Выбрать главу

— Ĉu mi povas veni al vi?

— Venu, — simple respondis la junulino, — morgaŭ sur la arbaran randon, kiam la suno ekstaros kontraŭ la arbaro.

Ĝojigita Pandiono, ne sciante, kion diri ankoraŭ, etendis al Iruma ambaŭ manojn. La blua mantelo malfermiĝis, du etaj firmaj manoj fideme ekkuŝis en la manplatoj de Pandiono. Li karese kaj forte kunpremis ilin. Li ne pensis en tiu ĉi momento pri la fora Tessa. La manoj de la junulino tremeris, la larĝaj nazotruoj ŝvelis; ŝi per karesa, sed forta movo liberiĝis, kovris la vizaĝon per la mantelo kaj rapide ekiris laŭ deklivo de la monteto. Pandiono komprenis, ke ne indas iri post ŝi, kaj restis surloke, rigardante al la junulino, ĝis ŝi malaperis post kabanoj. Senkonscie ridetante, Pandiono iris laŭ strato, svingante la lancon.

Unuafoje Pandiono rimarkis, en kia pitoreska loko situas tiu ĉi vilaĝo. La kabanoj estis oportune kaj bele konstruitaj, la stratoj estis vastaj.

Pandiono pretervole atentis, ke la ĉi-tiea popolo forte diferencas disde viditaj de li loĝantoj de la lando Nub kaj disde malriĉuloj de la «elektita» Ta-Kem — tie sur la vizaĝoj kuŝis stampo de morneco kaj indiferenteco. En la korpoj, forkonsumitaj de malsato kaj troa laboro, estis ia humiligiteco. Sed ĉi tie la loĝantoj iradis per facilaj, liberaj paŝoj; eĉ maljunuloj konservadis belan staturon.

La pensojn de Pandiono interrompis aperinta antaŭ li junulo, muskola kaj larĝbrusta, en malgranda ĉapeto el leoparda felo. Li malamikeme rigardis al la fremdulo kaj per potenca gesto etendis la manon antaŭ si, tuŝinte la bruston de Pandiono. La heleno haltis en nekompreno, kaj la junulo rigidiĝis antaŭ li, mallevinte la manon sur la zonon kun larĝa tranĉilo kaj mezurante la fremdulon per defia rigardo.

— Mi vidis, ke vi bone kuras, — finfine diris la junulo. — Ĉu vi deziras konkuri kun mi? Mi estas Fulbo, nomita Leopardo, — aldonis li, kvazaŭ tiu nomo povus ĉion klarigi al Pandiono.

Pandiono, amikeme ridetante, respondis, ke li pli frue kuradis pli bone, kaj nun ankoraŭ ne atingis la antaŭan nivelon. Tiam Fulmo superŝutis lin per koleraj mokoj, kaj la sango ekbolis en la juna heleno. Ne komprenante, kio estas la kaŭzo de la malamo de la junulo, Pandiono, malestime metinte la manon sur la flankon, konsentis. La kontraŭuloj decidis konkuri jam hodiaŭ vespere, kiam iĝos malpli varme.

Ĉe la piedo de la monteto, sur kiu staris la vilaĝo, kolektiĝis junuloj kaj kelkaj maljunuloj por spekti la konkuron de Fulbo kun la fremdulo.

Fulbo almontris malproksime vidiĝantan unuopan arbon — ĝis ĝi estis ne malpli ol dek mil ulnoj. Venkinto estos tiu, kiu unua venos reen al la markita streko kun branĉo de la arbo.

Manfrapo estis la signalo — Pandiono kaj Fulbo ekkuris. Fulbo, tuta tremanta pro malpacienco, tuj ekkuris per grandaj saltoj. Ŝajnis, ke la junulo, sterniĝinte, flugas super la tero. La junularo aprobe ekkriis.

La juna heleno, ankoraŭ ne tute resaniĝinta, komprenis, ke al li minacas danĝero iĝi venkita. Sed li decidis ne cedi. Pandiono ekkuris, kiel instruis lin la avo en malvarmaj horoj de mateniĝo sur la mallarĝa strio de la mara bordo. Li kuris, facile balanciĝante, ne farante abruptajn saltojn kaj moderigante la spiradon. Fulbo iĝis malproksime antaŭe, sed la juna heleno moviĝis trankvile kaj rapide, ne penante atingi la kontraŭulon. Iom post iom lia brusto larĝiĝadis, enprenante ĉiam pli da aero, la piedoj flugis ĉiam pli rapide, kaj la spektantoj, komence rigardintaj al li kun bedaŭro, ekvidis, kiel la distanco inter la kontraŭuloj komencis reduktiĝi. La afrikano retrorigardis, eligis koleran krion kaj ekkuris pli rapide. Al la arbo li alkuris je kvarcent ulnoj antaŭ Pandiono, alte saltis, deŝiris branĉon kaj momente turniĝis reen. Pandiono preteris lin nemalproksime de la arbo kaj notis pezan spiradon de Fulbo. Kvankam la koro de Pandiono mem batadis multe pli forte, ol taŭgus, la juna heleno decidis, ke li povas kalkuli pri venko super la tro pasia kontraŭulo, ne konanta regulan kuradon. Pandiono plu kuris kun sama modereco, kaj nur kiam ĝis la spektantoj restis ne pli ol tri mil ulnoj, subite impetis antaŭen. Li baldaŭ atingis Fulbon, sed tiu, kaptante la aeron per la larĝe malfermita buŝo, plilongigis siajn saltojn kaj ree antaŭis la fremdulon. Pandiono ne cedis. Kvankam en liaj okuloj jam staris mallumo kaj la koro estis elŝiriĝanta el la brusto, li ree atingis la kontraŭulon. Tiu estis kuranta, jam nenion vidante antaŭ si, ne distingante la vojon, kaj subite, stumblinte, falis. Pandiono trakuris je kelkaj ulnoj antaŭen, haltis kaj alsaltis al la falinto, por helpi al li ekstari. Fulbo kolere forpuŝis lin, leviĝis, ŝanceliĝante, kaj kun peno eldiris, rigardante rekte en la vizaĝon de Pandiono:

— Vi… venkis… sed gardu vin!.. Iruma…

Momente ĉio iĝis komprenebla por la juna heleno, kaj al la venka jubilo almiksiĝis sento de io malbona, de ia ĝeno, kvazaŭ li eniris en ion fremdan kaj malpermesitan.

Fulbo malgaje mallevis la kapon kaj ekiris per pezaj paŝoj, ne plu farante penojn kuri. Pandiono nehaste revenis al la streko, renkontita per salutoj de la spektantoj. La sento de kulpo ne forlasis lin.

Tuj kiam la juna heleno trafis en sian malplenan kabanon, li komencis sopiri pri Iruma. La rendevuo, difinita por morgaŭ, ŝajnis tiel malproksima.

En la sama vespero revenis la ĉasistoj. La kamaradoj de Pandiono venis lacaj, ŝarĝitaj de akiraĵo, plenaj je travivaĵoj. La etrusko kaj la negro jubilis, ekvidinte saniĝintan Pandionon. Kidogo ŝerce proponis lukti, kaj post momento Pandiono kaj la negro ruliĝis en polvo, kunpremante unu la alian en feraj brakumoj, kaj Kavi piedbatadis ilin kaj skoldis, penante disigi.

La amikoj paroprenis en komuna festeno, aranĝita omaĝe de la revenintaj ĉasistoj. Ebriigitaj de biero, la ĉasintoj fanfaronis unu antaŭ alia pri siaj sukcesoj. La juna heleno sidis flanke, ĵetante nerimarkeble rigardojn al la kampeto, kie dancis junularo, kaj penante distingi Iruma-n inter vico da gejunuloj.

Iom ŝanceliĝante, ekstaris unu el la tribestroj kaj komencis salutan paroladon, akompanante ĝin per glataj, belaj gestoj. Pandiono sukcesis kapti nur la ĝeneralan sencon, konsistantan en tio, ke la tribestro laŭdis la venintojn, bedaŭris pri ilia baldaŭa foriro kaj proponis al la fremduloj resti, promesante akcepti ilin kiel tribanojn.

La festeno finiĝis jam nokte, kiam la ĉasistoj plene satiĝis per delikata viando de junaj ĝirafoj kaj neniigis tutan rezervon de biero. Dum reveno en la kabanon Kidogo deklaris, ke morgaŭ ĉiuj ekssklavoj, da kiuj restis dudek sep homoj, konsiliĝos pri la plua vojo. Kidogo sukcesis interparoli kun vagantaj ĉasistoj, kiujn li renkontis en arbaro. Ili bone konis la landon okcidente de la vilaĝo kaj rakontis, kien iri. La distanco, disiganta ilin de la maro kaj de la patrujo de Kidogo, estas tre granda, sed li scias nun, ke post tri monatoj da eĉ malrapida irado ili estos tie. Kio nun povas haltigi ilin, elprovitajn en lukto, firmajn en amikeco? Ĉiu el la dudek sep valoras kvin militistojn! La negro fiere larĝigis la ŝultrojn, levis al la steloj la gajan ebrian vizaĝon, brakumis Pandionon kaj kun emocio finis:

— Nun mia koro estas trankvila! Vi estas sana — ek al la vojo! Al la vojo eĉ morgaŭ!

Pandiono silentis, unuafoje sentante, ke liaj deziroj ne koincidas kun la streboj de la amikoj. La juna heleno ne scipovis hipokriti.

Post la hodiaŭa rendevuo Pandiono komprenis, ke la sopiron, kiu dum la tuta tempo estis akre mordanta lian animon, kaŭzis amo al Iruma. La junulinon en disfloro de juna belo li renkontis post la kruela sklava vivo, sur la sojlo de libero!