Выбрать главу

Ĉu tio ne sufiĉas al li, kiu antaŭ tiel nelonge kroĉiĝis al la plej eta espero sur la fundo de la malhela kavo-malliberejo? Kion li, finfine, bezonas en la mondo kaj en la vivo, kiam la amo potence vokas lin resti ĉi tie, en la ora stepo? Kaj la sekreta, kaŝata de si mem strebo por ĉiam resti kun Iruma komencis firmiĝi en la animo de Pandiono. La fidema juneco de la heleno estis nerimarkeble forkondukanta lin en la landon de revoj, kie ĉio estis facila kaj simpla.

Morgaŭ li vidos Iruma-n, ĉion diros al ŝi… Kaj ŝi — ŝi same amas lin!

La ekssklavoj devis renkontiĝi en la alia fino de la vilaĝo. Samtie, en du grandaj kabanoj, ili loĝis. Kavi, Kidogo kaj Pandiono okupis apartan malgrandan kabanon, donitan al ili pro la malsano de la heleno.

Pandiono, kiu estis akriganta la lancon en angulo de la kabano, ekstaris kaj direktis sin al la elirejo.

— Kien vi iras? — demandis lin la mirigita etrusko. — Ĉu vi ne estos en la konsiliĝo?

— Mi venos poste, — forturniĝante, respondis Pandiono kaj haste eliris el la kabano.

La etrusko atente rigardis post li kaj nekomprene interŝanĝis rigardojn kun Kidogo, kiu diligente laboris apud la enirejo pri granda peco de dika ledo, elfarante ŝildon.

La juna heleno ne diris al la amikoj, ke Iruma atendas lin hodiaŭ sur la arbara rando. Sentante, ke kun veno de la kamaradoj elkreskis subita minaco al lia ĵus naskiĝinta amo, Pandiono ne havis fortojn por rezigni la rendevuon. Li pravigis sin per tio, ke li tutegale ekscios la decidon de la konsiliĝo de la amikoj.

Alirinte al la arbaro, Pandiono longe serĉis per la okuloj Iruma-n, kiam subite la ridetanta junulino deiĝis de arbotrunko kaj mem aperis antaŭ la heleno. Iruma surmetis patran ĉasistan mantelon el mola arboŝelo kaj en ĝi sur la fono de arboj estis tute nerimarkebla. La junulino signis al Pandiono, ke li sekvu ŝin, kaj rapide ekiris laŭlonge de la arbara rando al duonronda elstaraĵo de la arbaro, kiu estis eniranta en la stepon je tri mil ulnoj for de la vilaĝo. Tie ŝi eniris sub arbojn. Pandiono scivole rigardis ĉirkaŭe — unuafoje li troviĝis en afrika arbaro. La heleno imagis ĝin tute alia — la arbaro etendiĝis kiel longa rubando laŭ la valo de la rivero, fluanta ĉe la vilaĝo, kaj larĝis ne pli ol du mil ulnojn.

Tio estis grandega volbo de altaj arboj, malhela galerio super la profunda, ĉiam krepuska valo de la rivero.

Pluaj arboj iĝadis ĉiam pli altaj, kaj ĉe la bordo, krute malleviĝanta al la akvo mem, kliniĝis al la tero, krucigante en alto siajn branĉojn. Sveltaj kaj rektaj trunkoj kun blankaj, nigraj kaj brunaj ŝeloj estis forirantaj supren je tuta cento da ulnoj, kiel densa kolonaro de alta domo. Branĉoj estis dense interplektiĝantaj en kontinuan volbon, nepenetreblan por la suno. Krepuska griza lumo striis desupre, estingiĝante en profundaj kavoj inter strangaj radikoj, similaj al nealtaj muroj. Silento, rompata de neniuj sonoj, krom apenaŭ aŭdebla lirlado de akvo, duonmallumo, giganta alto de la arbara kolonaro premis Pandionon. Li ŝajnis al si nevokita veninto, penetrinta en la malpermesitan, misterplenan koron de fremda naturo.

Super la akvo mem en la verda volbo estis mallarĝaj truoj — tie el alto estis faleganta seninterrompa kaskado de ora fajro. La lumo, vestante la arbojn per brilanta nebulo, en spacoj inter la trunkoj estis diseriĝanta je vertikalaj strioj, iom post iom estingiĝantaj en profundo de la arbaro. Malhelaj, misteraj temploj de Aegyptos rememoriĝis al Pandiono. Majstroj, konstruintaj ilin, ne elpensis novon — la sorĉa efiko de gigantaj volboj, krepusko kaj silento, kondukantaj for de la mondo, kiel evidentiĝis, ekzistis en la naturo. La giganta arbaro estis pli majesta ol ajna templo, sed forto de la homo konsistis en tio, ke li povis krei siajn templojn en ajna loko, eĉ tie, kie arbaroj ne kreskis… Ŝnuregoj de rampantaj vegetaĵoj estis transirantaj de unu trunko al alia per malstreĉaj maŝoj aŭ malleviĝantaj malsupren, kreante ondajn kurtenojn. La grundo, priŝutita de folioj, restaĵoj de putrintaj fruktoj kaj branĉoj, estis lanugeca kaj mola, iuloke laŭ ĝi estis disĵetitaj steletoj de buntaj floroj.

De sur trunkoj pendis, kiel deŝiritaj pecoj de haŭto, longaj rubandoj de deskvamiĝanta ŝelo.

Grandaj papilioj sensone flugadis super la tero; iliaj flirtantaj flugiloj altiris atenton de la juna heleno per bizaraj kombinoj de koloroj — helaj, velure nigraj, metale bluaj, ruĝaj, oraj kaj arĝentaj.

Iruma certe iris inter radikoj, malleviĝante al la rivero, kaj kondukis Pandionon sur glatan placeton ĉe la fluo mem, kovritan de delikata tapiŝo de lanugecaj muskoj. Ĉi tie staris arbo, frakasita de fulmo. En fendo de la malmola flava ligno elstaris krudaj konturoj de homa figuro. La arbo, evidente, servis kiel objekto de adoro — ĉirkaŭ ĝi estis pendigitaj koloraj ĉifonoj, dentoj de rabobestoj. En la teron estis enpikitaj tri nigriĝintaj elefantaj dentegoj.

Iruma, respekte klininte la kapon, aliris la maljunan arbon kaj geste vokis Pandionon al si.

— Tio estas la praulo de nia gento, naskita de fulma bato, — mallaŭte diris la junulino. — Donu al li ion, por ke la antikvuloj estu favoraj al ni.

Pandiono ĉirkaŭrigardis sin — li havis nenion, kion li povus fordoni al tiu kruda dio, la imagata praulo de Iruma. La junulo, ridetante, dismovis la manojn, sed la junulino ne cedis.

— Donu tion! — Ŝi tuŝis la zonon, plektitan el ĝirafaj vostoj, kiun ĵus faris Kidogo por Pandiono por memoro pri la ĉaso.

La juna heleno obeeme malligis kaj fordonis al la junulino la ledan strieton. Iruma demetis la mantelon. Ŝi estis en hejma vesto — sen braceletoj, sen kolringo, nur en larĝa leda zono, oblikve falanta sur la maldekstran femuron.

La junulino leviĝis sur la piedpintoj, etendis sin al dentaĵo ĉe la kapo de la idolo kaj fiksis tie la donacon de Pandiono. Sube Iruma alkroĉis peceton de bunta leoparda felo kaj faskon da similaj al bidoj malhel-ruĝaj grajnoj. Poste la junulino elŝutis al la piedoj de la idolo plenmanon da milio kaj, kontenta, deiris.

Nun ŝi atente rigardis al Pandiono, apoginte sin per la dorso je trunko de nealta arbo kun centoj da ruĝaj floroj inter la folioj[186]. Ŝajnis, ke skarlataj lucernoj lumis super la kapo de la junulino kaj iliaj ruĝaj rebriloj ludis sur la brilanta haŭto de Iruma.

Pandiono staris, senvorte admirante la junulinon. Ŝia belo ŝajnis al li sankta en silento de la giganta arbaro — la templo de nekonataj dioj, tiel forte diferencanta de ĝojaj ĉielaj loĝantoj de lia infanaĝo.

Hela, trankvila ĝojo plenigis la animon de Pandiono — li estis ree iĝanta artisto, kaj la antaŭaj streboj vekiĝis en li.

Sed subite ekstaris el profundo de la memoro neordinare klara vizio. Tie, en la senfine malproksima patrujo, en bruo de pinoj kaj maro, same staris, alpremiĝinte al arbo, Tessa en la forpasintaj, nerevenigeblaj tagoj…

Iruma fleksis la brakojn post la kapon, facile fleksiĝis en la maldika talio kaj suspiris. Konfuzita Pandiono deiris je paŝo — Iruma prenis la saman pozon, en kiu li deziris montri Tessa-n.

Antaŭ la heleno reviviĝis la pasinteco, kun nova forto ekbrulis la strebo al Eniado. Al la vojo, renkonten al nova lukto, for de Iruma!..

Pandionon turmentis la disduiĝo de liaj antaŭe ĉiam klaraj streboj. Li trovis en si antaŭe ne konatan kontraŭdiron, kaj tio timigis lin.

Ĉi tie kun neretenebla forto vokis lin varmega, kiel la suno mem de Afriko, juna, kiel stepo, floranta post pluvoj, pova, kiel larĝa torento, potenco de la vivo. Sed tie estis liaj plej helaj revoj pri granda kreado. Tamen ĉu ne la belo mem en aspekto de la malhelhaŭta filino de afrikaj stepoj staris antaŭ li, proksima kaj ĝoja? Tiel malsimilaj estis Iruma kaj Tessa — ili estis tute malsamaj, sed tamen en ili ambaŭ vivis unu sama aŭtentikeco de la belo.

La maltrankvilo de Pandiono transdoniĝis al la junulino. Ŝi aliris al li, kaj kantecaj vortoj de la fremda lingvo rompis la silenton de la arbaro.

вернуться

186

nealta arbo kun centoj da ruĝaj floroj inter la folioj — tulipa arbo el familio magnoliacoj.