Kidogo ĵetiĝis al Pandiono kaj surmetis sur la kolon de la juna heleno saketon sur longa rimeneto.
— Mi konservadis ĝin, dum vi estis malsana, — diris la negro. — Tio estas via mara amuleto… Ĝi helpis venki la rinoceron, ĝi helpos al ni ĉiuj atingi maron, se vi iros kun ni…
Pandiono rememoris pri la ŝtono, donacita al li de Jaĥmos. Li tute forgesis pri tiu ĉi brilanta simbolo de maro, samkiel forgesis en tiuj tagoj ankaŭ pri multaj aliaj aferoj. Li profunde suspiris. En tiu minuto en la kabanon eniris alta homo kun granda lanco en la mano. Tio estis la patro de Iruma. Li senĝene eksidis sur la plankon, submetinte la piedojn; amike ridetis al Pandiono kaj turnis sin al la etrusko.
— Mi venis al vi kun afero, — nehaste komencis la ĉasisto. — Vi diris, ke post unu suno vi decidis foriri al la patrujo.
Kavi kapjesis kaj silentis, atendante, kio okazos poste. Pandiono kun maltrankvilo rigardis al la patro de Iruma, tenanta sin kun simpla kaj majesta digno.
— La vojo estas malproksima, multaj bestoj ĉasas homon en stepo kaj arbaro, — daŭrigis la ĉasisto. — Vi havas malbonan armilaron. Memoru, fremdulo: kontraŭ bestoj ne eblas batali, kiel kontraŭ homoj. Glavo, sago kaj tranĉilo estas bonaj kontraŭ homo, sed kontraŭ besto la plej bona estas lanco. Nur lanco povas reteni fortan beston, haltigi ĝin, atingi el malproksime la koron de la besto. La viaj ne taŭgas por nia stepo! — La ĉasisto neglekte almontris almetitan al la muro de la kabano maldikan egiptan lancon kun eta kupra pinto. — Jen kia necesas ĉi tie!
La patro de Iruma metis sur la genuojn de Kavi la alportitan de li armilon kaj demetis de ĝi longan ledan tegaĵon.
La peza lanco estis pli ol kvar ulnojn longa. Ĝia stango, dika je du fingroj, estis farita el ligno malmola, densa, brilanta kiel osto. Meze la stango estis pli dika, kovrita per maldika aspra ledo de hieno. Anstataŭ pinto sur ĝi estis klingo, longa kaj larĝa je tri fingroj, farita el hela malmola metalo — rara kaj multekosta fero.
Kavi penseme tuŝis la akran klingon, mezuris sur la mano pezon de la armilo kaj kun suspiro redonis al la ĉasisto.
Tiu ridetis, observante la impreson, faritan de la lanco al la etrusko, kaj singarde diris:
— Elfari tian lancon estas granda laboro… Metalon por ĝi akiras la najbara tribo, kaj ili vendas ĝin multekoste. Anstataŭe la lanco savos vin plurfoje en morta batalo…
Ne komprenante, al kio kondukas la parolon la ĉasisto, Kavi silentis.
— Vi alportis kun vi fortajn pafarkojn el Ta-Kem, — daŭrigis la ĉasisto. — Ni ne scipovas fari tiajn kaj dezirus interŝanĝi ilin al lancoj. La estro konsentis doni al vi po du lancoj kontraŭ ĉiu pafarko, kaj la lancoj, mi diris, estos pli necesaj por vi.
Kavi demande rigardis al Kidogo, la negro per kapa movo konfirmis la opinion de la ĉasisto.
— En la stepo estas multe da ĉasaĵo, kaj ni ne bezonos sagojn, — diris Kidogo. — Sed en arbaroj estos malpli bone. Tamen arbaro estas malproksima, kaj ses lancoj anstataŭ tri pafarkoj estas pli fidindaj ĉe atako de bestoj.
Kavi pensis iom, konsentis pri la interŝanĝo kaj komencis marĉandi. Sed la ĉasisto estis necedema, pruvante, ke la armilaro, proponita al ili, estas valorega. Ili neniam fordonus ĝin po du lancoj por ĉiu pafarko, se ne bezonus scii, kiel estas farataj pafarkoj de la Nigra Tero.
— Bone, — diris la etrusko. — Ni fordonus ilin al vi kiel donacon pro azilo kaj manĝo, se ni ne irus tiel malproksime. Ni akceptas la kondiĉon — morgaŭ vi ricevos la pafarkojn.
La ĉasisto ekradiis, frapis la manon de Kavi, levis la lancon, rigardante ruĝan rebrilon de la torĉo sur la klingo, kaj surmetis sur ĝin la ledan tegaĵon, ornamitan per pecetoj de diverskoloraj feloj.
La etrusko etendis la manon, sed la ĉasisto ne fordonis la armilon.
— Morgaŭ vi ricevos ne malpli bonan. Sed tiun ĉi… — la patro de Iruma faris paŭzon, — mi donacas al via or-okula amiko. Ĝian tegaĵon Iruma kudris mem! Vidu, kiel ĝi estas bela.
La ĉasisto etendis la lancon al la juna heleno, nedecideme akceptinta la donacon.
— Vi ne iras kun ili, — la patro de Iruma almontris la etruskon kaj la negron, — sed bona lanco estas unua avantaĝo de ĉasisto, kaj mi deziras, ke vi gloru nian familion, iĝinte mia filo!
Kidogo kaj Kavi enpikiĝis per rigardoj en la amikon; la negro kun krako kunpremis la fingrojn. La decida momento venis.
Pandiono paliĝis kaj subite per abrupta, foriga gesto etendis reen al la ĉasisto la lancon.
— Ĉu vi rifuzas? Kiel mi komprenu tion? — ekkriis la ŝokita ĉasisto.
— Mi foriras kun la kamaradoj, — kun peno diris la juna heleno.
La patro de Iruma senmove staris, rigardante al Pandiono, poste kun kolero ĵetis la lancon sub liajn piedojn:
— Estu tiel, sed ne aŭdacu plu rigardi al mia filino! Mi jam hodiaŭ forsendos ŝin!
Pandiono, ne palpebrumante, kun larĝe malfermitaj okuloj staris antaŭ la ĉasisto. Sincera malfeliĉo misformis liajn kuraĝajn vizaĝtrajtojn, kaj ia malklara kompato malfortigis la koleron de la patro de Iruma.
— Al vi sufiĉis da kuraĝo por decidi, antaŭ ol iĝis malfrue. Tio estas bona, — diris la ĉasisto. — Sed se vi foriras, do foriru plej baldaŭ…
La ĉasisto ankoraŭfoje morne pririgardis Pandionon de la kapo ĝis la piedoj, eliginte ian malklaran sonon.
Sur la sojlo de la kabano la patro de Iruma retrorigardis al Kavi.
— Kion mi diris, tio estos! — malafable grumblis li kaj malaperis en la mallumo.
La negro konfuziĝis pro brilo de la okuloj de la juna heleno, kaj li sentis, ke nun Pandiono ne vidas la amikojn. La heleno staris iom, celinte rigardon en la spacon, kvazaŭ demandante la malluman foron, kiel li agu. Li malrapide turniĝis kaj ĵetis sin sur la liton, ferminte la vizaĝon per la manoj.
Kavi lumigis novan torĉon: li ne deziris lasi Pandionon en mallumo solan kun liaj pensoj. La etrusko kaj la negro eksidis flanke kaj plu maldormis, ne interparolante. De tempo al tempo ili maltrankvile rigardadis al la amiko, al kiu ili neniel povis helpi.
La tempo estis malrapide pasanta, venis nokto. Pandiono moviĝis, salte ekstaris, fiksaŭskultante, kaj impetis for el la kabano. Sed la larĝaj ŝultroj de la etrusko ŝirmis la elirejon. La juna heleno batiĝis kontraŭ liajn krucigitajn brakojn kaj haltis, kuntirinte la brovojn.
— Lasu min! — malpacience diris Pandiono. — Mi ne povas! Mi devas adiaŭi Iruma-n, se ŝin oni ne forsendis ien…
— Rekonsciiĝu! — respondis Kavi. — Vi pereigos ŝin, vin kaj nin ĉiujn!
Pandiono silentis kaj penis depuŝi la etruskon, sed tiu staris firme.
— Vi decidis — do sufiĉas, ne kolerigu ŝian patron! — plu persvadis la amikon Kavi. — Komprenu, kio povas okazi…
La juna heleno puŝis Kavi-n eĉ pli forte, sed mem ricevis puŝon je la brusto kaj depaŝis. La negro, ekvidinte la kunpuŝiĝon de la amikoj, alkuris, perpleksa, ne sciante, kion fari. La juna heleno kunpremis la dentojn, liaj okuloj ekbrulis per malbonkora fajro. Blovinte la nazotruojn, li ĵetis sin al Kavi. La etrusko rapide elprenis tranĉilon kaj, turninte la armilon per la tenilo al Pandiono, kolere ekkriis:
— Jen, prenu! Batu!
Pandiono rigidiĝis. La etrusko etendis la bruston, almetis al la koro la maldekstran manon, kaj per la dekstra plu direktis la tenilon de la tranĉilo al Pandiono:
— Batu tuj, jen ĉi tien! Tutegale viva mi ne lasos vin! Murdu — tiam iru! — furioze kriis Kavi.
Unuafoje Pandiono vidis sian mornan kaj saĝan amikon en tia stato. Li depaŝis, senhelpe ĝemis kaj ektrenis sin al sia lito; ree falis sur ĝin kaj turniĝis al la amikoj dorse.
Kavi, anhelante, forviŝis ŝviton de sur la frunto kaj ŝovis la tranĉilon post la zonon.
— Ni devas gardi lin dum la tuta nokto kaj foriri plej baldaŭ, — diris li al timigita Kidogo. — Ĉe la mateniĝo vi avertu la kamaradojn, ke ili kolektiĝu.