la linioj de la korpo de Iruma kuradis antaŭ la okuloj de la juna skulptisto kiel vico de neripeteblaj ŝanĝiĝoj. En ili estis glata ritmo de mara vastaĵo kaj larĝa, impeta disfluo de vento laŭ la ora stepo.
La petego, en la komenco de la danco reflektita en ĉiu moviĝo de la junulino, nun cedis la lokon al potenca strebo. Al Pandiono ŝajnis, ke antaŭ li fluas la fajro mem de la vivo, sed la tuta antikva forto de la virina belo montriĝis al li en bronzaj rebriloj de la lumo kaj en potenca tondro de la muziko.
En la animo de la juna heleno denove ekbrulis deziro de vivo, ekviviĝis la antaŭaj revoj, malfermiĝis vasta kaj mistera mondo.
Eksilentis la trumpetoj. La basa kaj minaca murmuro de la tamburoj kuniĝis kun la stridaj kriegoj de la virinoj, la kupraj folioj bruis, kiel proksima tondro, kaj subite venis silento. Pandiono ekaŭdis batadon de sia propra koro.
La junulino furioze ekturniĝis kaj subite rigidiĝis, etendinte la fleksiĝeman korpon, kiel kordon. Kaj subite senhelpe mallevis la brakojn, tremanta kaj elturmentita. Ŝiaj genuoj fleksiĝis, la brilo de la okuloj estingiĝis. Malgaje ekkriinte, Iruma falis antaŭ la statuo de la diino. Falinte, la junulino restis senmova, nur la brusto leviĝadis pro plioftiĝinta spirado.
Afekciita Pandiono tremeris. La rapidega danco rompiĝis per krio de malgajo.
Murmuro de admiraj voĉoj plenigis la kabanon.
Kvar virinoj, flustrante nekompreneblajn vortojn, levis kaj forportis Iruma-n en profundon de la kabano. La antikva ligna statuo estis momente forigita. La virinoj leviĝis, ekscititaj, kun brulantaj okuloj. Ili laŭte interparolis, almontrante la fremdulon. La maljunulinoj ĉe la enirejo dispaŝis, enlasinte Kidogon kaj Kavi-n, kiuj ĵetiĝis al la amiko kun demandoj. Sed la juna heleno ne povis kaj ne deziris paroli nun. Ambaŭ amikoj forportis lin hejmen, kaj Pandiono longe kuŝis sen dormo, sub impreso de la neordinara danco.
Ĉu la potencaj nuksoj, ĉu la sorĉo de la danco de la granda diino faris sian aferon — Pandiono komencis saniĝi.
Kiam li liberiĝis de la ŝoko, ricevita en la lukto kontraŭ la rinocero, en lia juna korpo restis nenia serioza lezo, kaj ĝi kun mirinda rapideco estis restariganta la antaŭan forton. Kaj la junulo okupiĝis pri korpaj ekzercoj, por, kiel antaŭe, esti egala al siaj kamaradoj.
Post tri tagoj la juna heleno ĝisiris sen aliula helpo la hejmon de la ĉasisto — li deziris denove ekvidi Iruma-n.
La junulino ne estis hejme, tamen ŝia patro akceptis la fremdulon tenere kaj afable, regalis per bongusta biero kaj longe penis ion klarigi, gestante kaj frapante Pandionon laŭ la ŝultroj kaj la brusto. La juna heleno nenion komprenis kaj forlasis la hejmon de la ĉasisto kun malklara sento de ĉagreno.
Trankviliĝinte pri Pandiono, Kidogo kaj Kavi kun ĉiuj ekssklavoj kaj kun plejmulto de la indiĝenoj ekiris al granda ĉaso pri ĝirafoj, esperante iomete skolti la estontan vojon kaj akiri pli da viando por siaj afablaj gastigantoj.
Sub rido kaj bonkoraj ŝercoj de la najbaroj Pandiono, fortikigante la malfortiĝintajn muskolojn, helpis froti grajnojn por preparo de biero, spite al mokoj de viroj, vidintaj lin ĉe la virina laboro. Baldaŭ Pandiono komencis foriradi ekster la limojn de la vilaĝo, armita de maldika egipta lanco. Tie, en stepo, li ekzercadis sin pri ĵetado de lanco kaj pri kurado, ĉiutage ĝoje sentante, kiel fortikiĝas liaj muskoloj kaj kiel facile portas lian korpon la piedoj, ree iĝintaj nelacigeblaj.
Samtempe, eĉ por momento ne forgesante pri Iruma, Pandiono komencis lerni la lingvon de la indiĝenoj. Li senfine ripetadis nekonatajn kantecajn vortojn. Post semajno danke al sia bona memoro Pandiono jam povis kompreni konversacianton.
Dum dek kvar tagoj Pandiono ne vidis Iruma-n kaj ne kuraĝis veni al ŝi dum foresto de la patro, ĉar li ankoraŭ ne konis morojn de tiu ĉi popolo. Foje, revenante el la stepo, Pandiono ekvidis figuron en blua mantelo, kaj lia koro rapide ekbatis. La juna heleno plirapidigis la paŝojn, atingis la junulinon kaj haltis antaŭ ŝi, ĝoje ridetante. Li ne eraris — tio estis Iruma. Jam ĉe la unua rigardo al la vizaĝo de la junulino Pandionon kaptis emocio. Kun peno elparolante nekutimajn vortojn, la juna heleno komencis danki konfuziĝintan Iruma-n, kiu mallevis la okulojn. La vortostoko de Pandiono baldaŭ elĉerpiĝis, li pasie transiris al la propra lingvo, rekonsciiĝis kaj eksilentis, perplekse rigardante al la bunta kaptuko, pendanta ĝis la klavikloj. Iruma oblikve ruze rigardis al li kaj subite ekridis. Ridetis ankaŭ Pandiono, poste singarde prononcis la antaŭlonge ellernitan frazon: