Выбрать главу

— Vi estas nia, or-okululo… Mi dancis la dancon de la granda diino… La praulo akceptis la donacojn… — La voĉo de Iruma estingiĝis, la longaj okulharoj kovris la okulojn. La junulino firme brakumis Pandionon ĉe la kolo kaj alpremiĝis al li.

En la okuloj de la juna heleno ekstaris mallumo, per despera peno li deiĝis. Ŝi levis la kapon. Ŝia buŝo infane duonmalfermiĝis.

— Ĉu vi ne deziras vivi ĉi tie? Ĉu vi foriros kun la kamaradoj? — mire demandis Iruma, kaj Pandiono ekhontis.

Pandiono karese altiris al si Iruma-n kaj, serĉante konvenajn vortojn, lernitajn el la lingvo de ŝia popolo, penis transdoni al ŝi la grandan sopiron pri la patrujo, pri Tessa… La kapo de Iruma retrofleksiĝis supren sur la larĝa brusto de la juna heleno, ŝiaj okuloj mergiĝis en la oran brilon de liaj okuloj, la dentoj nudiĝis en malforta rideto. Iruma ekparolis, kaj en sono de ŝiaj vortoj estis sama tenero, sama kareso de amo, kiu ebriigadis Pandionon en la buŝo de Tessa.

— Jes, se vi ne povas vivi ĉi tie, vi devas foriri… — La junulino stumblis sur la lasta vorto. — Sed, se mi kaj mia popolo estas bonaj por vi, restu, or-okululo! Pensu, decidu, venu, mi atendos!

La junulino rektiĝis, fiere levinte la kapon. Same serioza kaj severa vidis ŝin Pandiono dum la danco.

Dum minuto la juna heleno staris antaŭ ŝi, poste, subite decidiĝinte, etendis al la junulino la manojn. Sed ŝi malaperis post arboj, dissolviĝinte en mallumo de la arbara densejo…

La malapero de Iruma ŝokis Pandionon, kiel grava perdo. La heleno longe staris en la morna arbaro, poste ektrenis sin hazarde tra la ora nebulo de la kampeto, luktante kontraŭ deziro impeti post Iruma, trovi ŝin, diri al ŝi, ke li amas, ke li restas kun ŝi.

Iruma, tuj kiam kaŝiĝis de Pandiono post arboj, ekkuris, facile transsaltante radikojn, traglitante inter lianoj. La junulino kuris ĉiam pli rapide, ĝis plene senfortiĝis. Ŝi, anhelante, haltis sur bordo de kvieta akvo — golfeto de la rivereto, larĝiĝanta ĉi tie. Hela lumo blindigis ŝin, la korpon ĉirkaŭis varmego post la mallumo kaj malvarmo de la arbaro.

Iruma tra larmoj ekvidis sian spegulaĵon sur la glata surfaco de la akvo kaj nevole pririgardis sin tutan en tiu granda spegulo… Jes, ŝi estas bela! Sed, sekve, la belo estas ankoraŭ ne ĉio, se la fremdulo, orokula, kuraĝa kaj tenera, deziras forlasi ŝin. Sekve, li bezonas ankoraŭ ion… Sed kion?..

La suno estis subiranta trans la monteta stepo. Oblikva helblua ombro kuŝis ĉe la sojlo de la kabano, kie sidis Kidogo kaj Kavi.

Laŭ tio, kiel maltrankvile ekmoviĝis ambaŭ amikoj, Pandiono komprenis, ke la etrusko kaj la negro jam delonge atendis lin. Mallevinte rigardon, la juna heleno aliris la amikojn. Kavi ekstaris, solena kaj severa, metis la manon sur la ŝultron de la amiko.

— Ni volas paroli kun vi — li kaj mi. — La etrusko kapmontris al la ekstarinta apude Kidogo. — Vi ne venis en la konsiliĝon, sed ĉio estas decidita — morgaŭ ni ekiros…

Pandiono forŝanceliĝis. Tro multaj eventoj okazis dum la lastaj tri tagoj. Sed tamen la juna heleno ne pensis, ke la kamaradoj tiel hastos. Li mem hastus ne malpli, se… se ne estus Iruma!

En rigardoj de la amikoj la juna heleno legis malaprobon. La neceso decidi ion, kiu delonge ronĝis la animon de Pandiono kaj kiun li senkonscie deĵetadis en naiva espero, ke ĉio iel mem aranĝiĝos, nun estis proksimiĝanta. Kvazaŭ muro denove baris aliron al la ĝoja mondo de libero, de tiu libero, kiu fakte vivis nur en revoj de Pandiono.

Li devas decidi, ĉu li restas ĉi tie kun Iruma aŭ, por ĉiam perdinte ŝin, foriras kun la kamaradoj. Vivi, havante neniun esperon ree ekvidi ŝin, kiam lin kaj Iruma-n disigos senfina spaco… La terura «por ĉiam» brulis en la koro de Pandiono kiel arda braĝo. Sed se li restos ĉi tie, tio same estos por ĉiam: nur en kunaj penoj de la dudek sep homoj, pretaj al ĉio, eĉ al definitiva pereo, por reveno en la patrujon, estis eblo venki la spacon, kiu tenis ilin kaptitaj. Sekve, se li restos, do por ĉiam perdos la patrujon, la maron, Tessa-n — ĉion, kio subtenis lin kaj helpis trafi ĉi tien.

Ĉu povos li vivi ĉi tie, kuniĝi kun tiu ĉi afabla, sed tamen fremda vivo, kiam ne estos kun li fidelaj kamaradoj, elprovitaj en malfeliĉo, sur kies amikecon li kutime kaj nerimarkeble apogadis sin dum la tuta tempo? Kaj eĉ sen pripenso, per la tuta koro Pandiono eksentis klaran respondon.

Ĉu tio, ke li forlasos la amikojn, savita kaj refortiĝinta danke al ili, ne estos perfido?

Ne, li devas iri kun ili, lasinte ĉi tie duonon de la koro!

Kaj la volo de la juna heleno ne eltenis la elprovon. Li kaptis la manojn de la kamaradoj, kiuj kun maltrankvilo observis la animan lukton, reflektiĝantan sur la malfermita vizaĝo de Pandiono, kaj ekpetegis ilin ne foriri tiel baldaŭ. Nun, kiam ili estas liberaj, kiom valoras vivi ĉi tie ankoraŭ nemulte, pli bone ripozi antaŭ la vojo, pli bone ekkoni la nekonatan landon!

Kidogo ekhezitis: la negro tre amis la junan helenon. La etrusko eĉ pli sulkigis la brovojn.

— Ni iru tien, ĉi tie estas fremdaj okuloj kaj oreloj. — Kavi enpuŝis Pandionon en mallumon de la kabano kaj, elirinte, revenis kun braĝo. Li bruligis malgrandan torĉon. Ĉe lumo, al li ŝajnis, estos pli facile konvinki la perpleksan amikon. — Pri kio vi esperas, se ni restos, — severe demandis la etrusko, kaj liaj vortoj entranĉiĝis en la animon de Pandiono, — se vi poste tutegale foriros? Ĉu vi deziras preni ŝin kun vi?

Ne, la penso pri tio, ke Iruma iru kun li laŭ senfine malproksima kaj morte danĝera vojo, eĉ ne venis en la kapon de Pandiono, kaj li nege balancis la kapon.

— Tiuokaze vi estas nekomprenebla por mi, — malmilde diris la etrusko. — Ĉu aliaj niaj kamaradoj ne trovis ĉi tie koramikinojn? Dum la konsiliĝo neniu el ili hezitis, kion elekti — ĉu la virinon aŭ la patrujon, neniu eĉ pensis resti. La patro de Iruma, la ĉasisto, pensas, ke vi ne iros kun ni. Vi plaĉas al li, famo pri via heroeco disvastiĝis en la popolo. Li diris al mi, ke li pretas akcepti vin en la hejmon. Ĉu vi vere forlasos nin, forgesos la patrujon pro knabinaĉo?!

Pandiono mallevis la kapon. Li ne havis, kion respondi, li ne povus klarigi al la etrusko tion, en kio Kavi estis malprava. Kiel li diru al li, ke Pandiono ne simple cedis al pasio? Kiel li esprimu tion, kio absorbis lin en Iruma kiel artiston? Por li Iruma iĝis enkorpiĝo de la belo, en ŝi sparkis kaj brilis la antikva forto de la vivo, tiel altiranta la junan skulptiston, en kiu kune kun la amo vekiĝis ankaŭ la kreemo! Sed aliflanke, la severa vero bruligis lin en la parolo de la etrusko — li forgesis, ke la fremda popolo havas siajn leĝojn kaj morojn. Restinte ĉi tie, li devos iĝi ĉasisto, kunigi sian sorton kun la sorto de tiu ĉi popolo. Tia estis la neevitebla pago pro feliĉo kun Iruma… Iruma sola ĉi tie estas proksima al li. La kvieta kaj varmega vasto de la ora stepo tute ne similas al la brua kaj moviĝema vasto de la patruja maro. Kaj la junulino estas parto de tiu ĉi mondo, kies provizora gasto li ne ĉesis sin senti… Kaj tie, malproksime, al li lumis la patrujo, kiel lumturo. Sed se tiu lumturo estingiĝos, ĉu povos li vivi sen ĝi?..

La etrusko faris paŭzon, por doni al Pandiono tempon por pensi, kaj rekomencis:

— Bone, vi iĝos ŝia edzo, por baldaŭ forlasi ŝin kaj foriri. Kaj ĉu vi pensas, ke ŝia popolo permesos al ni pace foriri kaj helpos al ni? Vi ofendos ilian gastemon. Puno, inda al vi, falos sur nin ĉiujn… Kaj krome, kial vi estas certa, ke la ceteraj kamaradoj konsentos atendi? Ili ne konsentos, kaj en tio mi estos sur ilia flanko!

La etrusko silentis iom kaj, kvazaŭ ekhontinte akrecon de siaj vortoj, malgaje aldonis:

— Mia koro doloras, ĉar, kiam mi atingos maron, ne havos mi amikon, lertan en la ŝipa metio. Mia Remd pereis, kaj la tuta espero estis pri vi — vi navigis laŭ maro, lernis de fenicoj… — Kavi mallevis la kapon kaj eksilentis.