En la kvina tago de la navigado inter marĉaj veproj komencis ĉiam pli ofte renkontiĝi spacoj de libera akvo, el kiu elstaradis pintoj de arboj. Pandiono kun miro demandis Kidogon, kion tio signifas. La nigra amiko, ridetante je tuta larĝo de sia granda buŝo, klarigis, ke baldaŭ venos fino al la suferoj.
— Ĉi tie, — diris la negro, enpikinte la stangon en la profundan akvon, — en seka sezono la tero brulas pro varmego, kaj tio ĉi estas inundo, pro pluvoj.
— Kiu do rivero estas ĉi tio? — ree demandis Pandiono.
— Ĉi tie estas ne unu rivero, sed du[190] kaj longa ĉeno de marĉoj inter ili, — respondis la negro. — Dum seka sezono tiuj riveroj preskaŭ ne fluas.
Kidogo, kiel ĉiam lastatempe, iĝis prava — baldaŭ la flosoj komencis tuŝi la ŝliman fundon, kaj antaŭe la tero, altiĝante, transiris al glata stepo. Tie kreskis speciala herbo kun arĝente blankaj spikoj, kaj, brilante sub sunaj radioj, la surfaco de la stepo el malproksime ŝajnis daŭrigo de la akva surfaco. Kun sento de profunda faciliĝo la vojaĝantoj ĝiszone en koto, dispelante per krioj krokodilojn, elgrimpis sur la firman varmegan teron. Vento, freŝa kaj seka, salutis ilin, forpelante la pezan sufokan aeron de la marĉo. La taĉmento atingis altaĵon, sur kiu kreskis arbustoj kun blu-verdaj folioj, kovritaj de oranĝkoloraj fruktoj, grandaj je ovo.
Ĉi tie la vojaĝantoj trovis puran akvon kaj decidis halti. Ili aranĝis ĉirkaŭ la tendaro dornan muron, altan je ses ulnoj. La negroj kolektis amason da oranĝkoloraj fruktoj, kiuj evidentiĝis mirinde bongustaj kaj delikataj, kaj alportis ankoraŭ iajn foliojn, per kies suko ili komencis kuraci la kamaradojn, malsanajn je febro. La sanuloj ĝissate dormis, vundoj, kreiĝintaj pro mordoj de marĉaj muŝoj, rapide saniĝis. Dum kelkaj sinsekvaj tagoj ne pluvis. Matene estis tre malvarme, kaj la nigrahaŭtaj anoj de la taĉmento frostiĝadis kaj suferis pro malvarmo.
Baldaŭ la vojaĝantoj ekiris pluen.
Dum dudek kvin tagoj iris ili laŭ la stepo. Nun da ili restis dek naŭ homoj — ok apartiĝis post la transiro de la marĉo kaj foriris norden, al siaj gepatraj lokoj, ĝis kiuj por ili restis ne pli ol dek tagoj da irado. Malgraŭ iliaj persistaj vokoj, la ceteraj obstinuloj ne cedis kaj estis plu plenumantaj sian decidon atingi la maron.
Griza nebulo ŝirmadis la bluan firmamenton, plu eligantan blindigan brilon. Nokte la ĉielon nemalofte kovradis nuboj, terura tondro flugis seninterrompe super la stepo, sed neniu ekbrilo de fulmo sekcis velure nigran mallumon de nokto, neniu pluva guto falis sur sekiĝintan herbon kaj sur la teron, fendiĝintan pro varmego.
En la stepo estis disĵetitaj malgrandaj montetoj — akrepintaj konusoj aŭ turoj kun rondigitaj pintoj, altaj ĝis dek ulnojn. Interne de tiuj montetoj el argilo, malmola kiel briko, loĝis sennombraj grandaj insektoj, similaj al formikoj, danĝeraj per siaj fortaj makzeloj. Pandiono jam kutimiĝis al multeco de bestoj; lin ne plu miris ĝirafoj aŭ grupegoj de elefantoj po mil animaloj en grego. Nun li ekvidis gregojn de strangaj animaloj de striita, blanka kaj nigra, koloro. Ili similis al ĉevaloj de Eniado, sed samtempe diferencis de ili: ĉe negranda alto kaj maldikaj kruroj la striitaj bestoj havis pli larĝajn gropojn, dorsojn, fleksitajn ĉe la sakro, glatan fleksiĝon de la supra lipo, mallongajn vostojn kaj kolhararojn. Pandiono kun intereso rigardis al iliaj multenombraj gregoj, aperantaj ĉe trinkejo. Li revis kapti striitajn ĉevalojn kaj adapti ilin al rajdado. Tamen, kiam li sciigis siajn pensojn al Kidogo kaj al aliaj kamaradoj-negroj, tiuj longe kaj laŭte ridegis. La negroj klarigis al la juna heleno, ke la striitaj animaloj estas fortaj, koleraj kaj nebrideblaj, ke eĉ se oni sukcesus kapti kelkajn pli kvietajn, do du dekojn, necesajn al ili, ne eblas kolekti eĉ dum dek jaroj.
Duan elreviĝon Pandiono travivis ĉe renkontiĝo kun bubaloj. Li ekvidis masivajn malhel-grizajn bovojn kun larĝaj kornoj, fleksitaj ĉe la pintoj, kaj decidis kaŝe aliri la plej proksiman, por faligi ĝin per la lanco, tamen Kidogo, surfalinte sur la junulon per la tuta korpo, alpremis lin al la tero. La negro kredigis la amikon, ke tiuj bovoj estas probable la plej danĝeraj bestoj de la suda lando, ke ĉasi al ili necesas, nur havante pafarkojn aŭ ĵetlancojn, alie pereo estas neevitebla. Pandiono obeis la negron kaj kaŝiĝis en arbustoj, samkiel la ceteraj, sed la timo de Kidogo antaŭ tiuj bovoj restis al li nekomprenebla — el lia vidpunkto, rinocero aŭ elefanto ŝajnis multe pli timindaj.
La vojon nemalofte trais rokaj vicoj, ĉenoj de montetoj aŭ grupoj de elstarantaj detruitaj klifoj. En tiaj lokoj ofte renkontiĝadis abomenaj hundokapaj simioj[191]. Tiuj animaloj, rimarkinte alproksimiĝon de la homoj, amasiĝadis sur rokoj aŭ sub arboj, sen timo pririgardadis la venintojn kaj impertinente grimacadis. Pandiono kun abomeno rigardis al iliaj nudaj hundaj buŝegoj kun bluaj blovitaj vangoj, kadritaj de densa hirta hararo, al iliaj svingiĝantaj postaĵoj kun ruĝaj kalaj kalvaĵoj. La simioj estis danĝeraj. Foje Kavi ne eltenis arogan konduton de tri animaloj, barintaj al li la vojon, kaj batis per la lanco unu el la abomenaj estaĵoj. Ekbolis serioza batalo ĉe piedo de klifoj. La vojaĝantoj estis feliĉaj, ke ili sukcesis forkuri, retiriĝinte sen damaĝo, sed kun plej ebla hasto.
En la dudek kvina tago de la iro laŭ la nerimarkeble altiĝanta lando sur la horizonto aperis malhela strio. Kidogo ĝoje ekkriis, almontrante ĝin: tie estis komenciĝanta granda arbaro — la lasta obstaklo, kiun ili devis trairi. Post la kovritaj de la arbaro montoj kuŝis la longe atendata maro — fidinda vojo hejmen.
Ĉe la tagmezo la taĉmento atingis palman boskon. Pandionon mirigis stranga aspekto de la bosko. Antaŭe en stepo ne renkontiĝis tiaj altaj kaj sveltaj vegetaĵoj, similaj al konataj laŭ Aegyptos daktilaj palmoj. Ĉiu trunko estis leviĝanta kvazaŭ el la centro mem de steleca blu-nigra ombro, ĵetata de la pinto. Inter nigraj steloj de ombroj la seka grundo ŝajnis blank-arda metalo. Laŭ neordinara situo de ombroj Pandiono ekvidis, ke la tagmeza suno staras rekte super la kapo. Li diris pri tio al Kavi. La etrusko nekomprene levis la ŝultrojn, kaj Kidogo klarigis, ke tio estas ĝuste tiel en la realo. Ju pli al la sudo, des pli alte leviĝas la suno, kaj kaŭzon de tio neniu scias. Maljunuloj rakontas ankoraŭ, ke, laŭ legendoj, malproksime sude la suno ree iĝas malpli alta.
Longe pensi pri tiu enigmo la juna heleno ne devis — la elturmentitaj de varmego kamaradoj hastis al la akvo. En bivako Kidogo deklaris, ke vespere ili atingos la arbaron kaj ilia vojo iros laŭ arbaroj kaj montoj, etendiĝintaj ĝis la rando de la tero.
— Tie, — la negro almontris dekstren, — kaj tie, — la mano de Kidogo turniĝis maldekstren, — estas grandaj riveroj, sed ni ne povas navigi laŭ ili. La dekstra[192] turniĝas norden, al granda dolĉakva maro ĉe la rando de la nordaj dezertoj. La maldekstra[193] krute turniĝas suden kaj forkondukos nin malproksime de la necesa loko. Krome, laŭlonge de la riveroj loĝas fortaj triboj, ili manĝas homan viandon kaj neniigos nin ĉiujn. Ni devas trairi sud-okcidenten rekte, kiel laŭ flugo de sago, inter ambaŭ riveroj. La malhelaj arbaroj estas malplenaj kaj sendanĝeraj, kaj sur la montoj neniu loĝas, timante fortajn fulmotondrojn kaj mallumon de densejoj. Bestoj ĉi tie estas maloftaj, sed ni estas malmultaj, kaj ni povos nutri nin per ĉasado kaj fruktoj.
Pandiono, Kavi kaj la libianoj kun dubo rigardis al la arbaro, ekstaranta antaŭ ili, kaj ilin maltrankviligis malklaraj antaŭtimoj.