Pandiono klare aŭdis la vortojn de la etrusko, signifantajn, ke li ne sukcesos vidi Iruma-n. Li sufokiĝis, preskaŭ fizike sentante malvastecon ĉirkaŭ si. La heleno estis luktanta kontraŭ si, streĉante la tutan volon, kaj poiomete la furiozan desperon, preskaŭ frenezon, anstataŭis kvieta malgajo.
Kaj ree la afrika stepo malfermis sian varmegan vaston antaŭ la dudek sep obstinuloj, decidintaj per ajna kosto reveni en la patrujon.
Nun post pluvoj kruda herbo kun grandaj brunaj spikoj[187] leviĝis al dekdu-ulna alto, kaj en ĝia sufoka densejo sen spuro kaŝiĝadis eĉ gigantaj korpoj de elefantoj. Kidogo klarigis al Pandiono, kial necesas hasti: baldaŭ finiĝos la sezono de pluvoj kaj la stepo komencos bruli, iĝante senviva, priŝutita de cindro ebenaĵo, kie estos malfacile trovi nutraĵon.
Pandiono silente konsentis. Lia malgajo estis ankoraŭ tro freŝa. Sed, troviĝante inter siaj kamaradoj, al kiuj li tiom multe ŝuldis, la juna heleno sentis, kiel ree ĉirkaŭplektas lin ligoj de vira amikeco, kiel kreskas en li mem strebo iri antaŭen, avido de lukto, kaj ekbrulas ĉiam pli forte la lumturo de Eniado.
Kaj, malgraŭ la akra sopiro pri Iruma, Pandiono nun sentis sin antaŭa, sen maltrankvilo iranta laŭ la elektita vojo. Ne malaperis la avida atento de artisto al formoj kaj koloroj de la naturo, la deziro krei.
La dudek sep fortaj viroj estis armitaj per lancoj, ĵetlancetoj, tranĉiloj kaj kelkaj ŝildoj.
La ekssklavoj, elprovitaj en malfeliĉoj kaj bataloj, estis granda forto kaj povis ne timi sennombrajn bestojn.
Dum la vojo, en alta herbo, la danĝero estis serioza. Nevole oni devis iri anservice, vadante laŭ mallarĝaj koridoroj de bestaj padoj, dum longaj horoj vidante antaŭ si nur la dorson de la antaŭe iranta kamarado. Kaj el la susurantaj altaj muroj dekstre kaj maldekstre ĉiuminute minacis danĝero — en ajna momento la tigoj povis disiĝi kaj tralasi kaŝe alirintan leonon, furiozan rinoceron aŭ altan, neĉirkaŭpreneblan korpegon de kolera soleca elefanto. La herbo disigadis la kamaradojn, kaj malplej bone estis al la postirantoj: al ili povis fali kolero de besto, maltrankviligita de la antaŭirantoj. En matenoj la herbo estis ensorbigita de malvarma roso, brilanta polvo de akvaj gutoj staris super la malsekaj korpoj de la homoj. Dum varmega tempo la roso malaperadis senspure, seka polvo jukadis gorĝojn, ŝutiĝante de sur pintoj de tigoj; en la malvastaj trairejoj mankis aero por spiri.
Fine de la tria tago de la irado kuraĝan libianon Takel-on, irintan malantaŭe, atakis leopardo, kaj nur danke al feliĉa hazardo la junulo restis kun nur negravaj gratvundoj. En la sekva tago al Pandiono kaj lia najbaro-negro saltis el herbo grandega leono kun malhela kolhararo. La lanco de la patro de Iruma retenis la rabobeston, kaj kamarado de la heleno, subkaptinte la ŝildon, kiun pro neatenditeco faligis Pandiono, atakis la leonon de malantaŭe. La besto turnis sin al la nova malamiko kaj falis, trapikita per tri lancoj. Kidogo alkuris, anhelante pro maltrankvilo, kiam ĉio estis finita kaj la batalistoj, peze spirante, estis viŝantaj de sur la lancoj rapide bruniĝintan leonan sangon. La rabobesto kuŝis, preskaŭ nerimarkebla en flava ĉifita herbo. Kunvenis ĉiuj anoj de la taĉmento, laŭtaj krioj leviĝis super la batalejo. Ĉiuj estis pruvantaj al du fortikaj negroj — Dhlomo kaj Mpafu, kiuj kune kun Kidogo gvidis la taĉmenton, — ke finfine bestoj iun murdos. Necesas ĉirkaŭiri tiun ebenaĵon de alta herbo. La gvidantoj tute ne kontraŭis. La taĉmento turniĝis forte al la sudo kaj jam antaŭ la vespero alproksimiĝis al longa rubando de arbaro, etendiĝinta ĝuste en la necesa sud-okcidenta direkto. Tia arbaro estis konata al Pandiono — verda volba koridoro super mallarĝa stepa rivereto. Arbaroj-galerioj trais la stepon en diversaj direktoj laŭ fluejoj de riveroj kaj rojoj.
Al la vojaĝantoj fortunis: sub la verda volbo ne estis dornaj densejoj, lianoj ne plektis netraireblajn kurtenojn — la taĉmento vigle ekiris laŭ la mallarĝa arbara rubando, boardante inter gigantaj radikoj. Profunda silento kaj malvarmeta duonmallumo anstataŭis herban susuradon en sufoka aero de blindiga tago. La arbaro etendiĝis tre malproksime — tagon post tago iris laŭ ĝi la vojaĝantoj, malofte elirante en la stepon por ĉasakiro aŭ grimpante sur malaltajn arbojn de arbara rando, por kontroli la direkton.
Kvankam moviĝo ĉi tie estis pli facila kaj malpli danĝera, Pandionon premis mallumo kaj silento de la mistera arbaro. La juna heleno revenadis al rememoroj pri la renkonto kun Iruma en sama arbaro. La perdo ŝajnis grandega, sopiro ĉirkaŭigis por Pandiono la tutan mondon per griza nebulo, kaj la nekonata estonteco estis same malhela, silenta kaj malklara, kiel la arbaro, laŭ kiu ili iris.
Al Pandiono ŝajnis, ke la malhela vojo en monotona alternado de kolonaroj de grandegaj arbotrunkoj, de mallumo kaj de sunaj makuloj, de kavoj kaj de terbuloj estas senfina.
Ĝi estis kondukanta en nekonatan foron, ĉiam pli profunde penetrante en la koron de la fremda kaj stranga lando, kie ĉio estis nekonata kaj nur la rondo de la pretaj kamaradoj savadis de neevitebla morto. La maro, al kiu li tiel strebis, kiu ŝajnis facile atingebla, kiam li estis kaptita, nun foriĝis senfine malproksime, barita de miloj da obstakloj, de monatoj da malfacila irado… La maro forŝiris lin disde Iruma, kaj mem restis neatingebla…
En la fino de la arbaro antaŭ la vojaĝantoj aperis larĝa marĉo. Ĝi baris la vojon ekde unu rando de la horizonto ĝis la alia, etendiĝis antaŭen, ŝirmita malproksime per verdeta mallumo de humidaj vaporoj, matene zoniĝante per malalta kurteno de blanketa nebulo. Blankaj ardeoj flugadis per negrandaj grupoj super maro da kanoj.
Kavi, Pandiono kaj la libianoj, embarasitaj de la obstaklo, perplekse rigardis al la hel-verda densejo de marĉaj vegetaĵoj kun brulantaj sub la suno akvaj fenestroj. Sed la gvidantoj kontente interŝanĝis rigardojn kaj ridetis: la vojo estis ĝusta, la du semajnoj da malfacila irado ne restis vanaj.
En la sekva tago la taĉmento ligis flosojn el speciala, neordinare malpeza kaj pora kano[188], kies artikaj tigoj atingadis dek ulnojn. La vojaĝantoj eknavigis laŭlonge de altaj densejoj de paniklaj papirusoj, boardante inter ruĝ-brunaj amasiĝoj de sekiĝintaj kaj rompitaj kanaj tigoj, inter flosantaj herbaj insuloj. Sur ĉiu floso estis po du aŭ po tri homoj, kiuj singarde ekvilibradis per longaj stangoj, egalmezure enpikiĝantaj en la ŝliman fundon.
La malhela fetora akvo ŝajnis densa oleo, veziketoj de marĉa gaso leviĝadis sur la surfacon el sub la stangoj, glueca ŝimo ŝaŭmis per ruste brunaj borderoj laŭlonge de la verdaj muroj. Eĉ unu seka loko ne estis sur la tuta videbla spaco, la humida varmego turmentis la ŝvitegantajn homojn, de supre ilin bruligis la senkompata suno. Vespere milionoj da malicaj muŝetoj per densaj nuboj atakadis la homojn. Feliĉo estis trovi neinunditan terbulon, sur kiu oni aranĝadis grandegan fumantan lignofajron. Eĉ pli facile estis ĉe vento, forpelanta nubojn da insektoj kaj permesanta satdormi post malfacilaj tagoj kaj noktoj. La vento klinadis la kanon, ondo post ondo kuradis laŭ la senfina oceano da verdo.
Sennombra kvanto da rampuloj kaŝiĝis en ŝima akvo kaj en putrantaj veproj. Gigantaj krokodiloj amasiĝadis centope sur terbuloj de malprofundaĵoj aŭ elrigardadis el la verdaj muroj, duone kaŝitaj de tigoj. Nokte la monstroj muĝadis — ilia obtuza, basa muĝo plenigadis la homojn per superstiĉa teruro. En la krokodila muĝado ne estis furiozo aŭ minaco — io senanima kaj senpasia sentiĝis en tiuj malaltaj abruptaj sonoj, ruliĝantaj super la stagna akvo en nokta mallumo.
La vojaĝantoj renkontis malgrandan golfeton, kovritan de duone eroziitaj konusaj montetoj el ŝlimo, altaj je ulno kaj duono. La bruna akvo eligadis netolereblan fetoron, la montetoj estis kovritaj de blanka krusto de birda fekaĵo. Negroj klarigis, ke tio estis loko de nestado de grandaj longkruraj rozkoloraj birdoj[189], kiuj alitempe nube kovrus la marĉon. Pro malbona akvo kaj malutilaj vaporoj ekmalsanis kelkaj homoj, precipe libianoj. Kruela febro senfortigadis la homojn, indiferente kuŝantajn sur la flosoj sub la piedoj de la kamaradoj.
187
kruda herbo kun grandaj brunaj spikoj — elefanta herbo, grandega poaco, ĝis 6 metrojn alta.